Cerro Chaltén: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Makecat-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: he:פיץ רוי
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (Roboto: Ŝanĝanta it:Cerro Chaltén al it:Monte Fitz Roy
Linio 57: Linio 57:
[[he:פיץ רוי]]
[[he:פיץ רוי]]
[[hu:Cerro Chaltén]]
[[hu:Cerro Chaltén]]
[[it:Cerro Chaltén]]
[[it:Monte Fitz Roy]]
[[lt:Ficrojus]]
[[lt:Ficrojus]]
[[ms:Gunung Cerro Chaltén]]
[[ms:Gunung Cerro Chaltén]]

Kiel registrite je 12:05, 1 mar. 2013

Cerro Chaltén
montopinto de la Cerro Chaltén
alteco: 3.406 metroj
geografia situo: 49° 16′ S 73° 04′ U / 49.267 °S, 73.067 °U / -49.267; -73.067 (mapo)Koordinatoj: 49° 16′ S 73° 04′ U / 49.267 °S, 73.067 °U / -49.267; -73.067 (mapo)
situo en: Patagonio, Argentinio, Ĉilio
Montaro: Andoj
unua grimpado: dum 1952 fare de Lionel Terray kaj Guido Magnone

La monto Cerro ChalténCerro Fitzroy estas granita monto de 3.406 metroj da alteco en la argentinaj kaj ĉiliaj Andoj de Suda Ameriko. Ĝi estas unu el la ĉefaj turismaj altiraĵoj en la Nacia Parto Los Glaciares (La glaĉeroj).

En la lingvo de la originaj enloĝantoj de la regiono, la Tehuelĉe-indianoj, la monto nomiĝis "Ĉalten'" (laŭ hispana ortografio Chaltén) - "vulkano" (tamen ne temas pri vulkano). Nuntempe la plej proksima vilaĝo havas la nomon El Chaltén. El tiu vilaĝo eblas grimpe proksimiĝi al la montego laŭ pluraj grimpaj vojoj en unutagaj ekskursoj.

Laŭ moderna geografia scienco, la monton malkovris dum 1877 la grimpisto Perito Moreno, kiu nomis la rokegon laŭ la komandanto de la esplora ŝipo "Beagle" de la esploristo Charles Darwin: Robert FitzRoy.

Dum la jaro 1951 franca grupo de grimpistoj sub la gvido de Lionel Terray kaj kun la partoprenantoj Jacques Poincenot, Guido Magnone, M.A. Azena, R. Ferlet, Lliboutry, Depasse, Strouvé kaj la argentinano Francisco Ibáñez provis unuafoje grimpi la monton.

Unue la ekspedicio estis sensukcesa: unue la sperta grimpisto Pioncenot dronis dum paso de monta rivero, kaj poste la unuaj provoj grimpe proksimiĝi al la montopinto montriĝis tre malfacilaj. Nur la 2an de februaro 1952 la gimpistoj Terray kaj Magnone sukcesis atingi la montopinton. La 16-an de januaro 1986 la aŭstro Thomas Bubendorfer kiel unua sukcesis sole grimpi la monton.

Pro sia formo kaj la ekstremaj, neantaŭkalkuleblaj veterokondiĉoj ankoraŭ hodiaŭ la monto kalkuliĝas kiel ekstreme malfacile grimpebla. Eĉ la konata kaj tre sperta montogrimpisto Reinhold Messner jam malsukcesis.

La ekzakta limo inter la ŝtatoj Ĉilio kaj Argentinio en la regiono de la Cerro Chaltén norde kaj la Cerro Daudet sude estas dum multaj jardekoj disputata inter la du ŝtatoj. Komisiono dum la jaro 1998 decidis prokrasti la definitivan difinon de la limo, kaj nur konsenti ke la Cerro Chaltén norde kaj la Cerro Daudet sude troviĝu rekte sur la limo-linio.

Eksteraj ligiloj