Hispana ludkartaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝas fr:Baraja al fr:Jeu de cartes espagnol
Linio 31: Linio 31:
[[en:Baraja (playing cards)]]
[[en:Baraja (playing cards)]]
[[es:Baraja española]]
[[es:Baraja española]]
[[fr:Baraja]]
[[fr:Jeu de cartes espagnol]]
[[it:Baraja (carte da gioco)]]
[[it:Baraja (carte da gioco)]]
[[pt:Baralho espanhol]]
[[pt:Baralho espanhol]]

Kiel registrite je 01:05, 20 feb. 2013

Ludkartoj de Valencio, 1778.

La hispana ludkartaro (hispane Baraja española) konsistas el aro de 48 ludkartoj, klasitaj en 4 "emblemoj", kaj numeritaj el 1 al 12 (en la de 40 kartoj, mankas 8 kaj 9). Kelkaj aroj inkludas krome 2 ĵokerojn. La figuroj de la hispana ludkartaro korespondaj kun la numeroj 10, 11 kaj 12, nomiĝas "paĝio", "ĉevalo" kaj "reĝo" respektive kaj, diference de la franca ludkartaro, representiĝas laŭ la tuta korpo.

La kvar emblemoj estas: oroj, pokaloj, spadoj kaj klaboj (laŭ respektiva ascenda ordo). Por kelkaj ludoj dividiĝas en kurtaj emblemoj (oroj kaj pokaloj) kaj longaj (klaboja kaj spadoj).

La marko ĉirkaŭanta la figuron havas signalon por distingi la emblemon sen montri la tutan karton: la pokaloj havas unu interrompon, spadoj dos, klaboj tre kaj oroj neniun.

Tiu ludkartaro estas la bazo de la kartaro de Taroko, kiu enhavas 56 kartojn (malgrandajn), kun samaj emblemoj, kaj kiu iras ĝis 10 kaj krome paĝio,ĉevalo, reĝino kaj reĝo. En taroko estas, krome, la grandaj, kiuj estas ĝenerale la uzitaj por la divenado.

Formoj

Estas multaj tipoj de desegno por la hispana ludkartaro, kiuj varias laŭ la regionoj de Hispanio kaj Latinameriko. En la meksikiaj modeloj, origine desegnitaj de Don Clemente, la paĝio estis ina figuro; en la antikva hispana ludkartaro, kiel ĉe la kataluna modelo, la paĝio estas reprezentata de viro. Tiuj bildoj estas tiom populara, ke ekzistas multaj diraĵoj pri ili kaj multege oni uzas ilin por parodiaj bildoj kaj humoraĵoj.

Fabrikoj

Antikve estis kelkaj fabrikoj en la iberia teritorio, kiuj bezonis reĝan permeson por garantii, ke la fabrikado estu ĝusta kaj eviti tiel la kartludon trompan.

En la 18-a jarcento, unu el tiuj fabrikoj estis en Macharaviaya (Málaga) kaj estis posedo de familio Gálvez de Macharaviaya. La plej konataj kartoj en Hispanio, aktuale estas tiuj fabrikitaj ĉe Heraclio Fournier S.A., antikve en Vitoria kaj nuntempe en Villarreal de Álava (Álava).

En Meksikio, Productos Leo, S.A. produktas la plej parton de hispanaj ludkartaroj.

Cartamundi España, S.L. estas la filialo de la Grupo Cartamundi, unuaranga entrepreno en la fabrikado de kartludoj.

En Katalunio elstaras NAIPES COMAS fondita en 1797.

Justo Rodero e hijos SAIC estas la ĉefa argentina produktanto de ludkarataroj post pli da 70 jaroj de historio, tiom laŭ la hispana modelo kiom ĉe la franca kaj tiu ĉi eksportas siajn produktojn al la najbarlandaj merkatoj.

Eksteraj ligiloj