Maŭzoleo Zsolnay: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Sur la monteto "Ledina" malantaŭ la Porcelanfabriko Zsolnay (pron: ĵolnoi), eĉ nuntempe funkcianta, troviĝas la maŭzoleo de familio Zsolnay. Ĝi estis konstruita antaŭ 101 jaro...
 
StripedM (diskuto | kontribuoj)
Linio 11: Linio 11:

La tegmenton de la konstruaĵo kovras tegoloj Zsolnay kun verda emajlo. La pluvo-defluigiloj, la pluvokanaloj kun mezuro 40x40 cm senescepte estas la produktoj de la familio Zsolnay. Ĉe la norda flanko de la konstruaĵo, se oni enpaŝas ĉe la alia enirejo, 17 ŝtupoj kondukas al la sarkofagoj. Trarigardante la rondan aperturon supre, meze de la kapelo, oni povas vidi la duoncirkloforman reliefon super la suda enirejo. La reliefo similas al okulo. Ĉe la okcidenta flanko estas videbla la reliefa portreto de Vilhelmo Zsolnay. Ĉe la suda flanko oni povas vidi raraĵon de la ceramikhistorio, la ruĝan refraktan reliefon. La orientan flankon de la sarkofago ornamas ŝildo, kiun planis Julia en 1892 je la peto de sia patro. La familio unue formis ceramikaĵon pri la simbolo de la urbo Pécs el la prakristana epoko de la urbo, do pri la kvin turoj, tiel la sama figuro fariĝis ankaŭ la emblemo de la familio kaj tiu de la porcelanfabriko en la periodo de emajlo "eozin". Tiu periodo daŭris ekde 1896 ĝis 1922. La emblemo kiel marko estis uzata por tiu speciala emajlo.

[[Kategorio:Maŭzoleoj]]

[[hu:Zsolnay-mauzóleum]]
[[hu:Zsolnay-mauzóleum]]

Kiel registrite je 09:30, 12 feb. 2013

Sur la monteto "Ledina" malantaŭ la Porcelanfabriko Zsolnay (pron: ĵolnoi), eĉ nuntempe funkcianta, troviĝas la maŭzoleo de familio Zsolnay. Ĝi estis konstruita antaŭ 101 jaroj. Vilhelmo Zsolnay forpasis la 23-an de marto, en la jaro 1900. Tiam oni entombigis lin en la kapelo "sankta Mikaelo", kiu apartenis al la malnova tombejo de la kvartalo "Buda", en la urbo Pécs. La maŭzoleo konstruĝis en la sekva jaro, do en 1901, laŭ la plano de lia bofilo Tádé Sikorszky (pron: tade ŝikorski), kiu en la fabriko estis estro pri la artaj aferoj, cetere konata arkitekto. Per laboro dum plusaj 12 jaroj lia filo, Nikolao eternigis la vivoverkon de sia patro.

La arĝentumitan stanoĉerkon la filo, Nikolao, kaj la tri nepoj, Zsolt, Ladislao kaj Tibor je la naŭa horo kaj duono, vespere, la 13-an de oktobro 1913 elportis surŝultre el la tombejo, kaj ili portis ĝin plu laŭ la suprenirejo al la maŭzoleo, kie la laboristoj de la fabriko Zsolnay viciĝis solene kaj lumigis per acetilenaj lampoj. La ĉerko estis portita supren al la kapelo, kie oni celebris la diservon, poste je la 11-a horo ĉe plenluno oni portis ĝin malsupren al la kripto, kaj metis ĝin en la sarkofagon, kie li ripozas ĝis nun. En 1919, kiam la edzino Tereza Bell mortis, oni profundigis la sarkofagon, kaj ŝi estis entombigita super la edzo.

La filo, Nikolao Zsolnai mortis la 25-an de februaro 1922 en sanatorio apud Vieno, lian korpon eksterordinara trajno veturigis al la urbo Pécs. La funebraj paroloj okazis antaŭ la urbodomo, poste oni metis lian korpon en la kripto, en iun sakofagon, plej okulfrapan, kiu poste fariĝis ripozejo ankaŭ por la du fratinoj. Nikolao eĉ nun ripozas en la kripto, sed la ĉerkojn de la aliaj familianoj profanis, disrompis vandaloj, kaj ili disĵetadis la ostojn.

En 1986 la maŭzoleo jam preskaŭ neniiĝis, sed tiam entuziasma patrioto, urboprotektanto, s-ro Ladislao Lovas savis ĝin per 15 jara laboro, kaj malkovris la sekreton pri la speciala emajlo, kiu disfamigis la porcelanon Zsolnay, li eĉ povas pruvi tion. Li estas la prezidanto de la Urboprotekta Asocio kaj la tiu de kuratora korporacio, kiun iniciatis la familio Zsolnay.

La kapelo havas specialajn akustikon kaj optikajn efektojn. La internaj sonoj belege sonoras kaj aŭdiĝas ankaŭ ekstere. Al la malsupra etaĝo oni povas malsupreniri tra la norda pordo de la maŭzoleo, por tio necesas elveni kaj ĉirkaŭiri la konstruaĵon, dume oni povas admiri ĝin ekstere. La rondan maŭzoleon kadras arkoformaj ceramikaj ŝtuparoj, bakitaj el frostorezista argilo. Sur ili oni kelkloke povas vidi aperturojn, kiuj ne estas sencelaj. Ili plenumas la naturan klimatizadon de la konstruaĵo. Ses fenestroj, nun sen vitro, kaj la aperturoj en bone kalkulitaj lokoj ebligas la senĉesan aerumadon.