Dian Fossey: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Eskimbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: sv
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:24, 5 apr. 2006

Sciencisto > Dian FOSSEY < Etologio


Dian FOSSEY (naskiĝis la 16-an de januaro, 1932, mortis la 27-an de decembro 1985) estis usona etnologino.

Naskiĝinte en Losanĝeleso, ŝi unue okupiĝis pri laborterapio. En la jaro 1963 ŝi unuafoje vojaĝis al Afriko. La goriloj sovaĝe vivantaj ĉe la vulkano Virunga kaptis ŝian atenton, kaj la bestoj baldaŭ kutimiĝis al la proksimeco de la virino observanta ilian konduton de tute proksime. En 1967 ŝi fondis en Ruando la esplorcentron Karisoke. Siajn observojn pri la socia vivo de la goriloj ŝi fiksis en la libro Gorillas in the Mist, kiu aperis en 1983.

Dian Fossey dum sia agado en Afriko daŭre batalis kontraŭ ŝtelĉasistoj, kiuj minacis la vivon de la goriloj. En la jaro 1985 oni trovis ŝin morta en ŝia loĝejo en la Nacia Parko Virunga, supozeble murdita de ŝtelĉasistoj.

La filmo Gorillas in the Mist : The Story of Dian Fossey montras la vivon kaj la laboron de Dian Fossey en Afriko. En la ĉefrolo videblas Sigourney WEAVER.