Ciklo de Carnot: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gpvosbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: th
Eskimbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: it, tr
Linio 26: Linio 26:
[[fr:Cycle de Carnot]]
[[fr:Cycle de Carnot]]
[[he:מנוע קרנו]]
[[he:מנוע קרנו]]
[[it:Ciclo di Carnot]]
[[ja:カルノーサイクル]]
[[ja:カルノーサイクル]]
[[nl:Carnotcyclus]]
[[nl:Carnotcyclus]]
Linio 32: Linio 33:
[[sl:Carnotov izrek]]
[[sl:Carnotov izrek]]
[[th:เครื่องจักรความร้อนการ์โนต์]]
[[th:เครื่องจักรความร้อนการ์โนต์]]
[[tr:Carnot çevrimi]]
[[zh:卡诺循环]]
[[zh:卡诺循环]]

Kiel registrite je 13:10, 2 apr. 2006

La ciklo de Carnot [karNO] priskribas, kiel varmomaŝino transformas varmo-energion al movo-energio. Ĝin priskribis Sadi CARNOT, kiu en la jaroj 1820-aj esploris pri termodinamiko.

La ideala maŝino de Carnot konsistas el cilindro kaj pisto, gaso en la cilindro kaj du rezervujoj, unu de alta temperaturo TA, unu de malalta temperaturo TM. (La dua povas esti la "medio".) La ciklo konsistas el jenaj fazoj, kiujn trairas materio (gaso) periode varmigata kaj malvarmigata:

  1. Inversigebla samtemperatura kunpremado de la gaso je malalta temperaturo TM. La gaso estas en kontakto kun la malvarma rezervujo, kiu malhelpas varmiĝon, kiun normale kaŭzus la kunpremado.
  2. Inversigebla adiabata kunpremo. La gaso estas pli kunpremata, sen kontakto al iu varmorezervujo. Ĝi estas izolita, tiel ke neniu varmo povas en- aŭ eliri. La gaso estas kunpremata ĝis atingo de TA.
  3. Inversigebla samtemperatura dilatiĝo (ekspansio) je alta temperaturo TA. Dum tiu fazo la ekspansianta gaso movas la piston, kiu kapablas pludoni sian movoenergion. Por teni la temperaturon konstanta necesas aldoni varmo-energion el la varma rezervujo.
  4. Inversigebla adiabata dilatiĝo. Ankaŭ por tiu fazo necesas varmo-izolo de pisto kaj cilindro, tiel ke varmo ne povas en- aŭ eliri tra ili. La ekspansio de la gaso produktas plian movoenergion; la gaso malvarmiĝas ĝis temperaturo TM. La komenca stato estas atingita, la ciklo povas rekomenciĝi.

La kunpremado dum fazoj 1 kaj 2 postulas movoenergion, sed la fazoj 3 kaj 4 produktas pli da movoenergio.

La efikeco de la ideala Carnot-ciklo (sen energiperdo) dependas nur de la du temperaturoj kaj estas

La ciklo estas aplikebla ankaŭ al varmo-pumpilo, kiu laŭ la samaj principoj transformas movoenergion al temperatur-diferenco.