Liptovský Mikuláš: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
famuloj |
e r2.6.5) (robota aldono de: ms:Liptovský Mikuláš |
||
Linio 202: | Linio 202: | ||
[[ko:립토프스키미쿨라시]] |
[[ko:립토프스키미쿨라시]] |
||
[[lt:Liptovsky Mikulašas]] |
[[lt:Liptovsky Mikulašas]] |
||
[[ms:Liptovský Mikuláš]] |
|||
[[nl:Liptovský Mikuláš]] |
[[nl:Liptovský Mikuláš]] |
||
[[pl:Liptowski Mikułasz]] |
[[pl:Liptowski Mikułasz]] |
Kiel registrite je 00:52, 6 mar. 2013
Liptovský Mikuláš (Liptovský Svätý Mikuláš) | ||
germane: Liptau-Sankt-Nikolaus, hungare: Liptószentmiklós, pole: Liptowski Mikułasz | ||
urbo | ||
Placo en Liptovský Mikuláš nokte
| ||
|
||
Oficiala nomo: Liptovský Mikuláš | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Liptov | |
Akva laboraĵo | Liptovská Mara | |
Rivero | Váh | |
Situo | Liptovský Mikuláš | |
- alteco | 577 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 05′ 03″ N 19° 36′ 08″ O / 49.08417 °N, 19.60222 °O (mapo) | |
Areo | 69,968 km² (6 996,8 ha) | |
Loĝantaro | 32 593 (30.06.2009) | |
Denseco | 465,83 loĝ./km² | |
Orogenenezo montariĝo |
Liptovská kotlina | |
Unua skribmencio | 1286 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 031 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-44 | |
Aŭtokodoj | LM | |
NUTS | 510262 | |
Akvoparko | Akvoparko Tatralandio | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Liptovský Mikuláš | ||
Retpaĝo: www.liptovskymikulas.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Liptovský Mikuláš (antaŭe Liptovský Svätý Mikuláš), germane Liptau-Sankt-Nikolaus, hungare Liptószentmiklós, pole Liptowski Mikułasz estas urbo en Slovakio, en la Liptova valkaldrono sub la montaro Tatroj ĉe la rivero Váh. La loĝantaro nombras 33.000.
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Ĝi iĝis kampurbo en 1360, havanta tiutempe fortikaĵon kaj preĝejon. La urbonomo devenis el la departemento kaj patrono de la preĝejo. En 1677 la urbo iĝis departementejo de Liptó ĝis Traktato de Trianon. En 1829 la unua slovaka biblioteko, en 1830 la unua slovaka teatro fondiĝis. Oni proklamis postulatojn de la slovakoj en 1848 laŭ la similaj hungaraj postulatoj.
Fine de la 19-a jarcento konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Trnava-Bratislava-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 3251 da homoj (1656 slovakoj, 900 hungaroj, 655 germanoj).
Partoj de la urbo
Liptovský Mikuláš estas dividita je 16 urbaj partoj.
- Urbaj partoj: Andice, Benice, Bodice, Demänová, Iľanovo, Liptovská Ondrašová, Nábrežie-Vrbica, Okoličné, Palúdzka, Ploštín, Podbreziny, Ráztoky, Staré Mesto, Stošice, Svätý Štefan, Vitálišovce
- Loĝdomaroj: 4. apríla, Dr. A. Stodolu, Podbreziny, Vrbica-nordo
- Aliaj partoj: Červienec, Diel, Háje, Hriadky, Malá Kolónia, Nádražie, Sever, Veľká Kolónia, Vrbica
- Domgrupoj: Hlboké, Hôrky-Hložné, Luhy, Mútnik, Pod Jablonkou-Roveň, Zámostie
Urba parto | Nombro de loĝantoj al 30. julio 2009 |
---|---|
Andice | 145 |
Benice | 155 |
Bodice | 428 |
Demänová | 1 009 |
Iľanovo | 499 |
Liptovská Ondrašová | 1 695 |
Nábrežie - Vrbica | 8 535 |
Okoličné | 1 118 |
Palúdzka | 3 200 |
Ploštín | 481 |
Podbreziny | 9 272 |
Staré Mesto | 5 820 |
Stošice | 104 |
Vitálišovce | 132 |
Kune | 32 593 |
Esperanto
Kun Liptovský Mikuláš estas Esperanto ligita jam en profunda historio. Ĉi tie agadis Esperantistoj dum la XX-a jarcento. Ili estas organizitaj en rondetoj kaj kluboj. Post "velura revolucio" en la urbo funkcias vigla Liptova Esperanto-klubo, kiu ofte okazigas turismajn, vojaĝajn, literaturajn kaj aliajn Esperanto-aranĝojn. En urbo agadis multaj Esperantaj eminentuloj . Proksime de la urbo, en civito Pribylina, troviĝas la hotelo Esperanto.
De la 27-a de decembro 2008 ĝis la 4-a de januaro 2009 okazis en Liptovský Mikuláš Ago-Semajno (200 aliĝintoj el pluraj landoj) en kunlaboro de la loka klubo, Pola Esperanto-Junularo, Varsovia Vento kaj Slovakia Esperanta Junularo.[1]
Famuloj
En Liptószentmiklós naskiĝis hungara kemiisto Mátyás Balló.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Opava, Ĉeĥio
- Ŝablono:Flagicon Kiskőrös, Hungario
- Ŝablono:Flagicon Kalamaria, Grekio
- Ŝablono:Flagicon Annecy, Francio
- Ŝablono:Flagicon Dinkelland, Nederlando
- Ŝablono:Flagicon Galanta, Slovakio
- Ŝablono:Flagicon Kemi, Suomio
- Ŝablono:Flagicon Slovenske Konjice, Slovenio