Uzanto-Diskuto:ThomasPusch: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Top Gear: nova sekcio
Linio 1 263: Linio 1 263:


Saluton, Thomas. Ĉu vi eble jam legis mian proponon je la fino de [[Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo]]. Ĝi temas pri nova aspekto de la ĉefpaĝo. Mi pensas, ke post preskaŭ 5 jaroj ni povus jam ŝanĝi denove. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 20:21, 23 Jan. 2013 (UTC)
Saluton, Thomas. Ĉu vi eble jam legis mian proponon je la fino de [[Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo]]. Ĝi temas pri nova aspekto de la ĉefpaĝo. Mi pensas, ke post preskaŭ 5 jaroj ni povus jam ŝanĝi denove. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 20:21, 23 Jan. 2013 (UTC)

== Top Gear ==

{{Nova!|13|2|16}}Vi pravas. Sed mi ne forgesis pri la artikolo. Mi fakte planis reverki aŭ ege ampleksigi ĝin. Mi tamen decidis antaŭe tamen finskribi [[Nicolas Boileau]] kaj poste enmeti [[Homa kolorvidado]]. Post tio venu — fakte venus — Top Gear.

Mi tamen intertempe plene rezignis pretigi iujn pliajn kontribuaĵojn. La kialojn vi certe jam iam legis, do mi ne devos regurdi ilin tie ĉi. Aparte de tio mi estas ege kontraŭ la enpostenigo de KuboF kiel administranto. Mi laŭe komentis en la voĉdonejo. --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 18:10, 9 Feb. 2013 (UTC)

Kiel registrite je 18:10, 9 feb. 2013

Arkive

Miaj fotoj kaj aliaj bildaj alŝutoj:

Saluton

Saluton Thomas! Estas ĝoje re-"vidi" vin, ĉi tie en Vikipedio. Mi rememoras aktivajn tempojn antaŭlonge, kun IS-oj, Koncize-umado, ktp. – Amike salutas Martin W., alinome Moldur 21:24, 14. Feb 2007 (UTC)

Kategoriaj alidirektiloj

Bonvolu ne krei kategoriajn alidirektilojn (ekzemple Kategorio:Belarusio). Pro teknikaj limigoj de Vikipedio ili ne funkcias bone. Do, se iu artikolo estas aldonita en Kategorio:Belarusio, ĝi ne aperas en Kategorio:Belorusio, kien estas la alidirekto.

Maksim 05:01, 19. Feb 2007 (UTC)

Vi pravas. Avantaĝo de kategoria redirekto estas, ke klikante tien oni estas redirektata al la "ĝusta" kategorio, sed malavantaĝo tio ke la kategoria redirekto en artikolo estas skribata per bluaj literoj, do "ŝajnigas" kategorion, kaj kompreneble ke artikoloj aŭ aliaj kategorioj povas esti misdeponataj tie (kvankam oni povas vidi kaj forpreni ilin). Sola konsolo estas, ke la "perdita" ligo al "Kategorio:Belarusio" estas la sola - ne temas pri amasa fenomeno. Kaj mi jam konsciis pri tio, hieraŭ tuj volis ĝustigi la mison, sed ne havis tempon residiĝi ĉe la komputilo.

Alia temo estas, ke mi trovas tute komprenebla la pledojn de movadaj belarusoj pri skibo de sia popola, lingva kaj ŝtata nomo per "a", kaj same komprenas ke la argumento por "belorus-" kun "o" estas pure statistike la (ankoraŭ) pli ofta uzo. Orienta Eŭropo tre ŝanĝiĝis dum la pasintaj 20 jaroj, kaj bonas se Esperanto (samkiel ĉiuj aliaj lingvoj) laŭeble respegulas tion. Sed dum vikipediaj artikoloj per redirekto povas konsideri du konkurantajn nomojn, konsentite ke vikipediaj kategorioj malbone sukcesas.

ThomasPusch 08:56, 19. Feb 2007 (UTC)

Landaj ŝablonoj

Saluton! Mi vidis, ke vi amase kreas novajn ŝablonojn. Mi proponas al vi ne fari tion, sed fari iun ŝablonon "landoflago", kie oni povas indiki la landon kaj la grandecon de la flago, krome opcie indiki, ĉu doni nomon de la lando aŭ ne. Vidu la ŝablonojn Ŝablono:Flagicon, kiun mi kreis por la arikolo FC Barcelona. Alaŭdo ۩ 18:26, 23. Apr 2007 (UTC)

Unue mi pardonpetas, ke mi nur nun respondas, ĉar mi ĵus translokiĝas kaj malmulte sidas ĉe la komputilo. Via ideo pri Ŝablono:Flagicon estas tute bona (kaj mi flatiĝas, ke vi en tiu ŝablono kaj en pliaj paĝoj kiel tiu pri FC Barcelona uzas "miajn" SVG-flagojn kun esperanta dosieronomo). Tamen mia ideo, pri kiu vi ekatentis, celis ion iom alian: En la artikolo AKP-ŝtatoj, kiun mi kreis esperantlingve, aperis angla- kaj germanlingve ŝablonoj kiel  Kenjo, do {{KEN}}. Eblas facile transpreni landolistojn kun tiuj ŝablonoj el angla al germanlingva teksto kaj inverse. Se oni transprenas tian jam pretan landoliston el angla aŭ germana teksto al esperantlingva artikolo, estas utile havi la samajn ŝablonojn ankaŭ en Esperanto, kun la sama internacia trilitera landokodo. Unufoje krei tiajn ŝablonojn estas laboro, sed poste facilas transpreno de landolistoj kun flagetoj inter diverslingvaj vikipedioj. Mi konfesas, ke mi mem kreis tiajn ŝablonojn nur por la 77 AKP-ŝtatoj, do por la tendence pli etaj ŝtatoj de la mondo ... ne por Ĉinio aŭ Usono, Rusio aŭ la EU-ŝtatoj - sed certe mia ideo klaras [kaj intertempe la ŝablonoj ekzistas por ĉiuj suverenaj mondaj ŝtatoj - junie 2007]. Se la angla- kaj germanlingva vikipedio havas bonajn spertojn pri tiaj ŝablonoj (kaj evidente tiel estas), ili ne malhelpas en la esperanta eldono. Ĉu?

ThomasPusch 19:41, 9. Maj 2007 (UTC)

Dankon !

Dankon pro viaj redaktoj pri la geografio de Francio, interalie rilate transmarajn teritoriojn. Vian helpon mi tre aprezas ! Thomas Guibal 11:49, 13. Jun 2007 (UTC)

Kreante kategoriojn pri Geografio de iu lando bonvolu simple enmeti {{KategorioGeografioLaŭLando}} Arno Lagrange 22:35, 29. Jun 2007 (UTC)

Azova maro kaj Nigra maro

Saluton, kara! Kial vi alinomis la kateogri-paĝojn, kiuj koncernas la Azovan kaj la Nigran marojn? Laŭ mi la formoj "Azova Maro" (la vorto maro majuskle) estas misaj - ja maro estas simpla] vorto, ne nepre uzenda propranome. Mi petas vin reŝanĝi la kategori-nomojn, kiuj rilatas al la Azova kaj la Nigra maroj... Mevo 22:22, 25. Sep 2007 (UTC)

Kiel mi vidas, en vikipedio oni plejparte skribas duvortajn nomojn de maroj kaj oceanoj kun du majuskloj, tamen ankaŭ foje kun unu, foje kun nur minuskloj. Tamen, dum "Norda Maro" kun majuskloj estas klare difinita maro inter Anglio kaj Danio, "norda maro" kun minuskloj en Venezuelo estas la Kariba Maro, en Tunizio la Mediteranea kaj en Pollando la Balta Maro... kaj se en iu ajn maro okazas ekologia katastrofo, en gazeta artikolo oni rajtas nomi ĝin "morta maro" (sed ne Morta Maro).

Pri Azova Maro aŭ azova maro, konsentite, supozeble ne ekzistos miskomprenoj, ĉar ĉirkaŭ la urbo Azovo (menciata en PIV, sed ĝis nun sen esperanta vikipedia artikolo) ne estas pluraj diskutendaj maroj, sed tamen indas unuece skribi ĉiujn nomojn de maroj kaj oceanoj, kaj pro la miskompreneblaj kazoj mi tre pledas por du majuskloj. La vikipedia artikolo dekomence temas pri "Azova Maro" kun du majuskloj, sed konsentite tio rapide ŝanĝeblas. Sed kion diras, ni diru, PIV? "Azova Maro. Interna maro, [...] komunikiĝanta kun la Maro Nigra" - klara subteno de la majuskla ortografio. Ne estas eraro skribi duvortan geografian nomon per unu aŭ du minuskloj (parolante oni ĉiukaze ne aŭdas minusklojn aŭ majusklojn), sed en skribaj tekstoj mi klare pledas por prefero de la PIV-aj, pli nemiskompreneblaj, majusklaj formoj. Klare, ke devas esti redirektigoj de la malplipreferataj artikolonomaj variaĵoj kun minuskloj al la preferataj kun majuskloj, por ke neniu maltrafu paĝon. Sed tio memkompreneblas.

ThomasPusch 17:31, 26. Sep 2007 (UTC)
Nu bone, mi tamen plu preferas la minusklan skribon, tamen la majuskla vere ne estas malĝusta, do eventuale oni povas uzi ambaŭ variantojn. Sed kial vi, fakte kreinte novan kategorion, samtempe ne ŝanĝis ĝin en diversaj artikoloj? Nun fakte estas kaj kategorio "Azova Maro" kaj "Azova maro", la samo pri la Nigra maro. Kion nun fari pri tio? Mevo 17:48, 26. Sep 2007 (UTC)
La kategorioj Azova maro kaj Nigra maro kun dua minusklo "akurate entenas neniun artikolon, nek bildon aŭ sonon." Do ili komplete malplenas, kaj la problemo ne tro grandas. Supozeble estus en ordo enmeti la ŝablonon {{forigu}} kaj esperi pri la forigo de la malplenaj kategorioj, kvankam mi mem preferus mencion kiel "== Eventualaj eroj konsiderotaj por tiu-ĉi kategorio aperu en Kategorio:Azova Maro ==", kaj ne-forigon de la paĝo. ThomasPusch 17:59, 26. Sep 2007 (UTC)

Ĉu du apudaj adjektivoj en nomo?

Vi ĵus ŝovis la novan paĝon pri "Norde Siberia Malaltebenaĵo" al "Nord-Siberia..." kaj skribas, ke povas esti "Norda Siberia" aŭ "Nord-Siberia" sed neniel "Norde Siberia"...

Konsentite ke "Nord-Siberia..." estas gramatike tute ebla, nur pro la forigita vokalo pli densigita kaj kunpremita vorto. Sed vi malpravas ke la pli silaboriĉa "Norde Siberia..." estas erara kaj nur "Norda Siberia" eblas: Du apudaj adjektivoj estas tute samrajtaj kaj devus esti dividitaj per komo: Do "norda, siberia malaltebenaĵo" estas norda malaltebenaĵo kaj siberia malaltebenaĵo. Sed en la vorto "norde siberia malaltebenaĵo" la adverbo norde ĝuste plikonkretigas la adjektivon siberia kaj tute egalas al "nord-siberia...". Laŭ mi povas esti "Nord-Siberia" (kaj "Okcident-Siberia"...), nur necesas ŝanĝi ĉiujn teksterojn, ne nur la artikolonomon. Sed via noto pri erareco ĉiukaze estas misa.

Sincere, ThomasPusch 18:56, 3. Okt 2007 (UTC)

Mi trapensis kaj vi pravas, ke Norda Siberia ne estas ĝusta. Sed Nord-Siberia estas la ĝusta, kutima solvo. Pri formoj Norde Orienta Hungario kaj similaj mi ne aŭdis, legis. Tiajn mi eble povas akcepti kelkfoje interne de frazoj (meze striata birdo ks.) Narvalo 19:31, 3. Okt 2007 (UTC)

Same ni ne parolas pri Okcidente Eŭropaj Organizoj. Narvalo 19:33, 3. Okt 2007 (UTC)

Fakte la problemo estas la prononco. Se unu voĉa (jen "d") kaj unu senvoĉa (jen "s") konsonanto apudas, multaj mondanoj kutimas aŭ voĉe aŭ senvoĉe prononci ambaŭ. Germanlingvano ekzemple tendencas prononci "Nord-Siberia" kiel "Nort-Siberia", dum litovlingvano tendencas diri "Nord-Ziberia". Pri prononco de "Okcident-Eŭropaj" aŭ "Nord-Orienta" neniu havas problemojn. Kompreneble ne ĉiam eblas eviti kunpuŝiĝon de voĉa kaj senvoĉa konsonanto. Sed kiam temas pri kunmeto de du substantivoj (ni diru ekzemple "lagostrato" aŭ "lagstrato", pli sencan ekzemplon mi ĵus ne havas), eblas elekti ĉu lasi aŭ streki la mezan vokalon "o"). Kaj kiam temas pri kunmeto de adverbo plus adjektivo (ekzemple "norde siberia" aŭ "nord-siberia") eblas same elekti inter la pli longa aŭ la pli konciza, streka variaĵo.

Mi en la menciita artikoleto tendencis plisimpligi la prononcon. La problemo en la du artikoletoj pri Nord- kaj Okcident-Siberia Malaltebenaĵo ne estas finsolvita. Tie ankoraŭ aperas mencio pri "Meze Siberia Montaro". Se laŭ via modelo oni ŝanĝas tion al "Mez-Siberia...", estas la sama miso pri kunpuŝita voĉa kaj senvoĉa konsonanto. Tute simplas prononci "Mez-Eŭropo", sed homoj tendencos diri "mesiberia" aŭ "meziberia". Tial mi en tiaj kazoj voĉdonas por la longa, kompleta formo, kie la centra vokalo "e" ne estas forlasita.

Sincere, ThomasPusch 21:00, 3. Okt 2007 (UTC)

Mapo de Eŭropo

Saluton Thomas,

Ĉu vi povus ĝisdatigi la mapon de Eŭropo por enhavi la novan dividon de Jugoslavio en la du novajn landojn: Montenegro kaj Serbio?

--Aliamondano 23:46, 9. Nov 2007 (UTC)

Administranto

Saluton Thomas ! Mi nun oficiale estas administranto de la vikipedio, kaj volas nur danki pro via voĉdono. Ne hezitu kontakti min pri iu ajn problemo aŭ peto. Amike, Thomas Guibal 16:47, 16. Nov 2007 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligilojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazaŭ krucadon kontraŭ Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn!

Amike -DidiWeidmann 04:15, 21. Nov. 2007 (CET)

Informkesto por artikoloj

Saluton, Thomas. Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{Informkesto partio}} al la artikolo Verda Partio (Ĉeĥio). Ĉu mi helpu al vi aldoni ĝin al la jam ekzistantaj artikoloj? Mi tradukis ĉi tiun ŝablonon el la suprasoraba versio, sed la originalo nun havas iom pli da parametroj. Ĉu mi aldonu la mankantajn parametrojn al la ŝablono, ĉu la ekzistantaj jam sufiĉas? Kore --Tlustulimu 19:10, 10. Dec 2007 (UTC)

Viaj ŝanĝoj en {{KategorioMontaroEnLando}} ŝajne ne tuj efikis, ĉar por ke nova ordigo en kategoriado estu enkalkulata, necesas ke la datumbazo estu ĝisdatigita. Bv kontroli nun ekzemple Kategorio:Geografio de Aŭstrio. Tio aŭtomate okazas post kelkaj horoj / tagoj - mi ne ĝuste scias. Sed vi povas urĝigi tion farante ajnan ŝanĝon en la paĝo kiu entenas la en kategorio ordigan ŝablonon (la ŝanĝo povas esti simpla aldono de nevidebla spaco). Verŝajne vi nenion misis, sed la sistemo necesigas iom da pacienco aŭ da ruzo. Mi devus dokumenti tion ie en la helpo. Arno Lagrange  17:58, 21. Mar 2008 (UTC)

forviŝo de malplena kategorio

Anstataŭ forviŝi malplenan kategoripaĝon kia Kategorio:Lingvoj de Unuiĝinta Reĝlando estus preferinde ekordigi kelkajn trafajn anojn en la kategorion (angla, kimra, skota, ktp). La kategorio ja estis bone ordigita kaj ligita al alilingvaj samtemaj kategorioj. Eventuale la laboro konsistus en 1)viziti alilingvan samteman kategorion, 2 esplori unuope ĉiujn anojn, 3 kontroli ĉu la responda artikolo ekzistas en E-o vikipedio 4 ordigi la troviatajn artikolojn en la kategorion. Mi ofte tiamaniere ekkonstruis kategoriojn kaj ordigis ilin. Mmmh... krom se estas ia pravigo kia uzi anstataŭe Kategorio:Lingvoj de Britio, tiukaze bv informi pri tio forviŝante.

Arno Lagrange  21:29, 21. Mar 2008 (UTC)

Responde al via ĵusa noto: Mi vidis ke ekzistas plena kategorio:Lingvoj de Britio kaj malplena kategorio:Lingvoj de Unuiĝinta Reĝlando, kaj konsiderante ke oni ĝenerale en la kategoria skemo preferas la malpli longan terminon "Britio" (Geografio de..., Politiko de... ktp), mi forprenis la malplenan kategorion pri "lingvoj de Unuiĝinta Reĝlando" (antaŭ ol iu ekplenigas ĝin, ne vidante la kategorion "lingvoj de Britio"). Eble mi devintus pli klarigi mian paŝon.

ThomasPusch 21:35, 21. Mar 2008 (UTC)

Mi plene konsentas kun Thomas Pusch - oni uzu "Britio", ne "Unuiĝinta Reĝlando". Sammaniere, cetere ankaŭ la artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando estu nomata Historio de Britio anstataŭe... Moldur 10:35, 22. Mar 2008 (UTC)

"Ŝablono:Ligo el bildo"

Kara Arno,

mi ĵus vidis kaj tute aprezas vian ŝanĝon de "Ŝablono:Heredaĵo de UNESKO", kiu aldonas ligilon je la paĝo "Mondaj heredaĵoj" al la paĝokomenca UNESKO-emblemo. Tamen per tio ekestis eta dezajna ŝanĝo: Dum antaŭe la teksto komenciĝis maldekstre de la emblemo, nun ĝi komenciĝas sube, kvazaŭ sub la bildo estus aldona noto "<br clear=left>". Krome, se oni ekrane poziciigas la komputilan montrilon sur la emblemon, aperas flaveta rektangulo kun la noto "Monda heredaĵo de UNESKO}", en kiu la lasta karaktro, la arkoforma krampo, estas iel troa. Ĉu vi vidus ŝancon ripari tiujn du problemetojn, kaj tamen teni la belan ideon ligi la teman ĉefpaĝon al la emblemo?

ThomasPusch 23:24, 25. Mar 2008 (UTC)

La troan krampon mi forigis (ĝi troviĝis en {{Ligo el bildo}} kie estis naŭ sinsekvaj krampoj dum devis nur ok. Pri la linisalto mi nenion povas fari : estas ligite kun la etendaĵo ImageMap : jam Petro provis vane uzi tion por krei por si subskribon sed ĝi nepre aperis post linisalto. Ni plendu ĉe aŭtoroj de ImageMap !

Arno Lagrange @ 23:51, 25. Mar 2008 (UTC)

Naskiĝjaro kaj aĝo

Saluton Thomas, vidante, ke vi kreas utilan ŝablonon pri naskiĝtago kaj aĝo, mi devas demandi vin, ĉu ĝi estos aplikita en ŝablono:Informkesto Homoj, por ke ĝi tie montru la aĝon de la persono kaj ĉiujare alkalkulu unu jaron, sed sole ĉe la vivantaj personoj, ĉe la mortintaj personoj la kalkulado de la aĝo haltus post la morto de persono. Vidu ekz. en en:Brigitte Bardot. Tie ĝi funkcias tiel. Petro@diskkont 16:46, 3. Apr 2008 (UTC)

flagoj svg

Saluton Thomas, vi foje alŝutadis flagojn kun sufikso .svg. Mankas flagoj de Ĉeĉenio, Suda Osetio kaj Abĥazio. Vidu Kaŭkazion. Mi iel ne scias tiajn flagojn alŝuti. Ĉu vi do povus ankoraŭ alŝuti ilin? Dankon. Petro@diskkont 16:30, 6. Apr 2008 (UTC)

Farite la 29-an de aprilo ... kvankam pri dosiero:Flago-de-Ĉeĉenio.svg fakte estus du politikaj eblecoj ... TP

Binet

It's not Binet!!!!! It's Ivan Pavlov!!! - http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Alfred_Binet-2.jpg --195.131.127.60 19:03, 15. Apr 2008 (UTC)

Yes, that seems to be right: the image http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Pavlov.jpg is strikingly similar. Clearly someone in the german wikipedia mixed the two scientists. Thanks for the hint! TP

Valdorfa pedagogio

Saluton, Thomas! Fakte mi ne rekte rilatas la valdorfa pedagogio, sed ĝi ege interesas min. Kiam mi ekloĝis en Bretonio, mi bedaŭre ne trovis ĉi tie tiajn lernejojn por miaj infanoj. Nun unu el miaj filinoj finas la trejnadon kiel valdorfa infanĝardenisto. Ŝi studis dum du jaroj apud Parizo kaj nun laboras en suda Francio. Tia pedagogio multe similas al Esperanto, laŭ mi, same kiel ĝia historio. Mi bedaŭras, ke nia socio iĝis tro ekonomidirektita kaj forgesis tiajn simplajn gravaĵojn. Mi ŝatus, ke ĉiu infano profitu tian edukadon... Amike, Bea 08:54, 5. Maj 2008 (UTC)

nova portalo

Saluton ThomasPusch, mi vidis ke vi verkas artikolojn pri psikologio. Ĉu vi interesiĝus kunlabori portalon pri psikologio? -- Eb.eric 20:33, 14. Maj 2008 (UTC)

Ŝablono:Plurtone

Saluton, Thomas. Mi ĵus ŝanĝis la dokumentadan ŝablonon por {{Plurtone}}, ĉar la nuna estas pli taŭga. Do, oni ĉiam vidas la dokumentadan parton kaj ne devas klaki por iri sur la dokumentadan subpaĝon. Krome mi hieraŭ skribis peton pri forigo de la ŝablonoj {{dokumentado}} kaj {{dokumentado enhavo}} en la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo. Mi pensas, ke pluraj ŝablonoj por la sama funkcio ne estas bezonataj. Krome {{dok}} pli bone aspektas kaj la kreado de nova subpaĝo por dokumentado estas pli facila per simpla klako sur tiam ankoraŭ ruĝan ligilon. Kore --Tlustulimu 21:46, 2. Jun 2008 (UTC)

Vlaggen

Hallo Thomas. Even je Nederlands testen. Wil je me aangeven als je in het vervolg liever hebt dat ik in het Engels schrijf? Je hebt net opnieuw twee keer de vlag van Denemarken geupload, terwijl die net verwijderd waren. Ik heb de sjablonen tagaloge en tagaloge aangepast, zodat je gewoon de landnamen in Esperanto kan blijven gebruiken. Die bestanden zijn niet meer nodig... Is het oke als ik ze weer verwijder? Ik zal alle vlaggetjes corrigeren, maar het zijn er 500-700, dus dat kost me een paar dagen... Groet, Siebrand 11:46, 16. Jun 2008 (UTC)

Thomas, this is really not making sense... Please look at and . They are the same. And they are the same as . You should even be getting a warning when uploading. Please also look at tagaloge and tagaloge. You can be using all files from Commons, and not lose any Esperanto. You're making your own life hard at the moment, it seems by uploading a new file everytime (you have to go get them somewhere, don't you?). Please look into it... Siebrand 22:54, 16. Jun 2008 (UTC)

Pardonu, ke mi ne povis respondi tuj (mia horzone estas malfruege, kaj mi nur vekas ĉar mi atendis gastojn alvenantaj aviadile tiom malfrue)- mi respondos hodiaŭ vespere.

Sorry for not being able to answer immediately (in my time zone it's pretty late, and I'm just not asleep because I waited for guests coming that late by plane) - I'll answer in the evening.

ThomasPusch 00:21, 17. Jun 2008 (UTC)

We need some time to discuss the theme in the Esperanto-Wikipedia. It would be good to wait for, let's say, a week, and not be working into different directions in the meanwhile.

ThomasPusch 06:00, 18. Jun 2008 (UTC)

Informoj sur bildaj paĝoj

Saluton, Thomas. Mi rimarkis, ke vi ofte alŝutas bildojn. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla por informoj sur dosieraj paĝoj. Kiel ekzemplo taŭgas Dosiero:Kafoklaĉo2005.jpg. Kore --Tlustulimu 19:21, 16. Jun 2008 (UTC)

diskutejo...

Estimata Thomas,

bonvolu rigardi al al vikipedia diskutejo!

Salutas

Aidas 20:16, 17. Jun 2008 (UTC)

Nekonscia tajpado

En ordo ke vi netute vole faris la menciitan ŝanĝon. Ne estas grava problemo. Des pli ke la afero estas tute diskutebla : simpla afero de vidpunkto. Ofte okazas ke homoj el diversaj kulturoj priparolas la saman temon per tute inversaj esprimoj (ofte okazas inter ĝermanoj kaj romanidoj; ekzemple : Lebensgefahr = danger de mort). Ĉu mia ŝablono tradukas de la Esperanta al la angla aŭ inverse ? Ĝi ebligas al uzulo esprimiĝi Esperante {{flago|iu lando}} kaj esti komprenata de servilo kiu konas anglan nomon Flag_of_a_country.svg : ĝi do tradukas de la angla al Esperanto nomon de flago por uzulo kaj tradukas de Esperanto al angla por la servilo. Dependas ĉu vi staras flanke de la uzulo aŭ de la servilo. Arno Lagrange @ 18:49, 24. Jun 2008 (UTC)

Wikipedija:Hornjoserbšćina

Saluton, Thomas. Ĉu vi povus traduki la esperantan aŭ germanan version en hsb:Wikipedija:Hornjoserbšćina en la litovan lingvon? Dankon kaj multe da sukceso Kore --Tlustulimu 19:25, 26. Jun 2008 (UTC)

Plibeligo de informkestoj

Saluton, Thomas. Mi hodiaŭ komencis paĝon pri la plibeligo de niaj informkestoj per helpo de CSS resp. aldonaĵo (angle Gadget): Vikipediisto:Tlustulimu/Informkestoj. Krome mi jam aldonis la koncernajn CSS-klasojn al kelkaj ŝablonoj, tiel ke eblis fari la jenan bildon: Dosiero:Ekzemplo por informkesto muzika artisto.jpg. Ĉu vi havus proponojn por mia projekteto? Se vi volas testi mian aldonaĵon, vi povas aldoni la jenon al la komenco de via CSS-dosiero:

@import "http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipediisto:Tlustulimu/informkestoj.css&action=raw&ctype=text/css";
 
@import "http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipediisto:Tlustulimu/taksonkestoj.css&action=raw&ctype=text/css";

Se vi ankoraŭ havas demandon, vi povas skribi ĉi tie, ĉar mi kutime atentas paĝojn, kie mi skribis miajn diskutojn. Kore --Tlustulimu 17:29, 14. Aŭg 2008 (UTC)

Mi dubas pri la taŭgeco de la esprimoj. Skandinavisto estus fakulo pri Skandinavio kaj skandinavoj, eventuale pri ties lingvoj skandinavaj. La sufikso -iko estas normale uzata por scienco kiel komputiko, do, skandinavistiko estus scienco kiu pristudus la fakulojn pri Skandinavio. Mi supozas, ke estas duobla uzado de sufiksoj, nenecesa kaj kontraŭfundamenta. Sufiĉus nur skandinaviko, ktp. Same por germanistiko. Eble mi eraras, sed la proponitaj esprimoj sonas al mi ne tre esperante.

kani 23:12, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Mi povas kompreni viajn dubojn, ĉu el purisma vidpunkto bonas la kvazaŭ duobla uzado de sufiksoj. La baza modelo por fakaj sciencoj kiel skandinavistiko, nederlandistiko, germanistiko, slavistiko, baltistiko ktp. estas la vorto "lingvistiko", aŭ - pli radikale - "lingviko". Pri la vorto lingvistiko validas la samaj duboj, kiujn vi esprimis. Tamen almenaŭ necesas konstati, ke la vorto tute ne estas kontraŭfundamenta, sed klasika esperanta vorto proponita de Zamenhofo kaj tiel listigita en PIV. La koncerna vikipedia artikolo donas la alternativojn "lingvosciencolingvistiko - malpli ofte lingviko" ... sed bedaŭrinde la modelo "lingvoscienco" ne bone transformigeblas al "germanoscienco", "baltoscienco" ktp., kaj "scienco pri la germana lingvo" ktp. jam estas duona frazo kaj ne plu trafe konciza esprimo.

Mi emas konkludi, ke "lingviko" kaj koresponde "skandinaviko", "slaviko" ktp. estas laŭ lingva logiko ĝustaj formoj (probable la plej ĝustaj...), sed ke ili sonas tre malsamaj kompare kun alilingvaj formoj - kaj ke ĉiukaze la formoj "lingvistiko" kaj koresponde "slavistiko", "nederlandistiko" ktp. estas laŭ la Zamenhofa lingvomodelo, do ne malĝustaj, ankoraŭ nun pli uzataj ol la formoj sen -ist-, kaj pli korespondaj al alilingvaj samtemaj fakaj terminoj. Laŭ mi la formoj "lingvistiko" ktp. ne estas lingva peko, sed kompromiso inter lingva puremo kaj faklingva internacieco.

Sincere, ThomasPusch 09:50, 22. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton Thomas,

Mi proponis vian bonan artikolon pri la Granda Nordia Milito kiel ADLS. Nun okazas diskuto en la paĝo Vikipedio:Artikolo de la semajno pri la plej taŭga titolo : ĉu "Nordia" aŭ "Norda" ? Al mi tre plaĉus scii vian opinion. Kore, Thomas Guibal 07:49, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Situo sur mapo Moldavio

Saluton, Thomas. La ŝablono {{Situo sur mapo Moldavio}} estas en ordo. Sed dum la antaŭrigardo de la tute nova ŝablono, kiu uzas kiel helpa ŝablono {{Situo sur mapo/informoj}}, la tuto iom fuŝe aspektis, ĉu ne? Sed post storado kaj refreŝigo de la paĝo ĉio estas en ordo. Mi momente ankoraŭ ne scias, kiel ŝanĝendus la helpa ŝablono {{Situo sur mapo/informoj}}, por malaperigi la fuŝan aspekton. - Ni havas en la esperantovikipedio interesan aldonaĵon ĉe miaj preferoj, per kiu vi povas facile refreŝigi paĝon. Ĝi nomiĝas Vivanta horloĝo kaj aperigas supre apud la ligilo "elsaluti" la aktualan tempon. Se oni alklakas ĝin la aktuala paĝo estas refreŝigata. Kore --Tlustulimu 17:06, 14. Sep 2008 (UTC)

Jes, mi komprenis pri la neceso stori kaj refreŝigi la vikipedian datumbazon, ĝis nova ŝablono bone funkcias. Ĉe miaj preferoj mi tamen ne trovas la Vivantan Horloĝon, al kiu vi aludas... Ĉu vi havas plian helpon pri tio?

ThomasPusch 17:13, 14. Sep 2008 (UTC)

La "Vivanta horloĝo" troviĝas ĉe la registra karto "Aldonaĵoj". Mi jam uzas ĝin sufiĉe longe. Krome mi kulpas, ke ĝi estas ĉi tie. Kore --Tlustulimu 17:18, 14. Sep 2008 (UTC)

Jep, nun mi trovis. Dankon. ThomasPusch 17:19, 14. Sep 2008 (UTC)Thomas

Saluton Thomas,

Nu, la mapo kun lokigilo tre bone funkcias sur mia ekrano. Ĉu vi certas, ke la problemo ne devenas de via retumilo ?

Kore, Thomas Guibal 08:28, 24. Sep 2008 (UTC)


Mi ĵus rigardis la paĝon per la TTT-legilo Mozila Fajrovulpo 3.0.1 por vindozo (laŭ mia scio la aktuala, plej nova programversio): tie la lokigilo troviĝas multe super la mapo, super la limo inter arondismentoj 18 kaj 19. Efektive - mi ĵus kontrolis - per mia vindoza TTT-legilo Internet Explorer 7 ĉio bone funkcias. Tamen mi ankoraŭ kontrolis duan fojon, per la programo Safari de mia makintoŝo: Tie la lokigilo estas ankaŭ super la mapo, kvankam iom aliloke - malpli alte kaj pli maldekstre, iom super la norda rando de arondismento 18. Do la problemo rilatas al la retumilo, sed certe koncernas ne nur min.

Eble eblus alimaniere, kaj pli klare por laŭeble ĉiuj TTT-legiloj, programi la komandon? En la artikolo ekzemple pri la kvartalo Placo Bastille aperas la sama mapo en ŝablono dekstre, kaj tie ĝi, laŭ ĉiuj tri ĵus menciitaj legiloj de mi, bone funkcias... Eble utilus transpreni la tie uzitan programigon.

ThomasPusch 08:49, 24. Sep 2008 (UTC)

Solvo estas uzi ŝablonon {{Marko sur bildo}} Arno Lagrange @ 11:22, 24. Sep 2008 (UTC)

Marko sur bildo

Veŝajne mankas en la klarigoj pri {{Marko sur bildo}} ke funkcias tekstero kiel ligo al dosiero [[dosiero:Nomo_de_dosiero.jpg]]. Tion mi fakte faris por Les Halles (Parizo) : la markilo estas bildeto. AL @ 20:52, 24. Sep 2008 (UTC)

Cetere ĉu vi bonvolos doni al mi vian opinion pri kiel ĝuste nomi Sciegulan sindromaron. Vidu #Savanto kaj Savanto ? Dankas AL @ 21:01, 24. Sep 2008 (UTC)

Neris

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi enmetis en la artikolon Neris vikian tabelon kun la bazaj informoj pri la rivero. Sed por riveroj ni havas la ŝablonon {{Informkesto rivero}}. Ĉu vi povus ŝanĝi la artikolon kaj estonte uzi la ŝablonon? Danke kaj ĝis baldaŭ. Kore --Tlustulimu 10:44, 15. Okt 2008 (UTC)

Saluton, René. Jes, mi faris tion, verkinte la artikolon dum majo, antaŭ kvin monatoj. Mi konfesas, ke mi iom rapidis dum la verkado, kaj tial rezignis pri la adapto de la teksto al la - cetere tre bonaspekta - {{Informkesto rivero}} ... kaj mi konfesis, kiam mi ĵus plenumis vian peton, ke mi devis iom cerbumi ĉu la alfluo Vilna estas dekstra aŭ maldekstra, ĉar en neniu vikipedia artikolo pri Neris aŭ Vilna mi trovis iun indikon, kaj fine mi memoris, ke en Vilnius mi jam persone pasis la kunfluejon de ambaŭ riveroj, kaj laŭ tio konjektis - la "informkesto rivero" volas tute precizajn indikojn. Sed mi volas laŭdi min, ke mi principe ĉiam tre aplikis la ŝablonon: ekzemple en la kategorio "Riveroj en Germanio" aperas 14 de mi relative amplekse verkitaj artikoloj pri riveroj, kiuj jes ja dekoriĝas per la bela ŝablono (Aller, Blanka Elster, Bode, Hase, Havel, Ilm, Lech, Ruwer, Saale, Saro, Sieg, Unstrut kaj Werra). En tiu kategorio neniu alia verkisto kompareble verve uzis la ŝablonon: mi do kutime neniel neglektas ĝin, nur unufoje estis ne-centprocentema.

Sincere, ThomasPusch 17:13, 15. Okt 2008 (UTC)

Ĉu vi ne volas/pretas kandidati kiel administranto?

Kara Tomaso, vi fakte estas unu el la plej kompetentaj vikipediistoj farinte jam pli ol 28000 kontribuojn sole en la Esperanto-vikipedio dum multaj jaroj. Mi tial demandas vin, ĉu ne estus bona, ke vi posedu administrajn rajtojn, kaj tiel ankaŭ havu la eblecojn forigi ekzemple fuŝajn kategoriojn por nomi nur unu ekzemplon? Se vi estas tro modesta por vin mem proponi, tiam mi volonte proponus vin, kondiĉe, ke vi ni anticipe deklaras al mi, ke vi tion principe malakceptus. Sendepende ĉu vi fariĝos administranto, mi opinias, ke vi nepre akriu la rajtojn kiel kontrolanto/vidanto, kiu post kelkaj tagoj ekfunkcios en vikipedio esperanta. Amike salutas vin DidiWeidmann 23:36, 17. Nov 2008 (UTC)

Mi havas relative malmultan tempon hejme, kie staras mia interretokapabla komputilo, kaj tial tie ofte nur elkopias materialon el alilingvaj artikoloj, por retpoŝti ilin al mia laborejo, kie mi dum malbone pagataj noktaj skipoj, post la regula laboro, povas krei esperantlingvajn artikolojn el la materialo, sed tie ne havas rektan retan aliron. Resendinte la rezulton hejmen, mi iam poste enkopias ĝin en vikipedion, rapide interplektas intervikiajn ligilojn, eble aldonas mankantan kategorion aŭ alŝutas teme taŭgan foton al la komunejo... Tial mi povas en espereble alta kvalito (nur duarange alta kvanto) kunlabori, sen multe esti konektita al la reto. Aventaĝo de administra rajto vere estus mem povi reforigi mistajpitan kategorionomon, anstataŭ uzi la ŝablonon "forigu" kaj peti aliulon pri tio, sed mi iom timas, ke mi ne havus sufiĉan tempon observi la kontribuojn de aliuloj aŭ ĝenerale sekvi la aktualan evoluon de la kompleta projekto, se mi laboras tiel kiel nun. Kaj krome ĉiam estas la demando kiel povas ŝanĝiĝi la labora situacio, kiun mi emus modifi. Tial do mi hezitas pri pli forta "memdeklaro pri respondeciĝo". Ekhavi rajtojn kiel kontrolanto/vidanto - se la sistemo funkcias en la esperanta vikipedio, tute ne estas problemo: delonge mi estas kontrolanto/vidanto en la germana vikipedio, kaj ne havas problemojn pri tio. ThomasPusch 07:48, 20. Nov 2008 (UTC)

Vi nun estas revizianto

Vi nun estas revizianto ! Bonan vesperon, Thomas Guibal 21:28, 30. Nov 2008 (UTC)

Pariza Regiono

Saluton Thomas, dankon pro la mesaĝo.

Problemo nun estas, ke ni fakte havas du kategoriojn pri la Pariza Regiono : Kategorio:Pariza Regiono kaj Kategorio:Francilio. Mi preferas la formon "Francilio" sed ankoraŭ ne penis/aŭdacis forigi la alian.

Pri Fontainebleau : mi forigis la kategorion simple pro tio, ke ni ĝis hodiaŭ neniam aldonis la kategorion de la koncernita franca regiono al artikolo pri franca komunumo. Estas normale nur la kategorio "Komunumoj de <departemento>" kaj aldone la kategorio "Urboj de Francio" (se la komunumo enhavas pli ol 20 000 loĝantoj). Ideale, la kategoria branĉo do devus esti "Francilio" > "Seine-et-Marne" > "Komunumoj de Seine-et-Marne" > Fontainebleau. Sed multaj el tiuj kategorioj ankoraŭ ne ekzistas. Kore, Thomas Guibal 05:21, 11. Dec 2008 (UTC)

Saluton. Vi lasis verŝajne senzorge germanaĵon je la fino de tiu artikolo. Mi ne komprenas, do, ne povas korekti; mi ne scias ĉu simple oni povas forigi aŭ nepras traduki, do, pli facile rigardu vi mem, ĉu ne? Ĝis.--kani 19:50, 8. Jan 2009 (UTC)

Dankon pro via atento!! Thomas 20:58 h

Saluton. Mi korektas artikolojn, ĉar tiel mi lernas kaj distras. Sed krome foje oni trafas distregajn amuzajn okazojn, ekzemple en via artikolo Zoo de Londono vi skribis "la Clock Tower ("horloĝoturo", dum 1828 konstruita por lamaoj" ktp. Mi unuafoje ne atentis, sed poste revenis sur miaj pasoj kaj eĉ serĉis ĉar dubis, temis pri lamoj. Uf, mi jam timis, ke britoj perdis sian tradician akcepton de rifuĝintoj. Ne diru al budhistoj kaj budhistemuloj. ;-) --kani 22:16, 20. Jan 2009 (UTC)

Jes, tio vere estas amuza tajperaro. Ree (kiel antaŭ dek du tagoj) dankon pro via atento!! Thomas 16.40 h

PS: Mi esperas, ke miaj - se temas pri Tibeto - tendence tre lamao-amikemaj artikoloj, kiel pri la filmo Sep jaroj en Tibeto, sufiĉas por pravigi la kredon, ke mi ne intence mistajpis...

Hi, schön zu sehen, dass dir der deutsche Artikel gefallen hat und du ihn übersetzt hast. Schau bitte heute abend oder morgen nochmal rein, denn ich werde Bilder aus en auf die Commons schieben, um sie in de zu nutzen. Die könntest du dan auch übernehmen. Und ich finde de:Manzanar wichtig genug, um angesprochen zu werden, den Abschnitt hast du aber bei der Übersetzung ausgelassen. Überleg dir, ob du ihn nicht noch nachtragen magst. Grüße --H-stt 15:30, 22. Jan 2009 (UTC)

Prinzipiell hast du völlig recht - ich habe nicht inhaltlich ausgelassen, sondern hatte einfach gestern nicht mehr Zeit. Auf Esperanto gibt es halt, auch wenn es deutlich mehr als 100 000 Wikipedia-Artikel gibt, noch sehr viel mehr Themen, die noch gar keinen eigenen Artikel haben, aber sehr oft werden einmal begonnene Artikel schnell weiter ausgebaut, selbst wenn nicht vom Verfasser der grundlegenden Erstversion. Mal schauen, ob ich die Vervollständigung in den nächsten Tagen schaffe, oder jemand anderes, aber Schritt für Schritt schließen sich auf jeden Fall immer mehr die Lücken...

ThomasPusch 20:06, 22. Jan 2009 (UTC)

Du siehst in dem Artikel über das "valo Owens", dass es auf Esperanto z.B. noch keinen Artikel zum Thema "Salzsee" gibt - das ist ein Beispiel für ein noch umfassenderes thematisches Loch als das Manzanar-Lager...

Grad gesehen, dass die Bilder drin sind. Und was Manzanar angeht, ich schlage ja gar nicht vor, einen eigenen Artikel dazu zu schreiben (oder zu übersetzen), sondern nur das Lager im Artikel Owens Valley zu erwähnen. Ich kann's nicht machen, da ich Esperanto zwar grob verstehend lesen, aber nicht schreiben kann. Grüße --H-stt 11:13, 25. Jan 2009 (UTC)

Helpo bezonata

Kara Thomas,

Mi estas tradukanta el la angla la artikolon Toa Payoh ritual murders, kiu parte rilatas al psikiatrio kaj ligas al la du artikoloj Hypomania kaj Psychotic depression. Mi en mia teksto tradukis la du ligilojn al "Hipomanio" kaj "Psikota deprimo", sed tute ne certas, ĉu tiu traduko estas korekta aŭ ne. Ĉu eble vi kiel fakulo povus helpi kaj konsili min ?

Ĉu eĉ vi eble konsentus krei du ĝermojn ? Ĉu ? -- Farite! ThomasPusch 14:48, 20. Feb 2009 (UTC)

Antaŭdankon, Thomas Guibal 16:56, 13. Feb 2009 (UTC)

"Hipomanio" ŝajnas al mi tute bona fakvorto, kvankam artikolo esperantlingva ankoraŭ ne verkitas, sed Psychotic depression estas "psikoza depresio" (vidu la tekston psikozo kaj la listeton depresio (la artikolo depresio (malsano) ankaŭ ankoraŭ mankas). ... Bone, teksto sub la titolo deprimo ekzistas kaj sufiĉe longas - mi persone diferencigas inter momenta emocia stato kiel ĝojo aŭ deprimo, aŭ kronika psika malsano kiel depresio, manio aŭ psikozo - tial mi pledus por diferencigo termina. Alikaze mi komprenas la tenton havi unu vorton, deprimo, por la "psika depresio" kaj alian por la "ekonomia depresio". Tamen mi persone pledas por "depresio" en medicina senco.

Se ne tre urĝas, mi povus verki la du ĝermojn, sed momente mi iom penas entute trovi iomete da paŭza tempo por vikipedio. Mi klopodos pri la peto...

ThomasPusch 21:11, 16. Feb 2009 (UTC)

Mi ĵus vidis vian respondon kaj laboron. Do dankegon al vi pro via helpo ! Thomas Guibal 10:11, 22. Feb 2009 (UTC)

Cat en la angla estas ĉu ino ĉu viro, sed ne okazas same en Esperanto ĉe kato, kiu povas esti ankaŭ ĉu viro ĉu ino aŭ pli bone senseksaĵo, sed kiu ebligas "katino" por ino. Ĉar la "kato" en la verko estas virino, rolulo kie virineco estas parto de ties esenco, eble devus esti Katino sur varmega ladotegmento kaj tiele aperas en la tradukoj ekzemple en la latinidaj lingvoj (pri la aliaj mi ne scias). Fakte Esperanto tiusence funkcias pli kiel ĉe la latinidaj, ĉu ne?--kani 20:56, 13. Feb 2009 (UTC)

Iu anonimulo antaŭhieraŭ jam prave respondis en la diskutpaĝo de la koncerna artikolo: La esperanta titolo de la teatraĵo, publikigita dum la jaro 1989, estis "Kato..." ne "Katino...", tiel estis la teatraj afiŝoj, la mencioj en la esperantlingva gazetaro: Mi nun ne volus korekti la literaturan pasintecon.

ThomasPusch 21:03, 16. Feb 2009 (UTC)

Saluton. Estas io kiun mi ne komprenas en la unua paragrafo. Ĉiukaze mi tute nenion scias pri astronomio. Tamen estas tiu frazo "estas unua transira suno de la suno al la interplaneda kosmo". Mi ne scias ĉu mankas io, malmankas aŭ kio okazas.--kani 00:10, 15. Mar 2009 (UTC)

Devas esti "unua transira zono de la suno al la interplaneda kosmo"... Simpla tajperaro. Mi dum tajpado de tiu frazo ŝajne tiom pensis pri la suno, ke la vorto "zono" fuŝiĝis. Dankon pro la atento! ThomasPusch 20:23, 15. Mar 2009 (UTC)

Saluton. Mi korektis tie la genron ĉar temas pri Pulsatrix kaj ne Strix (fakte, mi simple iom tro hastis dum la verkado - TP). Same lasis la komunan nomon de la genro kiel Okulvitraj strigoj por kiam oni faros la artikolon pri la genro. Mi scias ke oni ne devas havi unu artikolon singulare kaj alian diferencan plurale, sed ĉe birdoj mi jam faris kelkajn ĉe kiuj singulare estas specio kaj plurale la genro (tute en ordo laŭ mi - TP). Se vi volas ĉiukaze ion ŝanĝi, diru. Mi multe interesas pri birdoj kaj faras multajn artikolojn pri ili, sed plibonigis miajn farojn dum farado kaj dume mi lasis multajn truojn; nun mi estas ĉe Paseroformaj (paruedoj) kie mi klopodas lasi malpli da truoj. Se vi volas kunlabori, diru. Kaj se vi volas plenigi truojn, bonvolu kaj dankon. Ĝis.--kani 17:55, 13. Apr 2009 (UTC)

Vi observis dum la lastaj monatoj, kioma multo interesas min, kaj pri kiom diversaj temoj mi ĝis nun penis plenigi vikipediajn truojn. Fakte, zoologio kaj botaniko tute ne estas inter miaj preferataj temoj, kvankam mi verkis iujn artikolojn, kiuj laŭ mi okulfrapege mankis. Geografiaj aŭ historiaj artikoloj pri iuj regionoj aŭ lokoj, al kiuj mi iusence persone rilatas, aŭ kiujn mi iam vizitis, pri urboj aŭ riveroj, naciaj parkoj aŭ montaroj, arkeologiejoj aŭ historiaj konstruaĵoj, multe pli ravas min, kaj kompreneble temoj rilataj al mia profesio, do pri medicino, psikologio, psikoterapio, pedagogio aŭ aliel pri sociaj sciencoj. Sed la okulvitra strigo, kiun mi vidis hieraŭ dum paska ekskurso kun familianoj kaj amikoj, tiom ĉarmis min, ke mi ne rezistis foti kaj ne volis meti la du fotojn (maldekstre sube en la artikolo) en la viki-komunejon sen ke ekzistu esperanta artikolo pri la birda specio. Do la artikoleto estis nur "flanka kromprodukto"...

Ĝojajn paskajn festotagojn postokaze,

via ThomasPusch 19:04, 13. Apr 2009 (UTC)

Metropoliteno

Saluton Thomas, mi vidis, ke vi kreis la alidirektilojn "Metropolitena opero" kaj "Metropolitena operejo". Sed ĉu havas sencon krei lingve erarajn alidirektilojn? Tiel la nespertaj esperantistoj kredos, ke "metropoliteno" estas sinonimo de "metropolo". Do mi emas denove forigi ilin. Kion vi pensas? --PaulP - Disk. 10:38, 17. Apr 2009 (UTC)

Vi tute pravas stumbli pri la paĝotitolo "Metropolitena Operejo", sed la problemo laŭ mi ne estas, ĉu "opero" aŭ "operejo" [1], sed klare - kiel vi mem elstarigas en via tria frazo - ĉu "metropolitena" (= "metroa", do "subterfervoja" - kio?) aŭ "metropola". Mi pledas por laso de la alidirektiloj (ĉar ili simple helpas gvidi al la ĝusta paĝo), sed klare por elekto de "Metropola Operejo" kiel paĝotitolo: La nomo "Metropolitena Operejo" sonas simile al la angla nomo, sed fakte la taŭga traduko klare estas "Metropola Operejo". Mi do ĵus ĝustigis mian propran antaŭan titoloelekton. ThomasPusch 11:16, 17. Apr 2009 (UTC)

  1. en Esperanto oni klare diferencigas inter la signifoj de "opero" aŭ "operejo", sed en la nacilingvaj nomoj de operejoj oni ofte pli mallonge uzas ekvivalenton al la vorto "opero", do ekzemple "Wiener Staatsoper", ne "Wiener Staatsopernhaus", aŭ "Metropolitan Opera", ne "Metropolitan Opera House" ktp.

Saluton Thomas, kiel vi fartas ? Koran dankon pro via bela, longe bezonata artikolo pri la Kolonaj ordoj kaj ties utila bildo. Mi forigis la alidirektilojn (Ionika ordo, ktp...), ĉar ĉiu ordo miaopinie bezonas apartan artikolon. Mi fakte vidis, ke vi kreis la alidirektilojn "nur provizore", verŝajne ĉar vi projektas krei tiujn artikolojn. Neniel ĝenas, ke tiuj ligiloj restu ruĝaj antaŭ baldaŭa redaktado. Amike, Thomas Guibal 06:47, 2. Jun 2009 (UTC)

Homaj respondecoj

Saluton, Thomas. Mi ĵus trovis interesan artikolon en la germana vikipedio: de:Allgemeine Erklärung der Menschenpflichten. Ĉu vi eble emus traduki ĝin, tiel ke la esperantovikipedio estus la dua, kiu havas ĝin? Kore --Tlustulimu 18:27, 17. Jun 2009 (UTC)

La artikolo estas tute interesa, kaj ĝi malkaŝas plurajn mankantajn artikolotekstojn en la esperanta vikipedio pri bazaj temoj, ekzemple pri "humaneco" (ne humanismo), "partnereco", "socia subpremo" aŭ "subpremo" ĝenerale... Mi volonte kunlaboras pri esperantigo. Eble en mia tagmeza paŭzo deĵore mi hodiaŭ jam povos krei unuan rezulton, kaj enretigi ĝin vespere.

ThomasPusch 04:50, 18. Jun 2009 (UTC)

Farite! ThomasPusch 18:14, 19. Jun 2009 (UTC): Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj (kaj aldone humaneco, Inter-Aga Konsilio, Malcolm Fraser, Anand Panyarachun, James Callaghan kaj Miguel de la Madrid Hurtado)

Dankon pro via traduko. Kore --Tlustulimu 19:16, 19. Jun 2009 (UTC)

Ĉapulteko

Saluton Thomas, mi vidis ke vi ŝanĝis la artikolon pri Pacakordo de Ĉapultepeko kaj kreis alidirektilon de Ĉapultepeko al la komunumo Chapultepec (Estado de México). Estas tiel ke la kastelo de Ĉapultepeko ne rilatas la la komunumo de Ĉapultepeko, kiu estas en la federacia ŝtato de Meksiko. La kastelo de Chapultepec estas kastelo meze de la parko de Chapultepec en Meksikurbo (México D.F.). Kiel ni plej bone povas solvi la aferon? Amike, Vikipediisto:Esperantst --189.228.129.72 22:06, 6. Sep 2009 (UTC)

Vi pravas: Kulpis la intervikiaj ligiloj, kiuj ligis la esperantan paĝon Chapultepec (Estado de México) al alilingvaj paĝoj pri la monteto, parko kaj lago Chapultepec en Meksikurbo (laŭ la guglo-maparo 46 kilometrojn distance), dum pri la malgranda komunumo krom en la esperanta vikipedia branĉo nur ekzistas artikola ĝermo en la angla, ankoraŭ ne en la hispana, des malpli en aliaj lingvoj. Mi ĝustigis tion. Por fine solvi la miskomprenon, bonus esperanta artikolo pri Chapultepec respektive Ĉapultepeko (la monteto, kun mencio de parko kaj lago), kaj aparte dua artikolo pri la kastelo. Ĉar vi iom specialiĝas pri meksikaj temoj, kaj ĉar la monto, parko, lago, zoo kaj kastelo de Ĉapultepeko estas tute interesaj temoj, ĉu vi mem emus plenigi tiun truon? Mi mem momente verkas artikoletojn pri la diversaj monunuoj kun nomo "peso", kaj komunan apartigan paĝon pri ĉiuj "peso"-valutoj, kaj do kompense "donacus al Meksiko" esperantan artikolon pri sia valuto...

ThomasPusch 13:35, 7. Sep 2009 (UTC)

Mi atentigas pri solvo de ĝustaj, sed neuzataj (nealidirekteblaj) kategorioj en la angla: en:Category:Cities in Western Sahara. Narvalo 19:07, 7. Sep 2009
Mi aprezas vian laboron, Narvalo, sed ne bone komprenas kiel via rimarko rilatus al la temo Ĉapultepeko. ThomasPusch 20:28, 22. Sep 2009 (UTC)

Bertha Benz Memorial Route

Lieber ThomasPusch, ich habe Deinen Artikel "Bergstraße" in Esperanto gelesen! Da wir die Leistung der Bertha Benz von 1888 weltweit kommunizieren möchten, wäre es für uns hoch interessant, wenn unser Artikel auch in der Weltsprache Esperanto veröffentlicht würde. Hast Du Zeit, oder kennst Du jemanden der Interesse daran hätte, den Artikel in Esperanto zu übersetzen, bevorzugt aus der präziseren englischen Version? Vielen Dank im Voraus, --Edgar Meyer 10:46, 25. Sep 2009 (UTC)

Ist prinzipiell kein Problem, geht nur nicht sofort. Dass Bertha Benz selbst schon seit dem 5. Dezember 2003, als die Wikipedia noch ziemlich jung war, einen Esperanto-Artikel hat, hattest du bestimmt schon bemerkt. Aber um einen Artikel über die Route kann ich mich in den nächsten Wochen kümmern (ich will lieber keine zu schnelle Erledigung versprechen, abhängig von Job und Familie). ThomasPusch 15:47, 25. Sep 2009 (UTC)

Vielen Dank, lieber ThomasPusch! Für uns ist wichtig, daß der Artikel erscheint, nicht daß er sofort erscheint. Und das Problem ständigen Zeitmangels ist uns nicht fremd! LG, --Edgar Meyer 17:08, 25. Sep 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[1] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:36, 24. Dec 2009 (UTC)

Saluton Thomas,

Koncerne vian demandon, la informo pri Cangallo devenis de la angla versio de la artikolo je la 20-a de majo 2008, kiam mi tradukis ĝin. Ĝi ekde tiam ŝajne malaperis, do eble ĝi malveras. Ne hezitu kontroli kaj forigi la informon. Kore, Thomas Guibal 07:18, 14. Jan 2010 (UTC)

Dankon pro la respondo. Mi iom dubas pri la fidindeco de la informo, kiu ankaŭ en la hispana artikolo pri li mankas, sed aliflanke mi ankaŭ ne povas pruvi la malon. Do mi provizore lasas la informon. ThomasPusch 17:59, 14. Jan 2010 (UTC)

Dosiero:Navaro-dum-1037.png

Hello ThomasPusch. I'm sorry but I don't speak Esperanto. Could you please upload your file [[Dosiero:Navaro-dum-1037.png]] into commons, so I can use it in other wikis (esp. in la:Garcias III Sanctii filius (rex Pampilonensium) and la:Regnum Navarrae)?--Xaverius 22:15, 15. Jan 2010 (UTC)

✔ Farite (done). ThomasPusch 09:48, 10. Feb 2010 (UTC)

Avatar: The Last Airbender

Kara Thomas, vi skribis al mi pro "Avatar: The Last Airbender". Mi en la momento havas tro da taskoj kaj do ne povas plenumi vian peton. Krome miaj interesoj koncentriĝas nun pli al natursciencaj temoj, aktuale al tersciencoj, kvankam tiu ne estas mia fako. Sed mi sentas la devon, kontribui al natursciencaj artikoloj en Esperanto-vikipedio. Mi ĉiam ĝojas legi artikolojn de vi, ili ĉiuj montras vian lingvan kaj fakan kompetenton. Mi ŝatus foje konsulti vin retmesaĝe; xcu vi pretas doni al mi vian retadreson? --Alois 06:01, 20. Jan 2010 (UTC)

Se vi ekrane malfermis tiun-ĉi paĝon, en la listo "iloj" maldekstre vidu la ligilon "Retpoŝti ĉi tiun uzanton". Principe devus esti simple jen retpoŝti al mi. Mi neniam aktive uzis la jenan komunikovojon por retpoŝti al vikipediano, sed mem jam plurfoje tiuvoje ricevis mesaĝojn kaj ŝajne ĉiam senprobleme funkciis.

ThomasPusch 08:55, 20. Jan 2010 (UTC)

LearnNa'vi estas plagiatejo de WP-en, k do ne taŭgas kiel ligilo. Kwamikagami 22:07, 26. Jan 2010 (UTC)

Bone, dankon pro la atentigo: mi ne tiom detale komparegis la anglan vikipedian artikolon (imprese detalan) kaj la retejon, simple konstatis ke al mi la retejo aspektis tute informa kaj sen evidentaj danĝeroj. ThomasPusch 12:13, 27. Jan 2010 (UTC)

Kriaj koloroj

Mi ja pretigis la funkciigan kodon de la ŝablonoj sed elektis la kolorojn kaj simbolajn bildojn Petro Tomasovski, ne plu aktiva en Vikipedio. Mi tute konsentas ke tiuj koloroj povus esti pli mildaj, kaj cetere ke oni povus elekti aliajn simbolbildojn. Bv fari ĉiajn plibonigojn, mi certe aprobos ilin. Arno Lagrange @ 11:20, 5. Feb 2010 (UTC)

Kara Arno,

sen povi mem eksperimenti pri la paĝaro "naskiĝintoj en..." kaj "mortintoj en...", mi proponus

1-e elekti similajn, nuancajn kolorojn, kiuj harmonias inter si kaj kun la bluo kaj ruĝo de ekzistaj kaj neekzistaj ligiloj, ekzemple la koloroj

  •  #447788
  •  #88bbcc
  •  #bbddee
  •  #ddeeff
  • 2-e nepre atenti ke ĉiuj skatoloj de paĝo estu same larĝaj (en kazo de dubo elekti samlarĝajn skatolomarĝenojn) kaj 3-e ĉi-tie rezigni pri la grafikaĵoj "lulilo" kaj "funebra ĉarego". Ili uzatas en la artikoloj "lulilo" kaj "funebro", do ne estos forĵetataj fare de iu roboto kiam ili ne plu uzatos en la kategorioj pri naskiĝintoj respektive mortintoj, sed en la kategorioj ili ne tre harmonias kaj ne helpas. Se estus taŭgaj piktogramoj, vere simple kompreneblaj, eblus pripensi meti tiujn, sed mi proponas rezigni pri ludema dekoro kaj havi simplajn, facile superrigardeblajn tabelojn en la kategorioj. La paĝaranĝo de la kategorioj sume estas en ordo kiel ĝi estas nun, ankaŭ aliaj paĝaranĝoj el alilingvaj vikipediaj branĉoj estas same en ordo, do eblus ŝanĝi la aranĝon sed ne necesas: Mi proponas minimuman laborinveston kaj ŝanĝon nur laŭ la supraj tri eroj. Sincere, ThomasPusch 09:49, 6. Mar 2010 (UTC)

    Kara Thomas, mi legis vian artikolon pri Laura Chinchilla - min perpleksigis la frazo: "kaj la 7-an de februaro 2010 ŝi fakte transprenos la oficon" - ĉu la ĝusta dato ne estas la 8-a de majo, kiel en la hispana versio? --Dominik 05:34, 10. Feb 2010 (UTC)

    Jes klare, vi pravas: Mi kopiis la daton "la 7-an de februaro 2010" de supra frazo kaj volis ŝanĝi iujn literojn la "la 8-an de majo 2010" ("8 maj", 4 literoj), por ŝpari tajpadon, sed tiam mi forgesis ŝanĝi la literojn .... mi jam iom lacis hieraŭ vespere kaj ne plene atentis... Bone ke vi tiom rapide konsciiĝis pri la nelogikaĵo, dankon! Jam mi korektis la erareton. ThomasPusch 09:30, 10. Feb 2010 (UTC)

    Kara Thomas, ĉio enorde - tiu artikolo donas bonan superrigardon al la politika kariero de Laura Chinchilla - estas rimarkinde ke en Latin-Ameriko virinoj nun sukcesas atingi altrangajn ŝtatajn postenojn. --Dominik 09:43, 10. Feb 2010 (UTC)

    Ĝermoj

    Saluton Thomas!, mi rimarkis, ke vi aldonis al la ŝablono {{ĝermo}} koderojn por ke montriĝu taŭga bildo okaze de ĝermoj pri "politiko de Germanio", "geografio de Germanio", kaj "germana politikisto". Mi tamen ĉiam pensis, ke en tiaj okazoj oni profitu la eblecon aldoni plurajn ĝermokategoriojn per unu ŝablono, ekz. jene:

    • {{ĝermo|germana politikisto}} --> {{ĝermo|germano|politikisto}}
    • {{ĝermo|geografio de Germanio}} --> {{ĝermo|geografio|Germanio}}

    Je estiĝo de la novstila ŝablono jam estis esceptoj, ĉar kiam mi kreis ĝin jam ekzistis pluraj artikoloj pri brazilaj kaj italaj futbalistoj, kiujn oni kreis kiam ankoraŭ eblis uzi nur unu argumenton en la ŝablono, kaj kiujn mi ne korektis pro manko da tempo.

    Kion mi vi opinias pri la afero? Amike, WinstonSmith 15:25, 17. Feb 2010 (UTC)


    Mia ideo pri {{ĝermo|germana politikisto}} estas, ke sube ekaperu kategorio "germoj pri germana politikisto", kiun eblas ligi al la supera kategorio "germanaj politikistoj", kaj havas ĉiujn ĝermojn de germanaj politikistoj en unu ujo, por ebla cela ampleksigo ĝuste de tiu grupo de ĝermoj.

    La ŝablono {{ĝermo|germano|politikisto}} donas tute belan keston pri la ĝermostato de la artikolo paĝofine, sed elprovinte ĝin ekzemple en la nova artikoleto pri la politikisto Thomas de Maizière, konstateblas ke apud la artikole metitaj kategorioj aperas plus-signo (kiu indiku pri pluraj, kaŝitaj kategorioj), sed alklakante tiun signon ne venas iu ajn plia kategorio: Mi pensus ke eble tiu ŝablonoformo kreus enordigon kaj en kategorion "ĝermoj pri germano(j)" kaj "ĝermoj pri politikisto(j)", sed eĉ ne tio.

    Mia konkludo estas, ke oni preferu formon kiel {{ĝermo|germana politikisto}}, se oni volas enordigon en kategorion pri ĝuste tiu speco de ĝermo, kaj ke oni preferu la formon {{ĝermo|germano|politikisto}} se oni ne volas tian enordigon (ekzemple ĉar probablas ke la ĵus kreata ĝermo dum longa tempo restus sola en tia kreenda kategorio).

    ThomasPusch 15:58, 17. Feb 2010 (UTC)

    olimpika tabelo

    Saluton, mi aldonis en la tabelon la jenajn frazojn: 1940 ne okazis pro la dua mondmilito, 1944 ne okazis pro la dua mondmilito, ĉar mi opinias, ke indas havi tie eĉ la jarojn, kiam la olimpikoj ne okazis. Iu nekonatulo povus pensi, ke ni forgesis skribi tien la jarojn 1940 kaj 1944. Zuazua 08:46, 26. Feb 2010 (UTC)

    Mi ne kontraŭas, nur iom simpligus per vortumo "1940 kaj 1944 ne okazis pro la Dua Mondmilito" por eviti ripeton, kaj tiam ankoraŭ proponas konsekvence pri la someraj olimpikoj aldoni "1916 ne okazis pro la Unua Mondmilito". ThomasPusch 08:53, 26. Feb 2010 (UTC)

    Bone. Zuazua 08:57, 26. Feb 2010 (UTC)

    Por ĝenerala kompreno: Temas pri la jena ŝablono. TP

    Ĉu vi ne volas fariĝi administranto?

    Kara Thomas, vi estas unu el la 3 plej aktivaj vikipediistoj kaj tial mi demandas vin, ĉu ne estus utila, se vi havus statuson de administanto? Ĉar vi preskaŭ ĉiu-tage ĉe-estas, vi tiel havus la eblecon ankaŭ kunhelpi en la protekto antaŭ vandalismo unuflanke, kaj aliflanke vi tiel povus rekte mem korekti, kiam vi foje per tajperaro kreas malkorektan paĝonomon aŭ volas forigi tian post alinomado. Same kiam temas pri forigo de malplenaj malkorektaj kategorioj, ktp. - Mi scias, ke vi apartenas al tiu speco de laŭdindaj kaj modestaj homoj, kiuj neniam volas sin meti en la centron kaj tial ne proponas vin mem. Sed se iu estis taŭga kaj kvalifikita kiel administranto, tiam vi. Aldona ŝarĝo tio en via kazo ja ne estas, ĉar ĉiu-kaze vi jam faras tiom por vikipedio, ke vi oni ne povas vere fari pli, en iu senco vi estas administranto sen administraj rajtoj, kaj tio kelkfoje estas obstaklo, kiam ion vi volas rapide fari, kio postulas la teknikajn eblojn de administranto. Se vi do ne rifuzas, tiam mi volonte proponus vin kiel administranto. DidiWeidmann 10:48, 2. Mar 2010 (UTC)


    Viaj argumentoj bonas. Mia situacio ekde aprilo 2006 estas, ke mi ofte havas okazon vikipediumi en (malbone pagitaj, sed ne ĉiam laborintensaj) noktaj kuracistaj skipoj en mia kliniko, sen retkonekto, do mi hejme savas krudajn tekstojn en tekstprilaborilo, labore prilaboras kaj fine hejme enretigas la rezulton: Tia labormaniero bonas por verkado, sed malpli bonas por reta kontrolado kio krome aktuale okazas en vikipedio (tial mi relative malofte sekvas la evoluon de la kategorio "lastaj ŝanĝoj" aŭ partoprenas en la "diskutejo"). Nur foje mi ankaŭ hejme havas tempon en rekta retkonekto vikipediumi, krei kategoriojn, aldoni intervikiajn ligilojn aŭ ĝenerale sekvi la verkadon de aliuloj.

    Krome mi dum la venontaj monatoj ŝanĝos mian laborpostenon kaj ankoraŭ ne bone scias kiel tiam aspektos mia vivo. Tamen tio ne devas soni deprimige: Mia motivo ja estas ŝanĝi al pli bona laborposteno. Nur mi ne scias kiel ekzakte estos.

    Ĝustas ke ekde aprilo 2006 mi estas sufiĉe aktiva en Vikipedio, aparte en la esperanta branĉo, kaj - krom verki artikolojn - ofte korektas evidantajn tajperarojn, kreas necesajn novajn kategoriojn, kunkreas (kaj uzigas) ŝablonojn kaj faras aliajn taskojn kiuj ja estas administraj. Relative bone tio jam eblas sen statuso de administranto, sed vi pravas ke iuj taskoj pli simplas kun tiu statuso. Malgraŭ mia singardo kaj miaj duboj ne "voli promesi tro": Post pripenso mi ne kontraŭas proponiĝi kiel administranto.

    Sincere, ThomasPusch 10:46, 6. Mar 2010 (UTC)

    Kara Thomas, mi do proponis vin, vidu ĉi-tie. Amike DidiWeidmann 22:00, 18. Mar 2010 (UTC)

    Administraj rajtoj

    Kara Thomas, jes! Volonte mi bonvenigas doni al vi administrajn rajtojn. Moldur 15:13, 24. Mar 2010 (UTC)
    Mi subtenas vian kandidatiĝon. Laŭregule, rajtojn vi ricevos du semajnojn post kandidatiĝo. Ŝajnas ke vi ricevas multajn subtenojn :-) AL @

    Saluton, mi estis atentigita pri la teksto "escepto en tio estas la argentina grafikisto kaj ĵurnalisto Francisco Luis Veuthey, multjara redaktoro de la revuo Kontakto, kiu laŭ propra eldiro reagis per forta alergio kaj embarasiĝis ne voli montri tion al la gastigantoj." kiun vi skribis en la artikolo Tarator kaj ricevis plendon pri ties neenciklopedieco. Ĉar mi mem emas konsenti, ke tiaj klaĉoj ne apartenas al enciklopedio, mi forigis ĝin el la artikolo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:26, 31. Mar 2010 (UTC)


    Mia celo ne estis klaĉi pri Francisco, sed mi foje emas ligi iujn informojn al Esperanto respektive esperantistoj en artikolojn, kiuj en si mem ne estas movadaj. Tiun teknikon ofte aplikas gazetaj ĵurnalistoj, kiuj ligas temojn "ŝajne fremdaj al la legantaro" al iu informo pli proksima al la legantaro - se ekzemple loka gazeto pri certa urbo ne simple raportas pri malproksima Universala Kongreso de Esperanto (kaj iuj averaĝaj legantoj de la urba gazeto eble demandos, kiel tia temo rilatu al ili), sed intervjue raportas pri civitano de la urbo, kiu vojaĝis al tiu kongreso kaj revenis al la hejmurbo kun multaj novaj internaciecaj impresoj...

    Laŭ mi rilatigoj de iuj artikoloj al Esperanto aŭ esperantistoj rajtas esti kaj ne aŭtomate konsideriĝu "neenciklopediaj". Se en firmao aŭ socia movado aŭ iu scienca fako laboras aŭ -is konata esperantisto, tio rajtas menciiĝi en la artikolo pri la firmao aŭ socia movado aŭ scienca fako. Se aperis libro en Esperanto pri iu konkreta temo, tio rajtas esti flankinformo en artikolo pri la temo, ktp. Tamen mi konfesas, ke la informo pri la forte malŝata reago de Francisco Veuthey pri la supo Tarator estas ĉe la limo inter rilatigo de temo al Esperanto unuflanke kaj simpla klaĉo aliflanke. Mi do ne protestas forigi ĝin. Ja restas la rilatigo al Esperanto, ke en la esperantlingva libro "internacie kuiri" aparte elstariĝas recepto pri la supo - kaj do sen ajna dubo certe ne konsidereblas klaĉo.

    Mi substrekas ke esperantlingva enciklopedio rajtas havi esperantistan nuancon kaj esti pli ol nur laŭvorta traduko el la angla aŭ rusa aŭ alia granda nacia lingvo... Male: Mi kritike konfesas ke mi mem samkiel aliaj vikipediistoj plej ofte maltro atentas pri tia rilatigo al Esperanto, simple ĉar dum verkado aŭ tradukado pri iu temo ni forgesas pri tiu ĵurnalisma atentoveka tekniko. Aliaj vikipediistoj cetere povas tion fari ankoraŭ multe pli bone ol mi, kiu ja estis proksime ligita al la Esperanto-movado dum 20 jaroj sed vivas ekster ĝi dum la lastaj 14 jaroj, do malhavas multajn aktualajn informojn.

    ThomasPusch 15:13, 31. Mar 2010 (UTC)

    PS: Por ekzemplo de tute diskreta rilatigo de artikolo al esperantistoj ekzemple vidu la foton maldekstran en la artikoleto cikonio...


    Mi kore dankas al vi pro via detala klarigo. Nun mi jam pli bone komprenas viajn intencojn. Mi pludonis vian klarigon al la persono kiu malkonenta atentigis min pri la "miso" en la artikolo. Mi instruis lin, kiel reagi, se li mem plu volus engaĝiĝi en diskuto. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:23, 5. Apr 2010 (UTC)

    Bonan resaniĝon!

    Kara Thomas! Bonan resaniĝon deziras al vi kaj kore salutas Moldur 09:52, 14. Apr 2010 (UTC)

    Saluton, Thomas. Espereble vi tre baldaŭ resaniĝos. Kore --Tlustulimu 11:08, 14. Apr 2010 (UTC)

    Dankon! Thomas 13:55, 14. Apr 2010 (UTC)

    Peto

    Saluton Thomas, ĉu vi povus atentigi vikipediiston Pravoslav8, kiu senĉese alinomas vortojn en artikolo pri ciganoj al romaloj? Romalo eĉ ne estas en PIV. Liaj kontribuoj estas jen: [2]. Dankon. Zuazua 07:29, 22. Apr 2010 (UTC)

    Forigenda estas ankaŭ Diskuto:Romaloj. Zuazua 07:56, 22. Apr 2010 (UTC)

    Saluton. Ĉu la propra asocio elektis la vorton Kotdivuara anstataŭ Eburborda? Tiele ili elektis la francismon anstataŭ la esperantan nomon? --Seminario 10:46, 22. Apr 2010 (UTC)


    Jes, ili mem elektis, kaj mi mem komence miris pri la por mi nekutima formo. Vidu la retan ligilon pri bazaj informoj pri la asocio en la retejo de UEA. Se vi volas, vi povus esprimi vian miron ĉe la asocio mem aŭ ĉe UEA - mi ne kulpas, nur respektis la asocian nomon (kiel faras UEA, kiu mem - vidu la paĝotitolon "ebur-bordo.html" - principe uzus la nomon Ebur-Bordo).

    ThomasPusch 10:51, 22. Apr 2010 (UTC)

    Vulkanologio

    Dankon pro la atentigo. Ĉu vi bonvolus kontroli, ĉu ĝustas nun? Antaŭdanke, --Bea 13:42, 22. Apr 2010 (UTC)

    Dankegon pro via helpo! Amike, --Bea 13:57, 22. Apr 2010 (UTC)

    romaoj

    Informkesto pro blazonoj?

    Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi okupiĝas pri artikoloj, kiuj temas pri blazonoj de landoj. Ĉu mi kreu por ili novan informkeston? Se jes, kiujn parametrojn ĝi havu? Kore --Tlustulimu 18:23, 27. Apr 2010 (UTC)


    Mi post pripenso decidiĝis kontraŭ porpa informkesto, ĉar la alilingvaj modeloj havas amason da parametroj, por kovri ĉiun eblan bezonon, sed ĝis nun mi spertis ke tre malmultaj parametroj uziĝas. Se oni havas libere adapteblan keston po artikolo, oni pli simple adaptiĝas al la tre malsamaj politikaj situacioj en la unuopaj landoj. Mi persone pensas ke eblas pli bone elturniĝi sen ŝablona informkesto ol kun ĝi. Ĉu enorde? ThomasPusch 18:28, 27. Apr 2010 (UTC)

    PS: Tamen pro unueco mi ankoraŭ iom post iom aplikos la saman dezajnon al la pli aĝaj paĝoj pri naciaj blazonoj - mi timas, ke pli multo el ili ĉiukaze estis verkaĵo de mi, ĉar pri tiu krompaĝo flanka al ĉiu ajn artikolo pri nacia ŝtato ŝajne ne multaj vikipediistoj ĝis nun entuziasmiĝis...

    Helpopeto

    Saluton, mi estas Smash kiu kreis la ŝablonon informkesto ekstersunsistema planedo, sed ĉar mi ne tro bone konas la kodon por tiaj aferoj, la rezulto ne estis tiom bona ol esperite. Mi plana redakti plurajn artikolojn pri ekstersunsistemaj planeodj kaj la informkesto donus al ili tre bonan aspekton, do mi petas helpon por plibonigi ĝin. Mi ŝatus ke ĝi similu al kio aperas en la angla vikiartikolo 14 Herculis c sed mi ne sukcesas. Ankaŭ okzas ke la informkesto aperas en la suba parto de la artikolo anstataŭ en la la supra parto, kial okazas tiel?

    Dankon 08.05.2010

    Saluton, Smash. Mi ĵus korektis tion, ke la kesto aperas je la fino. Mankis simpla kodero |} je la fino de la tabelo. Kore --Tlustulimu 15:42, 8. Maj 2010 (UTC)
    Koran dankon, Tlustulimu. Ĉu eble vi ankaŭ povas helpi plibonigi ĝin, por ke ĝi estu pli belaspekta kaj kompleta ?? Kore -- Smash 8. Maj 2010
    Ne dankinde, Smash. Mi jam forigis la strangajn spacojn, kiuj aperis en PSR B1257+12 A. Kaj mi aldonis la ŝablonon {{ŝanĝu ŝablonon}} al la informkesta fino. Kore --Tlustulimu 15:56, 8. Maj 2010 (UTC)
    (+) Ĉu estu pliaj parametroj? Se jes, kiuj? --Tlustulimu 15:57, 8. Maj 2010 (UTC)

    Bele, ke vi tiom bone interkomunikas sur mia diskutpaĝo. Mi havas la impreson ke mia pli detala atento ne estas bezonata. Sentu vin liberaj fini la diskuton ĉi-tie. ThomasPusch 16:10, 8. Maj 2010 (UTC)

    Translation request

    Firstly, thank you for your work on translating Moskva Venko-Taga Parado 2010. I am not sure if you may have noticed that most of the photos (and all of the videos) on en:2010 Moscow Victory Day Parade come from Kremlin.ru under a Creative Commons licence as noted at commons:Template:Kremlin.ru - you may notice that this template does not yet have an Esperanto translation/documentation. Is there any possibility that you may be able to do the Esperanto translation of this template? If you don't know how to do the actual documentation, you may place the translation on my English Wikipedia or commons talk page (same username), and I can do this up. Any assistance you can give would be great. Cheers, --Russavia 23:01, 12. Maj 2010 (UTC)

    No problem: Jam farite (Сделано): Here. Greetings, ThomasPusch 08:50, 13. Maj 2010 (UTC)

    Navigilo2

    Saluton Thomas Pusch, mi vidis, ke vi ŝanĝis la ŝablonon:Romiaj provincoj. Kial vi enmetis tabelon kaj forprenis la ŝablonon Navigilo2, uzata nur por navigiloj? Kore, --→ Airon 19:10, 30. Maj 2010 (UTC)

    Saluton Michael, mi komentis mian paŝon en la koncerna diskutpaĝo. Estas bone pliordigi malordajn paĝojn (kaj mi apreze vidas ke vi multon faras tiudirekte), sed mi ne pensas ke necesas perforte premi ĉiun funkciantan navigilon en la dezajnon "navigilo2". Ĉi-tie la ĝisnuna dezajno - kiom ajn simple programita ĝi estas (en simpla tabelo) - ŝajnis kaj ŝajnas al mi pli bona ol la de vi proponata ŝanĝo. Pardonu se mi nur komentis mian paŝon en la artikola diskutpaĝo kaj ne aldone ankaŭ en via persona... Nun mi devas liberigi la komputilon - se vi volas pli detalan komenton de mi morgaŭ, vi realskribu min.

    Sincere, ThomasPusch 19:56, 30. Maj 2010 (UTC) (sufiĉas se vi nomas min Thomas, "Thomas Pusch" sonas tre formale...)

    Forigitaj kategorioj

    Saluton ThomasPusch. Kial vi forigis kategoriojn Eldonaĵoj de XXX? P.Fiŝo§@ 05:36, 7. Jun 2010 (UTC)


    Mi sabate forigis tri neuzatajn kategoriojn. La loglibro notas:

    En la unua kaj tria kazo simple mankis la plurala finaĵo "-j", en la dua centra litero "-i" (la organizaĵo mem nomas sin "Hungaria Esperanto-Asocio"). Mi en la listo pri forigendaj artikoloj vidis vian peton forigi pliajn kategoriojn kiuj mise malhavas la pluralan finaĵon "-j", sed de tiu listo nun nur forigis la kategorion pri Bero (de kiu ekzistas bona kategorionomo Eldonaĵoj de Bero. Do fakte mi tute ne konscias esti foriginta eĉ solan kategorion, kies nomo estus "eldonaĵoj de ..." (plurale).

    Ĉu mi jam respondis al via demando, aŭ al kio vi aludas? Ne hezitu klarigi vian demandon - mi sendube neniam forigus ion malbonintence, kaj en kazo de dubo ankaŭ eblus vidigi aŭ malfari forigon...

    Sincere, ThomasPusch 10:41, 7. Jun 2010 (UTC)

    Saluton, sorry to bother you

    Saluton, I don't know if you've seen my message on the forum. Maybe you can help us. I wish you a pleasant and sunny summer. Koran dankon! Capsot 17:03, 7. Jun 2010 (UTC)

    Pardon me: What forum you are talking about? ThomasPusch 19:34, 7. Jun 2010 (UTC)

    Sorry, I should have been more explicit but I am new here, I meant the Komunuma Portalo. Sorry again. Have a nice day.Capsot 20:17, 7. Jun 2010 (UTC)

    Kara Thomas, ĉu vere H. Keupp estas filo de katolika vilaĝa pastro? Tio ja estas iom dubinda. Mi supozas ke tamen protestanta. Prefere rekontrolu, kaj eble forstreku la vorton "katolika" ĝis vi trovos evidentigon de tiu aserto. Amike kaj sincere salutas Moldur 21:58, 16. Jun 2010 (UTC)

    Prave! Mi verkis iom tro haste, kaj tiom profunde havas en mia cerbo la ligon bavareco=katolikeco ke enŝteliĝis la vorto "katolika". Kaj tio kvankam mi verdire konas multajn bavarajn protestantojn :-), scias pri la grandaj diferencoj inter bavaroj ĝenerale kaj frankonoj aparte kaj mem por Esperanto aktivis en granda protestanta kongreso en la "katolika" bavara ĉefurbo Munkeno - mi do devus povi diferenci... Koran dankon pro via atento: la vorto "katolika" jam estas strekita, kaj la vorton "vilaĝa" (el la germana teksto) mi ankaŭ forprenis, ĉar ĝi ne ŝajnas al mi esenca. Kontrollegado de novaj tekstoj ja estas utila tasko! Ĉiukaze la prelego de H. Keupp, kiun mi aŭdis sabate (vidu la fotoindikon), estis tute interesa, kaj tial li kompense ricevis artikoleton en nia vikipedio. ThomasPusch 05:48, 17. Jun 2010 (UTC)

    Ĝemelaj urboj

    Saluton, kaj dankon pro viaj klarigoj. Sendube "partnera urbo" estas almenaŭ same bona esprimo kiel "ĝemela urbo", eble pli bona, ĉar ĝemelojn oni ne povas elekti. Mi antaŭe neniam vidis tiun ĉi esprimon kaj pro tio supozis, ke temas pri germanismo.

    Tamen mi ne konscias, ke mi faris tian ŝanĝon en la artikolo pri Tyresö. En via versio de 2010-06-11 (kaj en antaŭaj versioj) estis la germana esprimo "Partnerstädte". Ĝin ŝanĝis ne mi, sed Vikipediisto:Kani, al "Ĝemelitaj urboj". Ĉar miaopinie "ĝemeli" ne estas transitiva, mi ŝanĝis al "ĝemelaj". Jen mia sola krimo.

    Per via deklaro, ke mi "probable ankaŭ alie" faris tiun ĉi ŝanĝon, vi iom maltrankviligis min. Mia memoro nenion tian indikas, sed vi ja certe havas kialon por aserti tion. Mi trarigardis miajn kontribuojn ĉi-jarajn, sed ne trovis, ke ie mi ŝanĝis ion rilatan al "partneraj urboj". Povas esti, ke en pasintaj jaroj mi faris. Tiuokaze mi petas pardonon.

    Rilate al la artikolo pri Tyresö mi nun ne scias, kion fari. Certe vi ne deziras, ke mi remetu la germanan vorton "Partnerstädte". Pro tio mi proponas, ke vi mem ŝanĝu tiel, kiel vi volas. Mi certe ne komencos redaktomiliton.

    Ĉion bonan, Aisano 20:40, 20. Jun 2010 (UTC)


    Tre bone, dankon pro viaj klarigoj - vi tute pravas ke "ĝemelaj" pli bonus ol "ĝemelitaj" kaj Kani sendube havis bonan intencon fintraduki la forgesitan germanlingvan vorton "Partnerstädte" ... aparte de tio ke klare ankaŭ mi bonintencis fine en Esperanto plenigi la truon de vikipedia artikoleto pri Tyresö, movade "grava" loko pro la samnoma deklaracio, kvankam mi pretervidis traduki el la germanlingva tekstomodelo tiun unu vorton. Mi tre ĝojas ke ne temas pri superflua redaktomilito kaj pardonpetas supozi ke vi eble ankaŭ alie faris tian ŝanĝon: Mi simple supozis, sen fakta bazo (alikaze mi forlasintus la vorton "probable"), kaj pardonpete konfesas ke sen havi konkretan suspekton devintus skribi "eble", ne "probable"... Iom mi lastatempe streĉiĝis pri aliaj redaktomilitetoj, pardonu ke tio fuŝetis mian tonon :-).

    En la teksto "Tyresö" mi fintradukos la germanan vorton per "partneraj urboj", kaj fino.

    Havu bonan tempon, ThomasPusch 11:03, 21. Jun 2010 (UTC)

    Bonege – eble ankaŭ mi ne estis plej bonhumora skribante mian respondon. Tio okazas. – Aisano 18:17, 21. Jun 2010 (UTC)

    Futbala mondĉampionado

    Saluton, ThomasPusch, mi rimarkas, ke vi enmetas multloke la informon, ke iu futbalisto "aktuale partoprenas la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010" aŭ simile. Tre bone – sed tiaj informoj eksaktualiĝos post kelkaj semajnoj. Ĉu vi volas tiam okupiĝi pri la forigo de la vorto "aktuale" kaj la ŝanĝo de "partoprenas" al "partoprenis"? Mi certe ne kontraŭas, sed ĝi ŝajnas laboro nefruktiva kompare al kelkaj semajnoj, dum kiuj la vorto "aktuale" estas ĝusta.

    Nur persona opinio. Mi ne tre kompetentas pri futbalo, sed certe por multaj, eĉ multegaj, ĝi estas temo ege grava.

    Umberto 20:12, 27. Jun 2010 (UTC)

    Nu, ne estos multaj artikoloj, kaj mi konscias pri la duobla laboro post iom da semajnoj ŝanĝi la as-formon al is-formo. Tamen eĉ pli stulte estus nun skribi "partoprenis", kiam la evento ankoraŭ okazos du semajnojn. Mi vole-nevole havos la laboron post iom da semajnoj (aŭ tiam kiam la koncerna teamo hejmenvojaĝos el Sud-Afriko, do eble jam tre baldaŭ) reviziti kaj korekti la artikoloĝermojn, sed ĉar temas pri superrigardebla nombro da tekstoj mi pretas kaj faros.

    ThomasPusch 20:50, 27. Jun 2010 (UTC)

    PS: Mi eĉ ne dirus ke futbalo por mi persone estas treege grava... Mia 6-jara filo entuziasmas pri la mondpokalo, kaj multaj el miaj junaj pacientoj ankaŭ (jam tial necesas al mi esti informita). Mi interesite sekvas la evoluon, sen ekstremaj emocioj, sed ĉiukaze mi konscias ke la naciaj teamoj kaj multaj unuopaj futbalistoj estas personoj de publika intereso kaj ke tial ili meritas mencion en vikipedio. Kiel eblas vidi, miaj ĝermoj pri unuopaj futbalistoj estas tre mallongaj, koncize mencias nur la plej esencajn informojn... Mia nuna celo estas nur havi plej bazajn informojn. Sed ĉar mi per la ĝerma koncizeco ŝparas multan tempon kompare al pli longaj artikoloj, al mi tute enordas investi la laboreton post iom da semajnoj reviziti la paĝojn por ŝanĝi la as- al is-formo...

    Saluton Tomaso, mi ĵus revenis el IJK 2010 kaj klopodis tuj almenaŭ iomete verki pri ĝi en la koncerna artikolo. Rerigardinte la liston ĉe Internacia Junulara Kongreso, mi tre pozitive surpriziĝi rimarkinte, ke evidente plejparte vi kreis/redaktis artikolojn pri ĉiuj IJK-j okazintaj, kio delonge mankis al mi (ekz. kontraste al la UK-j). Mi nur demandas vin: De kie vi prenis la informojn? Mi ja mem antaŭe volis fari samon, sed informojn ne havis; kaj ĉiukaze indus noti la fonton ĉe la artikoloj, almenaŭ ĉe kelkaj. Krome mi ŝatus atentigi vin, ke la markilo "<center>" en la Vikipedio (kaj ne nur tie) estas arkaiĝinta, tial vi prefere ne uzu ĝin. Finfine, centrigitaj bildopriskriboj ne estas kutimaj kaj oni preferas simple lasi la tekston aperi tiel kiel la aktuala stilfolio preskribas - tiel tiajn detalojn de la aspekto povas influi la uzanto mem, malkiel se vi per "center" ordonas centrigitan aspekton. Tio tamen estas nur teknikaĵo, kaj mi per tiu ĉi kontribuo unuavice volis laŭdi vian laboron kaj danki pro ĝi! Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:36, 2. Aŭg 2010 (UTC)

    Mi en multaj artikoloj nur prenis la bazajn informojn pri loko kaj nombro de partoprenantoj, kiuj jam estis en la listo de la artikolo "IJK", kaj eble aldonis iom da bazaj informoj pri la kongresa urbo - el alilingva vikipedia artikolo pri la urbo: la rezultan teksteton mi sincere deklaris artikola ĝermo. Tie kie mi aldonis pliajn informojn, mi se eble indikis skriban fonton (ekzemple en la artikolo IJK 1986 eĉ historian artikolon de mi mem, tiam 21-jara), sed en multaj aliaj kazoj mi mem havis iom da informoj ankoraŭ en la kapo - ekzemple ke la urbo de la IJK 1992 elektiĝis memorige "pri la malkovro de Ameriko fare de eŭropanoj en la fama vojaĝo de Kristoforo Kolumbo 500 jarojn antaŭe, kaj ankaŭ pri la fondo de la urbo Montrealo, la plej granda urbo de la franclingva kanada regiono Kebekio, antaŭ 350 jaroj". Eĉ se ne mi, sed nur mia fratino kaj multaj amikoj persone estis en tiu IJK, mi ja havis multajn informojn pri la tiama IJK-organizado, tiutempe estante aktiva estrarano de TEJO. Tamen mi delonge ne plu havas paperajn kopiojn de la estrarkunsidaj protokoloj, kaj ankaŭ krome apenaŭ konservis iujn esperantlingvajn paperaĵojn (gazetojn, kongresajn librojn ktp.). La malmultajn de mi konservitajn fontojn (ekzemple la dua informilo de la IJK 1979, titolpaĝo de kongresa libro pri la UK 1987, insigno de la IJK 1988 ktp.) mi plejparte jam vikipedie "ekspluatis". ThomasPusch 07:57, 5. Aŭg 2010 (UTC)

    Aldono de kodo

    Saluton Thomas! Ĉu vi povas redakti MediaWiki:Common.css aldonante sube de la paĝo la sekvan kodon, por ke la ŝablono:LimigitaIndekso funkciu?

    /* Klasoj por Ŝablono:LimigitaIndekso */
    .toclimit-2 .toclevel-1 ul,
    .toclimit-3 .toclevel-2 ul,
    .toclimit-4 .toclevel-3 ul,
    .toclimit-5 .toclevel-4 ul,
    .toclimit-6 .toclevel-5 ul,
    .toclimit-7 .toclevel-6 ul { display: none; }
    

    Dankon, --→ Airon 08:55, 17. Aŭg 2010 (UTC)

    Saluton! Ĉu vi unuademande ankoraŭ povus pli detale klarigi kion ekzakte la ŝanĝo celu? Kaj ĉu duademande ne estus pli praktike se anstataŭ mi, kiu ĝis nun ankoraŭ ne okupiĝis pri la kodaro, la administrantoj Tlustulimu aŭ Arno Lagrange, kiuj laste plejparte prilaboris la kodon kaj do enlaboriĝis, farus la ŝanĝon?
    Sincere ThomasPusch 18:40, 17. Aŭg 2010 (UTC)
    Saluton! Ĝi kaŝas erojn de la indekso per CSS- klasoj, kiel videble ĉi tie. Mi petas al alia administranto se vi timas pro eraroj. Kore, --→ Airon 17:45, 21. Aŭg 2010 (UTC)
    Resaluton kaj dankon pro la klarigeto. Tamen jes mi proponu ke vi prefere (vidu supre) demandu al Tlustulimu aŭ Arno. Mi pretas sen finenlaboriĝo fari la ŝanĝon se ili ambaŭ ferias kaj ne reagas, sed forte supozas ke ili ja povas helpi. Sukceson! Sincere, ThomasPusch 16:55, 22. Aŭg 2010 (UTC)

    puĉo

    Saluton, mi ĵus korektis en kelkaj el viaj lastaj artikoloj pripolitikaj kelkajn erarajn putĉojn al puĉo. Amike.--kani 22:36, 18. Aŭg 2010 (UTC)

    Koran dankon. Mi cerbumas kio okazis al mi ke mi plurfoje mistajpis... eble mi pasintmonate tro multe skribis pri futbalo kaj influiĝis pro la vorto matĉo, kiu ĝustas sed aspektas al mi tiom stranga ke mi ĉiufoje devis devigi min skribi la esperantlingve nekutiman konsonantokombinon "tĉ": Mi tre atentos ke neniuj pliaj vortoj erare infektiĝos! Redankon, ThomasPusch 11:37, 19. Aŭg 2010 (UTC)

    Provlegado

    Saluton, Thomas. Mi ĵus tradukis la artikolon mikroformatoj el la germana versio (de:Mikroformate). Ĉu vi povus provlegi kaj iomete korekti ĝin? Amike --Tlustulimu 14:55, 8. Sep 2010 (UTC)

    Jen mia propono de eta pluredakta paŝo. Videblas pluraj ruĝaj ligiloj, kiuj ne misruĝas sed vere signas temojn ĝis nun mankajn en la esperantlingva vikipedio. La stilo ne perfekte glatas, sed la temo vere tre specifas kaj ne facilas meti la klarigojn en vere simplan lingvaĵon. Eble tamen mia plupaŝo estas iom da helpo. Almenaŭ mi riparis iujn mise ruĝajn ligilojn, pri kiuj tamen ekzistas esperantlingvaj tekstoj kaj kiuj facile ligeblis.

    Sincere, ThomasPusch 16:31, 8. Sep 2010 (UTC)

    Dankon, Thomas, pro via rapida glatigo de la artikola stilo kaj la bluigo de kelkaj ligiloj. Amike --Tlustulimu 16:34, 8. Sep 2010 (UTC)

    Uzantobloko kaj lingva demando

    Saluton, Thomas. Eble vi rimarkis mian unusemajnan blokon de Jujijo post lia kverelema diskutado kaj ĝenemo pri aliaranĝo de funkciantaj ŝablonoj. Li ja estis kelkfoje admonita en la diskutoj, ne nur de mi, sed ankaŭ de aliaj. Sed li ne ŝanĝis sian diskutomanieron. Krome li sendiskute rekreis kelkajn ŝablonojn kaj poste kritikis la malfarojn en nekolega maniero.

    Nun mi havus lingvan demandon al vi. Kiel oni povus traduki la germanan verbon "trollen", kiu en tiaj kazoj estas ofte uzata en la germana vikipedio? Amike --Tlustulimu 10:36, 13. Sep 2010 (UTC)

    La verbo troli, teorie lingve ebla, probable ne estus bone komprenebla de ĉiuj. Vi pensas pri "agi/konduti kiel interreta trolo", ĉu ne? Kial ne simple uzi tiun vortumon?

    ThomasPusch 11:16, 13. Sep 2010 (UTC)

    Dankon, Thomas, pro via lingva rekomendo. Amike --Tlustulimu 16:44, 9. Okt 2010 (UTC)

    Ŝablono:Informkesto televida kanalo

    Saluton, Thomas. Mi ĵus trovis la ŝablonon {{Informkesto televida kanalo}}. Alia uzanto kreis ĝin, sed ne tradukis la parametrojn. Tial mi ĵus kreis provejan version laŭ la germana versio de:Vorlage:Infobox Fernsehsender. Sed mi ne scias, kiel traduki "Rechtsform" esperanten. Kaj kiujn parametrojn mi prenu el la nuna versio, sed tradukitaj? Do mi preferus anstataŭigi la nunan kodon per kodo laŭ la germana versio, sed eble kun pliaj parametroj. Amike --Tlustulimu 13:11, 9. Okt 2010 (UTC)

    Mi trarigardis kelkajn el ili. Hodiaŭ 24a de oktobro, mi ĵus rimarkis ke en la koncerna artikolo de la lando foje mankas eĉ mencio de la monunuo. Mi metis kelkajn de tiu ĉi tago, sed ne de aliaj. Ĝis.--kani 19:16, 24. Okt 2010 (UTC)

    Jes, estas hontinde kiom trua la esperantlingva vikipedio estas rilate al monunuoj, sed mencii ruĝan ligilon pri monunuo en informkesto de landa artikolo sen ke ĝerma artikoleto pri la koncerna monunuo jam ekzistas ankaŭ ne estas granda helpo. Plej utilas iom post iom meti ĝermajn artikolojn pri la monunuoj, kaj tiam vidi ĉu en ĉiu landa artikolo estas taŭga mencio, kaj eventuale en la kontinentaj artikoloj (kiel ekzemple en la teksto Ameriko#Valutoj), plus ankoraŭ en iuj informkestoj (kiel ŝablono:valutoj de Ameriko). Vi vidas ke mi laboras tiudirekten, senrobote iom-post-iome verki ĝermon post ĝermo. La truoj fermiĝos. -- Sincere, ThomasPusch 20:52, 24. Okt 2010 (UTC)

    Kara Thomas, jes ja, truoj estegas - kaj ĉiam estegos. ja vikipedia (aŭ enciklopedia) laboro neniam finiĝas. Estas kontentiga sento fermi truojn en iu kampo iom post iom - post kio oni pluiros al alia kampo, eĉ pli truoplena, kaj komencas ŝtopi tie... Nuntempe mi (ĉefe) ŝtopas truojn pri pereintaj ŝtataoj en Eŭropo, sed ankaŭ volonte korektas ajnajn eraretojn jen kaj jen en Vikipedio. Amike, Moldur 19:59, 25. Okt 2010 (UTC)

    Kara Thomas, mi vidis vian rimarkindan laboron koncerne monunuojn - rilate Maŭrician rupion, mi aldonis bildon de monero de 1 rupio, trovitan en Vikipedio. Bedaŭrinde mi ne trovis liberan bildon de bankbileto: sur ili estas skribaĵoj en barata lingvo (mi ne povas diri kia). --Dominik 16:20, 5. Nov 2010 (UTC)

    Dankon pro la aldono de la monero, kaj pro la laŭdo ... la laboro krei tiom da, pro tempoŝparo ne-multe-pli-ol-ĝermaj artikoloj estas iom teda, sed la artikoloj - kaj same la kreo de pri tre multaj landoj mankantaj bazaj kategorioj "ekonomio de Ikslando" - ja estas bezonataj. La bildo de la maŭricia monero tute taŭgas, la ĝisnun sole komuneje havebla bildo de monbileto dosiero:200 rupi.jpg pro multe da ligna fono ne estas tro bonkvalita - la monera bildo tute pli taŭgas. Cetere mi divenus, ke temas pri la tamila (supre) kaj hindia (sube) lingvoj.

    ThomasPusch 16:38, 5. Nov 2010 (UTC)

    dankon pro la interesa bildo - mi posedas nur iom malnovajn biletojn de 10 rupioj kun bildo de Dido kiel akvomarko. Korajn salutojn --Dominik 17:04, 5. Nov 2010 (UTC)

    Saluton, Thomas. Mi ne bone esploris la aferon kaj aldonis interviki-ligilojn laŭ alia lingvo. Do vi povas ŝanĝi la ligilojn se vi opinias ke ili ne estas ĝustaj. --Verdulo 17:25, 30. Okt 2010 (UTC)

    Rekuperi

    Saluton Thomas, mi dankas vin pro la mesaĝo. HVortaro perfidis min :) Mi ne plu uzos la vorton tiamaniere.--Fiorix F1  12:51, 1. Nov 2010 (UTC)

    Por deletigi?

    Kio mi devas fari por deletigi foto kun kopirajto? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 20:57, 7. Nov 2010 (UTC)

    Simple tajpu {{Forigu|Kialo de la forigo}}. Ĉu tio respondas vian demandon?

    ThomasPusch 21:00, 7. Nov 2010 (UTC)

    Jes, dankon. Ĉu vi povas deletigi? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 21:02, 7. Nov 2010 (UTC)

    Andy demandis ĝia deleteco --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 21:08, 7. Nov 2010 (UTC)

    Bone, se tiel estas. Tamen via forigopeto ne vidigas ke origine temis pri lia propra peto. Mi lasis en lia diskutpaĝo noteton. Se li reagas kaj konfirmas la peton, tiam la dosiero povas esti tuj forigata. Se li malkonsentas kaj havas bonajn argumentojn por teno, tiam necesus pludiskuti. Li do mem propranome diru koncizan opinion. Ĉu bone?

    ThomasPusch 21:14, 7. Nov 2010 (UTC)

    Ĉu vi povas traduki la lasta mensaĝo al la angla? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 21:17, 7. Nov 2010 (UTC)

    [Nekutima peto, sed estu tiel ... an unusual question, but may it be so :-)] Translation: "OK if it's that way. Your deletion request doesn't show clearly though that the request really originally is his own one (it's posted from your account and not from his...). I therefore left him a short message in his own talk page. If he reacts and confirms the request, the file can be deleted immediately. If he disagrees and has convincing arguments in favor of keeping the file, than it would be necessary to continue the discussion. He should have the opportunity to briefly express his opinion in his own name. OK so?"

    Sincere, ThomasPusch 10:23, 8. Nov 2010 (UTC)

    Alinomado de artikoloj pri gubernioj de Japanio

    Saluton Thomas-san! Mi ne kontraŭas vian alinomadon de la artikoloj. Sed mi esperas ke vi diskutus pri tiel granda kaj grava alinomado en diskutejo. Kiam iame Vastalto-san proponis alinomadon 'prefektujo' al 'gubernio', ni diskutis pri ĝi. (rezulte, mia opinio,"konservado de prefektujo" malvenkis...,)

    Antaŭ ĉio, mi dankas al vi. Dankon por zorgoj pri artikoloj kiujn mi ne zorgis pro mia okupateco de laboro. Se vi havas demandon pri japanaĵoj, bv. demandu al mi. Sincere.

    PS: Ne forgesu redaktojn de apartigiloj ekz Okajama. - Ryoho 14:22, 18. Nov 2010 (UTC).

    Nu, mi ne kundecidis pri prefero de aŭ "prefektujo" aŭ "gubernio", eĉ tute ne esprimis opinion, sed nur ĝeniĝis pri la konfuzige nekonsekvenca apliko de la ŝajne interkonsentita prefero "gubernio" - tia konsekvenca apliko de trovita interkonsento laŭ mi ne bezonas novan diskuton. Tamen mi persone povas tutbone kompreni argumentojn por prefero de la formo "prefektujo", pli simila al la vortuzo en tre multaj aliaj mondaj lingvoj krom la japana kaj Esperanto...

    Ĉiukaze do mi sincere resalutas - kaj flanke demandas min ĉu vi ne iom subtaksas vian lingvokonon, en via diskutpaĝo donante al vi la babelan kategorion "eo-1" (nur baza scio de Esperanto)...

    ThomasPusch 14:50, 18. Nov 2010 (UTC)

    Dankon por respondo, menciante vian opinion.
    Pri "eo-1" en mia babela ŝablono; Fakte kara Amikeco iame tiel demandis min pri ĝi kiel vi memdemandas. Mi opinias ke mi estus "eo-2". Mi respondis al li ke pro mia "modesteco".
    Verdire, mi intence portas "eo-1" por ke iuj kiuj havas demandojn pri japanaĵoj, demandu al t.n veteranaj japanaj esperantistoj. Ĉar mi ne povas respondi rapide pro mia okupateco. Mi opinias ke "veteranoj" respondu ilin aktive. - Amike Ryoho 01:34, 20. Nov 2010 (UTC).

    Anekti

    Saluton. Anekti laŭ mia traserĉado ne ekzistas en Esperanto, sed aneksi. Mi korektis kelkajn tiajn aperojn en israelaj artikoloj.Ĝis. Kani--kani 19:26, 23. Nov 2010 (UTC) Vi pravas! Dankon pro la atentigo - mi simple iom tro hastis. ThomasPusch 20:18, 23. Nov 2010 (UTC)

    Stivardoj

    Fakte mi respondecas pro konscia enmeto de 'stivardo' anstataŭ 'stevardo'. Ŝajnis al mi ke tiu formo estas pli konforma al la prononco de la nacilingva laŭ kiu ĝi estas formita. Mi uzas ĉi tiun formon de pluraj jaroj sen ke iu ajn komentis ĝis nun : mi nome redaktis MediaWiki:Group-steward-name en aŭgusto 2005 kaj MediaWiki:Group-steward-member en januaro 2006. Nun se vi certas ke 'stevardo' nepre anstataŭigu 'stivardo' en ordo. Por ke ĝi tiel aperu en la supro de la paĝoj necesas ke en la tradukpaĝo vi enmetu eo=ready (anstataŭ eo=published). Administranto tiel scios ke la traduko ŝanĝiĝis kaj ke necesos publikigi ĝin anstataŭ la antaŭa. Arno Lagrange @ 06:58, 24. Jan 2011 (UTC)

    Per serĉo en Vikipedio per la ŝlosilvorto 'stivardo' vi povas konstati ke estas kelkaj trafoj. Verŝajne mi respondecas pri plej multaj el ili, sed neniu ĝis nun atentigis ke ĝi estus erara! Arno Lagrange @ 07:03, 24. Jan 2011 (UTC)
    Mi ne volas soni ataka: Foje mi mem pledas por neologismoj. Ĉi-tie tamen mi pensas ke eblas uzi la jam-ekzistantan vorton stevardo kaj ne necesas aparte por la vikimedia terminaro inventi novan vortoradikon, variigitan laŭ la anglalingva prononco. Mi rekonsiderante ne akre nomus la neologisman formon stivardo "eraro" (eble en mia noto en la meta-diskutpaĝo mi esprimis min tro severe), sed "diskutebla alternativo" - tamen mi persone ne pensas ke la lukso de dua vorto ĉi-tie bezonatas. Mia antaŭa demando al vi ankaŭ estis, kie trovi la lokon kie stokiĝas la informo por la informkestoj videblaj supre de ĉiuj paĝoj - tiun lokon mi nun trovis. Se vi "benos" mian paŝon, mi ŝanĝos de stivardo al stevardo (alikaze en la meta-paĝaro almenaŭ unuece la uzoj de stevardo devus esti konformigitaj al stivardo - nun ambaŭ formoj miksiĝas). Ĉu vi benas?
    ThomasPusch 13:08, 24. Jan 2011 (UTC)
    Mi ne tiam respondis sed ja ŝanĝis kelkajn aperojn de stivardo al stevardo. AL @ 11:01, 17 Feb. 2011 (UTC)
    Dankon. Thomas

    Ŝajnas ke la ŝablono mw:Template:Languages aŭtomate regas ligadon al ĉiuj ekzistantaj versioj de iu paĝo difinitaj per /xx (xx = lingvodkodo) kondiĉe ke la koncerna lingvo estu tie listigita, kiu ajn estu la paĝo en kiu la ŝablono estas enmetita. Mi rimarkis ĝin provizinte Esperantan tradukon de mw:MediaWiki_1.17/Wikimedia_deployment/eo. Kiam eo estos aldonita al mw:Template:Languages tiam ankaŭ funkcios por la Ĉefpaĝo. La demando estas kiel atingi ke la peto estu aŭdata de adminstranto. Arno Lagrange @ 10:52, 17 Feb. 2011 (UTC)

    Mi kopiis la peton al mw:Project:Forum/Esperanto support AL @ 11:01, 17 Feb. 2011 (UTC)
    La peto estas plenumita AL @ 12:41, 17 Feb. 2011 (UTC)

    SVG-Flagoj

    Kelkaj flagoj entenis misojn kaj ne plu estis montritaj.Mi reenportis ĉiujn el la Komunejo. AL @ 12:37, 17 Feb. 2011 (UTC)

    Bone, dankon. ThomasPusch 21:11, 17 Feb. 2011 (UTC)

    Mi korektis diversajn aferojn post via redakto de {{LokoDeFlago}}
    1. kiam la nomo de flago estas regula ne necesas mencii ĝin aparte (ekz: Flago-de-Serbio.svg); ĝi estas regata per #default=Flago-de-{{{1}}}.svg
    2. kontraste kiam ĝi ne estas regula necesas mencii ĝin (ekz: Ukrajno (foje uzata alternativa nomo de Ukrainio) -> Flago-de-Ukrainio.svg
    3. atentu: sintakso estu <nomo_de_parametro>=<valoro>| vi foje enmetis
      Eŭskio|Dosiero:Flago-de-Eŭskio.svg 
      Katalunio|Dosiero:Flago-de-Katalunio.svg
    4. la ŝablono entenas Esperantan sekcion (supre) kaj anglalingvan (sube). En la supra parto estas ligiloj de landonomo al flagnomo en Esperanto. En la suba al angalingva, kaj nur se ne ekzistas en la angla al Esperanta. Se anglalingva ekzistas, ni lasu ligilon al ĝi ĉu aŭtomatan (Flag of {{#if:{{{AnglaLandNomo|}}}|{{{AnglaLandNomo|}}}|{{AnglaLandNomo|{{{1}}}}}}}.svg) ĉu apartan se ĝi ne estas regula (ekz: Bretonio=Gwenn ha du.svg )
    5. La utilo de la ŝablono ankaŭ estas povi kompari la kolekton de flagoj en la Esperanta Vikipeio kaj en Komunejo kiel montrite en Naciaj flagoj en Vikipedio. Ligo al sama flago en ambaŭ lingvoj malhelpas komparon. Sola escepto estu kiam tute mankas iu flago en iu lingvo (ekz: Bretonio=Gwenn ha du.svg )

    AL @ 08:31, 24 Feb. 2011 (UTC)

    Dankas Arno Lagrange @


    Mi ekverkis tekston pri la temo ARD fine de decembro 2010, sed post la jarfinaj festotagoj orientiĝis al novaj temoj kaj simple forgesis pri la komencita teksteto. Tamen ĝi daŭre bezonatas. Tial mi proponas ne forigi kaj poste rekrei la tekston, sed reprenas la (forgesitan) taskon ampleksigi ĝin, ni diru ĝis la 28-a de februaro 2011. Mi do tre dankas pro via atento kaj atentigo: Sed ne estintus necese marki la ĝermeton "forigenda" - vi ja sufiĉe ofte komunikas en mia diskutpaĝo, kaj sufiĉintus se vi demandintus "Ĉu vi eble forgesis, ke vi markis la ĝermeton ARD "redaktata"?" La efiko tutsame estintus, ke mi estintus memorigata...

    Amike kaj sincere, ThomasPusch 22:02, 23 Feb. 2011 (UTC)

    Gratulojn pro la redakto. Nun la artikolo kompreneble ne plu estas forigenda. Pardonu ke mi iom formale enmetis {{forigu}} ne konsiderinte ke ĝin ekverkis vi, sed la paĝo tia kia vi lasis ĝin estis nepre forigenda. AL @ 09:05, 24 Feb. 2011 (UTC)

    Leysin

    Via peto plenumiĝis. Vidu Leysin. Amikajn salutojn DidiWeidmann 01:11, 8 Apr. 2011 (UTC)

    Dankon! ThomasPusch 07:17, 8 Apr. 2011 (UTC)

    Ŭ kaj v

    Mi malkonsentas pri via propono. Bedaŭrinde en nia vikipedio ne kunlaboras arabo, ĉino ktp. por senhezite akcepti iliajn proponojn pri elparolo. Do, ŝajnas, ke ni provas imiti elparolon, kiu neniam estos perfekta. Kiun formon elekti el la neperfektaj? Ĉu ne sekvi ekzemplon de hungara, slavaj lingvoj, kiuj adoptas ĉinajn, arabajn nomojn laŭ ties elparolo -dum multaj lingvoj akceptas la anglan transskribon? Kiel sekvi la anglan lingvon, elektante ŭ anstataŭ w en/laŭ la angla transskribo? Vi proponas uzi ŭ antataŭ w en la angla transskribo, sed Eo preferas v anstatŭ w en la transformo de anglaj nomoj, por la pli bone elparolebleco. Mi verkis, kreis la artikolon pri Zavija per mia plej bona intenco.

    Ps. Mi same malŝatas la o kun streko en la japanaj nomoj ks. en nia Vikipedio, sed ne havas ĉiam forton batali.

    Narvalo 05:07, 8 Apr. 2011 (UTC)

    Kara Narvalo, mi certas pri via plej bona intenco, kaj mi ankaŭ subtenas ne senkritike pensi, ke iu anglalingva kutimo estus internacia normo nur pro tio ke temas pri la angla. Sed kvankam mi ne estas arabo, mi garantias al vi ke la araba signo ﻭ‎ certe ne korespondas al la esperantlingva sono "v", sed al "ŭ".

    La fakto ke por ĝi en la latinliterigoj de arabaj vortoj al pluraj lingvoj estas uzata la litero "w", ŝuldiĝas ne al anglaj aŭ nederlandaj patriotoj, sed al la Internacia Fonetika Alfabeto, kaj al la inter arabistoj preferata latinliterigo laŭ sistemo de la germanlingva DMG, internacie akceptita inter fakuloj de la universala Orientalista Kongreso de 1936 en Romo (kaj poste plurfoje reoficialigita, ekzemple en normo DIN 31635 jen angle, france kaj germane). En la germana aŭ pola eblas latinliterigi tiun araban sonon per la litero "w", laŭ la internaciaj fakulaj sistemoj IFA kaj DMG, sed estas danĝero ke kutima germano aŭ polo misprononcus la sonon kvazaŭ "v" (en la germana ne estas alternativo, ĉar ne estas litero por la sono "ŭ", sed en la pola uzo de la litero "ł" fakte pli taŭgus). Lingvoscience temas pri voĉa labial-velara alproksimanto - sono kiu inter slavaj lingvoj ja ekzistas en la pola sed ŝajne ne ekzemple en la rusa (almenaŭ laŭ la paĝo Звонкий лабиовелярный аппроксимант). Iuj slavaj lingvoj skribitaj per cirila alfabeto do havas problemon transdoni la sonon "ﻭ‎" aŭ "ŭ", ĉar mankas taŭga cirila ekvivalento kaj ne eblas uzi latinan literon "w" meze de cirila teksto - la anstataŭa uzo de la cirila "в" (esperanta "v") do estas kompromisa elturniĝo, ne fidela al la araba. Iuj romanidaj lingvoj, kiuj redonas la sonon "ŭ" per litero "u" aŭ france "ou", kiel hispane Zauiya, itale Ez Zauia kaj france tradicie Zaouïa respektive Az Zaouiyah (nur lastatempe ankaŭ iuj francoj ekuzas la IFA-transliterigon kun la ne-franca litero w).

    En Esperanto teorie estas tri ebloj: 1. Ĉiam neperfekte latinliterigi ﻭ‎ (sono "ŭ") per "v" (tiam necesas skribi la araban nomon Al Ĝaŭf "Al Ĝavf" (provu prononci la duoblan konsonanton "v-f"!), 2. ĉiam latinliterigi ﻭ‎ per "ŭ" aŭ 3. sen konsidero de la araba fari novan regulon en respekto al la uzo de la duonvokalo "ŭ" en esperantlingvaj vortoj nur post "e" aŭ "a", kaj diri ke la araba signo ﻭ‎ (sono "ŭ") en esperantlingva transskribo estu litero "ŭ" post "a" kaj "e" (ekzemple Al Ĝaŭf) kaj estu litero "v" post aliaj literoj (ekzemple Zavija) - la lasta solvo tamen perdigus la elegantan esperantlingvan kutimon ke "unu sono estu unu litero"[1], kaj probable pli konfuzigus ol klarigus.

    Ĉu vi komprenas mian penson?

    ThomasPusch 08:51, 8 Apr. 2011 (UTC)

    PS: Mi movas vian kaj mian notojn al la diskutpaĝo diskuto:araba lingvo, ĉar ne temas pri persona temo, ankaŭ ne al demando nur ligata al transskribo de la urbonomo Zavija aŭ Zaŭija, sed pri tute principa demando rilate al latinliterigo de ĉiaj arabaj nomoj en Esperanto.

    1. Tion komprenas ankaŭ anglalingvanoj: Ekzemple la angla vikipedia teksto pri DIN 31635 elstarigas ke la akcepteco de tiu normo "relies less on its official status than on its elegance (one sign for each Arabic letter)".
    Mia demando: ĉu ni devas akcepti formojn de duoblaj, trioblaj konsonantoj de kiel iŭ, aŭo, aŭi aŭ similaj?

    Alia temo: Mi estas scivoleme, ĉu, laŭ vi, ĉiu w en la japanaj urbonomoj povas esti ŭ en Esperanto? Do, Wakayama al Ŭakajama, por pli perfekte redoni la originalan elparolon kaj konforme al IFA? Narvalo 13:05, 8 Apr. 2011 (UTC)

    Ankaŭ en normalaj esperantlingvaj vortoj, kombinoj vokalo-duonvokalo-vokalo oftas, vidu ekzemple "antaŭo" aŭ "anstataŭi". Sed mia propono ja estas, ke en latinliterigo de origine nelatinliteraj nomoj en esperantlingva teksto (do ne temas pri esperantlingvaj vortoj) la uzo de litero "ŭ" por sono "ŭ" pli simplas ol uzo de neesperanta litero "w" (kiu en iuj naciaj latinliteraj lingvoj estas sono "ŭ" kaj en aliaj sono "v", kaj en Esperanto tute ne difinatas, kvankam ja en IFA). Tiel do mi tute ne kontraŭas en esperantlingva teksto latinliterigi la urbonomon 和歌山市 per Ŭakajama(-ŝi), kvankam mi konscias pri via prefero de Vakajama (iom ŝanĝanta la prononcon). Se oni en teksto indikas uzon de IFA, kompreneble la prononcindikoj de IFA ankaŭ enordas, sed se latinliterigita vorto simple enhavas sonon "ŝ", latinliterigo per litero "ŝ" en esperantlingava teksto pli kompreneblas ol per la IFA-litero "ʃ", kaj same uzo de litero "ŭ" por sono "ŭ" pli simplas ol uzo de litero "w"...

    ThomasPusch 18:59, 9 Apr. 2011 (UTC)

    Saluton. Iu faris novan artikolon Ruĝa haro per tio kion ŝajne vi aldonis al la artikolo Rufa. Nun se mi bone komprenis oni havas artikolon Rufa kun ligoj al alilingvaj versioj de artikolo pri Ruĝa haro kaj eĉ tia materialo, dum la artikolo Ruĝa haro estas bone kongrua kun la titolo sed ne havas kaj ne povas havi alilingvajn ligojn. Mi supozas, ke solvo estus fortranĉi la priharan materialon el la artikolo Rufa kaj dediĉi ĝin nur al koloro kaj ne al haro, same fortranĉi ties nunajn ligilojn kaj meti ili al Ruĝa haro, ĉu ne? Mi supozas, ke vi enmetis tiun materialon pro la Historipaĝo de Rufa. Mi ne opinias min kompetenta por tiu afero. Amike. --kani 21:18, 24 Apr. 2011 (UTC)

    Mi neniel kreis la vorton "rufa", kaj mia gepatra lingvo, la germana, nomas rufajn harojn simple "ruĝaj". Sed tamen mi de tre longe konas kaj uzas la vorton, kaj same preferas ĝin kiel ekzemple la vorton "blonda" anstataŭ "flavaj haroj" aŭ "sablokoloraj haroj" aŭ simile. Tamen mi dubas ke ekzisto de du artikoloj - kaj "rufa" kaj "ruĝa har(ar)o" - havus sencon (kaj la menciita novulo ankaŭ vidas grandpartan identon de la konceptoj "rufa" kaj "ruĝa har(ar)o", preninte materialon el unu artikolo kaj simple duobligante ĝin en dua artikolo). Persone mi preferus ke la informoj estu en artikolo "rufa", konkretigante ke unuavice temas pri harkoloro (kiel "blonda"), kaj metus alidirektigon de "ruĝa har(ar)o" al "rufa". Sed mi hejme ankoraŭ rekonsultos mian PIV-on (nun mi laborejas), kaj tiam findecidos pri mia opinio...

    ThomasPusch 16:23, 26 Apr. 2011 (UTC)

    2011 Board Elections

    Saluton! I see you helped with translating the 2009 board election pages into Esperanto, and was wondering if you'd be able to help translating them this year as well, or maybe help find someone who can? We have tried to keep as much as possible similar to the 2009 pages, so the election pages shouldn't be that much work. The translation coordination page can be found at m:Board elections/2011/Translation. Thanks, Jon Harald Søby 15:18, 30 Apr. 2011 (UTC)

    artikolo "Tutmondiĝo"

    Saluton kaj dankon por via mesaĝo. Ja jes kunlaboro estas grava kaj plezura. --pino 16:58, 20 Jun. 2011 (UTC)

    Saluton! Vi iom bedaŭris ke malmultoj pluredaktis tiun "artikolon de la semajno" do mi ankaŭ provas interesigi, vidu Vikipedio:Diskutejo eble ĉu vi povas helpi per reago ? --pino 19:54, 17 Jul. 2011 (UTC)

    VIAF 47453644

    Saluton! Mi trovis WorldCat identities viaf-47453644. Ĉu la paĝo estas ĝusta? Vidu ankaŭ [3], [4] kaj [5] (kun mia E-laborlisto). Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 09:25, 30 Jul. 2011 (UTC)

    La "VIAF-identeco" miksas plurajn personojn kun la sama nomo Thomas Pusch. De mi estas nur la pri-esperantaj verkaĵoj. Iu matematika fakverkaĵo estas el la jaro 1975, tiam mi estis 9- ĝis 10-jara kaj en la 4-a respektive 5-a klaso - tiutempe mi vere ne interesiĝis pri verkado de matematikaj fakpublikaĵoj. Sincere, ThomasPusch 20:25, 31 Jul. 2011 (UTC)

    Dankon pro la respondo! Mi sukcesis akiri kelkajn kontaktojn al DNB sed ankoraŭ ne al OCLC. Estas amaso da laboro ...

    Nurembergo, la 10-an de septembro 2011

    Ĉu vi havas eblecon alveni al Nurembergo?. Vidu: laborgrupon "VIAF inter project linking". Se Vi iamaniere povos veni bv. enskribi ankaŭ ĉe Interessenten. Antaŭdankon! Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 06:52, 7 Sep. 2011 (UTC)

    Ŝalom, Reinhardt, ne, bedaŭrinde mi ne povos veni Nurembergen sabate. Mia kontribuo al vikipedio plejparte limiĝas al trajnvojaĝoj, tagmezaj paŭzoj kaj vesperoj en tagoj, kiam mi laborcele ne hejmas (videble multas tiaj vojaĝaj horoj...), aŭ al malgrandaj momentoj semajnfine vikipediumi kiam mi havas "libertempon" kaj la familio ĵus ne bezonas min. Sed ĉi-semajnfine miaj filoj estos la programo. Rezulte mi do estas pli virtuala kontribuanto ol reala kongresano ... Sed kion mi povas oferti estas kunhelpo iom post iom plenigi la esperantlingvajn ruĝajn ligilojn pri la temo, ekzemple LCCN kaj PND, sed ankaŭ la multajn mankajn ligilojn (ekzemple pri naciaj bibliotekoj) en la teksto VIAF. Sincere, ThomasPusch 10:39, 7 Sep. 2011 (UTC)

    Mi deziras agrablan semajnfinon kaj feliĉan kunestadon kun la familianoj. Via helpo estos tre bonvena precipe ĉar ekster germanlingva Vikipedio malabundas tiaspecaj laboroj. Certa Vi havas amikojn el aliaj Vikipedioj kiuj povos kunhelpi kiam estos klara kion oni devas / povos fari. Amike user:Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 12:50, 7 Sep. 2011 (UTC)

    P.S. Bv. listigi la tradukotajn paĝojn ankaŭ ĉe: kategorio:Ligoj al bibliotekoj/Kreinda artikolo. Plej urĝe estas bezonata traduko de: Uzanto:Леонид Розенфельд/Greasemonkey-Skript (✔ Farite, TP). Ĝi faciligos la vivon. Bv elprovi la skripton mem. Mi elrpovis ĝin kaj hejme kaj en interreta kafejo. Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 14:53, 7 Sep. 2011 (UTC)

    Dankegon pro la tuja kaj belega traduko! Ĝi certe helpos al la kunlaborantoj en E-lingva Vikipedio. Vi / oni povas movi la paĝon al pli taŭga loko. Mi metis kopion al commons:Commons:VIAF inter project linking/viaf.user.js Greasemonkey-Skript/eo. Estas minimumaj diferencoj rilate la ligoj al eo.wp. Dum Via traduko mi verkis commons:Commons:VIAF inter project linking. Do bonan nokton!. ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 02:06, 8 Sep. 2011 (UTC)

    Kara Thomas! Ĉu Vi trovos tempon por traduki de:Bibliothekssigel. Mi trovis la paĝon rilete diskuton en grupo [bibliotekoj] ISIL-kodo. Antaŭdankon! Kun elkoraj salutoj el Munkeno Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 07:42, 16 Sep. 2011 (UTC)

    Anstataŭo de la ŝablono projekto per la ŝablono projektoj

    Kara Tomaso,

    mi konstatas, ke vi komencis sistme anstataŭi la ŝablonon "projekto" per la ŝablono "projektoj" en miaj artikoloj. Mi tamen tute intence utiligas la ŝablonon "projekto", kiu fakte grafike pli konvenas al la stilo, kiel mi prezentas la artikolojn (entute la ŝablono "projektoj" kreas grafikan fuŝaspekton aperante dekstre de la paĝo kaj rompante la kontinuecon de la tekstofluo. La ligiloj al projekto komunumaro ja estas ekstera ligilo, kaj ĝi aperu en tiu paragrafo. Do mi petas vin ne anstataŭi la ŝablonon projketo per projektoj. La korekto de la malgranda "l" en ligilo, memkompreneble bonvenas.

    Amike DidiWeidmann 09:11, 2 Sep. 2011 (UTC)


    Saluton Didi,

    mi hieraŭ vere multe ekanstataŭis la ŝablonon "projekto" per ŝablono "projektoj" - komence tute ne en viaj artikoloj, sed fine mi konstatis ke mi ekrenkontas pli kaj pli da viaj artikoloj (mi sekve kontrolis kaj konstatis ke restas pli-malpli nur multaj jarkronikaj artikoloj antaŭ la jaro 1200, kaj multaj artikoloj de vi, apenaŭ pliaj uzoj). Sed ĉar jam malfruis, mi tiam decidis simple enlitiĝi kaj sekvatage (do nun) konsultiĝi kun vi.

    Kvankam mi ne malfermis la temon en la diskutejo, mi ekagis baze de la senrezultaj notoj de la koncerna diskutpaĝo: Al mi tute plaĉas la grafika aspekto se uzatas la ŝablono "projekto", sed min ĉiam iritadas la tekstoj kiel "Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso ...". Miakomprene la stilo de tiu frazo ŝajnas kvazaŭ de komencanta lernanto de Esperanto, kies gepatra lingvo ne konas difinitan artikolon (ekzemple slava aŭ balta lingvo). Kaj "multimedia" ankaŭ ne estas vera esperantlingva vorto. Flanke eĉ la uzo de la vorto gloso ne estas tute ĝusta, sed tio eble diskuteblas. Mi tute kontentus, se la tekstoj estus "La vikimedia komunejo proponas plurmediajn dosierojn pri la temo sub la gloso [aŭ: en la paĝo, aŭ: per la ligilo] ...".

    Sekvapaŝe mi vidis, ke la ŝablono estas nekutime komplike farita, kaj ekŝajnis al mi ke neniel eblas rapide mem fari la lingvajn ŝanĝojn, sen riski misfunkcion de multegaj paĝoj. Mi do decidis ne profundiĝi pri lernado de la ŝajne komplika sintakso, sed peti pri helpo, jam en marto 2008, kaj denove en aŭgusto 2009. La solaj reagoj estis de Petro Tomasovsky kaj Arno Lagrange, ambaŭ ne vikipediaj komencantoj, kiuj ŝajne trovis la ŝablonon simile malpraktike komplika, kaj Arno komentis "Mia reago estas la sama: tagaloge estas ĥaosa. Bonvolu prefere plibonigi tagaloge."

    Post kiam dum pli ol 3 jaroj la situacio pri la ŝablono ne ŝanĝiĝis, ĝi ŝajnas stranga al pluraj administrantoj, kaj kompare al la sume 150 000 artikoloj relative malmulte uzata kompare al la samaspektaj kestoj tagaloge, tagaloge kaj tagaloge dekstre sube en artikoloj, mi hieraŭ decidis simple ekagi laŭ la konsilo de Arno pli uzigi la ŝablonon tagaloge. Tamen: Se vi aŭ iu ajn alia povas adapti la tekston de tagaloge al pli bona vortumo, mi estus tute kontenta pri la grafika ideo prezenti la ("internajn") ligilojn en tekstaj linioj similforme kiel la ligiloj al paĝoj en la ekstervikipedia komputila reto. Mi supozas, ke pri la ŝablono tagaloge vin ĝenas, ke ĝi ofte (en malgrandaj artikoloj kun kompare granda informkesto dekstre supre) aperas "ie ajn" sub la informkesto aŭ sub pluraj dekstren metitaj fotoj, kvazaŭ "flosas" dekstre malsupre en la paĝo, sen havi fiksan lokon en la teksto. Tiun kritikon mi povus bone kompreni. Al mi la ideo de ŝablono tiom komplika ke pluraj vikipediaj administrantoj opinias ne povi ŝanĝi ĝin, ŝajnas kontraŭa al la koncepto ke vikipedion rajtu kaj kapablu plibonigi ĉiu ajn.

    Jen do la demando, kiun mi ĉiukaze hodiaŭ demandintus al vi: Kion vi opinias pri tio? Ĉu vi kapablas adapti la ŝablonan tekston, aŭ trovas personon kiu povas? Ĉu mi ne sufiĉe penis profundiĝi en la sintakson en marto 2008, kaj vi diros al mi ke post ioma orientiĝo tute simplas? Kiel ajn - mi certe ne "subite ekagis", sed jam atendas ekde 3 jaroj kaj duono, intertempe forgesis sed ripete estis rememorigita ke la ŝablona teksto de tagaloge en la nuna formo ŝajnas al mi stranga.

    Sincere, ThomasPusch 14:52, 2 Sep. 2011 (UTC)

    Fakte mi plene konsentas, ke la teksto de la ŝablono "projekto" ne estas tre bona (mi tion neniam vere kontrolis), tion oni tamen povas facile modifi, sen tuŝi la grafikan aspekton. La grafika aspekto de la ŝablono "projektoj" aliflanke estas ne nur katastrofa, sed ĝi simple fuŝas la tutan artikolon, se oni ĝin ne metas tute je la fino de la artikolo, ĉar ĝi simple kreas paĝan rompon! Do mi aliĝas al via propono lingve modifi la ŝablonon (ne estas mia kreitaĵo ...) kaj rapide cerbumas pri vortumo.DidiWeidmann 17:46, 2 Sep. 2011 (UTC)
    Kara mi fakte devas rezigini pri la lingva modifo de tiu ŝablono, ĉar ĝi estas tiom komplika, ke homo kun ordinara cerbo, kiel mi, simple ne kapablas trovi la lokon, kie troviĝas la tekstoj, kiujn ni volas modifi. Do fakte mi vidas nur tute alian solvon, nome mem konstrui novan ŝablonon, kiu grafike havas bonan aspekton, sed funkcias tute simple! Amike DidiWeidmann 18:20, 2 Sep. 2011 (UTC)
    Jen ... nun vi konscias pri la problemo! Mi jam antaŭ marto 2008 nekredeme rigardis la ŝablonan sintakson kaj nur miris - ĝuste tial mi tiam metis la helpopeton kaj esperis ke iu ajn alia montriĝus kompetenta prilabori la ŝablonon. Konsiderante ke al vi persone gravas la temo, kaj vin aparte ĝenas la grafikaj malavantaĵoj de tagaloge (kion mi daŭre komprenas), mi simple bondeziras al vi energie trovi bonan solvon. Thomas 18:47, 2 Sep. 2011 (UTC)
    Fakte la ŝablona sintakso aspektas pro mi kvazaŭ la verko de aŭtisto ... - verŝajne eĉ ne la aŭtoro mem ĝin komprenas ankoraŭ. La tute saman rezulton mi nun sukcesis atingi per nova treege simpla ŝablono kun nomo "tagaloge" (fakte mi ne volas tutxis "commonscat", por ne tusci la paĝojn de aliaj). DidiWeidmann 18:51, 2 Sep. 2011 (UTC) Jen ekzemplo:
    Se nun vi deziras plibonigi la tekston, tiam vi tion facile povas. Tiu-ĉi ŝablono taŭgas nur kiel ligilo al kategorio en komunuejo, sed fakte tio estas la sola, kiun mi kutime bezonas. Amike DidiWeidmann 18:59, 2 Sep. 2011 (UTC)
    Mi konsentas ke via propono laŭ la sintakso de la germana vikipedio aspektas multe pli komprenebla, kaj adaptebla, sed mi ne pensas ke la propono plenas se ĝi nur konsideras komunejan kategorion... Almenaŭ komuneja paĝo kaj vikicitaro devus esti antaŭvidataj, kaj ne tiom malofte ankaŭ vikinovaĵoj kaj vikivortaro menciatas. Por funkcioplena propono sume mi pensas ke ĉiu parenca projekto devas esti enplektebla. Sed ĉi-momente mi nur mencias tiun opinion kaj foriros de la komputilo - la familio vokas. ThomasPusch 19:07, 2 Sep. 2011 (UTC)
    La ideo de la verkisto de la ŝablono "projekto" estis meti ĉion en unu solan ŝablonon, kaj la konsekvenco fariĝis io tute ne plu redaktebla por simplaj homoj kiel mi kaj vi. Pro mi fakte ĝis nun ne aperis neceso de alia ligilo ol al komunuemo. Sed fakte anstataŭ penadi verki komplikan ŝablonon, simple eblas kopiie la modelon de komunejokat kaj anstataŭi "komunejo" per "vikicitilo" ktp. ktp. ... - estas pli saĝe havi por ĉiu projekto apartan ŝablonon, ol tiel komplikan ŝablonon poste tute ne plu manipuleblan. Se vi do vidas la bezonon, simple "ŝtelu" mian modelon de la ŝablono "komunejokat" (kiun mi ja mem "ŝtelis"). Amike DidiWeidmann 17:17, 3 Sep. 2011 (UTC)
    Mi konsentas ke la ŝablono {{komunejokat}} funkcias, kaj ke eblos fari pliajn tiajn ŝablonojn, kiuj sume donos alternativon al uzo de la kutima ŝablono {{projektoj}} (aŭ {{commons}}, {{commonscat}} ktp.). Sed ĉu ne tamen aldone troveblas simpla vojo ŝanĝi la nunan ŝablonon {{projekto}} tiel ke ĝi simple plusendas al unuopaj ŝablonoj, aŭ al sub-ŝablonoj "ŝablono:projekto/subŝablono"? Mi mallonge ekeksperimentis per {{projekto testa}}, sed evidente faras logikan eraron, kaj tiom simple kiom mi imagis, ne estas. Se ne aperas ebleco ankoraŭ transformi la ŝablonon {{projekto}} al io utila, necesos tamen iom post iom forigi ĝian uzon kaj tiam eblus entombigi ĝin. Ĉu hazarde vi havas ideon kiel eblus programigi funkcian "dissendan" ŝablonon {{projekto testa}}? Sincere, ThomasPusch 10:55, 5 Sep. 2011 (UTC){{komunejokat}}
    PS: Vi vidas ke mi proponus iom modifi la vortumon de {{komunejokat}}: Pli klaras "vikimedia komunejo" ol nur "komunejo", eblas rezigni pri la duoblaj punktoj frazomeze, kaj eblas redukti "bildoj, grafikaĵoj" al nur "bildoj", por gajni iom da spaco, ĉar ja grafikaĵo ankaŭ estas speco da bildo. Ĉu?
    Dum la vortumo estas lingve korekta kaj la grafika strukturo de la ŝablono ne estas tuŝita, ĉiuj plibonigoj bonvenas. Rilate al riparoprovoj de la ŝablono "projekto" - se iu estas tiom lerta kaj genia, ke sukcesas ripari tiun ŝablonon, li/ŝi bonvolu ... mi vere devas rezigini, ĉar por mi la teknika strukturo kaj enigmaj substrukturoj de tiu ŝablono estas granda enigmo. Mi eĉ timas, ke en tia ŝablono eblas kaŝi ion ajn [eksemple fiprograman virusosimilan], sen ke oni tion malkovras. DidiWeidmann 18:53, 6 Sep. 2011 (UTC)

    Pardonu ke mi enmiksiĝas. Mi unue konstatis ke Didi amase ŝanĝis {{projekto}} al {{Komunejokat}}, kaj scivolas kial ne prefere uzi {{projektoj}}. Kiel vi jam diris ambaŭ supre {{projekto}} estis fuŝe importita komplika ŝablono kiun la enportinto ne kapablis taŭge funkciigi; kiam mi provis kompreni kiel ĝi devus funkcii mi rapide rezignis kaj preferis aparte krei {{projektoj}} tiamaniere ke mi povu kompreni kiel ĝi povas funkcii. Al tiu lasta mi poste aldonis tiun econ ke enmeto de ĝi en paĝon aperigas en la flankan strion ligilojn similajn al "Aliaj lingvoj" sub titolo "Aliaj projektoj". Mi do volis doni ankaŭ tiun econ al {{Komunejokat}} kaj en unua tempo konstatis ke ĝi ankaŭ estigas aspekton kiun Didi trovas maldezirinda. Mi sekve apartigis ecojn (difinitajn en Mediawiki:common.css de sinteno difinita en Mediawiki:common.js) tiel ke {{projektoj}} kaj {{Komunejokat}} respektive havu apartan aspekton kaj ambaŭ estigas la oportunan ligilon en la flankan strion. Pri {{projekto}} mi rekomendas forgesi. Pri pozicio de {{projektoj}} mi kutime lokigas ĝin supre de la sekcio "Ligiloj eksteren" antaŭ la aliajn listigitajn ligilojn. Ĉar ĉi tiu ŝablono difinas desktre flosantan skatolon (per float:right;), lokigante ĝin tie, ĝi ne tro malbone aspektas (vidu ekzemple Angla_lingvo#Eksteraj_ligiloj). --Arno Lagrange @ 06:20, 7 Sep. 2011 (UTC)

    Vi tre bonvenas enmiksiĝi. Estas konsento de la ŝablono {{projekto}} estas maldezirinda: ne nur indas "forgesi pri ĝi", sed mi proponas maluzigi kaj poste tute forpreni ĝin. Mi persone ne malkontentas pri la aspekto de {{projektoj}}, sed mi komprenas la preferon de Didi uzi la grafikan aspekton de {{komunejokat}}, kies dezajnon preferas la tuta germanlingva vikipedio. Mia revo unue estis, fari "tutan" ŝablonon en dezajno preferata de Didi, kompreneble programitan, kun ebleco mencii ĉiujn parencajn vikimediajn projektojn (tio kion ja ankaŭ mallerte celis {{projekto}}). Sed mi ekkonsciis ke mi tute ne fakulas pri programigo de tiaj ŝablonoj kaj rapide rezignis pri la mallerta komenco {{projekto testa}}, pri kiu mia ideo estis, ke en funkcia stato eblus kopii ĝin en la lokon de la nuna {{projekto}}, kaj ĝi plugvidus al unuopaj "subŝablonoj" kiel {{komunejokat}} kaj simile "komunejo", "vikicitaro" ktp., tiel ke ne necesus unuope ŝanĝi la uzon de {{projekto}} en ankoraŭ pli ol 2500 paĝoj. Mi persone jam rezignis pri tiu revo, ne volus investi la tempon plilertiĝi pri ŝablona programigo, kaj volus enrubujigi la eksperimentan {{projekto testa}}. La ŝanĝoj, kiujn vi, Arno, faris en {{komunejokat}}, ĉiuj aspektas al mi sencaj - mi nur opinias ke la komuneja emblemo nun kompare tro grandas. Ĉu vi pensus ke eblus ankoraŭ funkciigi iun ideon kiel {{projekto testa}}, aŭ ĉu necesos unuope (ĉu permane ĉu robote) forpreni la restajn pli ol 2500 uzojn de la stranga ŝablono "projekto"?
    ThomasPusch 10:15, 7 Sep. 2011 (UTC)
    PS: Principe tiu-ĉi diskuto okazu en "Ŝablono-Diskuto:Projekto", ne en mia persona diskutpaĝo. Sed se la rezulto estos nuligi la ŝablonon projekto, tiam pli sencos poste arkivige ŝovi ĉi-diskuton ekzemple al la diskutpaĝo pri la ŝablono "komunejokat". Provizore mi do lasas ĝin ĉi-tie. Thomas
    Jes laŭ mi indus finpretigi vian {{projekto testa}}. Mi povus iam zorgi pri tio sed momente havas jam tro da taskoj. AL

    Statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko

    Mi provis simpligi en {{Dokumentado de Eŭropa Unio}} "Ligiloj pri la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko" al "Statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko". Ĉu ne pli oportune uzi mallongigojn "Statuto de la ESCB kaj de la ECB" ? AL @ 00:07, 8 Sep. 2011 (UTC)

    Mi konscias ke la vortumo "Ligiloj pri la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko" tre longas. La problemo tamen ne estis mi, sed la EU-dokumentaro: La ligiloj en 23 lingvoj ne sendas al la statuto, sed sendas po lingvo al listo de unuopaj dokumentoj, inter kiuj estas protokolo pri la statuto kaj pliaj rilataj juraj tekstoj. Tial mi skribis "Ligiloj pri..." kaj ne simple "Statuto...". La mallongiga formo "de la ESCB kaj de la ECB" grafike bone aspektas en la artikolo pri la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj. Sed kvankam multaj konjektos kio estas ECB, ĉu vi senhezite divenus kio estas ESCB? Konsentite, en la teksto pri Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj eblas elstarigi la mallongigon ESCB kaj tiam pli kuraĝe eblus uzi ĝin en tiu teksto. Sed principe mi kontraŭas la inflacian enkondukon de mallongigoj (EU havas la tendencon tiel procedi...). La plena nomo Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas malmultaj tekstaj centimetroj pli ol la laŭ mi ne ĝenerale konata mallongigo ESCB: Mi pledas pro klareco uzi la plenan formon.
    Se mia nova artikolo de hieraŭ entute helpas klarigi, kio estas la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj, mi tre kontentas! Mi ne luktas ĝenerale diskonatigi al ĉiu la signifon de la mallongigo ESCB. Do mi preferus lasi la komplikan formulon "Ligiloj pri la statutoj...". Se eblus ligi rekte la 23 ligilojn nur al la 23 pristatutaj protokoloj en pdf-formato, tiam la titolo facile povus pli mallongi - sed la retadresoj pli malsamas ol nur pri la duliteraj lingvokodoj, tial rekta ligo per la ŝablono ne eblas. Ĉi-tie mi preferas enhavan klarecon al bela grafika aspekto.
    ThomasPusch 14:45, 8 Sep. 2011 (UTC)

    Distrikta reformo en Meklenburgio-Antaŭpomerio

    Saluton, Thomas. Mi ne scias, ĉu vi jam legis la jenan artikolon de:Kreisgebietsreform Mecklenburg-Vorpommern 2011 kaj mian diskuteron en la diskutejo. Do kiel ni povus esperantigi la tie menciitajn nomojn de la novaj distriktoj resp. eksterdisktriktaj urboj? Temas pri la jenaj:

    Amike --Tlustulimu 17:25, 9 Sep. 2011 (UTC)

    Mi povos helpi ekde lundo. Persone mi limigus min rilate al la novaj distriktoj fari ne multe pli ol ĝermajn artikolojn, tiel ke eblos novordigi la komunumajn ligilojn, la navigilan ŝablonon kaj la kategoriojn - pli ampleksajn informojn tiam povos aldoni tiu kiu volos. Sed bonas rapide respeguli la administran reformon, per limigita fortostreĉo.

    ThomasPusch 09:46, 10 Sep. 2011 (UTC)

    PS: Kadre de tio utilos ankaŭ verki artikolon pri la geografia kaj turisma regiono (ne la politika distrikto) Mecklenburgische Seenplatte, kies nomon mi cetere simple tradukus per "Meklenburga Lagaro".

    Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi kreis Kategorio:Eksaj distriktoj de Meklenburgo-Antaŭpomerio‎. Tio estas bona ideo. Sed kiel ni traktu Nordwestmecklenburg? Ĝi pligrandiĝis je la urbo Wismar. Do ĝi ne malaperis. Amike --Tlustulimu 18:07, 10 Sep. 2011 (UTC)

    Do ĝi ne malaperis, kaj ne estos en la kategorio "eksaj...". Jam estas similaj kategorioj pri eksaj distriktoj de Saksio kaj de Saksio-Anhalto, kie ankaŭ okazis grandaj administraj reformoj post kiam aperis ĉiuj esperantlingvaj artikoloj pri distriktoj - Meklenburgo-Antaŭpomerio ne estas la unua "kazo". ThomasPusch 18:15, 10 Sep. 2011 (UTC)

    Tonalta lingvo

    Vidu la diskuton Ton-, tona aŭ tonalta lingvo.

    Saluton Thomas! Jen pinte aktuala nova ĉefministr(in)o, kaj ni eĉ ankoraŭ ne havis artikolon pri ŝi! Tio ja estis nepre plenigenda manko, kaj ne estas tro surprize ke ĝuste tiam tiaj "kolizioj" okazas. Estis do bonŝance ke mi ne detruis tro de via laboro, nek vi de mia. :-) Cetere, mia propra vikipediumado ĉiam nur okazas rekte retkonekte - almenaŭ nuntempe, sed tio eventuale povos ŝanĝiĝi estonte. Ekde venontprintempe mi regule trajnos laborejen, antaŭideble retumante kun portebla komputilo surgenue... Dume mi nun hejmas, kiel plentempa patro dufilina, kun iometa vikipediumado en la vesperaj horoj ;-) Amike, Moldur 18:40, 4 Okt. 2011 (UTC)

    Oŭrenso

    Saluton, Thomas. Mi ŝatus scii, kial vi alidirektis la artikolon "Oŭrenso" al "Orenso". Mi vere ne komprenas kio pelis vin fari tion. Brakumojn. Susomoinhos 23:00, 9 Okt. 2011 (UTC)

    Krei la alidirektigon estis rapida ago, de malmultaj sekundoj, en marto 2008, antaŭ pli ol tri jaroj, kaj tial mi ne tuj rememoris. Sed la redaktohistorio montras, ke artikolo de la nomo "Orenso" (evidente laŭ la hispanlingva urbonomo "Orense") pri la urbo ekzistis jam ekde majo 2005, kaj klaras ke mi pensis ke almenaŭ per alidirektigo estu konsiderata nomformo laŭ la galega nomo "Ourense" - plej probable en marto 2008 mi rimarkis ke estis ruĝa ligilo en iu artikolo al ĝis tiam neekzista paĝo "Oŭrenso", kaj mi ĝeniĝis pri la misimpreso de la ruĝa ligilo kvazaŭ artikolo pri la urbo ne ekzistus - ĝi tiutempe JA jam delonge ekzistis. Fakte eblas konjekti ke almenaŭ en la artikolo Galegio mem en marto 2008 ekzistis tia ruĝa ligilo, eble mi vidis tian mison ankaŭ en aliaj paĝoj tiam. Principe mi hezitas tro grandanime esperantigi loknomojn, sed aparte en regionoj kie konkurencas pluraj regionaj lingvoj kaj ties loknomaj variaĵoj, loknomo en Esperanto teorie pli neŭtralas ol prefero de la kastilia aŭ eŭska en Eŭskio, la germana aŭ pola en historie germanaj urboj de 1945 apartenantaj al Pollando (tial ekzemple la nomo "Vroclavo" bonas) aŭ simile... Praktike ja tiom simple ofte ne estas, ĉar ofte en la esperantlingva nomo ankoraŭ videblas la fonto, do elekto de aŭ "Vitorio" aŭ "Gasteizo" por la eŭska urbo tamen montras preferon por la kastilia aŭ eŭska, kaj pri certa baltmara urbo klaras ke ĝi en Esperanto nomiĝis "Dancigo" ĝis 1945 kaj "Gdansko" post tiam - ankaŭ tie videblas la fonta lingvo... Same pri Orenso/Oŭrenso. ĈIUKAZE alidirektigo de pluraj nomformoj al unu artikolo pli helpas ol aperigo de ruĝaj ligiloj, kiuj ne gvidas al la celo. Se estas prefero pri formo Oŭrenso (laŭ la galega) kompare al Orenso (laŭ la kastilia), mi neniel ajn kontraŭas! Male: Ja mi en Vikipedio estis la unua kiu entute videbligis la galegfontan (pli regionisman) formon.

    Kulture malcentreme salutas ThomasPusch 17:19, 10 Okt. 2011 (UTC)

    Dankon pro via respondo. Nu, fakte la solaj oficialaj loknomoj estas, de 1983, tiuj en la galega. Hodiaŭe, "Orense" (ne plu oficiala) flaras je... ni diru "alia epoko". Ĉi tie la lingva situacio tute malsamas al tiu de Eŭskio, ĉar la galega (t.e., la portugala de Galegio) kaj la hispana ja estas tre similaj lingvoj, tiom, ke ĉiuj scipovas ambaŭ, en pli aŭ malpli bona grado. Cetere, mi konsentas kun vi pri tio, heziti ĉe esperantigo de loknomoj, des pli se ne temas pri grandaj urboj aŭ gravaj provincoj. Amike, Susomoinhos 00:18, 21 Okt. 2011 (UTC)

    Ŝablono:Informkesto sciencisto

    Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi provis ŝanĝi la formaton de {{Informkesto sciencisto}}. Bedaŭrinde via ŝanĝo fakte difektigis la ŝablonon. Do kion vi celis fari? Eble mi povos helpi al vi. Amike --Tlustulimu 13:49, 17 Nov. 2011 (UTC)

    Vidu mian noton en via diskutpaĝo: Klaras ke la ideo estas unuecigi la ŝablonon informkesto sciencisto al sama strukturo kiel aliaj biografiaj informkestoj - aparte krei saman larĝon, kiel vi mem antaŭe plurfoje postulis. Nun la informkesto sciencisto pli larĝas ol ekzemple {{Informkesto politikisto}} aŭ {{Informkesto muzika artisto}} aŭ {{Informkesto esperantisto}} (kiuj inter si samlarĝas kaj havas bonan formaton, dum nune la ŝablono informkesto fakte tro larĝas (laŭ la programigo, ĉiuj havu larĝon "23em", sed praktike tamen la larĝoj ne samas). Ĉio klara, ĉu ne? Mi tute konsciis ke mia ekadapto dum kelkaj minutoj difektigos la ŝablonon, kontentas ke vi transprenas la taskon, kaj certas ke unuecigo de la ŝablonoj ne devus esti tro granda problemo... Amike, ThomasPusch 14:01, 17 Nov. 2011 (UTC)

    Bedaŭrinde la larĝeco pli facile realigeblas ol la fona koloro. Pro tempomanko mi povos tion nur fari vespere. Ĉu bone? --Tlustulimu 14:23, 17 Nov. 2011 (UTC)
    Sama larĝo estas grava, la demando pri koloro entute nur estas dezajna detalo sen tempopremo (parolante pri dezajno, eble la informkesto ankaŭ povus havi rekonan informkestokapan grafikaĵon "scienco"). Se vi povos samlarĝigi la diversajn informkestojn vespere (nun en mia komputilo ili ankoraŭ malsamlarĝas), estos tute bone. -- ThomasPusch 14:28, 17 Nov. 2011 (UTC)
    La klaso scienco fakte ne ekzistas, tiel ke eĉ neniu fona bildo aperas. La ekzistantaj klasoj troviĝas en Vikipedio:Informkestoj en la tiea listo. Proponoj pri uzeblaj bildetoj en la Komunejo estas bonvenaj. Amike --Tlustulimu 14:37, 17 Nov. 2011 (UTC)
    Mi proponus simple uzi la informkestokapan bildon pri "fiziko" ankaŭ por "scienco" ĝenerale... Ĝi bone taŭgas ankaŭ por reprezenti kemion kaj medicinon kaj astronomion ktp. ThomasPusch 14:47, 17 Nov. 2011 (UTC)
    Saluton, Thomas. Dankon pro la ideo pri "fiziko". La fona bildo jam funkcias. Krome mi trovis la erareton, kiu kaŭzis, ke la fona koloro ne ĝuste funkciis. Mi devis korekti la defaŭltan valoron de {{#switch: en {{informkesto sciencisto/koloro}}. Ĝi funkcias alie ol la defaŭlta valoro de parametroj. Bonvolu rigardi mian ŝanĝon, por ke vi sciu tion estonte. Ĉu vi havas proponojn por pliaj fonkoloroj laŭ la diversaj sciencoj? Amike --Tlustulimu 17:21, 17 Nov. 2011 (UTC)
    Dankon ke la larĝoj de la informkestoj "sciencistoj" nun ĝustas, kaj ke la koloro kaj fona bildo ankaŭ jam aplikiĝis. Mi nun estas en hotelo de profesia kongreso, interreta uzo tre kostas, kaj tial mi ne tre sondos pri via demando jam nun. Tamen sen pripensi mi povus diri ke la ŝablono informkesto politikisto laŭ mi aparte ofte uzatas kaj povus havi apartan bildon ... kaj eblus ankaŭ diskuti pri la informkesta koloro, kio nun estas intense helbluo - sed eble tia "nedifinebla" koloto eĉ tute bonas, ĉar multaj koloroj (ruĝa=socialistoj kaj komunistoj, nigra=konservativuloj, flava=liberaluloj, verda=ekologiuloj, bruna=nazioj ...) jam estas partie difinitaj en politika konteksto...
    Mi tamen iom pensos pri via demando post mia profesia kongreso. -- ThomasPusch 23:31, 17 Nov. 2011 (UTC)

    Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:32, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

    Salut'! Se vi opinias, ke urbego estas pli bona, bv. alinomadi. La artikolon ne mi kreis, sed supozeble germano. Mi trovis ĝin, kiel artikolo pri 3 landoj, mi aldonis partojn laŭ la tuta mondo. --Crosstor 05:54, 22 Dec. 2011 (UTC)

    Ŝajnas saĝe vere alinomi la tekston, kaj mi faros tion vespere: ĉiukaze la ideo kaj de la teksto grandurbo (=listo pri urboj de pli ol 100 000 loĝantoj) kaj metropolo (=listo pri urboj de pli ol 500 000 loĝantoj) bonas: se la ligiloj ĝustas, do ruĝa koloro aperu nur pri urbo kiu ne havas esperantlingvan vikipedian artikolon, ne mise, tiam unurigarde eblas vidi kie estas artikolaj truoj pri grandaj urboj - tiu ideo tute aprezindas. -- ThomasPusch 09:49, 22 Dec. 2011 (UTC)

    Mi aldonas, ke nun ĉiuj urboj, pli grandaj, ol 500.000 estas bluaj. La malpli grandaj nun en Eŭropo estas bluaj (escepte ĉ. 20), en aliaj kontinentoj la ruĝo dominas.--Crosstor 11:09, 22 Dec. 2011 (UTC)

    Demando

    Saluton, mi kreas la artikolon Kuujjuaq (Kebekio) kaj mi volas demandi al vi Ĉu ĉefvilaĝo ekzistas ?. Dankon pro via respondo. Amike, Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:31, 28 Jan. 2012 (UTC)

    Mi neniam aŭdis aŭ vidis la vorton kaj tial ĝi ŝajnas al mi stranga. Sen koni la kontekston en kiu vi volus uzi la vorton, eventuale eblus elturniĝi pli neŭtrale simple skribi "vilaĝo" aŭ ankoraŭ pli ĝenerale "loĝloko"... Aliflanke el lingva vidpunkto enkonduko de nova tia vorto ne malpermesatas - nur ne tuj klaras ĉu temu vilaĝo en kiu aparte loĝas ĉefoj, aŭ ĉu pri unu el pluraj vilaĝoj, ligitajn en administra komunumo, en kiu tiu unu vilaĝo havu ĉefan, gvidan, centran rolon. Dubokaze pli bonas priskribi ol enkonduki novan terminon...
    Kaj eble vi ja simple volas diri "Kuujjuaq estas la plej granda inuita vilaĝo de Nunavik, Kebekio, Kanado."
    Sincere, ThomasPusch 19:44, 28 Jan. 2012 (UTC)
    Dankon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:49, 28 Jan. 2012 (UTC)
    Ankaŭ, ĉu Kuujjuamiuto estas korekta por nomiĝi loĝantojn de Kuujjuaq ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:56, 28 Jan. 2012 (UTC)
    En kiu lingvo? Ne trovinte ion en la koncernaj angla kaj germana artikoloj, mi trovis "Ses habitants s'appellent les Kuujjuamiut" en la franca teksto (pluajn lingvoversiojn mi do nun ne traserĉis). Se vi insistas, vi skribu "La vilaĝaj loĝantoj [respektive vilaĝanoj] inuite nomatas Kuujjuamiut" (prefere kun prononchelpo). Aldoni esperantlingvan o-finaĵon al inuita vorto de pure loka signifo ŝajnas al mi nesenca. Ĉu?
    ThomasPusch 20:05, 28 Jan. 2012 (UTC)
    Fine, mi ne metas la laŭlokan nomon al loĝantoj de kuujjuaq, kiu evitos problemojn. Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:06, 28 Jan. 2012 (UTC)

    Multan dankon pro la korektoj, plibonigoj, kaj pliampleksigo! --Haruo 17:07, 3 Feb. 2012 (UTC) - Nedankinde... --ThomasPusch 19:09, 3 Feb. 2012 (UTC)

    Litovaj personaj nomoj

    Kion vi pensas pri ideo aldoni al la esperantlingva vikipedio artikolojn pri la (internacie iom specifaj) litovaj personaj nomoj, simile al la ĝis nun 110 germanlingvaj tekstoj en la jena kategorio de la germana vikipedio?

    Aidas (diskuto) 11:56, 26 Feb. 2012 (UTC)

    Tute bone. Fakte mi jam pli longe pensis pri io tia, sed ĝis nun ne realigis la ideon. Hodiaŭ posttagmeze mi dum kvin horoj kun poŝkomputilo sidos en trajno kaj facile povos fari unuan paŝon al tiu direkto - eble eĉ tute realigi ĝin, ĉar la kreendaj paĝoj restos relative mallongaj kaj mi ankoraŭ havas literaturon pri la temo (K. Kuzavinis/B. Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilnius 1994). Do laŭenhave eblos superi la germanlingvajn paĝojn.

    ThomasPusch (diskuto) 12:34, 26 Feb. 2012 (UTC)

    Saluton Thomas! Koncerne la nomon Robert, vi eble ankaŭ povus aldoni ke ĝi estas/estis populara en Francio, kvankam eble iomete maljuniĝinta. La kulmino estis en 1926 kun 11583 naskitoj (Tout sur le prénom ROBERT). --Dominik (diskuto) 03:50, 2 Mar. 2012 (UTC)

    Salut' ! Mi korektis distriĝeman eraron: Vi metis Germanio anstataŭ Rumanio. Ne estas grava, sed mi ĵus volis atentigi pri via nevola eraro. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 23:07, 6 Mar. 2012 (UTC)

    Dankon. Jes, mi jam lacis, kaj miris ke nacia Esperanto-asocio de tia grando ankoraŭ ne havas vikipedian artikolon (kvankam fakte ankoraŭ mankas iuj el tiaj artikoloj). Mia celo tamen dum la lastaj tempoj estis plenigi artikolojn pri LS-oj de TEJO, kaj tiun laboron mi hieraŭ miavidpunkte finis: estas nun tekstoj pri 40 el la 46 landaj sekcioj, kaj pri la lastaj 6 mi rete ne trovas kontentigajn informojn: aŭ lokulo devus aldoni tiujn informojn, aŭ la sekcioj estas fakte ne plu vivaj (tion mi forte supozas ekde jam 20 jaroj ekzemple pri la sekcio en Grekio...). La ĝermo pri EA de Rumanio, LA de UEA, ĉiukaze estas minimumisma - tamen komenco. ThomasPusch (diskuto) 09:23, 7 Mar. 2012 (UTC)

    Cite web

    Kara Thomas! En artikolo Anastacia, anstataŭ forigi ĉiujn "Cite web" ŝajnis al mi preferinde anstataŭi ilin per "citaĵo el la reto" (kaj "title" per "titolo"). --Dominik (diskuto) 07:35, 23 Mar. 2012 (UTC)

    Kara Dominik: La problemo tie ne estas la angleco de la forigita ŝablono "cite web", sed la fakto ke la tri ligiloj estas komercaj elŝutejoj de muzikaĵoj de Anastacia, kaj ne estas tekstaj referencoj pri la muzikaj ĝenroj de ŝiaj produktaĵoj - tamen tion supozigus la indiko "Pop-muziko,[1] Ritmenbluso, Soulo, Danco,[2] Pop-roko[3]". Mi pensas ke la referencoj estas reklamo pri la komercaj elŝutejoj, kaj tial mi proponas forpreni ilin. Ĉu vi povas konsenti pri tio? --ThomasPusch (diskuto) 18:08, 23 Mar. 2012 (UTC)

    Kara Thomas! Misgvidis min via rimarko: "forpreno de forigita ŝablono "cite web" (ankaŭ ankoraŭ uzata en preskaŭ 1000 aliaj paĝoj)..." - --Dominik (diskuto) 02:24, 24 Mar. 2012 (UTC)

    Ŝablono:Informkesto kanada provinco-teritorio

    Saluton, Thomas. Mi tradukis la anglajn parametrojn de {{Informkesto kanada provinco-teritorio}} kaj aranĝis ĉion tiel ke kaj la anglaj kaj la esperantaj parametroj funkcias kiel alternativaj parametroj. Ĉu vi povus foje rigardi miajn tradukojn? Se estas malĝustaĵo, bonvolu mesaĝi tion ĉi tie. Krome kelkaj parametroj ankoraŭ devus fariĝi nedevigaj. Ĉu vi eble scias, kiuj? Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:51, 12 Apr. 2012 (UTC)

    Mi ĵus respondis rekte en la ŝablona diskutpaĝo kaj esperas ke tio enordas. ThomasPusch (diskuto) 18:25, 14 Apr. 2012 (UTC)

    Kanada konfederacio

    Saluton, ĉu vi havas tempon por fari la artikolon Patroj de la Konfederacio, mi petas ? Se ne mi faros. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:26, 14 Apr. 2012 (UTC)

    Mi provas kontribui per tekstoj pri la du parlamentaj ĉambroj, sed nun limigus min al tio. Pri la "patroj de la konfederacio" facile vi povus verki... ThomasPusch (diskuto) 20:21, 14 Apr. 2012 (UTC)

    Kiel alinomigi ĝin?

    Saluton, Thomas. Ĉu vi eventuale rimarkis la jenan diskuton: Ŝablono-Diskuto:G? Mi mem jam proponis du malsamajn titolojn. Sed ambaŭ ŝajnas al mi ne tiel perfektaj. La unua propono estas Geolokigo. Sed tio sugestas similecon al {{geokesto}}, kiu ne ekzistas. La dua estas Mapo kun punkto. Sed tio sugestas, ke ĝi mem kreus mapon, kvankam ĝi nur aldonas la punkton. Ĉu vi havas proponon pri pli taŭga titolo de la ŝablono?

    Mi tradukis la ŝablonon en 2011 el la franca versio, kvankam mi neniam lernis la francan lingvon. Sed nur la 17an de aprilo 2012 mi hazarde retrovis ĝin. Dum la kreado de dokumentado mi konstatis, ke ĝi ne ĝuste funkcias. Sed mi trovis trukon por korekti tion. Ĝi estas la malgranda "fratino" de {{situo sur mapo}} kaj uzas la samajn laŭlandajn ŝablonojn. La diferenco al la granda ŝablono estas, ke ĝi nur aranĝas punkton laŭ kelkaj parametroj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:59, 20 Apr. 2012 (UTC)

    Ne, mi ne rimarkis la diskuton, kaj jes, mi ĵus esprimis mian opinion. Dankon pro la atentigo. Amike Thomas (diskuto) 17:12, 20 Apr. 2012 (UTC)

    Dankon, Thomas, pro via komento. Mi jam denove komentis en Ŝablono-Diskuto:G. --Tlustulimu (diskuto) 18:40, 20 Apr. 2012 (UTC)

    Listo de Meksikaj ŝtatoj

    Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke en la artikolo Listo de Meksikaj ŝtatoj estas sufiĉe granda mapo kun teksto en la hispana lingvo. Se ne ekzistas mapo en esperanto, eble ni povus aranĝi ion per helpo de {{situo sur mapo/+}} kaj {{situo sur mapo/~}}, eble eĉ kun {{punkto sur mapo}}. Kion vi pensas? Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:52, 26 Apr. 2012 (UTC)

    (+) La bezonata ŝablono {{Situo sur mapo Meksiko}} jam ekzistas. Mi proponas, ke ni kreu la tuton kiel ŝablonon, kiu estu poste metata en la artikolon. Kiel ni nomu ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 17:59, 26 Apr. 2012 (UTC)
    (+) La mapo pri meksikaj ŝtatoj estas io alia ol nur meti signilojn sur malplenan lokigomapon. Mi tre aprezas la ŝablonojn kiel {{Situo sur mapo Meksiko}}, sed en la artikolo Listo de Meksikaj ŝtatoj bezonatas mapo kun grafika montro de la unuopaj ŝtatolimoj... Plej bone estus simple esperantlingvigi la SVG-mapon - rekomendinde per la senpaga programo Inkscape, sed la kompromiso havi la mapon en la hispana ŝajnis al mi pli-malpli kontentiga. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 11:12, 27 Apr. 2012 (UTC)

    Ŝablono:Flageto

    Saluton, Thomas. Mi ĵus aldonis la "magian vorton" {{uc: (angle uppercase) al {{Flageto}}. Mia testo estis sukcesa, tiel ke mi povis aldoni informon pri plia trajto al la ŝablona dokumentado. Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:17, 3 Maj. 2012 (UTC)

    Dankon. Vidu la tutfreŝan artikolan ĝermon Diego Confalonieri por vidi unuan uzon de la "flagetoj". La skermisto postmorgaŭ estos temo de la bildo de la tago en la vikimedia komunejo, do artikoleto pri li ankoraŭ naskiĝis ĝustatempe. Sincere -- ThomasPusch (diskuto) 20:51, 3 Maj. 2012 (UTC)

    Ŝablono:Priskribo

    Saluton, Thomas. La ŝablono {{Priskribo}} jam "komprenas" kelkajn esperantajn vortojn por koloroj. Ĝi uzas por tio novan subŝablonon, nome {{Priskribo/koloro}}. Krome mi aldonis informon pri la nova trajto al la dokumentado. Mi esperas, ke tio estas tio, kion vi celis. Amike --Tlustulimu (diskuto) 22:24, 6 Maj. 2012 (UTC)

    Tre bele! Koran dankon! ThomasPusch (diskuto) 09:28, 7 Maj. 2012 (UTC)

    Gemeinsame Normdatei (GND)

    Hallo Thomas, wir besprechen gerade in der dt. Wikipedia, wie die Möglichkeiten der neuen Normdatei GND, in der PND, GKD und SWD aufgegangen sind, am besten genutzt werden können (de:Wikipedia Diskussion:Normdaten#GND: To-Do-Liste). Da die betreffenden Vorlagen in zahlreichen Sprachen, darunter natürlich auch Esperanto, genutzt werden, suchen wir noch Autoren, die den Artikel über die Gemeinsame Normdatei (GND) de, en in möglichst viele Sprachen übersetzen können. Hättest du Zeit/Lust eine kurzen Eintrag für die eo anzulegen? Es braucht keine vollständige Übersetzung zu sein; ein Stub auf den man verlinken kann wäre schon eine riesen Hilfe. Gruß --Kolja21 (diskuto) 16:45, 9 Maj. 2012 (UTC)

    Ja, ich helfe dabei gern, aber der Beginn ist gar nicht so einfach: Auch wenn es in der Esperanto-Wikipedia viele gute Artikel über spezifische Themen gibt, fehlen hier Lemmata über ganz grundlegende Begriffe. Ich habe jetzt erst einmal Esperanto-Seiten über die Themen "Schriftstück" und "Dokumentation" angelegt, und den Text "Dokument" ergänzt. Mal sehen, wie weit ich komme... ThomasPusch (diskuto) 21:14, 9 Maj. 2012 (UTC)
    Nun, ich bin noch bis "Normdatei" und "Gemeinsame Normdatei" gekommen. Grüße, ThomasPusch (diskuto) 22:03, 9 Maj. 2012 (UTC)

    Habe beide Artikel schon entdeckt. Bin begeistert! Ist ja eigentlich ein eher trockenes Thema, aber da die Verlinkung in beide Richtungen verläuft (Wikipedia auf Bibliotheken und die in ihren Katalogen wieder zurück hierher), entfaltet es eine große Breitenwirkung. Morgendliche Grüße --Kolja21 (diskuto) 04:46, 10 Maj. 2012 (UTC)

    Bei der VIAF, sehe ich gerade, gibt es für die Abkürzung zwei unterschiedliche Übersetzungen: "Virtuala Internacia Aŭtoritato-Dosiero" und "Virtuala Internacia Norma Datumaro". --Kolja21 (diskuto) 05:37, 10 Maj. 2012 (UTC)
    Stimmt. ""Virtuala Internacia Aŭtoritato-Dosiero" war eine erste wortwörtliche Übersetzung aus dem Englischen. Problematisch ist, dass dieses Wort auf Esperanto komplett unverständlich ist. "Virtuala Internacia Norma Datumaro" erklärt sich selbst und ist auf jeden Fall der brauchbarere Terminus. Ich ändere den Artikel VIAF grad ab, und baue auch noch den Link auf den gestern erstellten Artikel "Normdatei" ein. Danke für den Hinweis! -- ThomasPusch (diskuto) 08:30, 10 Maj. 2012 (UTC)

    Berlin-Lichtenberg kaj rilataj artikoloj

    Saluton, Thomas. Skajpanino ĵus demandis min, ĉu mi povus traduki la germanan artikolon de:Berlin-Lichtenberg esperanten. Ĝi temas pri lokoparto. Sed ni jam havas Berlin-Lichtenberg, kiu fakte okupas ĝian titolon kaj estas ligata al de:Bezirk Lichtenberg. Krome neniu el la Berlinaj urbokvartaloj havas ĉi tiun indikon en la titolo. Do kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 14:13, 18 Maj. 2012 (UTC)

    Mi proponas titolon Lichtenberg (kvartalo de Berlino) kiel france kaj pole. Ĉu interkonsenteble? La tekstoj pri urbodistriktoj estas pli ofte uzeblaj en artikoloj pri Berlino kaj mi aprezas ilian mallongajn titolojn kiel "Berlin-Lichtenberg" - alternativoj kiel "Bezirk Lichtenberg (Berlin)" [Beciak Lihtnbeak Bealin] kaj simile pli malelegantus. Tamen la variaĵo "Berlin-Lichtenberg" por la urbodistrikto kaj "Berlin-Lichtenberg (kvartalo)" por la kvartalo ankaŭ aspektus en ordo laŭ mi. Kiam via teksto pretas, cetere ne forgesu menciigi ĝin en la apartigilo Lichtenberg... Salutas ThomasPusch (diskuto) 19:07, 18 Maj. 2012 (UTC)
    Saluton, Thomas. Ĉu vi havas ideon, kion mi faru kun la Ŝablono:Infobox Ortsteil von Berlin je la artikola komenco de Lichtenberg (kvartalo de Berlino)? Eble ja iel uzeblas {{informkesto administra unuo2}}. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:35, 23 Maj. 2012 (UTC)
    Bone, la germana, angla kaj nederlanda tekstoj havas informkeston, la franca, pola kaj bretona ne... Mi persone pensas ke estas tiom malmultaj detalaj artikoloj pri urbokvartaloj en la esperantlingva vikipedio (kaj al mi ŝajnas pli grave havi artikolojn pri la 10 plej grandaj urboj de Slovenio, ol pri ĉiuj kvartaloj de ni diru la berlina urbodistrikto Reinickendorf [kvankam mi persone pli ofte estis en Reinickendorf ol en Slovenio... kaj ĵus verkis unuopan artikoleton - vidu sube]), ke ŝajnas al mi troigite en urbokvartala artikolo meti grandan informkeston kiel pri memstara urbo. Kaj se tamen meti informkeston, mi almenaŭ forte konsilas enmeti en ĝin laŭeble malmultajn ŝanĝeblajn informojn (do en ordo meti indikon pri ŝtato, urbo, urbodistrikto, ankaŭ areo, sed ne pri nombro de loĝantoj - kompreneble daŭre ŝanĝiĝanta - aŭ pri urbestro - iam-tiam ŝanĝiĝanta).
    Iuspeca informkesto tamen bele aspektas, mi konfesas, sed mi proponas ke ĝi laŭeble plej modestu: Laŭ mia propono estu kesto simila al tiu pri la urbodistriktoj - mi enmetis tian en mian novan artikoleton pri la berlina kvartalo Frohnau. Principe kompreneble ankaŭ uzo de {{informkesto administra unuo2}} enordas, sed ĝi facile donas la tenton enmeti tro da informoj, kiuj por artikolo pri simpla urboparto en la esperantlingva vikiopedio ne estu normo (krom se ekaperas cento da novaj esperantlingvaj vikipediistoj kiuj nur dediĉas sin al verkado kaj aktualigado de urbokvartalaj artikoloj: tiam niaj normoj povas esti altaj). Mi tre aprezas ekziston de {{informkesto administra unuo2}}, ĉar eblas universale uzi ĝin kaj ne devi krei proprajn informkestojn por specifaj uzoj: sed pri la urbodistriktoj kaj urbokvartaloj de Berlino la nuna modesta informkesta solvo, bele berlineca kun la urba blazono en ĉiu kesto, unueca dezajno inter urbodistriktaj kaj urbokvartalaj tekstoj, tute kontentigas.
    Alia rimarko: Mi konsilus al vi ne meti tro grandan nombron da ruĝaj ligiloj, krom se vi persone volas dediĉi vin al verkado de la nun ruĝaj tekstoj dum la sekvaj monatoj: kompreneble bonvenas e-lingvaj tekstoj pri la urbodomo kaj preĝejoj kaj lernejoj kaj ĉefaj stratoj de kvartalo Lichtenberg, sed ili ne estas internacia prioritato. Pli bone unue ne meti ligilojn, kaj aldoni ilin kiam teksto pri temo ekestas. Ruĝaj ligiloj estas en signala koloro kaj krie atentigas ke ĉi-tie "mankegas" plia artikolo... Sed verdire en Esperanto ne mankegas tekstoj pri unuopaj stratoj aŭ konstruaĵoj de kvartalo Lichtenberg aŭ iu ajn alia urbokvartalo.
    La rekomento je ne-tro-uzo de ruĝaj ligiloj cetere ne estas mia persona aŭ nur esperantlingva tendenco: ankaŭ en tre grandaj, multvikipediistaj projektoj kiel la germana vikio ĝi aplikiĝas - vidu ekzemple ke en la aktuala germana teksto pri la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 estas unuopaj artikoloj pri iuj de la kantoj (kun bluaj ligiloj), sed la kantoj pri kiuj ne estas aparta artikolo estas sen ligiloj, en nigra koloro, kaj ne kun ruĝaj ligiloj postulantaj kreon de tia artikolo. Tekstoj pri unuopaj kantoj de kantokonkurso eĉ en la granda germanlingva vikipedio estas bonvenaj, sed ne prioritataj, kaj tio ekzemplo bone transpreneblas al nia projekto kun signife malpli multaj spertaj kunlaborantoj.
    Berlinece salutas, ThomasPusch (diskuto) 12:05, 24 Maj. 2012 (UTC)

    Ekzekut(iv)o?

    Ĉu ekzekuta oficisto? Pli bone afergvida oficisto. Narvalo (diskuto) 20:34, 22 Maj. 2012 (UTC)

    Vi pravas. La argumento, ke la vorto ekzekutivo ankaŭ ekzistas kaj ne rilatas al mortpuno, ne tre konvinkas, ĉar la celata funkcio angle nomata CEO (Chief Executive Officer) klare ne rilatas al ŝtata organizado, sed al komercaj firmaoj. En la esperantlingva artikolo "Chief Executive Officer" ĝis nun ekzistis la traduko "ĉefa gvidanta oficulo", sed mi pensas ke laŭ via propono "Ĉefa afergvida oficisto" vere pli taŭgas, kaj ĵus adaptis ankaŭ la difinan artikolon pri la temo. Dankon pro via atentemo! ThomasPusch (diskuto) 20:40, 22 Maj. 2012 (UTC)

    Forigita dosiero

    La dosiero Sporting CP.svg estis forigita el la e-lingva vikipedio, ĉar ĝi laŭdire ne estus uzata. Sed ĝi daŭre estis kaj estas bezonata en la artikolo pri la internacie signifa portugala futbala klubo Sporting Clube de Portugal (kreita de vi) kaj nur ŝajnis neuzata pro neatenta ŝanĝo de informkesta parametro ("bildo" al "dosiero"), sen adapti la informkestan uzon en la artikolo. Ĉu vi povas restarigi la grafikaĵon? Antaŭdankas, Aidas (diskuto) 20:23, 12 Jun. 2012 (UTC) ✔ Farite Dankon pro la atento! TP

    Usona problemo

    Se mi ĝuste komprenis la problemon, mi nun jam solvis ĝin. La tuta fina parto de Listo de prezidantoj de Usono ne plu estas transinkludita en la paĝon Usono. -- PEJNO Simono  Diskuto  19:24, 27 Jun. 2012 (UTC)

    C'est ça! Dankon al vi. ThomasPusch (diskuto) 19:28, 27 Jun. 2012 (UTC)

    Sebastian Giovinco

    Saluton, Thomas. Mi ĵus ŝanĝis en la artikolo Sebastian Giovinco de Ŝablonon:Naskiĝtago al la nova titolo {{Naskiĝdato}}. Alia uzanto proponis tiun alinomigon en la ĉefa diskutejo. Do bonvolu uzi estonte la novan titolon, kvankam la malnova ankoraŭ funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 10:15, 4 Jul. 2012 (UTC)

    Tre bone. Sincere dirite, mi fojfoje jam sen aparta atento tajpis la ŝablonan nomon "naskiĝdato", en la antaŭvido vidis ruĝajn literojn kaj ŝanĝis la vorteron "dato" al "tago". Mi mallonge pripensis mem meti ŝablonan nomon "naskiĝdato" kaj instali alidirektigon al la ĝisnuna nomo "...tago", sed poste konsideris la problemon mia propra kaj ne faris tion. La formo "...dato" almenaŭ same ĝustas, kaj laŭ mia subjektiva lingvosento preferindas. Tamen, kiel vi rimarkas, mi ne sekvis la diskutejan disputon. Dankon do pro la eta atentigo! ThomasPusch (diskuto) 10:22, 4 Jul. 2012 (UTC)

    Forbaro

      PT evidente planas denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

      Jen la problemo: Uzanto:Pejno Simono/provejo/PT -- PEJNO Simono Diskuto  18:07, 4 Jul. 2012 (UTC)

    Malgranda problemo

    Hieraŭ vespere mi prenis al mi la tempon, pruvi ke fakte Petr Tomasovski kaj CubeF estas unusama persono. Ili alterne agas tie ĉi, ofte estas nur 2 aŭ 3 minutoj inter la elsaluto de la unua kaj la ensaluto de la dua. Por tio mi esploris la horojn de la po 250 lastaj kontriboj per Excel. Do fakte PT persekutas min jam de tuta monato maskiĝanta malantaŭ la fasado de normala uzulo. Mi jam tre forte suspektis tion, kaj nun havas la statistikajn pruvojn.

    Li postulis 50 referencojn de mi en mia membiografia paĝo kaj postulas plu eĉ pliajn. Li, en sia membiograifo, kiun li tuj malaktivigis, kiam mi malkovris ĝin, havas neniun. Eĉ Zamenhofo mem havas nur 7.

    Aldone li sekvas mian ĉiun movon tie ĉi. Pro tio nun alia uzula nomo. Kion fari? --Nomis (diskuto) 08:59, 6 Jul. 2012 (UTC)

    Provincnomoj

    Diskuto:Landnomoj#Provincnomoj -- there are redirects in place, so I cannot harmonize the names of the Spanish provinces. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 05:28, 7 Jul. 2012 (UTC)

    Novaj kontribuoj de mi en Diskuto:Landnomoj#Provincnomoj kaj Diskuto:Landnomoj#Provincnomoj 2 --- Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 20:21, 7 Jul. 2012 (UTC)
    Necesas administranton - Diskuto:Brunsvigo (duklando) Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 22:56, 9 Jul. 2012 (UTC)
    Ni ne bezonas forigi la paĝon, kiel menciinta en la artikolo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 23:11, 9 Jul. 2012 (UTC)
    "ni"? vi ne, sed rekte estas. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 03:52, 10 Jul. 2012 (UTC)

    Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion

      Mi atentigas, ke la redaktada historio montras, ke hodiau Petr Tomasovsky forigis tiun tutan sekcion, sendube pro tio, ke ĝi ne plaĉas al li. Aliflanke, li ne eĉ enarkivigis la sekcion, ĝi simple malaperu. Aldone li klopodas cenzuri partojn de la teksto per lia apenaŭ komprenebla ŝablono refaktorigita. Tia forigo estas grava malobeo de la Vikipedia regularo. Mi petas al Petr ne refari tion aŭ mi okazigos denove baloton pri lia eksadministrantigo. -- PEJNO Simono Diskuto  18:15, 8 Jul. 2012 (UTC)


    refaktorigita

      panĝabe.

      Li forigis la kompletan enhavon de dokumentada paĝo de mia ŝablona sistemo. Li evidente ne tuj komprenis ĝian funkcion. Poste, laŭŝajne ekkoninte ĝin, li malfaris sian ŝanĝon. 
      Li forgis la tabulon montrantan la ŝablonaron el la ĉi-tema diskutsekcio tie ĉi en la diskutejo. Mi atentigas, ke estas nek dece, nek normalkondute forigi disuterojn de iu ajn el la diskutejo. Eĉ pli fie estas fari tion sen iel ajn anonci tion aŭ kontakti la aŭtoron. Se iu ajn forigu ion ajn, tiu estu nur la aŭtoro mem. Kaj jam tio estas tikla. 
      Petr faris kelkajn vere plene arbitrajn ŝanĝojn en la intertempe plene senmerite famiĝinta paĝo mi-rilata. Interalie li fuŝetis mian nomon. 

    Petr, vi agas denove tro haste, tro senpripense kaj tro incite. Ŝajne via sinteno estas, kiel en la estinto, laŭ bona Holivuda vakera maniero: Fulmrapide tuj mortpafi, nur post tio eble demandadi. Do mi petas vin bridi vin iomete kaj, se io ne plaĉas al vi, unue kontakti min.

    Mi certe ne volas, ke la Vikipedio refoje por vi estos forpasinta.

    Aldone, ni havas ege pli inteligentajn solvojn, se vi opinias, ke la tabulo da ŝablonoj, kiun mi afiŝis, tro ĝenas en la diskutejo. Fakte estis integra parto de la diskuto kaj responde al Ĉiuĵaŭde. Ĉiuokaze, vi bonvolu estonte demandi min antaŭ ol forigi iujn ajn diskuterojn de mi. Mi memorigu vin pri la spektaklo, kiun vi mem ja okazigis, kiam mi nur intermetis sekcian titolon. Des pli strange estas, ke vi eĉ arogas forigi ion.

    Se ŝablonaj diskutoj ne estas volataj tie ĉi, kion mi plene komprenus, mi demandu, kie oni anoncu aŭ diskutu novajn ŝablonojn? Mi eble atentigu, ke kiam iuj plendis pri tro da koloro, mi ene de nur kelkaj horoj reagis, moderigante mian signaturon kaj reduktante la grandon de la Nova!-ŝablono.

    Mi aldone tre miras, ke vi forigis plene laŭregulan diskuteron de mi, tamen lasas plene ne tuŝita la idiotan ŝablonon nun kape de la diskutejo. Ĝis mi modifis la ŝablonon, la diskutejo vere estis enkategoriigita Proponitaj artikoloj por ADLS. Do mi demandas pro kio vi entute estas administranto, se vi ne okupiĝas pri tia misago kaj anstataŭe okupiĝas nur pri iuj ŝanĝetoj en Pejno Simono? -- PEJNO Simono Diskuto  20:57, 3 Jul. 2012 (UTC)

    NE NE KAJ NE ! Tio ne rekomencu ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:28, 3 Jul. 2012 (UTC)
    Pejno, jam ĉesas amuzi min legi viajn akuzojn pri aliuloj kaj viajn lamentojn. Mi redaktis sekcion en Vikipedio:Diskutejo, kiu estis Ŝablonaro. Tie estis via moŝta ŝablonaro pri pejnaĵoj, kiu neniel rilatis al Diskutejo. Kiam mi estis konservinta la ŝanĝojn, mi eksciis, ke la sekcia titolo estis en via moŝta ŝablono. Kia strangaĵo! Do vi kulpas pri tio! Faru ŝablonojn per vikipedia maniero. Se vi ne ĉesos akuzi min aŭ aliajn vipediistojn, povas okazi, ke mi denove forbaros vin pro personaj atakoj kontraŭ pluraj uzantoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:10, 4 Jul. 2012 (UTC)

      Kara Petr. La demando tie ĉi estas, kiu atakas kiun? Kiu ĵus denove ŝanĝetis mian nomon en Pejno Simono, jen vi, ĉu ne?

    Do mi proponas, ke vi ĉesu fari arbitrajn ŝanĝetojn en la mi-rilataj paĝoj.
     Sed mi proponas ankaŭ, ke vi reaktivigu vian propran membiografian paĝon panĝabe Se vi ne plu ŝanĝetadas ĉe mi, mi certe ne havos motivon komenci ŝanĝetadi ĉe vi. Mi simple volis demonstracii al vi, kiel estas, kiam aliaj faras nenecesajn ŝanĝojn. (Aparte de la fakto, ke mi riparis du de viaj ne plu funkciantaj ligiloj.) Restas nur la problemo haltigi CubeF. Sen jen certe por vi ne tre granda problemo, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  14:49, 4 Jul. 2012 (UTC)

      Mi konstatas, ke, kiel CubeF klarigis al ni, vi tute ne metis la al la komunumo apartenantan paĝon panĝabe en Forigendaj Artikoloj. Vi simple forigis ĝin. Tio ne konformas al la regularo. Do fakte vi DEVAS reaktivigi la paĝon kaj unue demandi, ĉu iu kontraŭas ĝian forigadon. -- PEJNO Simono Diskuto  15:14, 4 Jul. 2012 (UTC)

    Paĝo pri vi ne estas via proprumaĵo, ĝi estas redaktebla de ĉiuj, do bonvolu ne nomi miajn kontribuojn en la paĝo pri vi misagoj. Mi devos apliki vian forbaron laŭ en:Wikipedia:No personal attacks. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:33, 4 Jul. 2012 (UTC)

      Se iu ĉiun tagon fuŝetas mian plumnomon, kiel vi nomus tion? Helpu min, al mi mankas taŭga vorto. Cetere, via eks-paĝo same ne estis via propraĵo. Do vi ne rajtis senkomente forigi ĝin. Bedaŭrinde, mi pravas. Evidente por vi estus la plej simpla solvo trovi kialon denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:45, 4 Jul. 2012 (UTC)

    Forbaro

       PT evidente planas denove forbari min.  -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

      Kaj eĉ cenzuras la diskuton, forigante ĉiujn menciojn de la al li rilantanta paĝo, kiun li ĵus forigis. Hmm. Jen io tute nova.

    Sed al mi estas plene egale, kion li faras kun sia paĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  17:20, 4 Jul. 2012 (UTC)
      Mi eble menciu, ke mi jam informis ĉiujn aktivajn administrantojn. -- PEJNO Simono Diskuto  19:18, 4 Jul. 2012 (UTC)

    Afiksoj en Esperanto

    -uj-, mi nur findis ekzemplojn ke estas nemoderne. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 03:56, 10 Jul. 2012 (UTC) [Mi supozas ke vi intencis skribi 'Pri -uj- mi nur trovis ekzemplojn kiuj estas malmodernaj'... Ĉu? TP]

    Multaj esperantlingvaj vorteroj estas klare unusignifaj kaj ne-ambiguaj. Tio faciligas la funkcion de internaciema lingvo. La silabo -uj- havas tri nur iomete parencajn signifojn, tradicie povas signi kaj entenilon (monujo, skribilujo ktp.), kreskaĵon (pomujo=arbo, frambujo=arbusto ktp.) aŭ landon [kvara signifo estas la memstara uzo de la sufikso kiel vortradiko: substantivo "ujo" ktp.]. Artikolo pri -uj- devus videbligi ĉiujn tri (respektive kvar) signifojn. Klaras ke multaj parolantoj de la lingvo konsideras la lastan el la tri signifoj malmodernaĵo: "germanujo" laŭ la unua signifo povus esti ujo en kiu nur estas germanoj, ni diru aviadilo kun nur germanaj pasaĝeroj, sed en la ŝtato FRG loĝas multaj negermanoj, kaj homoj kun germana pasporto vivas en multaj aliaj landoj. Tial iuj (fakte multaj) parolantoj de Esperanto preferas havi apartajn vortradikojn por ŝtatoj, kies lasta vortradika litero estas "i", sed tiu "i" ne estas sufikso sed simple parto de la vorto. Vortradikoj kiel "Germani-", "Hungari-" aŭ "Itali-" (paralelelaj al la etnonomoj german-, hungar- kaj ital-) tiel same kutimiĝis kiel la vortradiko "Aŭstrali-" sen rilato al etnonomo. Civitanoj de Usono estas usonanoj, civitanoj de Hungario povas nomiĝi hungarianoj kaj ne nepre etne devas esti hungaroj [...teorie ankaŭ eblus civitanonomoj kiel "hungarujano" aŭ "italujano", sed tiaj formoj en Esperanto ĝis nun restas tute neuzataj]. Iuj tre tradiciaj Esperantoparolantoj konsideras apartajn vortradikojn "Germani-", "Hungari-" aŭ "Itali-" nenecesa lukso, la lingvo havu laŭeble malgrandan bazan vortprovizon, kvankam en praktika lingvouzo en la dua duono de la 20-a jarcento la ŝtataj vortradikoj de fina vokalo -i- iĝis tre kutimaj. La tria signifo de -uj- povas do konsideriĝi "nemoderna", aŭ ne, laŭ persona vidpunkto, sed miaopinie almenaŭ la unua signifo estas neniel malmoderna... Kaj la variaĵoj pomujo aŭ pomarbo, frambujo aŭ frambarbusto laŭ mi same bonas - elekteblas laŭ persona prefero, sen ke iu el la variaĵoj sonus malpli moderne ...
    Laŭdinde ke vi komencis la artikolon -uj-. Ĝi en la nuna formo ankoraŭ ne estas finita, sed bone finebla, kvankam mi mem nun ne havas tempon por tio (mia laboreja tagmeza paŭzo nun tuj finiĝos, tiel ke mi apenaŭ sukcesas fini ĉi-noton, kaj principe mi momente aktivas pri alia vikipedia temaro, kaj ne volas salti inter pluraj temoj). Tamen mi esperas ke iu lingve sperta esperanto-parolanto povus helpi plikompletigi la artikolon.
    Sincere, ThomasPusch (diskuto) 10:57, 16 Jul. 2012 (UTC)

    Signifoplena kaj ne ekspresiva

    Saluton, kara amiko, mi respekteme direktas min al vi serĉante la opinion kaj helpon de homoj kiuj amas tion, kion ili faras, kaj sendube Vikipedio estas favora grundo por la plantado de la kono. Do mi trovis sennombrajn kunlaborantojn kiuj uzis la vorton ekspresiva por diri signifoplena. Mi konsultis en Vikipedio la Sufikson -iv- kaj, mi konstatis tion, ke ĝi devas esti uzata por esprimi povon aŭ kapablecon: krei, kreiva aŭ kreikapabla - aŭdi, aŭdiva aŭ aŭdipova. Tamen ekspresiva ne taŭgas kaj ni ne trovos en Plena Ilustrita Vortaro tian esprimon. Ekspreso rilatas al speciala kuriero: ekspresa kuriero, ekspresa vagonaro (do ekspres-iv-a kuriero temas pri kuriero kiu povas esti pli rapida, kaj ne signifoplena. Do mi kredas ke esperantistoj mise uzas tiun vorton. Kion vi opinias? Dankegon kaj pardonon pri mia manko de sperto.Claudio Pistilli (diskuto) 11:33, 11 Jul. 2012 (UTC)

    Laŭ mi via titola noto plene resumas la rekomendon: simple indas diri "signifoplena" kaj ne "ekspresiva" (rapidema). Klaras ke ekspres- etimologie venas de el- kaj -prem/pres-: Ekspresa trajno "elpremas" la lastajn energirezervojn kaj tial aparte rapidas. Se oni "elpremas" ĉiujn signifonuancojn el teksto, oni bone "esprimiĝas" - la radiko "esprim-" do iel havas la saman etimologion. Kaj se artisto el la epoko de ekspresionismo (neologisma radiko "ekspresionism-" sen afiksoj!) aŭ esprimismo forte "elpremas" ĉiujn emociojn el artaĵo, kaj tiel forte esprimiĝas, ankaŭ temas pri la sama etimologio. Vi tute pravas ke ekspres-iv-a kuriero estas rapida kuriero. Kiu volas, povas nomi ion aparte esprimopovan "esprimiva" - kio estas signifoplena, simple nomiĝu "signifoplena". -- ThomasPusch (diskuto) 11:08, 16 Jul. 2012 (UTC)

    Cleopatra Stratan

    Saluton, Thomas. Mi ĵus tradukis Cleopatra Stratan el la germana versio. Ĉu vi povus kontrollegi mian tradukaĵon? Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:36, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

    ✔ Farite. Estis nur stilaj detaletoj, neniuj eraroj. Ekzemple ja tute permesatas skribi la monatojn majuskle, kvazaŭ persona nomo, sed en kutima lingvouzo pli multas la minuskla skribo, kvazaŭ simpla substantivo - tial preferindas la minuskla versio. Aŭ aliekzemple en Esperanto, kvankam la vortordo principe tute liberas, por laŭeble simpla kompreno rekomendindas lasi la subjekton kaj verbon de frazo laŭeble proksime, dum en la germana estas la kutimo meti ilin tre malproksime unu de la alia en la frazo (se eble ankoraŭ dividi la verbon al du eroj kaj tiujn laŭeble malproksimigi). Tradukante de la germana al iu ajn alia lingvo, indas kritike kontroli ĉu eblas transpreni la ofte torditan germanan vortordon aŭ ĉu alilingve ne eblas pli simpla fraza ordigo... Plia tre malgranda detaleto estas uzo de la ŝablono "vivtempo" artikolofine. Jen do. Salutas ThomasPusch (diskuto) 17:15, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

    Saluton, Thomas. Dankon pro viaj korektoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:31, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

    Article translation/collaboration request

    Hi ThomasPusch, how are you? Mate, I am trying to find an editor/s who can help by translating User:Russavia/Polandball into Esperanto. I was wondering if we could make a trade?

    If you could translate that article into Esperanto for me, I would be happy to upload approximately 50 aviation photos to Commons from amongst the 200,000 I have permission to upload. I have already uploaded a number of photos to give you a brief idea of what I can upload, and I am keeping a gallery at User:Russavia of photos uploaded.

    Would you be interested in such a collaborative "trade"? Do let me know, either by responding here, or on my talk page, or by emailing me. Cheers, Russavia (diskuto) 20:12, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

    Hey mate, just a quick note to let you know that User:Dominik helped with the translation, and the article is now found at Polandball. Cheers, Russavia (diskuto) 15:52, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

    Pavel Stratan

    Saluton, Thomas. Por malaperigi ruĝan ligilon el Cleopatra Stratan, mi ĵus tradukis de:Pavel Stratan esperanten: Pavel Stratan. Ĉu vi povus rigardi, ĉu estas io malĝuste tradukita tie? Dankon kaj agrablan legadon. --Tlustulimu (diskuto) 10:34, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

    en ladum?

    Vidu ĉi tie: Diskuto:Usono en la Somera Olimpiko 2012 --Iketsi (diskuto) 15:12, 16 Aŭg. 2012 (UTC)

    Kara Thomas fakte ankaŭ vi ofte uzis/uzas la ŝablonon {{el}}. KubeF nun proponis forigon, post kiam mi protektis la ŝablon, ĉar li volis anstataŭi la terglobo per asterikso, kion oni antaŭ tri jaroj post protesto de vi jam foje nuligis. Eble vi povus foje studi la aferon. Kaj esprimi vian opinion. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:29, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

     Jes, vi pravas. Ĝi bezonas novliniilon, ĉar mi elĵetis la internan dupunkton. Mi jam provizore metis novliniiilon kiel tuja riparo. Mi okupiĝos pri la problemo. -- PEJNO Simono Diskuto  08:10, 5 Sep. 2012 (UTC)

     Por konservi la malnovan sintenon, mi devis finfine remeti la komencan dupunkton. La cetero legeblas en Teknikejo#El kun adaptita aranĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  12:24, 5 Sep. 2012 (UTC)

    Subpaĝoj

    Mi ne komprenas, kial vi kreas subpaĝojn, ligitaj al normalaj artikoloj kun neidenta titolo en alia vikipedioj.Narvalo (diskuto) 20:10, 6 Sep. 2012 (UTC)

    Evidente vi trovis ian misan tajpaĵon aŭ tekstokopiaĵon en artikolokreo de mi - sed mi ankoraŭ ne trovis ĝin. Ĉu vi bonvolas malkaŝi kion precize vi trovis? Bonus ripari la fuŝon. -- ThomasPusch (diskuto) 20:46, 6 Sep. 2012 (UTC)
    Hu, mia problemo kez. Vintra Olimpiko 1994/Nacia teamo de Usono. Kial subpaĝo? (en:United States at the 1994 Winter Olympics) Kial ne Usono en la Vintra Olimpiko 1994? Kial vi ne aldonis eĉ unu membron de la nacia teamo, dum la subpaĝo estas nomata nacia teamo de Usono? Kion vi celas per tiuj subpaĝoj? Mi esperas, ke vi pli bone komprenas miajn demandojn.Narvalo (diskuto) 20:50, 6 Sep. 2012 (UTC)
    Mi tute konsentas kun Narvalo. Tiuj artikoloj estas tre malfacile troveblaj se ĝi restos subpaĝojn. Sciante ke alnomigi la paĝojn kiel menciis Narvalo rompas {{Informkesto olimpika nacia teamo}}, mi proponas kunigi ĝin kun {{Informkesto lando Olimpikoj}} kaj poste alnomigi subpaĝojn. --Iketsi (diskuto) 21:15, 6 Sep. 2012 (UTC)::Nun mi komprenas vin. Mi fakte stumblis pri la navigilo {{Vintra Olimpiko 2006/Naciaj teamoj}}, en kiu komence ĝenis min ke ĝi estis fuŝe misordigita, do la landoj estis parte en alfabeta sinsekvo sed parte ankaŭ ne. Mi supozas ke iu tro haste tradukis el la pola kaj blinde transprenis la polan alfabetan ordon. Do mi ordigis tiun fuŝon. Poste mi vidis ke pri tiu vintra olimpiko estis multaj subpaĝoj de naciaj teamoj, sed pri neniu ajn alia vintra olimpiko, kaj mi decidis iom kontribui iujn pliajn subpaĝojn de pliaj naciaj teamoj kaj pliaj vintraj olimpikoj (1994, 1998, 2002, 2006 kaj 2010), por iom post iom redukti la alikaze multegajn ruĝajn ligilojn. Kaj mi simple transprenis la modelon de la ekzistintaj paĝoj pri teamoj de 2006. Mi eksperimentis kaj plibonigis la antaŭe lingve ne tre elegantan ŝablonon {{Informkesto olimpika nacia teamo}}, tiel ke per ĝerma energio eblas fari tute kontentigajn subpaĝojn pri naciaj teamoj de vintraj olimpikoj, al kiuj eblas aldoni pliajn informojn individue, se oni ŝatas, kiujn eblas ligi al la medaltabeloj de la koncernaj vintraj olimpikoj (ekzemple Medaltabelo de la Vintra Olimpiko 2010 ankaŭ en la ĉefa artikolo mem), kaj kiuj bone inter si ligiĝas. Mi principe malŝatas inundojn da ruĝaj ligiloj, se ne estas realisma ŝanco ene de limigita tempo signife redukti ilin, sed per la ekspermentado trovis ke per la hodiaŭa sistemo eblis je malgranda tempoinvesto krei kontentigan kvanton da tute bonaj minimumaj artikoloj, kun ĉiuj almenaŭ ses frazoj (do pli ol la ĝerma minimumo), en normala Esperanto, kun deca informkesto kaj kun du navigiloj, kiuj relative elegante kaŝas la ankoraŭ multajn ruĝajn ligilojn ĝis oni intence malfermas ilin, por vidi ĉu iu subartikolo jam estas.
    Kvankam mi antaŭ iom da tagoj avertis al Iketsi ne enkonduki multege pli da ruĝaj ligiloj ol ni povas realisme trakti, mi tute kontentas pri la rilato inter fortostreĉo kaj rezulto nun. Pri via baza demando, kial Vintra Olimpiko 1994/Nacia teamo de Usono kaj ne Usono en la Vintra Olimpiko 1994: Evidente mi simple pluiris la komencitan vojon de la subpaĝoj pri vintraj olimpikoj. Laŭ la artikolonoma modelo de Iketsi mi mem antaŭ kelkaj tagoj kreis malmultajn subpaĝojn pri someraj olimpikoj laŭ la modelo de Usono en la Somera Olimpiko 2012. La pli komplikaj titoloj kiel "Vintra Olimpiko 1994/Nacia teamo de Usono" evidente sekvas la modelon de la germanlingva vikio, la pli simplaj kiel "Usono en la Somera Olimpiko 2012" la modelon de la anglalingva vikio, poste kopiita de aliaj vikioj. Vi tute pravas ke en kazo de alternativo la pli simpla solvo pli bonas, kaj krome estas prava postulo ke titoloj de subpaĝoj por Vintraj kaj Someraj Olimpikoj sekvu saman modelon... Mi nun simple iom tro senkritike kopiis de la ekzistintaj subpaĝoj pri Vintraj Olimpikoj, kvankam mi pripense tute preferas la simplan titolaron de la Someraj Olimpikoj: Mi do alinomigas miajn pli-malpli 25 ĵus kreitajn artikolojn pri "vintraj olimpiaj teamoj", kaj ankaŭ la malnovajn pri pliaj teamoj de la Vintra Olimpiko 2006. Paralele ankaŭ la navigilaj nomoj kiel {{Vintra Olimpiko 1994/Naciaj teamoj}} pro sameco kiel koncernaj someraj navigiloj estu {{Landoj en la Vintra Olimpiko 1994}}.
    Pri la ĵus aldone enĵetita propono de Iketsi, maluzi la ŝablonon {{Informkesto olimpika nacia teamo}} kaj koncentriĝi pri ŝablono {{Informkesto lando Olimpikoj}}, mi rigarde al la granda nombro de kreeblaj artikoloj post la hodiaŭa sperto pri rapida kreo de bonaspektaj bazaj artikoloj helpe de la ŝablono {{Informkesto olimpika nacia teamo}} malpli entuziasmas - mia "somera" artikolo Usono en la Somera Olimpiko 2012 multe pli longe daŭris ol miaj "vintraj" artikoloj de hodiaŭ. Sed kun pli da laboro po paĝo kompreneble ankaŭ eblas permane tajpi la unuopajn frazojn respektive permane prilabori kopieblajn tekstopartojn... Certe bonas se la enpaĝigo de ambaŭ informkestoj grafike tre similas - fakte principe egalas al mi ĉu la supra linio estas nigraj literoj sur griza fono kiel la "somera modelo" aŭ blankaj literoj sur blua fono kiel la "vintra modelo" pli frua (tendence pli belas la blanka/blua solvo, laŭ persona gusto, kaj pli belas ke la listoj de jaroj en kiuj nacia teamo aperis olimpike estu en aparta kaŝebla navigilo sube, kiel en la "vintra modelo", ol ke la jaroj laŭ la "somera modelo" a) tre grandigas la informkeston dekstre kaj b) tuj trafas la okulojn la ankoraŭ granda nombro da ruĝaj ligiloj, en la "vintra modelo" pli orde forpakita. Kaj laste, en komparo inter la vintraj navigiloj kiel "Naciaj teamoj dum la Vintra Olimpiko 1994" [persone mi fakte pli preferas "en" ol "dum"] kaj la someraj kiel "Ŝtatoj partoprenintaj en la Somera Olimpiko 2012 en Londono", estas la unua titolo kiu pli simplas kaj koncizas. Kiam mi antaŭe mesaĝis kun Iketsi pri la temo, mi simple ne konsciis pri la laboro rilate al la Vintra Olimpiko 2006.
    Tutlaste: En komparo inter la "vintra kaj somera modeloj" de la navigiloj pri naciaj teamoj en unuopa olimpiko, klaras la diferenco ke la vintraj listoj estas alfabetigitaj listegoj (laŭ la germanlingva vintra modelo), kaj la someraj estas ordigitaj laŭ kontinentoj. Min ne ĝenis la laŭalfabeteco de la vintraj naciaj teamoj, ĉar ne estas tro granda nombro da, sed en la someraj olimpikoj partoprenas tia amaso de naciaj teamoj ke tre sencas ordigo laŭ kontinentoj (eĉ la germanlingva somera modelo ordigas laŭ kontinentoj). Min ne ĝenas se la 60-80 vintraj naciaj teamoj estas ordigitaj alfabete kaj nur la ĉirkaŭ 200 someraj naciaj teamoj laŭ kontinentoj kaj poste alfabete (kiel praktikas la germanlingva vikio), sed mi ankaŭ ne kontraŭas ke reverkiĝas la (ĝis nun nur kvin) vintraj navigiloj laŭ la anglalingva modelo de grupigoj laŭ kontinentoj.
    La ŝanĝon de Vintra Olimpiko 1994/Nacia teamo de Usono al Usono en la Vintra Olimpiko 1994 ktp., ankaŭ de la malnovaj vintraj teamopaĝoj, mi ankoraŭ realigos nun laŭ via instigo ... pri la resto eblas ankoraŭ interkonsenti. Salutas ThomasPusch (diskuto) 22:17, 6 Sep. 2012 (UTC)
    Dankon pro la detala elvolvo de la problemo.Narvalo (diskuto) 16:01, 7 Sep. 2012 (UTC)
    La antaŭa "vintra" strukturo nomi la unuopajn teamajn paĝojn laŭ modelo "Vintra Olimpiko JARO/Nacia teamo de LANDO" cetere ne malelegantis: en ŝablonoj ĉiam eblis referenci je la koncerna olimpiko per la simpla komando BASEPAGENAME - kiam mi ŝovis la titolojn al simpla titolo "LANDO en la Vintra Olimpiko JARO", mi devis ĉie forigi la komandon BASEPAGENAME kaj al ĉiu paĝo enmeti unuopan informon al kiu olimpiko rilatas la unuopa teamo pri kiu temu la artikolo. Post kiam la laboro estas finita, ne plu estas problemo, kaj indis investi la tempon por havi similan strukturon de paĝotitoloj kiel en e-lingvaj artikoloj pri Someraj Olimpikoj kaj kiel en plej multaj alilingvaj vikipedioj - pri tio mi plene konsentas kun Iketsi kaj Narvalo. Sed mi substrekas ke la malnova modelo de titoloj "Vintra Olimpiko JARO/Nacia teamo de LANDO", kiun proponis kaj uzis la polo Arkadiusz Z., ankaŭ havis siajn avantaĝojn. :-) -- ThomasPusch (diskuto) 09:04, 8 Sep. 2012 (UTC)

    Foto

    Saluton. Ĉu vi povus pliheligi en la vikimedia komunejo la foton uzitan en la nova artikoleto Litovio en la Vintra Olimpiko 2010, samkiel vi faris pri fotoj de aliaj naciaj teamoj de tiu olimpiko? Tiam la fotoj estus same helaj, ĉar prilaboritaj laŭ sama metodo. Antaŭdankas Aidas (diskuto) 20:09, 12 Sep. 2012 (UTC)

    ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 07:08, 13 Sep. 2012 (UTC)

    Birdoj

    Saluton. Mi ŝanĝis en viaj ĵusaj artikoloj pri birdoj la vorton bredi al reprodukti. Ankaŭ mi iam faris tro ofte tiun eraron ĝis iu avertis min. Homoj bredas animalojn, ekzemple birdojn, sed animaloj reproduktiĝas, ekzemple birdoj. Ĝis. Amike.--kani (diskuto) 19:05, 11 Okt. 2012 (UTC)

    Vi komplete pravas. Sincere dirite, mi hodiaŭ unuafoje en mia vivo testis la funkcion WikiTrans kiu liveris al mi krudan maŝinan tradukon de la koncernaj anglaj artikoloj (fakte ne identa al la momenta angla versio, ŝajne maŝine tradukita el iom pli fura versio de la angla teksto), kaj proponis la vorton bredi. Foje la maŝino tute bone tradukis, foje komplete nekompreneble, tiel ke mi baze de la angla teksto provis spuri la sencon, sed la mistraduko "bredi" ne estis tiom okulfrape ke mi eksuspektis... Se mia cerbo mem dekomence farintus la tekston, mi ne pensintus pri la vorto bredi. Sed iel mi povas kompreni la maŝinon miskompreni la anglan vorton breeding kaj mistraduki ĝin per "bredado": ja la angla signifo de la vorto multe pli vastas ol la esperantlingva. -- ThomasPusch (diskuto) 19:20, 11 Okt. 2012 (UTC)

    Tradukpeto

    Saluton, Thomas. Ĉu vi povus skribi tradukitan version de la ĉapitro Morfologija el lt:Gvaranių kalba al Diskuto:Gvarania lingvo? Mi ŝatus uzi tion kun propraj aldonoj por la artikolo Gvarania lingvo, sed ankaŭ por la sorabaj versioj: hsb:Guaranišćina kaj dsb:Guaranišćina. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:38, 24 Okt. 2012 (UTC)

    Dankegon, Thomas, pro via traduko. :-) --Tlustulimu (diskuto) 09:04, 25 Okt. 2012 (UTC)
    En la diskutpaĝo mi metis plian komenton... ThomasPusch (diskuto) 10:28, 25 Okt. 2012 (UTC)

    Saluton, Thomas. Mi hodiaŭ metis korekton en la ĉapitron Morfologio de Gvarania lingvo, nome pri la numeraloj. Ĉu vi povus anstataŭigi la ekvivalenton de la lasta frazo

    La gvarania origine nur havis numeralojn por la nombroj unu ĝis kvin, tial la restaj nombroj kunmetiĝas morfologie, per antaŭmeto de afiksoj, kiel po (kvin) + mbohapy (tri) = poapy (ok). La nomoj de monatoj kreiĝas per la sama principo: jasy (monato) + peteĩ (unu) = jasyteĩ (januaro).

    per la jena korekto en la litova artikolo lt:Gvaranių kalba?

    La gvarania origine nur havis numeralojn por la nombroj unu ĝis kvar[1], tial la restaj nombroj kunmetiĝas morfologie, per antaŭmeto de afiksoj, ĉe kio funkcias ekzemple po (kvin, vere mano) kiel bazo, kiel po (kvin) + mbohapy (tri) = poapy (ok). La nomoj de monatoj kreiĝas per la sama principo: jasy (monato) + peteĩ (unu) = jasyteĩ (januaro).

    Se ne, ĉu eble vi ja povus almenaŭ diskuti tian ŝanĝon tie? Laŭ diversaj fontoj en la Gvarania lingvo origine ekzistis la numeraloj unu ĝis kvar, ne ĝis kvin. Krome po havas la sencon "mano" krom "kvin". Kiel fontindikon mi uzis ĉi tie <ref name="lustig">[http://www.uni-mainz.de/~lustig/texte/guahispa.txt Priskribo de la lingvo] {{ref-de}} (Elŝutita la 19-an de septembro 2012.)</ref>, dum ke en la artikolo mem ĉi tiu kompleta indiko troviĝas je alia loko. Krome mi ankaŭ ŝanĝis la kodigon por la koloroj al <span> anstataŭ <font>. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:38, 30 Okt. 2012 (UTC)

    1. Priskribo de la lingvo germane (Elŝutita la 19-an de septembro 2012.)

    Laŭ mia ĝisnuna sperto, tute subjektiva, en la litova vikipedio mi trovis relative multajn malagrablajn kverelemulojn kaj diputemulojn, kiuj akceptas redakton nur post plurobla pruvo pri profesieco de la redaktanto kaj post tre elokventa litovlingva defendo de ĉia redakto... Mia tempo tro valoras al mi por ke mi investus ĝin al debatoj de malkunlaborema etoso: Disputu la denaske litovlingvaj redaktantoj inter si. Despli ke estas malgranda nuanco ĉu oni difinas ke origine estis numeraloj unu ĝis kvar, kaj poste per "helpa numeralo" kvin (="mano" kun kvin fingroj laŭ mi estas tute bona simboligo de koncepto "kvin") ekkonstruas pliajn nombrojn, aŭ ĉu oni diras ke la originaj numeraloj inkluzivas la nombrojn 1 ĝis 5 ("po"=kvin kaj mano). Mi legis la tekston de Wolf Lustig, aprezas ĝin kaj la revortumon de la ĉapitro e-lingva pri morfologio de la gvarania, sed defendi tian nuancan revortumon en la litova artikolo per litovlingva debato mi ne emas. Ofte mi limigas min ne fari longan kaj tro tempinvestan e-lingvan artikolon, sed nur skribi tiel multe ke la temo estas bone skizita, estu "perfekta ĝermo" aŭ iomete pli da teksto, kaj mi konscie decidas ĉu investi tempon en alilingvajn vikipediajn projektojn aŭ ĉu ne: ĉi-tie la transpreno de informoj el la litova al Esperanto utilas, sed nuanca revortumo litovlingva ne meritas la penon. Ĉiukaze la esperantlingva teksto pri la gvarania nun tute bonas, vi atentu bone juĝi kiom vi ankoraŭ volas profundigi ĝin... :) Sincere, ThomasPusch (diskuto) 19:03, 30 Okt. 2012 (UTC)

    Nu bone, Thomas. Mi ne sciis pri la situacio en la litova vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 13:31, 31 Okt. 2012 (UTC)

    Hans Georg Link

    mi respondis en mia diskutpaĝo --Arno Lagrange @ 22:54, 29 Okt. 2012 (UTC)

    Sinagogo

    Tiun bildon mi trovis en la rumana paĝo. Bonvolu traredakti aŭ ŝanĝi ĝin laŭ via gusto. --Crosstor (diskuto) 09:08, 1 Nov. 2012 (UTC)

    Ŝablono:Informkesto germania komunumo

    Saluton. Pri la problemo de Ŝablono:Informkesto germania komunumo mi jam respondis ĉe mi. --Tlustulimu (diskuto) 11:56, 27 Nov. 2012 (UTC)

    Saluton! Mi klopodas plibonigi la artikolon pri Airbus A380, ĉefe tradukante de aliaj vikipedioj. Certe mi faris kelkajn erarojn - ĉu eble vi povus kontroli la tekston? Amike, Michał Artur (diskuto) 18:26, 1 Dec. 2012 (UTC)

    La artikolo ŝajnas tute bona (tiom kiom mi povis vidi je rapida trarigardo...). Mi nur kuraĝigus vin uzi la e-lingvan versiojn de la ŝablonoj "cite book", "cite news" ktp., do plene traduki la tekston ankaŭ en ne rekte videblaj partoj kaj ne lasi ĝin anglaglinga sub la surfaco... Cetere: Se vi emas, eble vi ŝatus ankoraŭ verki etan artikolon pri la urbo Broughton en Kimrio, pri kiu vi metis ruĝan ligilon? :-) -- ThomasPusch (diskuto) 18:44, 1 Dec. 2012 (UTC)

    Dankon! Mi lasos Broughton al iu alia, A380 okupos min dum kelkaj longaj tagoj :-) Michał Artur (diskuto) 18:54, 1 Dec. 2012 (UTC)

    Bildoj pri Tibor

    Mi jam realŝutis iom da bildoj ĉi tien. Vidu Kategorio:Tibor_Sekelj. Cetere mi kolektis iom da materialo en privata retejo. Inter ili vi trovos Foton en Nepalo kaj tie vi trovos la fonton de kie mi ekhavis ĝin : ÖNB 8092775. AL @ 19:58, 1 Dec. 2012 (UTC)

    Ĝuste pri tiu foto el Katmanduo mi pensis, kaj volis aldoni ĝin al la paĝo pri Nepala Esperanto-Asocio. Estus bone redisponigi ĝin... Do mi plukuraĝigas vin (re)alŝuti tiun kaj pliajn simile movado-historiajn fotojn al la esperantlingva vikipedio, se la komunejaj karaj gekolegoj montriĝas tro striktaj... Neniel mi volus misfamigi la komunejon, mem estante energia kontribuanto de fotoj al ĝi. Sed mi bedaŭrus se laŭ komuneja radikaleco eblus rebildigi la historion de Esperanton nur pli ol 70 jarojn post morto de ĉiu unuopa movada fotinto (se persona aŭtoreco sendube klaras), kun nacilingva skriba permeso de ĉiu ebla heredanto de la mortinto (krom se la fotinto agis kadre de profesia deĵoro por la usona registaro, ĉar tio pruvus liberan uzeblon de la foto)... Sincere, ThomasPusch (diskuto) 13:35, 2 Dec. 2012 (UTC)

    Fuŝado de artikoloj en la germana vikipedio

    Saluton, Thomas. Ĉu vi eble jam vidis la sufiĉe fuŝajn ŝanĝojn de de:Benutzer:Isadso en la germana vikipedio? En septembro kelkaj aliaj uzantoj tie eldiskutis ŝanĝojn ĉe kelkaj artikoloj. Mi ĉeestis tion nur iomete, ĉar mi ne tre ŝatas tiajn diskutojn. Sed la nomita ulo subite reaperis la 30-an de novembro por malfari preskaŭ ĉion. Li diskutis nur post sia faro. Kion vi pensas pri tia agado? Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:58, 2 Dec. 2012 (UTC)

    Mi ne trovas lin en la germana vikipedio, nek uzantopaĝon nek iujn redakton de homo kun tiu nomo. Ĉu vi eble mistajpis lian nomon? -- ThomasPusch (diskuto) 19:25, 2 Dec. 2012 (UTC)

    Pardonu min. Mi misskribis lian nomon. Devas esti de:Benutzer:Izadso. --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 2 Dec. 2012 (UTC)
    Dankon, mi nun estas survoje kaj nur paŭze iom vikipediumis (principe enretigis iujn antaŭe trajne per tekokomputilo skribitajn kontribuojn). Tial mi nun ne povas pli detale rigardi liajn vikipediajn paŝojn - mi faros tion morgaŭ... Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:07, 2 Dec. 2012 (UTC)
    Ho ve. Ne, mi antaŭe ne konsciis pri la persono (kiel jam montris mia antaŭa demando). Iuj redaktetoj de la uzanto (ekzemple lastatempaj pri SAT) estas lingve tute pravaj, nur akompanataj de foje cinikaj foje ofendaj redaktoresumoj, sed la subpaĝo Eo en la persona uzantopaĝo kaj la sekvo de iuj lastaj baroj de la homo videbligas misian batalon kontraŭ ŝajne ajna vikipedia mencio de la lingvo, en vervo kiu aspektas al mi (kiel mi diru profesie?) almenaŭ emocie tre malekvilibra. Domaĝe se ĉiujn paŝojn de tia homo necesus kritike sekvi, en provo limigi la ofendan damaĝon... Kia malŝparo da tempo kaj energio. Sed lasi tiajn ofendojn kaj kalumniojn en vikipedio ankaŭ ne estas alternativo... -- ThomasPusch (diskuto) 23:12, 4 Dec. 2012 (UTC)

    "Vadmaro (ghenerale)" estis alidirektita al "Flusejo"

    Vidu Vadmaro (ghenerale). Mi ne estas certa, chu tiu alidirektilo metita de Corobu (diskuto) estas bona. Kion vi opinias? --Onklo (diskuto) 17:45, 5 Dec. 2012 (UTC)

    Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo

    Saluton, Thomas. Ĉu vi eble jam legis mian proponon je la fino de Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo. Ĝi temas pri nova aspekto de la ĉefpaĝo. Mi pensas, ke post preskaŭ 5 jaroj ni povus jam ŝanĝi denove. --Tlustulimu (diskuto) 20:21, 23 Jan. 2013 (UTC)

    Top Gear

     Vi pravas. Sed mi ne forgesis pri la artikolo. Mi fakte planis reverki aŭ ege ampleksigi ĝin. Mi tamen decidis antaŭe tamen finskribi Nicolas Boileau kaj poste enmeti Homa kolorvidado. Post tio venu &#151; fakte venus &#151; Top Gear.

    Mi tamen intertempe plene rezignis pretigi iujn pliajn kontribuaĵojn. La kialojn vi certe jam iam legis, do mi ne devos regurdi ilin tie ĉi. Aparte de tio mi estas ege kontraŭ la enpostenigo de KuboF kiel administranto. Mi laŭe komentis en la voĉdonejo. -- PEJNO Simono Diskuto  18:10, 9 Feb. 2013 (UTC)