Katarina de Aleksandrio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: sl:Sveta Katarina
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: lt:Šv. Kotryna Aleksandrietė
Linio 35: Linio 35:
[[ko:알렉산드리아의 카타리나]]
[[ko:알렉산드리아의 카타리나]]
[[kv:Катерина лун]]
[[kv:Катерина лун]]
[[lt:Šv. Kotryna Aleksandrietė]]
[[lv:Svētā Katrīna no Aleksandrijas]]
[[lv:Svētā Katrīna no Aleksandrijas]]
[[mt:Santa Katarina ta' Lixandra]]
[[mt:Santa Katarina ta' Lixandra]]

Kiel registrite je 19:48, 5 feb. 2013

Sankta Katarina de Aleksandrio, ankaŭ konata kiel Sankta Katarina de la RadoGranda Martiro Sankta Katarina (greke ἡ Ἁγία Αἰκατερίνη ἡ Μεγαλομάρτυς) estas, laŭ la tradicio, kristana sanktulino kaj virgulino, kiu estis martirigita frue en la 4-a jarcento ĉe la manoj de la pagana imperiestro Maksencio. Laŭ ŝia hagiografio, ŝi estis princino kaj elstara akademiulo, kiu kristaniĝis estinte 14jaraĝa, kaj ŝi mem kristanigis aliajn centojn da personoj. Mil cent jarojn post ŝia martiriĝo, Johana de Arko identigis Katarinan kiel unu el la sanktuloj kiuj aperis kaj konsilis al ŝi.

La Ortodoksa Eklezio kultas ŝin kiel grandan martiron, kaj ŝia memortago estas la 25-a de novembro. En la Romkatolika Eklezio ŝi estis tradicie kultata kiel unu el la 14 helpantoj en mizero. En 1969 la Romkatolika eklezio forigis ŝian festotagon de la Romkatolika kalendaro sed ŝi daŭre estis memorita en la Roma Martirologio je la 25-a de novembro. En 2002, ŝia festotago estis rstaŭrita en la katolika kalendaro sed kiel opcia festotago.