Papua lingvaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: nn:Papuaspråk
Linio 36: Linio 36:
[[lt:Papuasų kalbos]]
[[lt:Papuasų kalbos]]
[[nl:Papoeatalen]]
[[nl:Papoeatalen]]
[[nn:Papuaspråk]]
[[no:Papuanske språk]]
[[no:Papuanske språk]]
[[oc:Lengas papós]]
[[oc:Lengas papós]]

Kiel registrite je 01:58, 23 jan. 2013

Areo kie estas parolataj papuaj lingvoj.

La termino papua lingvaro aludas al aro de lingvoj de la okcidenta Pacifiko kiuj estas nek aŭstroneziaj nek parolataj de aŭstraliaj praloĝantoj. La plimulto de la lingvoj estas parolataj en la insulo de Nova Gvineo (dividita inter Papuo-Nov-Gvineo kaj Indonezio), kun iuj malmultaj parolataj en la insuloj Salomonoj, Halmahero, Timoro, Aloro kaj Pantaro, plus alia izolita en Aŭstralio, oriente de la Toresa Markolo.

La papuaj lingvoj estas relative malmulte konataj, pro la malmulta laboro kiun oni realigis sur ili, komparite kun la kvanto de laboro farita super aliaj lingvoj de la regiono kiel la aŭstraliaj lingvoj aŭ la aŭstronezia lingvaro. Fakte, en la aktuala stato de kono, la papuaj lingvoj ne formas lingve establitan unuiĝon, kaj ene de la lingvoj oni identigis plurajn familiojn kaj makrofamiliojn sendependajn inter kiuj oni ne povis provi genetikan rilaton, kvankam ekzistas iuj eksterlingvaj argumentoj por antaŭsupozi ke inter ili ekzistas rilatoj pli aŭ malpli malproksimaj.

La familio estas dividita siavice en Madanga, Okcidentpapua, Okcident-Nov-Gvinea, Orientpapua, Orient-Nov-Gvinea kaj Sepika familioj. Totala kvanto de parolantoj: 4,6 mln.

La plej multnombraj papuaj popoloj estas: Ĉimbuoj - 250 mil, Aloro-Pantanoj - 170 mil, Abelamoj - 70 mil, Benabenoj - 30 mil, Foreoj - 20 mil.

Ekzemploj de papuaj lingvoj:

Aliaj projektoj