Asakusa: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
NoKo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
NoKo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[ |
[[Dosiero:Kaminarimon1500.jpg|thumb|250px|Kaminarimon, kun la grandega [[lanterno]] [[Ĉoĉin]], estas la ekstera pordego al la fama templo [[Senso-ĝi]]]] |
||
[[ |
[[Dosiero:Asakusajiten.jpg|thumb|250px|right|Pordego al la templo Asakusa]] |
||
[[ |
[[Dosiero:AsakusaFestival0747.jpg|thumb|250px|right|[[Festivalo]] (''[[macuri]]'') en Asakusa]] |
||
'''Asakusa''' ([[japana|japane]]: 浅草 [asakusa]) estas kvartalo en kvartalo [[kvartalo Tajto|Tajto]], [[Tokio]], [[Japanio]]. Ĝi estas fama pro [[budhismo|budhisma]] [[templo]] [[Senso-ĝi]], dediĉita al [[Kannon]]. Ekzistas pluraj aliaj temploj en Asakusa, kaj okazas tie diversaj [[festivalo]]j. |
'''Asakusa''' ([[japana|japane]]: 浅草 [asakusa]) estas kvartalo en kvartalo [[kvartalo Tajto|Tajto]], [[Tokio]], [[Japanio]]. Ĝi estas fama pro [[budhismo|budhisma]] [[templo]] [[Senso-ĝi]], dediĉita al [[Kannon]]. Ekzistas pluraj aliaj temploj en Asakusa, kaj okazas tie diversaj [[festivalo]]j. |
||
Kiel registrite je 04:43, 21 feb. 2013
Asakusa (japane: 浅草 [asakusa]) estas kvartalo en kvartalo Tajto, Tokio, Japanio. Ĝi estas fama pro budhisma templo Senso-ĝi, dediĉita al Kannon. Ekzistas pluraj aliaj temploj en Asakusa, kaj okazas tie diversaj festivaloj.
Historio
Dum la plejparto de la 20-a jarcento Asakusa estis la plej grava distreja kvartalo en Tokio. La novelo de Kaŭabata Jasunari Asakusa Kurenajdan (1930), bone montras tion. Nuntempe tiu rolo transiris al Ŝinĝuku kaj aliaj kvartaloj de la urbo.
Geografio
Asakusa situas je la nord-orienta rando de centra Tokio, je la orienta fino de la Eidan Ginza Linio, apenaŭ du kilometrojn oriente de la granda stacidomo Ŭeno.
Asakusa, ĉe la bordo de la rivero Sumida havas pli tradician japanan etoson ol aliaj kvartaloj de Tokio.
Vidindaĵoj
Pro multaj religiaj konstruaĵoj en la kvartalo, macuri, ŝintoaj festivaloj estas oftaj en Asakusa, ĉar ĉiu templo aŭ sanktejo okazigas almenaŭ unu macuri-on jare (se ne sezone). La plej granda kaj ŝatata festivalo estas Sanĝa macuri je la fino de printempo, dum kiu stratoj estas fermitaj al trafiko de frumatene ĝis nokte.
Apud la Senso-ji troviĝas distra komplekso nomita Hanajaŝiki. La kinejoj montras ofte klasikajn japanajn filmojn, ĉar multaj turistoj estas maljunaj japanoj.
Boatoj malsupreniras la riveron Sumida de konstruaĵoj nur kvinminutan piediron for de la templo.
Asakusa estas unu el la gejŝo-kvartaloj de Tokio.