Muzeo de Moderna Arto de Novjorko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: mzn:مدرن هنر موزه
Linio 27: Linio 27:
[[es:Museo de Arte Moderno de Nueva York]]
[[es:Museo de Arte Moderno de Nueva York]]
[[et:New Yorgi moodsa kunsti muuseum]]
[[et:New Yorgi moodsa kunsti muuseum]]
[[eu:New Yorkeko Arte Modernoaren Museoa]]
[[fa:موزه هنر مدرن]]
[[fa:موزه هنر مدرن]]
[[fi:Museum of Modern Art]]
[[fi:Museum of Modern Art]]

Kiel registrite je 14:13, 27 jan. 2013

La Muzeo de Moderna Arto de Novjorko (ankaŭ nomata MoMA, sigloj en la angla por Museum of Modern Art) estas art-muzeo situanta en Manhatano en la numero 11 West ĉe la strato 53 de Novjorko (Usono). La muzeo malfermiĝis al la publiko la 7-an de novembro 1929, kaj estis fondita de la usonaj bonfarantoj Lillie P. Bliss, Mary Quinn Sullivan kaj Abby Aldrich Rockefeller por "helpi al la homoj kompreni, uzi kaj ĝui la vid-artojn de nia epoko". Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj muzeoj de moderna arto.

La Muzeo fondiĝis kiel privata fonduso, ricevante multnombrajn donacojn de ĝiaj anoj kaj entreprenoj, iĝante ekzemplo por aliaj samspecaj muzeoj, ampleksigante la limojn de la arto al aferoj ne akceptataj en artgalerioj.

Ĝi estas konsiderata kiel grava ejo de moderna kaj nuntempa arto de la mondo, kun unu el la plej bonaj kolektoj de majstraj verkoj. Ĝi gastigas verkojn kiel Stela nokto de Van Gogh, Broadway Boogie Wogie de Piet Mondrian, La fraŭlinoj de Avinjono (1906) de Pablo Picasso, La persisto de la memoro de Salvador Dalí kaj verkoj de unuarangaj usonaj artistoj kiel Jackson Pollock, Andy Warhol kaj Edward Hopper. MoMA ankaŭ posedas gravajn kolektojn de grafika fasonado, industria fasonado, fotografio, arkitekturo, kino kaj presaĵoj.

MoMA konservas la unuajn avangardajn verkojn de la 20-a jarcento. Ili estas verkoj de Pablo Picasso, Marc Chagall, Vasilij Kandinskij, Piet Mondriaan, Henri Matisse, ktp. Ĝi havas Ĝardenon de Skulptaĵoj kun verkoj de Auguste Rodin, Alexander Calder, Louise Nevelson, Pablo Serrano kaj Aristide Maillol, krom kinhalo.

Post kvar jaroj da reformoj, en 2004 estis inaŭgurita la nova MoMA, kun preskaŭ la duobla spaco. La muzeo havas du restoraciojn kaj kafejon.

Eksteraj ligiloj