Tulum: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e r2.7.3) (robota aldono de: bg:Тулум
Linio 25: Linio 25:
[[Kategorio:Majaaj ruinoj en Meksiko]]
[[Kategorio:Majaaj ruinoj en Meksiko]]


[[bg:Тулум]]
[[br:Tulum (Mec'hiko)]]
[[br:Tulum (Mec'hiko)]]
[[ca:Tulum]]
[[ca:Tulum]]

Kiel registrite je 14:10, 23 jan. 2013

Tulúm

Tulúm situas ĉe la Kariba Maro, en Quintana Roo, Meksiko kaj estas la de turistoj plej multe vizitata loko de la tuta lando. Male kiel ĉiuj aliaj majaaj urboj, Tulúm troviĝas ĉe la maro. La urbo estas malpli signifa arkitekture, sed imponas pro la situo sur 12 metrojn alta kalkŝtonklifo super la Kariba Maro. Per ŝtuparo eblas aliri rekte la strandon.

Tulúm signifas en la majaa lingvo Mayathan "muro" aŭ "fortikaĵo". Dum la 13-a kaj 14-a jarcento ĝi certe estis unu el la plej grandaj majaurboj. La hispana raportisto Juan Díaz raportis en 1518, ke li vidis "urbon grandan kiel Sevilo".

Verŝajne Tulum estis pro sia situo ĉe la maro grava komercejo inter la diversaj majaaj provincoj. Ĝi havis evoluintan defendosistemon: terflanke ekzistas granda murego kaj aldona fortikaĵo.

Kiel religia centro, majaoj daŭre vivis en Tumul, kiam alvenis la hispanoj.

Tulúm situas ĉirkaŭ 130 km sude de Cancún, ĉe la larĝa kaj moderna ekspresvojo Carrera Fedeal 180.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj