Vendsyssel-Thy: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 18: Linio 18:
[[Kategorio:Insuloj en la Balta Maro]]
[[Kategorio:Insuloj en la Balta Maro]]
[[Kategorio:Insuloj en Danio]]
[[Kategorio:Insuloj en Danio]]
[[Kategorio:Insuloj alfabete ordigataj]]


[[ast:Vendsyssel-Thy]]
[[ast:Vendsyssel-Thy]]

Kiel registrite je 13:15, 5 feb. 2013

Vendsyssel-Thy: Thy okcidente, Hanherrederne (kun urboj Fjerritslev kaj Brovst) meze, kaj Vendsyssel oriente-norde

Vendsyssel-ThyNørrejyske Ø (Dane por Nordjutlanda insulo) estas plejnorda parto de Jutlando (Danio) kaj la due plej granda insulo de Danio. Ekde la jaro 2007 ĝi kune kun la duoninsulo Himmerland kaj la insuloj Mors kaj Læsø konsistigas Regionon Norda Jutlando.

Oni tamen malofte kalkulas ĝin aparta unuo. Ĝi konsistas de tri areoj kiuj multpli ofte aludatas ol la tuta insulo, ĉefe pro tio, ke ĝi antikve ne estis insulo. La tri areoj estas:

  • Vendsyssel, plej granda parto oriente kaj norde (en la eksa Nordjutlanda provinco)
  • Hanherrederne en la centro (dividita inter la eksaj provincoj Nordjutlanda kaj Viborg)
  • Thy okcidente (en la eksa provinco Viborg, krom la plejsuda parto, Thyholm, en la eksa distrikto Ringkjøbing).

Vendsyssel-Thy iam konektis kun restanta Jutlando 13-kilometre longa kaj 1-kilometre larĝa istmo, Aggertange limiginta la Nordan maron de Limfjorden. Ĝi insuliĝis la 3-an februaro de 1825 kiam inundo kreis kanalon Agger tra la norda parto de la istmo. Alia inundo en 1862 kreis Kanalon Thyborøn tra centra Aggertange, kaj Kanalo Agger ekŝtopiĝis per sablo, fermiĝante en 1877. Tiel ĉi la insulo iomete pligrandiĝis.

Antikva Ĝermana tribo, Vandaloj, eble devenis de Vendsyssel kaj de tiu prenis sian nomon.