Kinabalu (urbo): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: zh-min-nan:Kota Kinabalu |
e r2.7.2) (robota aldono de: th:โกตากินาบาลู |
||
Linio 77: | Linio 77: | ||
[[simple:Kota Kinabalu]] |
[[simple:Kota Kinabalu]] |
||
[[sv:Kota Kinabalu]] |
[[sv:Kota Kinabalu]] |
||
[[th:โกตากินาบาลู]] |
|||
[[tl:Kota Kinabalu]] |
[[tl:Kota Kinabalu]] |
||
[[uk:Кота-Кінабалу]] |
[[uk:Кота-Кінабалу]] |
Kiel registrite je 10:12, 28 feb. 2013
Pri Kinabalu estas nomata ankaŭ monto toviĝanta 90 km-ojn, pri kiu mem la urbo ricevis la nomon.
Kinabalu aŭ Kinabaluurbo, malaje Kota Kinabalu (mallonge KK) estas metropolo (ekde 1994 ankaŭ universitata urbo) en Malajzio, en subŝtato Sabaho, kies ĉefurbo estas. La loknomo pli frue estis Jesselton [ĝeselton].
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 617.972 (en 2009)
- Areo: 351 km²
- Horzono: UTC + 8
- Koordinatoj: 05° 58′ N 116° 05′ O / 5.967 °N, 116.083 °O (mapo)Koordinatoj: 05° 58′ N 116° 05′ O / 5.967 °N, 116.083 °O (mapo)
- Telefonkodo: 88
- Poŝtkodo: 88xxx, 89xxx
Geografio
Kinabalu situas sur mallarĝa ebenaĵo en Orienta Malajzio en norda parto de Borneo laŭ Sudĉina Maro. Ankaŭ 6 najbaraj maraj insuloj apartenas al la urbo. Kuala-Lumpuro troviĝas 1624 km-ojn, Kuching 804 km-ojn.
Historio
En la proksimaj insuloj la unuaj eŭropanoj estis britoj en la 19-a jarcento, sed ili ne povis firmi la potencon pro ribeloj. Poste ili fondis Jesselton-on, kiu iĝis grava komercstacio kun haveno kaj fervojo. Dum la 2-a mondmilito antaŭ la invado de japanoj la britoj detruis la urbon. Dum regado de japanoj en 1943 ribelo nesukcesa okazis. Post unu jaro Usono bombardis la urbon. En 1946 la britoj ne povis rekonstrui la detruitajn urbojn, tial la teritorio iĝis oficiale brita kolonio, kies ĉefurbo iĝis Jesselton. En 1968 la oficiala loknomo ŝanĝiĝis al Kinabalu (aŭ Kinabaluurbo), kiu iĝis grandurbo en 2000.
Trafiko
Kinabalu havas fervojan kaj ĉefvojan kontaktojn al la subŝtato. La internacia flughaveno estas proksime. 2 havenoj apartenas al la urbo.
Klimato
Kinabalu havas tropikan klimaton, kiun dufoje influas la musono. Jare pluvas po 2700 mm, nur en februaro kaj en marto la pluvo estas malpli. La temperaturo varias inter 24-30 °C.
Vidindaĵoj
- moskeoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Koro
- muzeo
- botanika ĝardeno
- monumento de falintoj dum la 2-a mondomilito
- plaĝo
- turo 122 m-ojn alta