Pulva konspiro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Makecat-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: az:Barıt sui-qəsdi
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (Roboto: Ŝanĝas ko:화약 음모 사건 al ko:화약음모사건
Linio 57: Linio 57:
[[it:Congiura delle polveri]]
[[it:Congiura delle polveri]]
[[ja:火薬陰謀事件]]
[[ja:火薬陰謀事件]]
[[ko:화약 음모 사건]]
[[ko:화약음모사건]]
[[lt:Parako sąmokslas]]
[[lt:Parako sąmokslas]]
[[mn:Дарин хуйвалдаан]]
[[mn:Дарин хуйвалдаан]]

Kiel registrite je 07:22, 20 feb. 2013

Gravuraĵo de la 17-a jarcento, bildiganta la membrojn de la pulva konspiro.

La pulva konspiro (anglalingve Gunpowder Plot) estis malsukcesa atenco kaj komploto elpensita de grupo da katolikoj, kiuj volis mortigi samtempe la anglan reĝon Jakobo la 1-a, lian familion kaj parton de la angla aristokratio, per la eksplodigo de la palaco Westminster en Londono je la 5-a de novembro 1605 (okaze de la malferm-ceremonio de la Parlamento). La komploto ŝajne ricevis la sekretan subtenon de la hispana registaro kaj, eble, tiun de la Jezuitoj.

La konspiruloj, gviditaj de Guy Fawkes, riproĉis al la anglikana reĝo Jakobo la 1-a lian netoleremon koncerne siajn samreligianojn, sed ankaŭ koncerne puritanojn. La konspiro estis tamen malkaŝita de katolika lordo, amiko de Guy Fawkes, ĉar li ricevis leteron konsilante al li ne ĉeesti la ceremonion. La keloj de la palaco estis serĉfositaj de la gardistaro, kaj oni trovis la pulvon dediĉitan al la atenco. Guy Fawkes estis arestita, kiam li pretiĝis ekflamigi 36 barelojn da pulvo. Ĉiuj konspiruloj devis fuĝi, aŭ estis pendumitaj aŭ dismembrigitaj.

La supozita plano de tiuj katolikaj ekstremuloj, estritaj de Robert Catesby, estis anstataŭi Jakobon per lia filino Elizabeto, kiun ili esperis konverti al la romkatolikismo. Per reĝa apogo kaj turno al la obeo al Romo, la tuta Anglio povus esti rekatolikigita. La malkaŝo de la Pulva konspiro provokis popolan senton, kiun Salisbury profitis por atingi el la Parlamento fonduson pli grandajn ol tiuj kiujn estis ricevinta la reĝino Elizabeto.[1]

Teorio de kelkaj historiistoj, asertas, ke la pulva komploto estis lerte imagita de Robert Cecil, aŭ ke almenaŭ antaŭsciis pri ĝi kaj permesis ties disvolvigon, nur por "malkaŝi ĝin" kaj finigi ĝin lastmomente. Tiu teorio konkludas ,ke la plano de Robert Cecil estis krei senton de nacia unuiĝo kiu permesis, ke la Parlamento akceptu doni al la Reĝo la monkvanton kiun tiu estis petinta. Se tiu teorio estus prava, Guy Fawkes kaj sia kolegoj estus simplaj ludantoj en multe pli grava ludo.

Nokto de Guy Fawkes

Ekde tiam, la britoj kutimas flamigi krakfajraĵojn je la 5-a de novembro, dum la "nokto de Guy Fawkes" (Guy Fawkes Night).

Listo de la konspiruloj

Notoj

  1. Croft, p 64.

Ŝablono:LigoElstara