Ormana tamarino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: vi:Saguinus midas
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: ceb:Saguinus midas
Linio 26: Linio 26:


[[ca:Tití de mans rosses]]
[[ca:Tití de mans rosses]]
[[ceb:Saguinus midas]]
[[de:Rothandtamarin]]
[[de:Rothandtamarin]]
[[en:Red-handed tamarin]]
[[en:Red-handed tamarin]]

Kiel registrite je 05:58, 16 feb. 2013

La ormana tamarino (Saguinus midas) estas primata specio el genro de tamarinoj, kiu apartenas al ungegaj simioj (Callitrichidae). Ĝi vivas en norda Sud-Ameriko kaj apartenas al la plej konataj reprezentantoj de sia genro.

Priskribo

La felo de la ormana tamarino estas malhel-bruna aŭ nigra, nomdonantaj estas la ruĝ-flavkoloraj antaŭaj kaj postaj kruraj manpartoj. La malhela vizaĝo estas senhara, la grandaj oreloj elstaras el la felo. La besto kreskas de 20 ĝis 28 cm kaj atingas korpomason de 475 gr.. La vosto estas pli longa ol la korpo.

Vivareo

La ormana tamarino vivas en norda Brazilo, Gvajano, Surinamo kaj Franca Gvajano. Ĝi vivas en arbaroj, sur arboj. La arbohakado minacas ilian vivareon.

Vivmaniero

La besto aktivas - kiel ĉiuj ungegaj simioj - tage. Ili vivas en grupoj de kvar ĝis 15, kelkfoje eĉ ĝis 20 simioj. La grupon gvidas dominanta ino.

La ormana tamarino estas ĉiuvoranto, precipe manĝas fruktojn, insektojn kaj lignosukon.

La dominanta ina tamarino pariĝas kun ĉiu virbesto de la grupo (poliandrio). La gravediĝa periodo daŭras 140-170 tagojn post kio naskiĝas plej ofte ĝemeloj. La prizorgado, edukado de la idoj estas tasko de la virbestoj, kiuj portas la idojn kaj eĉ al inbesto por mamsuĉado. La idoj iĝas memstaraj post 2-3 monatoj, seksmaturaj post 16-20 monatoj.