Sementina: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
eNeniu resumo de redakto |
|||
Linio 3: | Linio 3: | ||
|blazono=[[Dosiero:Sementina-coat of arms.svg|120px|center|<small>Blazono de Sementina</small>]] |
|blazono=[[Dosiero:Sementina-coat of arms.svg|120px|center|<small>Blazono de Sementina</small>]] |
||
|priskribo de blazono=Blazono de Sementina |
|priskribo de blazono=Blazono de Sementina |
||
|bildo=[[Dosiero:Fortini della Fame (Sementina) VI.jpg |
|bildo=[[Dosiero:Fortini della Fame (Sementina) VI.jpg|285px|center|<small>Fortikaĵo Fortini della Fame en Sementina</small>]] |
||
|priskribo de bildo=Fortikaĵo Fortini della Fame en Sementina |
|priskribo de bildo=Fortikaĵo Fortini della Fame en Sementina |
||
|distrikto=[[Belinzono (distrikto)|Belinzono]] |
|distrikto=[[Belinzono (distrikto)|Belinzono]] |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
|poŝtkodo=6514 |
|poŝtkodo=6514 |
||
|kodo=5019 |
|kodo=5019 |
||
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Sementina 2010.png |
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Sementina 2010.png|285px|center|<small>Mapo de Sementina</small>]] |
||
|priskribo de mapo=Mapo de Sementina}} |
|priskribo de mapo=Mapo de Sementina}} |
||
Kiel registrite je 20:14, 23 jan. 2013
Sementina | |
---|---|
Blazono de Sementina | |
Fortikaĵo Fortini della Fame en Sementina | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Belinzono |
Komunumaro | Tiĉino |
Koordinatoj | 46° 11′ 0″ N 8° 59′ 0″ O / 46.18333 °N, 8.98333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 0″ N 8° 59′ 0″ O / 46.18333 °N, 8.98333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} |
Areo | 8,25 km² |
Alteco | 224 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6514 |
Komunumkodo | 5019 |
Mapo de Sementina |
Sementina estas komunumo de la komunumaro Tiĉino kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 3111 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Sementina apartenas al la aglomeraĵo de la kantonĉefurbo Belinzono kaj situas okcidente de ĝi ĉe la norda fino de la ebenaĵo de Magadino ĉe la suda respektive okcidenta bordo de la rivero Tiĉino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Semantina kaj la frakcio Piancalardo en okcidcento, kaj kelkaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,25 km², de kiuj 66,7% estas kovritaj de arbaro, 15,1% servas por agrikulturo kaj 12,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Sementina limas en nordo kaj okcidento al Monte Carasso, en sudo al Giubiasco, en okcidento al Gudo, kaj en nordokcidento al Cugnasco.
Trafiko
Tra Sementina pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Belinzono al Locarno. En sudoriento pasas la komunuman teritorion la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo estas Belinzono-Sudo, kiu situas 2 kilometrojn sude de la komunumo en Camorino. Per la loka busreto de Belinzono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Vidindaĵoj
En Semantino troviĝas parto de la fortikaĵo Fortini della fame, kio signifas en Esperanto Fortikaĵo de l'malsato. La fortikaĵo estis parto de defendolinio konstruita laŭ ordono de la generalo de la svisa armeo Guillaume-Henri Dufour, por protekto kontraŭ eblaj atakoj de la Venecia-Lombarda Reĝolando. Por la konstruado de la instalaĵo oni laborigis tiĉinanojn kiuj fuĝis el Lombardio. Sian nomon la fortikaĵo ricevis, ĉar ĝia konstruo estis laboriga programo por rifuĝintoj, kiuj tiel estis savita de malsato. La fortikaĵo apartenas al la inventaro de la monumentoj de nacia signifo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Sementina datiĝas el la jaro 1230 Somentina. Dum mezepoko la katedralkapitolo de Como posedis bienoj en Sementina, kiuj ĝi en la jaro 1264 donis kiel feŭdo al la familio de Muralto, en 1277 al la familio da Gnosca kaj en 1335 al la familio Orelli. En la inventaro de la Grafejo Belinzono la vilaĝo Piancalardo en la jaron 1363 estis listigita kiel komunumo. En la jaroj 1853 kaj 1854 estis konstruita la elementoj de la Fortikaĵo Fortini de la Fame laŭlonge de la sovaĝrojo Semantina por laborigi rifuĝintojn el Lombardio.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Graziano Tarilli: Sementina en Historia Leksikono de Svislando (2011-11-30)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sementina – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Rigardo de la fortikaĵo al loĝdomoj de la komunumo
-
Pordego de la fortikaĵo Fortini de la Fame
-
Turo de la fortikaĵo
|