Poloo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota forigo de: mt:Pulu
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: min:Polo
Linio 55: Linio 55:
[[ko:폴로]]
[[ko:폴로]]
[[lt:Polas]]
[[lt:Polas]]
[[min:Polo]]
[[mn:Поло]]
[[mn:Поло]]
[[mr:पोलो]]
[[mr:पोलो]]

Kiel registrite je 23:20, 9 feb. 2013

poloo
poloo

Poloo laŭ PIV estas "speco de pilkludo, en kiu la ludantoj, rajdante, frapas la pilkon per longtenilaj maleoj. La sporto alternative nomeblas ankaŭ "maleopilko", kaj laŭ la priskribo evidente estas teama sporto: po teamo ludas kvar rajdantoj sur kvar ĉevaloj, kaj la celo estas bati la sep ĝis ok centimetrojn grandan kaj 130 gramojn pezan pilkon en la golon de la alia teamo. Ĉiu sportanto dum matĉo bezonas specifan kaskon, laŭdezire kun aldone vizaĝa protektilo, kaj plurajn ĉevalojn, por povi ŝanĝi ilin de tempo al tempo kaj ne tro stresi unuopan beston.

Historio

La sporto unuafoje populariĝis dum la Persa Imperio ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ Kristo - dum la Aĥemenida dinastio. En Afganio ekzistis malproksime parenca sporto kun la nomo Buzkaŝi (perse بزکشی). La ludo poloo en Persio iĝis pli kaj pli populara, kaj kadre de la Islama ekspansiemo atingis ankaŭ la Araban duoninsulon kaj Baraton. [1]

Pro britaj rajdistaj oficiroj de la rango Lancers ("lancistoj"), kiuj armeservis en Barato, la sporto dum la 19-a jarcento atingis Brition kaj Irlandon. Dum la jaro 1859 fondiĝis la unua brita poloo-klubo. Poloo dum la jaroj 1900, 1908, 1920, 1924 kaj 1936 estis disciplino de la Someraj Olimpikoj. La unuajn tri olimpiajn turnirojn gajnis brita, la lastajn du argentina teamo.

Reguloj

La subĉiela, herbeja, ebena ludejo longas 300 jardoojn (ĉ. 270 metrojn) kaj larĝas 200 jardojn (ĉ. 180 metrojn); la golo havas larĝon de 8 jardoj (ĉ. 7,20 metroj). Oni ludas, kiel jam menciite, en du teamoj de po kvar rajdantoj kaj kvar ĉevaloj (dum neĝa kaj arena poloo po tri), krom tio ekzistas du rajdantaj arbitraciuloj sur la ludejo kaj ĉefarbitraciulojn ĉe la ludeja rando. La ludo dividatas en tempointervalojn (nomataj Chucka, "Chukker" aŭ "Chukka" - prononco pli-malpli "Ĉaka"), kiuj daŭras po 7,5 minutojn. Tuta ludo povas daŭri inter kvar kaj ok Chucka-intervalojn. La aparteno de la goloj ŝanĝiĝas post ĉiu fojo, kiam ludanto batas la pilketon tra la aliteama golo; tio celas minimumigi unuflankajn avantaĝojn ekzemple pro malfavora sunbrilo aŭ tamen ne tute ebena teritorio.

Ekzistas naciaj asocioj por poloo en multaj landoj. La brita nacia poloa asocio "Hurlingham Polo Association" (HPA) samtempe funkcias kiel internacia tegmenta asocio por la sporto.

Parencaj sportaj kategorioj

Iusence parencaj sportaj kategorioj estas elefanta poloo, bicikla poloo, kanua polooo kun flosanta, pli granda pilko kaj starveturila poloo. Por poloo en akvo, vidu la artikolon pri akvopoloo.

Eksteraj ligiloj