Almozo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YFdyh-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: ar:صدقة
e robota aldono de: ro:Pomană
Linio 36: Linio 36:
[[pl:Jałmużna]]
[[pl:Jałmużna]]
[[pt:Esmola]]
[[pt:Esmola]]
[[ro:Pomană]]
[[ru:Подаяние]]
[[ru:Подаяние]]
[[scn:Limòsina]]
[[scn:Limòsina]]

Kiel registrite je 05:38, 5 mar. 2013

Almozodonado antaŭ la templo

Almozo (el la greka: ἐλεημοσύνη, „kompato“) estas donaco al malriĉulo, plej ofte en formo de mononutraĵo. Ĝi estas donata pro kompato, sen atendo ricevi kompense iun materialaĵon.

Laŭ kulturoreligio la donaco de almozo povas esti ligita al espero ricevi iun spiritan avantaĝon. Tiel en kristanismo oni atendis pekliberiĝon.

En la Bahaa Kredo estas malpermesate almozopeti KAJ almozodoni (verso 147-a de la Kitáb-i-Aqdas), ĉar por bahaanoj laboro estas devigo kaj adorago... tiun, kiuj ne povas mem labori, prizorgas la komunumo.

Citato

  • Oni diras, ke malriĉuloj eniros la paradizon kvincent jarojn antaŭ la riĉuloj. Per almozoj oni aĉetas iom de la paradizo de la malriĉuloj.Elias Canetti (La voĉoj de Marakeŝo)

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri almozo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Almozoj ne malriĉigas. 
  • Citaĵo
     Donado de almozoj neniam malriĉigas. 
  • Citaĵo
     Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas. 

Referencoj

  1. [1]