Wim De Smet: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
[[Dosiero:WimDeSmedt.jpg|eta|S-ro De Smet dum prelego en la antverpena klubo La Verda Stelo]]
[[Dosiero:WimDeSmedt.jpg|eta|S-ro De Smet dum prelego en la antverpena klubo La Verda Stelo]]
[[Dosiero:WimDeSmedt2.jpg|eta|S-ro De Smet (dekstre) dum promenado organizita de la kalmthoŭta Esperantoklubo La Erikejo]]
[[Dosiero:WimDeSmedt2.jpg|eta|S-ro De Smet (dekstre) dum promenado organizita de la kalmthoŭta Esperantoklubo La Erikejo]]
'''Wim M. A. DE SMET''' (naskiĝis la {{daton|19|oktobro|1932}} en [[Antverpeno]], mortis la {{daton|10|marto|2012}} en [[Brasschaat]]) estis [[Flandrio|flandra]] [[zoologio|zoologo]], fakulo pri [[cetacoj]]. Li estis esperantisto kaj plenrajta membro de [[AIS]] San-Marino, al kiu li apartenis ekde la fondo.
'''Wim M. A. DE SMET''' (naskiĝis la {{daton|19|oktobro|1932}} en [[Antverpeno]], mortis la {{daton|10|marto|2012}} <ref> {{nl}} Knockaert, Cyreen 2013 : Heeft Goliath voorgoed David verslagen? Raakt Nieuwe Biologische Nomenclatuur in de vergetelheid? ''Horizon-Taal'', 45(260), 8-9.</ref> en [[Brasschaat]]) estis [[Flandrio|flandra]] [[zoologio|zoologo]], fakulo pri [[cetacoj]]. Li estis esperantisto kaj plenrajta membro de [[AIS]] San-Marino, al kiu li apartenis ekde la fondo.

De Smet licenciiĝis pri zoologio en [[1954]]. Post studvojaĝoj tra [[Afriko]] en [[1955]]/56 li studis en [[Italio]], [[Svedio]] kaj [[Skotlando]] kaj en [[1961]] iĝis aspiranto-esploristo ĉe la [[belgio|belga]] Ŝtata Fondaĵo pri Sciencaj Esploroj. En [[1966]] li doktoriĝis kaj poste estis profesoro en la Nacia Universitato de [[Ruando]] (1986/1987), en [[Paramaribo]] (1988/89), [[Surinamo]] (1989/90) kaj [[Gabono]] (ekde 1991). Li instruis en Esperanto en AIS-sesioj en [[Treviro]] ([[Germanio]]) kaj [[Bydgoszcz]] ([[Pollando]]).

Linio 11: Linio 11:
==Verkoj==
==Verkoj==
En 1982 aperis lia verko "Esperanto snel assimileren", rapidkurso de Esperanto por aŭtodidaktoj. Pri sia profesia fako li kontribuis i.a. al Scienca Revuo, la iama ornitologia magazino "Mevo" kaj aliaj Esperanto-periodaĵoj kaj regule prelegis en Someraj Universitataj Kursoj (SUK), Internacia Somera Universitato (ISU) kaj Internacia Kongresa Universitato (IKU). En la magazino "Monato" li raportis pri siaj jaroj en Surinamo. Li verkis dudirektan vortareton surinaman-Esperanton-surinaman, kiu aperis ĉe www.la-vortaro.net kaj kontribuis al terminologiaj diskutoj en Akademiaj Studoj.

==Referencoj==
{{Referencoj}}

==Bibliografio==
==Bibliografio==

Kiel registrite je 21:58, 7 mar. 2013

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Wim De Smet en 2009.
S-ro De Smet dum prelego en la antverpena klubo La Verda Stelo
S-ro De Smet (dekstre) dum promenado organizita de la kalmthoŭta Esperantoklubo La Erikejo

Wim M. A. DE SMET (naskiĝis la 19-an de oktobro 1932 en Antverpeno, mortis la 10-an de marto 2012 [1] en Brasschaat) estis flandra zoologo, fakulo pri cetacoj. Li estis esperantisto kaj plenrajta membro de AIS San-Marino, al kiu li apartenis ekde la fondo.

De Smet licenciiĝis pri zoologio en 1954. Post studvojaĝoj tra Afriko en 1955/56 li studis en Italio, Svedio kaj Skotlando kaj en 1961 iĝis aspiranto-esploristo ĉe la belga Ŝtata Fondaĵo pri Sciencaj Esploroj. En 1966 li doktoriĝis kaj poste estis profesoro en la Nacia Universitato de Ruando (1986/1987), en Paramaribo (1988/89), Surinamo (1989/90) kaj Gabono (ekde 1991). Li instruis en Esperanto en AIS-sesioj en Treviro (Germanio) kaj Bydgoszcz (Pollando).

De Smet ellaboris projekton pri "Nova Biologia Nomenklaturo" (N.B.N.), per kiu li celis ordigi la iom kaosan nomenklaturon precipe de zoologio. Malsame kiel la klasika nomenklaturo, kiu baziĝas sur latino, NBN baziĝas sur Esperanto. Verko lia pri NBN ricevis la Premion Pirlot de 1999.

Verkoj

En 1982 aperis lia verko "Esperanto snel assimileren", rapidkurso de Esperanto por aŭtodidaktoj. Pri sia profesia fako li kontribuis i.a. al Scienca Revuo, la iama ornitologia magazino "Mevo" kaj aliaj Esperanto-periodaĵoj kaj regule prelegis en Someraj Universitataj Kursoj (SUK), Internacia Somera Universitato (ISU) kaj Internacia Kongresa Universitato (IKU). En la magazino "Monato" li raportis pri siaj jaroj en Surinamo. Li verkis dudirektan vortareton surinaman-Esperanton-surinaman, kiu aperis ĉe www.la-vortaro.net kaj kontribuis al terminologiaj diskutoj en Akademiaj Studoj.

Referencoj

  1. nederlande Knockaert, Cyreen 2013 : Heeft Goliath voorgoed David verslagen? Raakt Nieuwe Biologische Nomenclatuur in de vergetelheid? Horizon-Taal, 45(260), 8-9.

Bibliografio

Lernolibro far Wim De Smet.
  • angle Anonima aŭtoro 1989 : Men of Achievement, Thirteenth Edition, International Biographical Centre, Kambriĝo, CB2 3QP, Britujo, p.222.
  • angle Anonima aŭtoro 2001 : 2000 Outstanding Scientists of the 20th Century, Second Edition, International Biographical Centre, Kambriĝo, Britujo, p.94.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1959 : La poplipteroj, strangaj fiŝoj, Scienca Revuo, 11/1(41), 19-27.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1963 : Konsideroj pri la biologia nomenklaturo, Scienca Revuo, 14, 117-119.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971 : La nomoj de la cetacoj (unua parto), Scienca Revuo, 22/1(87), Beogrado, Jugoslavujo, p.21-48.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971 : La nomoj de la cetacoj (dua parto), Scienca Revuo, 22/2(88), Beogrado, Jugoslavujo, p.39-48.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971 : La nomoj de la cetacoj (tria parto), Scienca Revuo, 22/3(89), Beogrado, Jugoslavujo, p.71-78.
  • france De Smet, W.M.A. 1973 : Initiation à la Nomenclature Biologique Nouvelle (N.B.N.), Association pour l'Introduction de la Nomenclature Biologique Nouvelle, Kalmthout, 44 p.
  • nederlande De Smet, Dr W.M.A. 1982 : Esperanto snel assimileren, Uitgeverij De Nederlanden, Antwerpen, 151 p. ISBN 90 6583 028 6
  • esperante De Smet, W.M.A. 1990 : Specio kaj genro en la biologio, Scienca Revuo, 41, 365-370.
  • angle De Smet, W.M.A. 1991 : A Guide to New Biological Nomenclature (N.B.N.), Association for the Introduction of New Biological Nomenclature, Kalmthout, 64 p.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1991 : La Sistemo N.B.N. ( Nova Biologia Nomenklaturo ), Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo, Kalmthout, 94 p.
  • nederlande De Smet W.M.A. 1991 : Kennismaking met Nieuwe Biologische Nomenklatuur (N.B.N.), Vereniging voor het Invoeren van Nieuwe Biologische Nomenklatuur (N.B.N.), Kalmthout, 87 p.
  • angle De Smet W.M.A. 1991 : Meeting User Needs by an Alternative Nomenclature, in: Improving the Stability of Names : needs and options (D.L. Hawksworth, ed.), Regnum Vegetabile, no 123, 179-181, Koeltz Scientific Books, Königstein.
  • esperante De Smet W.M.A. 1995 : La scienca nomo de la ĉimpanzo, Scienca Revuo, 46(2), 12-37.
  • esperante De Smet W.M.A. 2000 : Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.) en la jaro 2000 kaj la problemoj pri nomoj de bestoj kaj plantoj, Fakaj aplikoj de Esperanto. Serio : Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, 77-87.
  • angle esperante De Smet W.M.A. 2005 : Analizo de Nova Biologia Nomenklaturo; An analysis of New Biological Nomenclature. SAIS, Nitra, A.I.S, San Marino. ISBN 80-967425-7-4

Eksteraj ligiloj

  • Artikoloj de Wim de Smet en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "smet" en ĉiuj kampoj)

Verkoj de Wim de Smet en Monato: