Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuboF: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 57: Linio 57:
{{Nova!|2013|02|15}}Kara Arno. Pri kio vi babilas? Maladmistrantigi iun tute ne estas '''facile'''. Okaze de PT bezoniĝis du voĉdonoj, entute daŭris preskaŭ jaron, kaj dum la lasta voĉdonado mi devis praktike vipi vin al la voĉdonado. KuboF estas homo, kiu aplikas regulojn vortope kaj rigore ĝis la grado de plena sensenco, egale ĉu la rezulto de lia regulsekvemo utilos aŭ ne. Jen la problemo. Aldone li klopodas cenzuri ĉion, kio ne plaĉas al li. Jen ne la karakteraj trajtoj, kiujn havu administranto.
{{Nova!|2013|02|15}}Kara Arno. Pri kio vi babilas? Maladmistrantigi iun tute ne estas '''facile'''. Okaze de PT bezoniĝis du voĉdonoj, entute daŭris preskaŭ jaron, kaj dum la lasta voĉdonado mi devis praktike vipi vin al la voĉdonado. KuboF estas homo, kiu aplikas regulojn vortope kaj rigore ĝis la grado de plena sensenco, egale ĉu la rezulto de lia regulsekvemo utilos aŭ ne. Jen la problemo. Aldone li klopodas cenzuri ĉion, kio ne plaĉas al li. Jen ne la karakteraj trajtoj, kiujn havu administranto.


Aldone li, okaze de mi, ĉiam denove ĉikanis min - pensu nur pri miaj tiel nomata persona paĝo. Do pri la bela memaŭtora mesaĝkesto, ja ĝis hodiaŭ nur ĉe mi, aŭ pri la tiama forigo de mia sinkronigaj metodoj, aŭ pri la postulo pri amaso da referencoj, ktp.
Aldone li, okaze de mi, ĉiam denove ĉikanis min - pensu nur pri mia tiel nomata persona paĝo. Do pri la bela memaŭtora mesaĝkesto, ja ĝis hodiaŭ nur ĉe mi, aŭ pri la tiama forigo de miaj sinkronigaj metodoj, aŭ pri la postulo pri amaso da referencoj, ktp.


Aŭ memoru pri lia voĉdono, ke la artikolo [[Nicolas Boileau]] ne elstariĝu nur pro tio, ke mi aplikis poeziajn tradukojn anstataŭ vortopaj tradukoj rilate al kelkaj verkfragmentoj plume de Boileau. Do, jen tipa, laŭ mi tiom sensenca, kiom ĝisosta, apliko de regulo, kiu ĉi-okaze vere malutilis. (Evidente temis ĉi-okaze nur pri voĉdono, li fakte lasis la tradukaĵojn mem pacaj.)
Aŭ memoru pri lia voĉdono, ke la artikolo [[Nicolas Boileau]] ne elstariĝu nur pro tio, ke mi aplikis poeziajn tradukojn anstataŭ vortopaj tradukoj rilate al kelkaj verkfragmentoj plume de Boileau. Do, jen tipa, laŭ mi tiom sensenca, kiom ĝisosta, apliko de regulo, kiu ĉi-okaze vere malutilis. (Evidente temis ĉi-okaze nur pri voĉdono, li fakte lasis la tradukaĵojn mem pacaj.)

Kiel registrite je 09:48, 9 feb. 2013

Mi venis al Vikipedio komence de 2007, al la Esperanta meze de tiu jaro. Unue mi precipe aldonadis enhavon al artikoloj kaj iomete provadis prilabori ŝablonojn. Postnelonge mi malaperis, kaj nur "de malproksime" observetis. Post mia partopreno en Esperanta Vikimanio en 2011 mi revenis al Vikipedio, al aliaj viki-projektoj kaj eklaboris ankaŭ "eksterrete" en Vikimedia movado, nome en la slovakia kaj la Esperanta. Nun mi precipe faras "fonan" laboron, preparas medion por bona kontribuado. Al tio mi alkalkulas prilaboradon de ŝablonoj, prizorgadon de balotoj pri Elstaraj kaj similaj artikoloj, kreadon de helpaj paĝoj kaj proponado de rekomendoj/reguloj. Krome mi faras ankaŭ teknikan laboron, ekzemple mi unuecigas stilon de artikoloj, korektas sintaksajn erarojn. Kiam mi havas tempon mi kontrolas novajn paĝojn kaj lastajn ŝanĝojn. Foje mi aldonas novajn artikolojn, precipe tradukitaj per WikiTrans.

Mi regule frekventas IRC-kanalon de nia Vikipedio do mi estas ofte disponebla por tuja mesaĝado.

Mi jam havas spertojn pri administrado de MediaWikiaj retejoj: Esperantaj Vikilibroj, Esperanta Vikicitaro, Wikimedia.sk, Vikio.esperanto.sk (administranto, burokrato), Esperanta WikiFur; kaj kelkaj DokuWikiaj: hudba.esperanto.sk kaj kelkaj privataj.

Mi rulas roboton KuBOT (kontrib). Per ĝi mi faras laboron por kiu bezonatas koni lokan medion do laboron kiun ne povas fari iu eksterulo. Miajn ordonojn mi ankaŭ publikigas.

Konkretaj ekzemploj de mia laboro:

La administranto-rajtojn mi utiligus por helpi al forigado de maltaŭgaĵoj, alinomigado, kunigado de historioj, redaktado de ŝlositaj paĝoj kaj ĝisdatigado de paĝoj en la nomspaco MediaWiki (Vikipedia interfaco, tion mi parte jam faras per TranslateWiki). Grava certe estos helpo pri dosieroj - nuntempe ĉi tie estas multaj forigendaj malliberaj dosieroj (kiuj kaŭzas malprestiĝon de nia Vikipedio en Vikimedia komunumo) kaj multaj liberaj, endaj je ŝovo al Komunejo (por ke ili servu al la tuta mondo). Mi antaŭvidas ankaŭ malfaradon de vandalaĵoj (kion mi faras ankaŭ nuntempe, sed administranto-rajtoj tion plirapidigas) kaj forbaradon de vandaloj.

Mi ĝenerale helpas en movadoj por libera scio, libera programaro, pli bona edukado, Esperanto, naturprotektado ks. sed tion mi nur mencias ĉi tie. --KuboF (diskuto) 15:26, 4 Feb. 2013 (UTC)

Por

Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 15:35, 4 Feb. 2013 (UTC) Por Por: darkweasel94 (diskuto) 15:38, 4 Feb. 2013 (UTC) Por Por: --Arno Lagrange @ 15:42, 4 Feb. 2013 (UTC) "KuboF" evidente estos helpema administranto. Lia kontribuado montras kiagrade li jam estas implikita en niaj projektoj Por Por: Li estas tre sperta vikipediisto kaj administranto de aliaj projektoj, lia helpo estas tre bonvena. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 16:19, 4 Feb. 2013 (UTC) Por Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:35, 4 Feb. 2013 (UTC) Por Por: Li anstataŭigis per esperantlingva ŝablono {{Taksonomio}} de malnova anglalingva {{Taksonomio}} kaj misnoma {{Taksonomio korektita}} --pino (diskuto) 16:47, 5 Feb. 2013 (UTC) Por Por: KuboF estos tre atentema kaj utila administranto. – Umbert' (diskuto) 18:15, 5 Feb. 2013 (UTC) Por Por: --Dominik (diskuto) 10:16, 7 Feb. 2013 (UTC)

Kontraŭ

{{Kontraŭ}} La roboto KuBOT fuŝis plurajn artikolojn en unuecigo de lastaj sekcioj. --Dominik (diskuto) 14:51, 6 Feb. 2013 (UTC) --Dominik (diskuto) 10:16, 7 Feb. 2013 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: --Crosstor (diskuto) 11:28, 7 Feb. 2013 (UTC) Li havas mizerajn redaktojn kompare al aliaj administrantoj. Nun li rajtas redakti, mi ne komprenas, kial li bezonas forigan rajton (nur tio estas la ĉefa diferenco). Laŭ mi estas sufiĉa tasko por li la roboto. Kontraŭ Kontraŭ: -- PEJNO Simono Diskuto  13:19, 7 Feb. 2013 (UTC)  Laŭ mia opino karaktere plene netaŭga por tia ofico. Mi tre miras, ke tiom da aliaj ne ekkonas tiun evidentaĵon. Aldone mi havas jam delonge specifan suspekton. Lastvice sed ne lastrange, li ĉiam denove rimarkigas sin per klopodoj cenzuri. Ne alimaniere, ol la tiama P.T. Do mi voĉas kontraŭ. Kontraŭ Kontraŭ: --Gnagyrobi (diskuto) --Gnagyrobi (diskuto) 20:11, 7 Feb. 2013 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: – Kiel administranto, li estus evidente malutila al la Esperanta Vikipedio pro sia nekredeble granda emo sin miksi en redaktojn de aliaj, volo ĉion konformigi al sia propra gusto kaj pro sia absoluta nekapablo vidi ke io povas bone servi la enciklopedion kaj tamen esti kontraŭa al iu regulo kiun li imagas valida. --Surfo 19:42, 8 Feb. 2013 (UTC)

Sindetenas

Sindetena Sindetena: Li partroprenis en du ĉikanoj dum lasta jaro, iu kun Pejno, iu alia kun Petr. Mi pensas ke neniu gajnis ĉi tiujn ĉikanojn. Mi havas tiel neniun poron nek kontraŭon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:28, 4 Feb. 2013 (UTC)

Diskuto

La kialon de Dominik mi honeste ne bone komprenas - ĉu KuboF post tiuj "fuŝoj" rifuzis akcepti, ke temas pri fuŝoj, aŭ rifuzis helpi ripari ilin? Erari ja estas home, ankaŭ por administrantoj. darkweasel94 (diskuto) 14:55, 6 Feb. 2013 (UTC)

Mi vidas ke Dominik jam ŝanĝis sian voĉon sed por aliuloj mi pliklarigos. Temas pri robota unuecigado de titoloj de lastaj sekcioj (nun nur Vidu ankaŭ kaj Eksteraj ligiloj). Per roboto mi ŝanĝis ĉ. 27 000 artikoloj, en plejmulto temis pri korekto, sed en kelkaj (kelkaj centoj eble) tio kaŭzis fuŝon. Fakte temis pri ŝanĝo de iu fuŝo al alia en artikoloj kiel [1], ekzempla ŝanĝo. Feliĉe eblas tiajn artikolojn amase trovi (sed bezonatas permana korekto (aŭ pli komplika programado)). --KuboF (diskuto) 11:36, 7 Feb. 2013 (UTC)
(Responde al Simono) Se li (same kiel ĉiu ajn administranto) malbone agos estos tre facile lanĉi maladministrantigan proceson. Sed mi konstatas ke ĝis nun esprimintoj plejmulte fidas al la kandidato ol malfidas. Sendube temas pri nekuracitaj vundoj de antaŭaj bataloj. Resaniĝu, repaciĝu kaj iru antaŭen. Laŭ mia takso nia Vikipedio perdas fortojn laŭlonge de la jaroj. Novaj volontulaj kaj konstruemaj kunlaborantoj estas bonvenaj. Kaj neniu estas perfekta. Kaj neniu kiu agas kuraĝe renkontas unuaniman aprobon. Plu vivu Vikipedio ! AL @ 15:23, 7 Feb. 2013 (UTC)
Mi (KuboF) rigardas!

 Kara Arno. Pri kio vi babilas? Maladmistrantigi iun tute ne estas facile. Okaze de PT bezoniĝis du voĉdonoj, entute daŭris preskaŭ jaron, kaj dum la lasta voĉdonado mi devis praktike vipi vin al la voĉdonado. KuboF estas homo, kiu aplikas regulojn vortope kaj rigore ĝis la grado de plena sensenco, egale ĉu la rezulto de lia regulsekvemo utilos aŭ ne. Jen la problemo. Aldone li klopodas cenzuri ĉion, kio ne plaĉas al li. Jen ne la karakteraj trajtoj, kiujn havu administranto.

Aldone li, okaze de mi, ĉiam denove ĉikanis min - pensu nur pri mia tiel nomata persona paĝo. Do pri la bela memaŭtora mesaĝkesto, ja ĝis hodiaŭ nur ĉe mi, aŭ pri la tiama forigo de miaj sinkronigaj metodoj, aŭ pri la postulo pri amaso da referencoj, ktp.

Aŭ memoru pri lia voĉdono, ke la artikolo Nicolas Boileau ne elstariĝu nur pro tio, ke mi aplikis poeziajn tradukojn anstataŭ vortopaj tradukoj rilate al kelkaj verkfragmentoj plume de Boileau. Do, jen tipa, laŭ mi tiom sensenca, kiom ĝisosta, apliko de regulo, kiu ĉi-okaze vere malutilis. (Evidente temis ĉi-okaze nur pri voĉdono, li fakte lasis la tradukaĵojn mem pacaj.)

Cetere, la rezulto de tiom da ĉikanado kontraŭ mi estas, ke mi mem ne plu kontribuas al tiu ĉi platformo. Tute flankefike, kure de mia eksiĝo enkakiĝis ADLS, ĉu ne? Kiam mi en la Diskutejo iomete acide prikomentis tion post kelkaj semajnoj, do post kiam la fiasko vere ne plu estis pretervidebla, li forcenzuris tre PT-maniere - fakte mirige ĝisdetale PT-maniere - mian ĉi-rilatan komenton.

Kaj homon agintan tiel oni tute serioze volas elekti tie ĉi administranto? Iun, kiu eĉ publike mem nomas sin speco de gardlupo? (Vidu la bildon el lia uzantejo.) Nekredeble! Ĉu jen nun la nura restanta speco de personaro, pri kiu la E-Vikiularo en 2013 ankoraŭ disponas por fortigi sian administrantaron?

Do plia kialo firme ekturni sian dorson al la tuto.

Cetere, ne temas ĉi-mesaĝe pri vundoj, temas pri tute sobra kaj akurata analizo de la estinta agado de la kandidato KuboF. Cetere, jen kandidato pri administrado, kiu malakorde kun la etiketo, ne pretas malsekreti sian veran nomon. Tiajn kandidatojn oni laŭ mi jam principe ne, aŭ nur tre esceptokaze, allasu. -- PEJNO Simono Diskuto  17:10, 8 Feb. 2013 (UTC)

Mi ne respondos detale al ĉio ĉi (ĉiuokaze malfacilas fari tion serioze), sed mi ja demandas vin, kial estu iel bona etiketo malkaŝi sian veran nomon? Ĉu vi iam pensis pri tio, ke homoj eble racie timas ekster-Vikipediajn sekvojn de siaj ĉi-tieaj agoj? Almenaŭ mi ne volus, ke ĉiuj miaj interretaj profiloj aperu, kiam oni retserĉas mian nomon, kaj tial ankaŭ mi ne malkaŝas mian realan nomon. Jen simpla prudento, kaj unu el la kialoj, kial mi ne uzas Facebook - la devo tie uzi sian realan nomon. Malkaŝi sian realan nomon en interreta komunumo kiel tiu ĉi miaopinie ne estas ĝentile, sed nur sin-enproblemige.
Ĉiujn laŭ vi "misajn" agojn mi taksas nur kiel ege konvinkajn kialojn voĉdoni pore, kaj mi ege esperas, ke ankaŭ aliaj tie ĉi tion faras (alie mi vere timas pri la estonteco de tiu ĉi Vikipedio). Cetere, kiu vi estas, ke viaj diskuteroj aperu kun dikaj ruĝaj linioj ĉirkaŭ ili?! darkweasel94 (diskuto) 17:26, 8 Feb. 2013 (UTC)

Ankaŭ mi ne detale respondos la vortojn de Simono. Nur unu afero ĝenas min: ke li staras ĉe la pordo laŭte sciigante ke li forturnas sin el tiu platformo, kaj tamen voĉdonas kaj argumentadas. Bonvolu ĉu foriri kaj silenti, ĉu kontribui kaj ĉesi sciigi ke vi estas for. Mi sincere tre aprezas la kontribuojn de Simono kaj bedaŭras lian foriĝon, eĉ se mi komprenas ties kialojn kaj ne emas pridiskuti ilin. Mi laŭtakse fidas al KuboF, eĉ se iuj el liaj agoj estas kritikeblaj (ĉiu homo estas kritikebla). Same mi opinias ke nia Vikipedio malriĉiĝis de la eksiĝo de sia plej laborema kontribuinto Petro, kiu ja kulpis iajn misfarojn, sed alian solvon ol la eksiĝon mi revis (kaj ne diru ke li eksigis sin sola, la akra konfliktema etoso en kiu enplektiĝis aliaj uzantoj kunrespondecas). Konklude, mi kiel en la tempo de la kontraŭ-Petra batalo ne havas nek tempon, nek energion, nek emon enprofundiĝi en senfinajn kverelojn kaj partopreni longan proceson (vidu kiel tiu paĝo jam kreskegis). Mi simple opinias ke nia vikipedio pli kreskus se ĉiuj kunlaborantoj bonvenigus unu la alian kun ties malsamoj, en kunlabora kunsentema etoso. Nia Vikipedio pli bone fartus se plu kunlaborus en ĝi Petro kaj Simono kaj ke KuboF ricevus administrajn rajtojn. Bonvolu ĉiuj dediĉi pli da energio por solvi disputojn ol por daŭrigi ilin. Ludoviko Z 06:05, 9 Feb. 2013 (UTC)
Jes, repaciĝo! Tial mi ne voĉdonis pri la roboto. Sed nun mi tiel vidas, ke kiel administranto, la celo estas kontraŭ mia forbaro. Supre mi diris, ke la ĉefa diferenco estas la forbaro, kiel faris PT. Ja mi, Zetey kaj FCJ faras konstante nuntempe artikolojn, la ceteraj aŭ estas administr. aŭ pli malofte redaktas. Do mi mem estas denove minacata, kio okazis pli frue. Kiuj voĉdonis POR, ĉu ili scias, kiom da artik. Kubof redaktis? Do ne multe. Estis li, kiu diris al mi, ke "Vi ne boju!" Poste iu forviŝis tiun frazon. Lia rolo estas nebula en afero de PT. Tio nature povas okazi, ke 2 familianoj uzas VP-on laŭ diversaj nomoj. Sola persono povas havi 2 komputilojn. Tio estas bone. Mi ne scias, kial bezonas Kubof adm. rajtojn, sed mi supozas , ke tio estos kontraŭ mi. Denove okazos milito, ja la ceteraj VP-anoj tiel opinias, ke ne sufiĉas roboto kaj redaktorajtoj, devas ankaŭ forbarorajtoj.--Crosstor (diskuto) 18:13, 7 Feb. 2013 (UTC)

Forbarrajto kompreneble estas nur uzenda kontraŭ fuŝuloj kiuj damaĝas la projekton, kaj neniel kiel armilo kiu uzanto rajtus uzi por supervenki alian uzanton kun kiu li/ŝi malkonsentus. Petro estis eksadministrantigita inter alie ĉar li ne respektis tiun regulon. --Arno Lagrange @ 19:05, 7 Feb. 2013 (UTC)

Ĝuste - kaj en ne tiel evidentaj okazoj oni forbaru prefere nur ekhavinte interkonsenton de la komunumo. KuboF ŝajnas al mi unu el la homoj, kiuj plej bone konas niajn principojn kaj regulojn (kaj kuraĝas apliki ilin), kaj mi apenaŭ povas imagi, ke li iel misuzos siajn rajtojn. Kun kelkaj forigoj de diskuteroj ("cenzuro" laŭ Pejno Simono) ankaŭ mi ne konsentas, sed mi ankaŭ ne pensas, ke ili estas egaj misagoj (ĉar la forigitaj diskuteroj ja vere estis malhaveblaj), kaj miaj pozitivaj spertoj kun KuboF estas multe pli grandaj ol la negativaj - tio inkluzivas interalie ankaŭ unu certan disputon, pri kiu ne volante lanĉi plian kverelon mi ne detale skribos tie ĉi. Ĝenerale KuboF ŝajnas al mi unu el la plej aktivaj kaj diligentaj Vikipediistoj, kiam temas pri aferoj de organizado, purigado kaj similaj - kaj ĝuste por tio necesas administraj rajtoj. Por skribi artikolojn ili kontraŭe ne necesas, kaj iuj redaktnombriloj ne diras multon laŭ mi. darkweasel94 (diskuto) 21:02, 7 Feb. 2013 (UTC)
Post forigo de PT restis tre valora administra stabo. Mi ne komprenas, kiel aligi duban personon ("cenzuro" laŭ Pejno Simono), (rolo en afero de PT). Adm. -aro estas ĉ. 20. Ĉu tiom ne sufiĉas? Se ne sufiĉas, tiam unu ne solvos la problemon supozeble. La ĉefaj diferencoj inter redakt. kaj admin. estas:
  • forbarorajto. Ĉu ĉ. 20 ne sufiĉas forbari? Ĝis tiam sufiĉis. Kio ŝanĝiĝis nun?
  • forviŝo de fuŝaĵoj. Vidu la antaŭan linion! Krome mia aldonaĵo: estis ĉ. 200 fuŝaj (nekompreneblaj kaj maŝine tradukitaj hungaraj vilaĝoj) kiel balasto ĉe kategorio. Mi mesaĝis antaŭ ĉ. 4 jaroj mesaĝon al tiu loko, kie oni kolektas la forigendajn artik. Mi ricevis respondon, ke mi tute pravas, de atendu monaton, poste ili forviŝiĝos. Mi atendis jaron (!), neniu okazis, poste mi eksciis la solvon kaj mi solvis la problemon. Nu PT kial ne forviŝis ilin tuj? Neniu scias. Kial li forviŝis miajn laboraĵojn (precipe el la listo). Por tio estis energio, por 200 fuŝaĵoj ne estis energio.
Mi staros denove tie, kiam PT "laboris", ja estas simileco inter PT kaj Kubof. Pripensu, ĉu doni forbarorajton kaj forviŝorajton por li? Ja tiu problemo tuŝas ĉefe min (eble estas aliaj 2 (Zetey kaj JFC)), la ceteraj redaktantoj estas aŭ adm. aŭ redaktas pli malofte. Kubof kiel redakt. kaj roboto kial ne sufiĉas? Ĉu nepre necesas la FORBARORAJTO?--Crosstor (diskuto) 13:45, 8 Feb. 2013 (UTC)
Kaj ĝuste pro tio, kion vi prave skribas - fojfoje malrapida reagotempo ĉe forigindaĵoj - ni bezonas pli da administrantoj, ĉu ne? Kaj estas sendube, ke KuboF bone atentas la Forigendajn artikolojn kaj similajn paĝojn - mi lin ofte vidas tie kaj li kutime esprimas saĝajn opiniojn. Sciu, mi ĉefe ne esperas aliopiniigi vin, sed diskutado helpas al aliaj formi opinion. darkweasel94 (diskuto) 13:51, 8 Feb. 2013 (UTC)
Ankaŭ nun li "bone atentas la Forigendajn artikolojn kaj similajn paĝojn" kaj espereble ankaŭ poste, tio ne estas problemo, sed kial doni forbarorajton?--Crosstor (diskuto) 14:23, 8 Feb. 2013 (UTC)

Ankaŭ mi ne esperas ke mi ŝanĝigos vian opinion se vi malfidas. Nur unu afero: el la 21 nunaj administrantoj tre malmultaj estas fakte aktivaj. Tial bezonatas ke aktivaj kontribuantoj fariĝu administrantoj, kies rajtoj ne reduktiĝas al la sola forbarrajto. --Arno Lagrange @ 17:19, 8 Feb. 2013 (UTC)

Kiel estis jam skribite, se administranto misagas, komunumo lin eksadministrantigas. Se administranto iun mise forabaras, tiu forbarito povas plendi ĉe aliaj administrantoj (kiuj malforbaros lin) aŭ rekte al komunumo (kiu eksadministrantigos la administranton) - tia administranto eĉ mem povas esti sekve forbarita.
Pri sufiĉo de nuntempa nombro de administrantoj: Kvankam sume estas 20 personoj administrantoj, vidu kiom el ili efektiva laboras ĉi tie. Kelkaj jam laŭ regulo pri administrantoj povas perdi la rajtojn (ne redaktas dum tuta jaro). Du administrantoj estas robotoj. Atenteme trarigardu Forigendajn artikolojn kaj pripensu kiom da paĝoj estas forigataj post duonjaro (kvankam devintus post semajno). Vidu ekz. Vikipedio:Ŝlosendaj paĝoj kaj pripensu kial bezonatas peti ŝloson en persona diskuto de administranto. Aŭ pripensu rapidecon de ŝanĝoj en ŝlositaj paĝoj post nova komunuma interkonsento, ekz. en Vikipedia diskuto:Reguloj pri forigado. Pri ĝisdatigado de sistemaj mesaĝoj, kio estas jam sufiĉe teknika afero, mi prefere nur mencias. Unue mi volis nur atentigadi administrantojn pri farinda laboro (tial mi prilaboris regulon pri tuja forigado) sed poste mi ekkonsciiĝis ke pli bonus aldoni manon al la laboro, kio ŝparus tempon kaj mian kaj de aliaj administrantoj.
Pri mia roboto: Se oni kapablas bone prilabori du aferojn, ĉu oni ricevu malpermeson pri unu el ili pro la dua? Ĉu ni ankaŭ maladministrantigu Marcoson ĉar li funkciigas roboton? Aŭ ĉu ni forigu robotan status de lia roboto? Sed lia roboto same estas administranto - do jen, eĉ pli granda problemo! --KuboF (diskuto) 21:42, 8 Feb. 2013 (UTC)

Fidindeco de KuboF

Jam estis forte tuŝita la temo de fidindeco de KuboF. Tre saĝe, ĉar laŭ mi estas fidindeco unu el bazaj postuloj por administranto. Ili estas (nepritraktante prioritaton de unuopaj):

  1. teknikaj kapabloj,
  2. fidindeco,
  3. kono de principoj/reguloj/rekomendoj kaj volo obei ilin,
  4. akceptado de komunuma volo.

Laŭ mi la plej grandan parton de mia fidindeco formanĝis akuzo, ke mi estas Petr Tomasovsky, kvankam tion rekte asertis nur unu vikipediano (kelkaj aliaj nur konstatis similaĵojn). Parton mi certe perdis ne publikiginte mian civitanan nomon ĉi-medie (kvankam kiu volus tiu povus serĉi kaj trovi - mi nur petas ne republikigi ĝin) - mi ja protektas mian privatecon. Tamen, ŝajne multaj sufiĉe fidas min nuntempe (saĝas konstante pritaksadi fidindecon de homoj kun pli grandaj rajtoj/potenco), inter ili ankaŭ kelkaj administrantoj. La voĉon de Pejno mi komprenas kaj ne koleras pro li - li ja prenis sufiĉan tempon por science pruvi ke mi estas iu alia ol mi estas :) Nu, kiom da homoj tiom da opinioj... --KuboF (diskuto) 21:42, 8 Feb. 2013 (UTC)

Estas "pulĉinela sekreto" (Franca idiotismo) ke la vera nomo de KuboF troviĝas ĉi tie: sk:Redaktor:KuboF, do tute malsama de Petr Tomašovský. --Dominik (diskuto) 07:46, 9 Feb. 2013 (UTC)

 Fakte, ĉu KuboF estas PT aŭ ne, nu, tio estas sen iu ajn relevanteco. Jam la fakto, ke li agis plurfoje pruvite PT-eske sufiĉas por ne subteni lian kandidatadon. Aldone, Surfo tre koncize sumigis la argumentojn kontraŭ li. -- PEJNO Simono Diskuto  08:26, 9 Feb. 2013 (UTC)

Tial estas sensence konservi la anonimecon. Se temus pri protekti privatecon, ne funkcias ĉar estas facile por esploremulo trovi la veran nomon. Kaj estas mallojale al ordinaruloj tiel duone kaŝi sian nomon. Mi instigas "KuboF"-on simple malkaŝi sian nomon ĉi tie kun sia kandidatiĝo kaj ĉio estos en ordo. --Arno Lagrange @ 07:51, 9 Feb. 2013 (UTC)

Rezulto