Michał Falzmann: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pola vikipedio
StripedM (diskuto | kontribuoj)
e Kategorio:Poloj aldonita uzante VarmaKato
Linio 22: Linio 22:
* [http://prawica.net/node/4118 ''Znak Falzmanna'' (Signo de Falzmann) - artykolo de profesoro Jerzy Przystawa]
* [http://prawica.net/node/4118 ''Znak Falzmanna'' (Signo de Falzmann) - artykolo de profesoro Jerzy Przystawa]
* [http://www.youtube.com/watch?v=I97wV0b2AjY Filmo ''Oszołom'' reĝisorita de Jerzy Zalewski]
* [http://www.youtube.com/watch?v=I97wV0b2AjY Filmo ''Oszołom'' reĝisorita de Jerzy Zalewski]

[[Kategorio:Poloj]]


[[pl:Michał Falzmann]]
[[pl:Michał Falzmann]]

Kiel registrite je 09:33, 12 feb. 2013

Michał Tadeusz Falzmann (naskiĝis la 28-an de oktobro 1953, mortis la 18-an de julio 1991 en Varsovio) - pola ŝtata oficisto, inspektoro de la Supera Ĉambro de Kontrolo, malkovris eksterregulaĵojn en Priserva Fonduso de Eksterlanda Ŝuldo (FOZZ) kaj malsekretigis ilin. Rezulte de tio sekvis la skandalo FOZZ.

Profesia agado

Li laboris en entrepreno Agrotechnika (Agrotekniko), de kiu foriris sen laŭmerita salajro. Dum kelka tempo estis direktoro de Polon (Polonio), fako produktanta aparatojn por mezuri radioaktivecon. Li ankaŭ laboris en trezoroficejo. Dum sia lasta vivperiodo estis ĉefa inspektoro en NIK (Suprera Ĉambro de Kontrolo). Falzmann provis ebligi aliron al regopovoj, politikaj agantoj ka publika opinio de informoj pri fraŭdo de la financoj de Pollando. La 16-an de julio 1991 skribis al direktoro de Loka Filio de Nacia Pola Banko (NBP) en Varsovio por akiri informojn pri FOZZ. La saman tagon Anatol Lawina (kiu poste mortis en neklaraj cirkonstancoj), lia senpera ĉefo, donis al li laŭ rekomndo de prezidanto de NIK, profesoro Walerian Pańko, skribaĵon pri lia forŝovo de ĉiaj kontroloj. Du tagojn poste li mortis, oficiale pro korinfarkto.

Post kelkaj monatoj, antaŭtage de deklarita anonco de la rezultoj de sia laboro, pereis en akcidento Walerian Pańko, lia superulo, kaj kun li Janusz Zaporowski, tiutempa direktoro de Informa Buroo de Sejma Kancelario. La akcidenton travivis lia edzino kaj ŝoforo. Post kelkaj monatoj mortis la ŝoforo kaj policanoj, kiuj kiel la unuaj alvenis la akcidenton. En domo de la prezidanto de NIK oni trovis neniajn dokumentojn ligitaj al FOZZ.

Laŭ certaj komentistoj kaj ĵurnalistoj la morto de Falzmann kaj de aliaj personoj, pro engaĝigo de specialaj servoj WSI (Militista Informa Servo - likvidita de Antoni Macierewicz), atestas pri ebleco de ilia mortigo.

Al Michał Falzmann estas dediĉita dokumenta filmo de Jerzy Zalewski, Oszołom, montrita la 6-an de marto 1995 en TVP1 (Telewizja Polska), kaj ciklo de du publicistaj programoj "Pod Prąd — Izabela Brodacka-Falzmann" (Kontraŭ Fluo - Izabela Brodacka-Faltzmann), montritaj en Televido Puls maje 2005.

En 2009 Falzmann estis postmorte distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. Lian nomon ricevis strato en vroclava kvartalo Poświętne.

Privata vivo

Li estis edzo al Izabela kaj patro de kvinopo da infanoj. En la aĝo de 34 jaroj baptiĝis en katolika eklezio.

Publikaĵoj

  • Kradzież systemu w systemie - W sprawie bezprawnych transferów pieniądza z Polski lub via Polska do Zachodniej Europy (Ŝtelo de sistemo en sistemo - Pri neleĝaj transdonoj de mono de Pollando aŭ tra Pollando ĝis Okcidenta Eŭropo)

Eksteraj ligiloj