Monda Pasporto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.3rc2) (robota aldono de: tr:Dünya Pasaportu
StripedM (diskuto | kontribuoj)
Linio 14: Linio 14:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.worldservice.org/ Retĉefpago de la Monda Servo-aŭtoritato (angle)]
*[http://www.worldservice.org/ Retĉefpago de la Monda Servo-aŭtoritato (angle)]

[[Kategorio:Dokumentoj]]


[[ar:جواز سفر عالمي]]
[[ar:جواز سفر عالمي]]

Kiel registrite je 09:39, 12 feb. 2013

Dosiero:World Passport Cover.jpg
Monda Pasporto eldonita je 2010. Notu ke Esperanto inkludatas ĉe la malplej alta linio de la bindaĵo.
Malnova varianto de Mondpasporta bindaĵo, en ses lingvoj sen Esperanto.

La Monda Pasporto estas dokumento eldonata de la Monda Servo-aŭtoritato, organizaĵo kreita de aktivisto Garry Davis en 1948. Ĝi aspektas simile al nacia pasporto aŭ alia oficiala dokumento, kaj entenas tekston en la ses ĉeflingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj (la angla, rusa, hispana, ĥina, araba, kaj franca) kune kun Esperanto.

La Mondan Pasporton oni intencas uzi kiel internacian, senpartian dokumenton por tutmonda kaj transborda veturado; tamen la kreinto Davis volis ke ĝi ankaŭ estu uzata ĝenerale kiel "neŭtrala, senpolitika dokumento de identeco", estante bazata sur la 13-a artikolo de la Universala Deklaracio pri Homrajtoj (kiu konstatas ke ĉiuj personoj havas la rajton veturi).

Ĉiuokaze, la plejparto da ŝtatoj neniam agnoskis ĝian validecon kiel permeseblajn oficialaĵojn, dirante ke ili ne estas eldonata de kompetenta aŭtoritato. La Monda Servo-aŭtoritato havas kopiojn de leteroj el ses nacioj donantaj agnoskon leĝan al Mondaj Pasportoj; tamen multe da ĉi tiuj leteroj estis skribataj en la 60-aj kaj 70-aj jardekoj. Tiu fakto sekve signifas ke eble hodiaŭ la dokumento ne plu estos akceptebla. Ofte, oni sukcesas transiri bordon per Mondpasporto plejparte nur danke al malscio aŭ kaprizo de enmigraj oficialoj, ne danke al la oficiala subtenado de la dokumento.

La Monda Servo-aŭtoritato eldonas Mondajn Pasportojn al rifuĝintoj kaj aliuloj kiuj ne kapablas akiri validajn, uzeblajn veturdokumentojn. Tamen notindas ke multe da ili, ricevinte siajn pasportojn, poste trovis ilin senutilaj por transiri bordojn.

Spite ĉio ĉi, multaj famuloj posedis (aŭ nun posedas) Mondpasportojn, el kiuj kelkaj klopodis per la dokumento internacie veturi, ekzemple: la investoro Doug Casey, kiu asertis ke li per Monda Pasporto sukcesis eniri Islandon, Peruon, Polinezion, kaj aliajn ŝtatojn; Jawaharlal Nehru, la unua ĉefministro de Barato; kaj Kenneth O'Keefe, usona pacaktivisto, kiu malsukcese penadis enveturi Iraken en 2003.

Referencoj

Eksteraj ligiloj