Politika scienco: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e robota aldono de: mr:राज्यशास्त्र |
e robota modifo de: sq:Shkencat Politike→sq:Shkenca politike |
||
Linio 79: | Linio 79: | ||
[[sk:Politológia]] |
[[sk:Politológia]] |
||
[[sl:Politične znanosti]] |
[[sl:Politične znanosti]] |
||
[[sq: |
[[sq:Shkenca politike]] |
||
[[sr:Политичке науке]] |
[[sr:Политичке науке]] |
||
[[sv:Statsvetenskap]] |
[[sv:Statsvetenskap]] |
Kiel registrite je 00:57, 31 jan. 2013
La politika scienco (aŭ politikologio, aŭ politik(o)scienco) estas relative freŝa disciplino. Iuj datas la ekeston (almenaŭ por la moderna politika scienco), je la 16-a jarcento kun Makiavelo (disiĝo de la moralo kaj de la politiko). Jam en la antikvo ekzistis formoj de ŝtatoj, la polis (greka vorto, kiu donis la vorton politiko kaj kiu signifas civito) en la greka demokratio, kaj la Res Publica (la publika afero), kiu starigis la egalecon de ĉiu pri la politikaj rajtoj en la antikva Romo (krom la sklavoj).
Sed estis reale je la meza 19-a jarcento, ke komenĉigis la politika kaj sociaj sciencoj, precipe danke al ŝanĝoj generataj de la industria epoko. Tiu industriiĝo influis la sociajn sciencojn (novaj sociaj kategorioj, firmestraro, laboristaro) kaj la kreskon de komunikiloj kaj transportado. Estis ankaŭ la fino de la grandaj esploroj, oni strebis por kompreni la mondon kaj ĝian funkciadon. Oni spektis al la kresko de la individuismo, kaj reagas al ĝi, al la sorirado de la naciismoj. Grava ŝanĝo: la dia mano estis elpuŝata de la sciencismo; ĝis tiam, la kleruloj devis koni ĉiujn disciplinojn, sed pro la multego de la novaj disciplinoj, ĉiuj sciencistoj povis ekde tiam dediĉi sin al sia disciplino.
Estis disiĝo inter la ekonomio kaj la politiko. La ŝtato akiris de tiam novajn kapablecojn, ekde tio kresko de la administrado por subteni ĝin.
La sociaj kaj politikaj sciencoj penas koni la funkciadon de la socio. Ili provas alporti solvojn per la multobligo de la studadoj.