Aniceto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝanta tl:Aniceto al tl:Papa Aniceto |
e r2.7.3) (robota aldono de: ilo:Papa Aniceto |
||
Linio 57: | Linio 57: | ||
[[hu:Anicét pápa]] |
[[hu:Anicét pápa]] |
||
[[id:Paus Anisetus]] |
[[id:Paus Anisetus]] |
||
[[ilo:Papa Aniceto]] |
|||
[[it:Papa Aniceto]] |
[[it:Papa Aniceto]] |
||
[[ja:アニケトゥス (ローマ教皇)]] |
[[ja:アニケトゥス (ローマ教皇)]] |
Kiel registrite je 04:53, 6 feb. 2013
Aniceto | ||
---|---|---|
11-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | ??? | |
Pontifiko | de ĉ. 154 | |
ĝis ĉ. 17-a de aprilo 167 | ||
Antaŭulo | Pio la 1-a | |
Sekvanto | Sotero | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 99 en Homs | |
Morto | ĉ. 17-a de aprilo 167 en Romo, Italio | |
Lingvoj | moderna greka lingvo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Aniceto estis la 11-a papo, de 155 ĝis 167. Eble li naskiĝis en Sirio, sed oni ne scias detalojn pri lia vivo. Li estis la unua papo, kiu oficiale kondamnis herezon, nome la montanismon. Aniceto malpermesis al la pastroj havi longajn hararojn, eble ĉa gnostikulojn uzis longan hararon.
Laŭ Ireneo, estis dum lia papado kiun la jaraĝa Polikarpo de Smirno, disĉiplo de Johano la evangeliisto, vizitis la Roman Eklezion. Polikarpo kaj Aniceto diskutis la festadon de Pasko. Polikarp okaj lia eklezio de Smirno festis la krucumon en la dek-kvara tago de Nisano, kiu koincidas kun Pesak aŭ Pasko. La tago ne estis grava en Oriento. Aliflanke, la Roma Eklezio festis Paskon dimanĉe, la tago de la resurekto de Jesuo. La du ne konsentis pri ofta dato, sed Aniceto koncedis al Polikarpo kaj al la eklezio de Smirno la kapablon reteni la daton al kiu ili estis alkutimitaj, tiel neante Paskon kiel aparta ferio. La polemiko estis akcelita en la kurso de la sekvantaj jarcentoj.
La kristana historiisto Hegesipo ankaŭ vizitis Romon dum la papado de Aniceto. Tiu vizito ofte estas citita kiel signo de la frua graveco de la Roma Eklezio.
Aniceto estas anoncita kiel suferanto de la martiriĝo dum la regado de la romia kun-imperiestro Lucius Verus. La 16-an, 17-an aŭ 20-an de aprilo kaj estas ĉio rilate la daton de lia morto, sed la 17-a de aprilo estas festita kiel lia festotago. Precizaj detaloj rilataj al la speco de martireco kiun li suferis ne estas konataj.
Antaŭe: | Papo | Poste: |
---|---|---|
Pio la 1-a | ĉ. 155 – ĉ. 167 | Sotero |