Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 119: Linio 119:


Mi kunlaboris en Vikipedio de 2002, oficis kiel administranto de 2003, kaj burokrato de 2005. Mi nun devas foriĝi (klarigojn mi donas el mia uzantopaĝo). Mi prizorgis ke miaj rajtoj estu forigotaj akurate. Plu tenu la Vikipedion kaj aliajn eo-Vikimediajn projektojn sen mi. Sukceson al ĉiuj! --[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<span style="color:green;">Arno</span> <span style="color:blue;">Lagrange</span>]] [[Vikipediista diskuto:ArnoLagrange|✉]] <sup>[[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|@]]</sup> [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 07:59, 10 Feb. 2013 (UTC)
Mi kunlaboris en Vikipedio de 2002, oficis kiel administranto de 2003, kaj burokrato de 2005. Mi nun devas foriĝi (klarigojn mi donas el mia uzantopaĝo). Mi prizorgis ke miaj rajtoj estu forigotaj akurate. Plu tenu la Vikipedion kaj aliajn eo-Vikimediajn projektojn sen mi. Sukceson al ĉiuj! --[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<span style="color:green;">Arno</span> <span style="color:blue;">Lagrange</span>]] [[Vikipediista diskuto:ArnoLagrange|✉]] <sup>[[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|@]]</sup> [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 07:59, 10 Feb. 2013 (UTC)
:Malbelega novavaĵo, nun estas ne momento paroli pri eksteraj eventoj, nek laŭdi gravan laboron en vikipedio, en maficilaj cirkonstancoj ne devu daŭrigi. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 10:41, 10 Feb. 2013 (UTC)
:Malbelega novavaĵo, nun estas ne momento paroli pri eksteraj eventoj, nek laŭdi gravan laboron en vikipedio, en maficilaj cirkonstancoj ni devu daŭrigi. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 10:41, 10 Feb. 2013 (UTC)
::{{Nova!|2013|2|22}}Mi povus imagi, ke ankaŭ de la vidpunkto de administranto oni povus malesperi pri tiu ĉi platformo. Okaze de Arno mi tre bedaŭras lian devigan foriron kaj des pli multe la ceteron.--&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 18:08, 12 Feb. 2013 (UTC)
::Mi tiel opinias, ke VP iras al mizera stato. Pli frue estis listo pri administrantoj, kie estis tiuj, kiuj faris neniun dum 3 monatoj. Tial estas superflua varbi pli novajn. Unue burokratoj devas fari ordon inter adm. Ili estas netuŝeblaj sanktaj bovoj. Kodigu tempojn, poste sekvos neniu laboro, tiu adm. estu forigita. Nun ĉiuj faras ĉion. La restintaj admin. ricevu respondecan taskon, ekz. pri temo, forigoj ktp. Tiam povas vidi, ĉu tio parto estas en ordo aŭ ne. Estas tempo por pensadi pri alia labormetodo, ĉar la nuna valoras tiom, kio laŭ mi ne sufiĉas.--[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 12:03, 10 Feb. 2013 (UTC)
::Mi tiel opinias, ke VP iras al mizera stato. Pli frue estis listo pri administrantoj, kie estis tiuj, kiuj faris neniun dum 3 monatoj. Tial estas superflua varbi pli novajn. Unue burokratoj devas fari ordon inter adm. Ili estas netuŝeblaj sanktaj bovoj. Kodigu tempojn, poste sekvos neniu laboro, tiu adm. estu forigita. Nun ĉiuj faras ĉion. La restintaj admin. ricevu respondecan taskon, ekz. pri temo, forigoj ktp. Tiam povas vidi, ĉu tio parto estas en ordo aŭ ne. Estas tempo por pensadi pri alia labormetodo, ĉar la nuna valoras tiom, kio laŭ mi ne sufiĉas.--[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 12:03, 10 Feb. 2013 (UTC)
::: Mi konsentas ke estas iom tro da malrigoreco koncerne konservon de administraj rajtoj por neaktivaj vikipediistoj. Inter la "21" nunaj administrantoj, kiom da estas vere aktivaj? Mi foje provis kontroli tion kaj konfesas ke ne faris de kelka tempo. Bona ago estus draste forpreni administrajn rajtojn de ĉiuj malaktivaj uzantoj (kiuj faris nek unu redaktan kontribuon nek unu administran agon de unu jaro) kaj vi vidos ke ne restos multaj el la "21". {{alss}} 12:20, 10 Feb. 2013 (UTC)
::: Mi konsentas ke estas iom tro da malrigoreco koncerne konservon de administraj rajtoj por neaktivaj vikipediistoj. Inter la "21" nunaj administrantoj, kiom da estas vere aktivaj? Mi foje provis kontroli tion kaj konfesas ke ne faris de kelka tempo. Bona ago estus draste forpreni administrajn rajtojn de ĉiuj malaktivaj uzantoj (kiuj faris nek unu redaktan kontribuon nek unu administran agon de unu jaro) kaj vi vidos ke ne restos multaj el la "21". {{alss}} 12:20, 10 Feb. 2013 (UTC)

Kiel registrite je 18:08, 12 feb. 2013


Administrejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon



Administranto en Vikicitaro

Mi kandidatas por la funkcio de administranto en Vikicitaro. Ĉar la projekto apenaŭ havas sian komunumon mi la kandidatiĝon mencias ankaŭ ĉi tie. Pliaj informoj kaj balotpaĝo en q:Vikicitaro:Administrantoj/Kandidatoj/KuboF. Antaŭdankon pro via reagoj. --KuboF (diskuto) 23:25, 25 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, KuboF. Ĉu en Vikicitaro estas regulo pri la necesa nombro de redaktoj? Se ne, mi povus subteni vin. Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:48, 14 Dec. 2012 (UTC)
En Vikicitaro preskaŭ ne estas reguloj... (simile kiel en aliaj eo-projektoj :( ) --KuboF (diskuto) 20:02, 17 Dec. 2012 (UTC)
Nu bone, KuboF. Mi aldonis mian poron. :-) --Tlustulimu (diskuto) 20:09, 17 Dec. 2012 (UTC)

Fairuse in images misuse

Hi! Take a look at Uzanto:BaseBot/Використання невільних файлів (list of fairuse in files not in ns0 by ns'es) (sorry it is in Ukrainian but you can understand what namespace section is for by number in ()). --Base (diskuto) 19:54, 26 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, karaj administrantoj. Mi ne bone komprenas, kion celas la listo. Ĉu iu povus klari tion al mi? --Tlustulimu (diskuto) 16:34, 13 Dec. 2012 (UTC)

Використання невільних файлів = La uzo de ne-liberaj dosieroj. --Dominik (diskuto) 17:12, 13 Dec. 2012 (UTC)

Listo pri forigendaj bildoj

Hi! Please delete pages links to what is in Uzanto:BaseBot/Страницы описанія безъ файловъ. (Sorry for Russian name of list (pre 1918 orthography)). This is files which are located on Wikimedia Commons but have local description page at eowiki. Before deleting description please check if Commons description page contains all information from local one (description in Esperanto, Categories etc.). Take a look to list in topic upper. Thanks and sorry for bad English unfortunately I'm not good at English and I know just few words in Esperanto. --Base (diskuto) 13:03, 30 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, karaj administrantoj. Mi ne certas, ĉu ni vere forigu la menciitajn dosierojn. Ĉiuj troviĝas sur la komunejo. Sed Arno metis kategoriojn en la esperanta vikipedio ĉe la koncernaj dosieroj, ĉar certaj parseraj kodoj alikaze ne funkcias ĝuste, kiel ekzemple {{#ifexist:. Kiu havas eble alian ideon? --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 13 Dec. 2012 (UTC)

Saluton. Pri tia bildo jam okazis diskuto inter mi kaj Arno: Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20121219#.7B.7BLingv.2Flingvoflago.7D.7D. Ĉar la menciita parserila funkcias nun redonas neon, la forigo ne estis la ĝusta ago kaj verŝajne difektigis la ŝablonon {{lingv/lingvoflago}}. Eĉ la (antaŭ)hieraŭa ĝisdatigo de la vikida softvaro ne ŝanĝis tion. Tial mi proponas malfari la forigon kaj krei atentigan ŝablonon pro tiaj bildoj, eble eĉ dulingvan por ke uzantoj kun tiaj strangaj robotoj komprenu pri kio temas. --Tlustulimu (diskuto) 17:53, 20 Dec. 2012 (UTC)
Mi retiras mian proponon pri malfarigo, ĉar mi ĵus trovis solvon. La jena kodo:
{{#ifexist:Dosiero:Idiomaespañol.svg|jes|ne}}
Ĝi ja redonas: ne, kvankam devus esti jes.
devos esti anstataŭata per la sekva.
{{#ifexist:Media:Idiomaespañol.svg|jes|ne}}
Tiam estas redonata: jes, kiel ni bezonas ĝin en iomete trukaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:19, 20 Dec. 2012 (UTC)
Aparte de tiu (ŝajne solvita) demando pri kontrolo ĉu dosiero ekzistas, kial ne povus ekzisti dosiera paĝo ĉi-vikipedie eĉ se la dosiero estas en Komunejo ? -Ekzemple por ke ĝi aperu en difinita kategorio.- Kial nepre forigi tiajn paĝojn ? Kiun ili ĝenas? Kiel ili ĝenas ? --Arno Lagrange @ 19:47, 20 Dec. 2012 (UTC)

Titola ŝanĝado de Xian.

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Xian (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) lastatempe kreis novajn artikolojn kun enhavo el malnovaj artikoloj anstataŭ alinomigi la artikolojn. Mi jam atentigis lin pri tio. Eble li ja simple ne konas la trajton de la vikia softvaro. Tio iom strangas por mi, ĉar li jam verkas ekde 2007. Ĉu eble la interfaca stilo Vektor tro kaŝas la ligilon por alinomigoj? Se jes, kion ni ŝanĝu, por ke ĝi estu pli facile trovebla? Krome li ne antaŭdiskutis la ŝanĝon de la titoloj. Ĉu ni toleru tion?

Se li daŭrigus tiel, ni havus unu ŝancon haltigi tion, nome portempan forbaron. Sed mi ne emas fari tion. Kiu havas alian proponon? --Tlustulimu (diskuto) 13:31, 12 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, mi atentigas al ĉiuj ke ĉi tiu uzanto jam estis forbarita plurfoje ĉe la franca vikivortaro (kaj la kantonlingva vikipedio), unue pro la prononcadoj kiuj li redaktas kaj aldonas sen regi IPA-on nek prononcadojn (li estas Kebekiano, sed sia denaska lingvo estas la kantona!) kaj ankaŭ ĉar li demandas senĉese al uzantoj prononcadojn de vortoj en Kebekio (kaj eĉ forkuris kebekia uzanto pro tio). Bonvolu ne kuraĝigi sian konduton, ĉar li jam atakas aliajn vikipediojn kaj vikivortarojn.

Se vi volas provojn, vizitu la sekvantan paĝon: Specialaĵo:Centra_aŭtentigo/Fête. Do, me petas ke oni nuligu liajn redaktojn. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:46, 26 Dec. 2012 (UTC)

Saluton Henriko kaj dankon por via atento sed ni ne antaŭkondamnu. Li povus tie havi ŝancon. --pino (diskuto) 17:32, 26 Dec. 2012 (UTC)

Bonvolu alinomi paĝon

Mi preparis artikolon pri unuforma risurca identigilo (angle Uniform Resource Identifier). Tiun nocion oni plej ofte indikas per la mallongigo URI. Ekzistas kelkaj vortoj "URI", "Uri" kaj "uri". Sed la mallongigo URI kun la signifo "unuforma risurca identigilo" estas uzata, kiel mi komprenas, pli ofte ol la ceteraj vortoj "uri" ks. Tial, miaopinie, la nova artikolo estu titolita "URI" kaj la apartigilo estu titolita "URI (apartigilo)". Do, mi alinomis la apartigilon URI al URI (apartigilo) (sukcese) kaj provis alinomi la paĝon Uzanto:Gamliel Fishkin/URI al URI, sed ricevis respondon ke mi ne rajtas movi la paĝon ĉar paĝo kun tiu nomo jam ekzistas. Mi petas administrantojn fari tion. Antaŭdankon. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 20:15, 26 Dec. 2012 (UTC)

✔ Farite Sed mi malatente ĉe la unua alinomigo forgesis ŝanĝi la nomspacon. Do, mi devis korekti tion. Nun haveblas la nova artikolo URI. Ĉu mi forigu la superfluan alidirektilon Uzanto:Gamliel Fishkin/URI? --Tlustulimu (diskuto) 20:26, 26 Dec. 2012 (UTC)
Dankon. Por mi estas tutegale: tiu alidirektilo nek helpas nek malhelpas min. (Ĉu ĝi ne konfuzos serĉilojn?) Gamliel Fiŝkin (diskuto) 21:05, 26 Dec. 2012 (UTC)

Informa ŝablono pri sistemaj administrantoj kaj evoluistoj de la programaro

Saluton. Mi ĵus trovis novan ŝablonon en la germana vikipedio: Vorlage:Sysadmin. Ĝi estas uzata sur la uzantopaĝoj de administrantoj, kiuj administras la vikiajn servilojn. Krome tia indiko povus eviti superfluajn demandojn, kial iu havas la statuson, sen esti elektita. Ĉu mi traduku ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 18:21, 4 Jan. 2013 (UTC)

Jes ja traduku ĝin. Sed mi dubas ĉu ĝi ofte utilos: ne tiom da tiaj administrantoj aperas en nia vikipedio, aŭ mi ne rimarkis ilin. --Arno Lagrange @ 21:03, 4 Jan. 2013 (UTC)
✔ Farite La ŝablono nomiĝas {{Sistemadministranto}}. --Tlustulimu (diskuto) 09:22, 5 Jan. 2013 (UTC)

Bonvolu alinomi paĝon (2)

Bv alinomi:

Antaŭdankon. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 02:18, 8 Jan. 2013 (UTC)

✔ Farite Nun URN (apartigilo) estas apartigilo, kvankam ĝi antaŭ la alinomigo estis alidirektilo. Nun ni havas la novan artikolon URN. Sed mi ne scias, ĉu ni vere havu la mallongigon kiel titolon. En la plej multaj alilingvaj versioj estas ja uzata la kompleta angla nomo. Eble ni ja povus uzi ĝian tradukon ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 09:15, 8 Jan. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas ke titoloj estu prefere en longa formo, ne mallongigo. Kvankam, ne ĉiam tio facilas (ekz. LADSPA). --KuboF (diskuto) 10:43, 8 Jan. 2013 (UTC)
  • Dankon. Pri titolo mi havas tri konsiderojn. 1. Eble mi eraras, sed ŝajnas al mi ke por la nocioj "URI", "URL" kaj "URN" ĉefe sigloj estas uzataj, kaj la kompletan titolon oni uzas ĉefe kiam klarigas signifon (same kiel ekzemple HTML). 2. Pli aŭ malpli vaste konataj estas la anglaj terminoj "Uniform Resource Identifier", "Uniform Resource Locator" kaj "Uniform Resource Name", kaj ankaŭ iliaj sigloj. La esperantaj tradukoj de tiuj anglaj terminoj ne estas tiom vaste konataj; persono, bone komprenanta Esperanton, sed konanta tiujn tri terminojn nur en la angla, vidinte ligon al artikolo, ekzemple, "Unuforma risurca nomo", enpense retradukos la titolon al la angla lingvo kaj cerbumos, ĉu temas pri "Uniform Resource Name" aŭ ne. 3. Povas esti diversaj opinioj pri esperantigo de la tri menciitaj anglaj terminoj; ekzemple, "uniform" nun estas tradukita kiel "unuforma", sed eble iu deziros traduki ĝin kiel "unuecforma", ktp. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 21:45, 8 Jan. 2013 (UTC)

Listo de Papoj

Mi bezonas meti la dosieron Nuremberg chronicles - Hilarius, Pope (ĈXVIv)(sen la cirkumflekso).jpg sed la paĝo ŝanĝas ĈXVIv al ĉapelita ĉ kaj la arkivo ne aperas. Kiel oni povas solvi tion? Ĉu iu povas helpi min?Claudio Pistilli (diskuto) 11:22, 10 Jan. 2013 (UTC)

Supozeble per (CXXXVIv) - --Dominik (diskuto) 12:44, 10 Jan. 2013 (UTC)
Ĉiukaze la dosiero Dosiero:Nuremberg chronicles - Hilarius, Pope (CXVIv).jpg ŝajne ne ekzistas --Arno Lagrange @ 20:05, 19 Jan. 2013 (UTC)
Ekzistas Dosiero:Nuremberg chronicles - Hilarius, Pope (CXXXVIv).jpg, kun tri X-oj, do necesas meti trifoje "Xx". Kaj cetere mi proponas dronigi ĉiujn, kiuj insistas uzi romiajn numerojn ☺. Estas pli humane ol ŝtonumi aŭ palisumi ilin. -- Aisano (diskuto) 21:15, 19 Jan. 2013 (UTC)

Plia burokrato

Saluton. Lastatempe mi rimarkis, ke mi estas preskaŭ la sola burokrato en la esperanta vikipedio, kiu nuntempe estas aktiva. Tial mi proponas, ke ni elektu plian. Kiu emas fariĝi kandidato por tio? --Tlustulimu (diskuto) 11:57, 17 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Sola burokrato estas malsolida do mi bonvolas iĝi burokrato. --pino (diskuto) 17:35, 19 Jan. 2013 (UTC)
Estus eble pli bone, se kandidatiĝus jama administranto. darkweasel94 (diskuto) 17:40, 19 Jan. 2013 (UTC)
Saluton. Mi pensas, ke Darkweasel94 pravas. --Tlustulimu (diskuto) 18:02, 19 Jan. 2013 (UTC)
Saluton; mi estas preta kandidati kiel burokrato, mi estas administranto de 2009. Sed mi ne vere regule kunlaboras (vidu mian redakto-historion kaj mian administran historion), kaj verŝajne neniu konas min persone. Se tio ne ĝenas, mi estas preta. – Umbert' (diskuto) 17:57, 19 Jan. 2013 (UTC)
Bone! volontulo estas. Do bone por Umbert'. Por mi, mi ne bezonas burokrato iĝi. Tlustulimu kaj Darkweasel94 remarkis ke mi ne estas administranto, jes estus bone. --pino (diskuto) 16:49, 20 Jan. 2013 (UTC)
Sed se vi deziras iĝi administranto, kio vin haltigas? Gamliel Fiŝkin (diskuto) 00:16, 21 Jan. 2013 (UTC)
Nenio do mi petas tie iĝi administranto. --pino (diskuto) 12:36, 21 Jan. 2013 (UTC)
Bv kandidatiĝi je Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj kaj sekvu la instrukciojn tie. dankas kaj gratulas --Arno Lagrange @ 01:54, 22 Jan. 2013 (UTC)
Jes dankon kaj antaŭdankon al kolegoj kiu partoprenis tie. Do vi iru al Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/pino kaj estus ankaŭ bone progresigi la kandidatigon de Umbert' kiel burokrato. --pino (diskuto) 13:32, 22 Jan. 2013 (UTC)

Umbert' jam metis sian kandidatigon sur ĉi tiun paĝon. --Tlustulimu (diskuto) 20:34, 23 Jan. 2013 (UTC)

Mi ne trovis regulon pri elektado de administrantoj kaj burokratoj. Kiuj rajtas voĉdoni? Gamliel Fiŝkin (diskuto) 02:11, 25 Jan. 2013 (UTC)

Sed mi trovis la paĝon, nome Vikipedio:Baloto. Mi metos ligilojn inter ĝi kaj la koncernaj paĝoj. --Tlustulimu (diskuto) 09:13, 25 Jan. 2013 (UTC)

Sendiskutaj alinomigoj

Jen kopio el Vikipedio:Diskutejo/Diversejo

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ĝis nun nur faris sendiskutajn alinomigojn. Ĉu ni akceptu tion? Mi pensas, ke ne. En kazo de ripeto, mi proponas forbaron, ĉar la uzanto jam en la germana vikipedio estis problema kaj tial tie estis forbarita. --Tlustulimu (diskuto) 09:53, 24 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. La uzanto Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) denove sendiskute alinomigis artikolojn. Mi nun avertis lin, ke en kazo de ripeto mi forbaros lin, precipe ĉar li jam estas forbarita en la germana vikipedio. Do, li jam montriĝis problema uzanto tie. Ĉu mi malfaru ĉiujn alinomigojn aŭ ĉu hazarde "kaŝiĝis" inter ili iuj taŭgaj? Se jes, kiuj? --Tlustulimu (diskuto) 20:38, 25 Jan. 2013 (UTC)
Saluton. Ĉar la uzanto Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) jam trian fojon faris netaŭgajn alinomigojn kaj neniel reagis je mia averto, mi ĵus forbaris lin. Ĉar li jam estas forbarita en la germana vikpedio, mi difinis la plej longan daŭron, nome ĉiaman. --Tlustulimu (diskuto) 11:23, 28 Jan. 2013 (UTC)

Ŝajne tute pravas. Dankon pro via diligenteco, Tlu! -- Yekrats (diskuto) 12:39, 28 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Yekrats. Bedaŭrinde jes, kiel montras la paĝo SUL, se oni tie montrigas al si la forbarojn. Tiaj uzantoj estas ja sufiĉe ĝenaj por la vikipedio kaj similaj vikioj. --Tlustulimu (diskuto) 12:54, 28 Jan. 2013 (UTC)

Forigo de bildoj

Bonvolu forigi jenajn bildojn : "Dosiero:La Esperanto-Klubo.jpg" kaj "Dosiero:La Esperanto-Klubo 2.jpg". Ili estas jam anstaŭitaj per pli bonkvalita ekzemplero. Antaŭan dankon ! --Forstbirdo (diskuto) 14:17, 29 Jan. 2013 (UTC)

Ŝanĝado de fremdaj diskuteroj

Saluton, la uzanto Pejno Simono (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), malgraŭ malfaro miaflanka, persiste ŝanĝas fremdan diskuteron en la Teknikejo. Mi petas administranton agi laŭe, ĉar plia malfarado fare de mi interpreteblus kiel redaktomilitado. Dankon. darkweasel94 (diskuto) 18:46, 31 Jan. 2013 (UTC)

Mia foriĝo

Mi kunlaboris en Vikipedio de 2002, oficis kiel administranto de 2003, kaj burokrato de 2005. Mi nun devas foriĝi (klarigojn mi donas el mia uzantopaĝo). Mi prizorgis ke miaj rajtoj estu forigotaj akurate. Plu tenu la Vikipedion kaj aliajn eo-Vikimediajn projektojn sen mi. Sukceson al ĉiuj! --Arno Lagrange @ 07:59, 10 Feb. 2013 (UTC)

Malbelega novavaĵo, nun estas ne momento paroli pri eksteraj eventoj, nek laŭdi gravan laboron en vikipedio, en maficilaj cirkonstancoj ni devu daŭrigi. --pino (diskuto) 10:41, 10 Feb. 2013 (UTC)

 Mi povus imagi, ke ankaŭ de la vidpunkto de administranto oni povus malesperi pri tiu ĉi platformo. Okaze de Arno mi tre bedaŭras lian devigan foriron kaj des pli multe la ceteron.-- PEJNO Simono Diskuto  18:08, 12 Feb. 2013 (UTC)

Mi tiel opinias, ke VP iras al mizera stato. Pli frue estis listo pri administrantoj, kie estis tiuj, kiuj faris neniun dum 3 monatoj. Tial estas superflua varbi pli novajn. Unue burokratoj devas fari ordon inter adm. Ili estas netuŝeblaj sanktaj bovoj. Kodigu tempojn, poste sekvos neniu laboro, tiu adm. estu forigita. Nun ĉiuj faras ĉion. La restintaj admin. ricevu respondecan taskon, ekz. pri temo, forigoj ktp. Tiam povas vidi, ĉu tio parto estas en ordo aŭ ne. Estas tempo por pensadi pri alia labormetodo, ĉar la nuna valoras tiom, kio laŭ mi ne sufiĉas.--Crosstor (diskuto) 12:03, 10 Feb. 2013 (UTC)
Mi konsentas ke estas iom tro da malrigoreco koncerne konservon de administraj rajtoj por neaktivaj vikipediistoj. Inter la "21" nunaj administrantoj, kiom da estas vere aktivaj? Mi foje provis kontroli tion kaj konfesas ke ne faris de kelka tempo. Bona ago estus draste forpreni administrajn rajtojn de ĉiuj malaktivaj uzantoj (kiuj faris nek unu redaktan kontribuon nek unu administran agon de unu jaro) kaj vi vidos ke ne restos multaj el la "21". AL @ 12:20, 10 Feb. 2013 (UTC)

Forigo de rajtoj de malaktivaj administrantoj

Tabelon de la aktivaj kaj malaktivaj administrantoj kaj burokratoj en la Eo-vikipedio (malsupre) provizas stewardy. Laŭ nia regularo Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo & 3 estu aŭtomate forigitaj admistrantaj rajtoj de uzanto kiu ne aktivis en la lastaj 12 monatoj, mi proponas forigon de rajtoj de

uzanto lasta administra ago
לערי ריינהארט (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20120320
Thomas Guibal (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20120123
Alaŭdo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20120110
Chuck SMITH (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20111101
Castelobranco (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20111003
Roboto de Marcos (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20101218
PaulP (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20090627
Siebrand (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20080831
SistMesEspigRoboto (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20080226
Brion VIBBER (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20070910

Ili estu laŭregule informitaj kaj peto estu farita en la stivardejo je meta:Steward_requests/Permissions#Removal_of_access --Arno Lagrange @ 13:24, 10 Feb. 2013 (UTC)

Mi atentigas pri tiu ĉi statistiko pri aktivado de unuopaj administrantoj. --KuboF (diskuto) 13:55, 10 Feb. 2013 (UTC)
sekvo je Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo‎‎
Mi vidas, ke io jam okazis. Jen rezulto de tiu labormetodo, kiun sekvas la estraro (?). Serioza laboro estos tiam, se ĉiuj adm kaj bur. respondecas pri io. Se ne, la rezulto estas videbla sur tiu tabulo, kiu malaperis el tiu loko. Crosstor