Deguĉi Kjotaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e Kategorio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:24, 5 apr. 2006

DEGUĈI Kjotaro (出口 京太郎 [deguĉi kjO-ta-rO]; Hepburn:DEGUCHI Kyotaro; Kunrei:DEGUTI Kyotaro; naskiĝis en 1936) estas japana esperantisto kaj honora membro de UEA (2002).

Kiam li estis juna, li faris esperantistan mondvojaĝon kaj estis la unua aziano, kiu gajnis premion en la kongresaj aŭtoraj oratoraj konkursoj, kio kuraĝigis aliajn azianojn partopreni. Lia libro pri la tiama mondvojaĝo estis tradukita al la japana kaj la angla. Kiel prezidanto de Esperanto-propaganda Asocio de Oomoto li daŭre subtenas la movadon lande kaj internacie, kaj rekte esperantistigis kelkajn nunajn influajn movadanojn. Li multe klopodis por ke ekestu subteno al Esperanto fare de religiaj gvidantoj tra la mondo, kaj ne laste, li estis la iniciatinto de la Premio Deguĉi, kiu kuraĝigas esperantistojn ĉiujare agadi por Esperanto.