Bloko de la perioda tabelo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DidCORN (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
e r2.7.3) (robota aldono de: da:Blok (periodisk system) |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
[[bs:Blok periodnog sistema elemenata]] |
[[bs:Blok periodnog sistema elemenata]] |
||
[[ca:Bloc de la taula periòdica]] |
[[ca:Bloc de la taula periòdica]] |
||
[[da:Blok (periodisk system)]] |
|||
[[de:Block des Periodensystems]] |
[[de:Block des Periodensystems]] |
||
[[en:Block (periodic table)]] |
[[en:Block (periodic table)]] |
Kiel registrite je 17:06, 27 feb. 2013
La kemiaj elementoj estas klasifikitaj laŭ blokoj de perioda tabelo, kies nomoj rilatas al la plej energioriĉa orbitalo de iliaj elektronkovraĵojn. Unu bloko inkludas plurajn grupojn de la perioda tabelo.
Oni diferencigas la sekvajn blokojn:
- s-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la s-orbitalo. Al tiu ĉi bloko apartenas la elementoj de la 1 kaj 2 grupo (alkala metalo, teralkala metalo).
- p-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la p-orbitalo. Al tiu ĉi bloko apartenas la elementoj de la grupoj 13-18 kiel metaloido, karbongrupo, nitrogengrupo, kalkogeno (ĥalkogeno), halogeno kaj nobla gaso.
- d-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la d-orbitalo. La elektronoj de tiu d-orbitalo troviĝas ne en la ekstera tavolo, sed sub tiu ĉi. Pro tio, ke tiaj elementoj posedas 1 aŭ (plej ofte) 2 eksterajn elektronojn, montras ili similajn kemiajn kondutojn. Al tiu ĉi grupo apartenas ĉiuj transirmetaloj (grupoj 3-12).
- f-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la f-orbitalo. Ankaŭ la elektronoj de tiu f-orbitalo troviĝas ne en la ekstera tavolo, sed en la dua sube. La kemia simileco estas pli forte esprimita en tiu grupo ol en la d-bloko. Al la f-bloko apartenas la lantanoidoj kaj la aktinoidoj.
|