Anglio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: ba:Англия
e robota aldono de: min:Inggris
Linio 145: Linio 145:
[[lv:Anglija]]
[[lv:Anglija]]
[[mi:Ingarangi]]
[[mi:Ingarangi]]
[[min:Inggris]]
[[mk:Англија]]
[[mk:Англија]]
[[ml:ഇംഗ്ലണ്ട്]]
[[ml:ഇംഗ്ലണ്ട്]]

Kiel registrite je 06:19, 17 feb. 2013

Tiu ĉi artikolo temas pri la hodiaŭa subŝtato de Britujo. Por la historia lando, vidu Reĝlando Anglio.
La flago de Anglio
Situo de Anglio

AnglioAnglujo[1] estas la plej granda parto de Granda Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km², kaj la loĝantaro de Anglio estas 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono (angle: London).

Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartigas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Norda Maro apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.

Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Marfluo.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando.

La nomo Anglio devenas de la engloj, ĝermana tribo loĝanta en la tiama regiono "Englujo" (germane: Angeln, dane: Angel), nordorienta parto de la hodiaŭa germana federacia lando Ŝlesvig-Holstinio, inter Flensburgo kaj Ŝlesvigo. Granda parto de la angloj elmigris al Britio ekde la jaro 200 kaj ekloĝis en East Anglia.

Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio.

La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Referencoj

  1. http://akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke la britaj insuloj (angle) greke kampanjo por anglia parlamento (same angle) greke ŝtonoj de Anglio

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda ak:Ngyiresi