El Alto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: mk:Ел Алто
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: af:El Alto
Linio 22: Linio 22:
[[Kategorio:Urboj de Bolivio]]
[[Kategorio:Urboj de Bolivio]]


[[af:El Alto]]
[[ay:Altu pata]]
[[ay:Altu pata]]
[[bg:Ел Алто]]
[[bg:Ел Алто]]

Kiel registrite je 23:14, 6 mar. 2013

El Alto (hispana: "La Altaĵo") estas urbo en Bolivio kaj situas okcidente de La Paz, al kiu ĝi apartenis ĝis 1985 kiel urboparto. El Alto havas 949.912 loĝantojn (kalkulo en 2009) kaj tiel ĝi estas la dua plej granda urbo de Bolivio, post Santa Cruz (1.545.161) kaj antaŭ La Paz (877.363) kaj Cochabamba (896.082). Ĝi formas kun La Paz la plej dense loĝatan areon de Bolivio. En El Alto troveblas multaj industriaj uzinoj kaj la plej alte situanta flughaveno de la mondo (Flughaveno La Paz).

Ĉar El Alto estas juna urbo, ĝi ne havas historian urbocentron, la stratoj estas rektaj, longaj, rektangulaj. Dum en El Alto dominas la indiĝenoj (80%), en La Paz la eŭropdevenaj loĝantoj.

El Alto situas en alto de 3.850 kaj 4150 m sur seka altebenaĵo de Altiplano. La tuta areo de la urbo estas ĉ. 1.042 km². La klimato de la urbo estas pli malagrabla (fortaj ventoj, pli malvarma) ol en La Paz, kiu situas ĉ. 400 m pli profunde kaj en protektita valo de Río Chokeyapu. La jara precipitaĵo estas ĉ. 601,5 mm, averaĝa temperaturo estas 9,3 Celsiusgradoj.

Longtempa mezo Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sept Okt Nov Dec
Temperaturo 10,0 9,9 9,9 9,6 8,7 7,6 7,2 8,1 9,2 10,4 11,1 10,5 °C
Precipitaĵo 129 105 71 41 13 6 9 14 30 40 51 93 mm

Historio

La loko de la urbo estis longtempe neloĝata pro la malagrablaj cirkonstancoj, sed en 1903 malfermiĝis tie fervoja linio kun finstacio al Titicaca-lago kaj Arica. Tie estiĝis la unuaj uzinoj kaj setlejoj por fervojistoj. La fervoja linio ekfunkciis en 1905 de El Alto al La Paz .

En 1925 estigis tie flughaveno kaj militista bazo por la novkreita aerarmeo. Tiuj alportis pligrandiĝon de la setlejoj kaj oni en 1939 malfermis bazlernejon, komence nur kun 12 lernantoj. Oni transportis la akvon tiam ankoraŭ en cisternoj el La Paz, la akvoprizorgo estis konektita nur en la 1950-aj jaroj al La Paz, samtempe la valo de La Paz iĝis malvasta kaj la urbo El Alto ekspansiis al direkto de El Alto. El Alto plurfoje volis sendependiĝi de La Paz, sed tio okazis nur en 1985. Ĝi iĝis deklarita urbo en 1988.