Michał Doliwo-Dobrowolski: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
StripedM (diskuto | kontribuoj)
e Kategorio:Rusoj aldonita uzante VarmaKato
StripedM (diskuto | kontribuoj)
e Kategorio:Poloj aldonita uzante VarmaKato
Linio 15: Linio 15:


[[Kategorio:Rusoj]]
[[Kategorio:Rusoj]]
[[Kategorio:Poloj]]


[[de:Michail Ossipowitsch Doliwo-Dobrowolski]]
[[de:Michail Ossipowitsch Doliwo-Dobrowolski]]

Kiel registrite je 09:32, 12 feb. 2013

Michał Doliwo-Dobrowolski (naskiĝis la 2-an de januaro 1862 en Gatĉina, mortis la 15-an de novembro 1919 en Hejdelbergo) – pola-rusa elektroteknikisto, elektristo kaj inventisto. Pioniro de la tekniko pri trifaza elektra kurento.

Vivo

Naskiĝis en Gatĉina, proksime al Sankt-Peterburgo en pola-rusa familio. Reallernejon finis en Odesa (1878), kie loĝis kun gepatroj ekde 1872. De 1878 studis en kemia fakultato ĉe Teknika Universitato en Rigo. En la aĝo de 19 jaroj estis forĵetita sen rajto studi en Rusio. Pro tio foveturis kun la gepatroj al Germanio.

La studadon daŭrigis en Teknika Universitato de Darmstadt, unue en mekanika fakultato, kaj poste en novkreita elektroteknika, kiun finis en 1884.

En 1888 evoluigis trifazan elektran generatoron kaj trifazan elektromotoron, kion faris kelke da monatoj antaŭ Nikola Tesla.

Medalo je la nomo de Michał Doliwo-Dobrowolski

La 2-an de januaro 2007 Asocio de Polaj Elektristoj establis medalon je la nomo de Michał Doliwo-Dobrowolski kaj Tutpollandan Komitaton pri la medalo kun la sidejo en Szczecin.

Eksteraj ligiloj