Historio de Moskva Ŝtata Universitato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 121: Linio 121:
La artikolo estis farita surbaze de [[http://universitato.narod.ru]] laŭ permeso de la aŭtoro.
La artikolo estis farita surbaze de [[http://universitato.narod.ru]] laŭ permeso de la aŭtoro.


[[Kategorio:Historio de Rusio]]
[[kategorio:historio]]
[[kategorio:moskvo]]
[[kategorio:moskvo]]

Kiel registrite je 16:14, 7 apr. 2006

Historio de Moskva Ŝtata Universitato

Moskva Ŝtata Universitato estas la plej malnova rusia universitato. Ĝi estis fondita en jaro 1755. Fondo de la universitato en Moskvo fariĝis ebla danke al agado de la unua rusia akademiano Miĥail Vasiljeviĉ Lomonosov (1711-1765). En jaro 1940, dum festado de 185 jara jubileo, al la universitato estis proprigita la nomo de M.V. Lomonosov.

M.V. Lomonosov tre alte valorigis kreon de sistemo de supera klerado en Rusio. Ankoraŭ en jaro 1724 ĉe la Peterburga Akademio de sciencoj, fondita per Petro I, estis kreitaj universitato kaj gimnazio por preparado de sciencaj kadroj en Rusio. Sed la akademiaj insititucioj kaj la universitato ne sukcesis plenumi ĉi tiun taskon. Pro tio M.V. Lomonosov multfoje levis demandon pri fondo de universitato en Moskvo. Liaj proponoj, formulitaj en letero al I. I. Ŝuvalov, fariĝis bazon de projekto de Moskva universitato. I. I. Ŝuvalov, favorato de imperiestro Elizabeto, patronis disvolviĝon de la rusa scienco kaj kulturo, helpis multajn entreprenojn de M.V. Lomonosov.

Post konatiĝo kun la prezentita per I.I. Ŝuvalov projekto de nova altlernejo imperiestro Elizabeto subskribis en la 12-a (23-a laŭ la gregoria kalendaro) de januaro de jaro 1755 (en la tago de sankta Tatiana laŭ la ortodoksa eklizia kalendaro) ordonon pri fondo de Moskva universitato. Ceremonio de solena malfermo de instruado en la universitato okazis en tago de jubileo de kronado de la imperiestro en 26-a de aprilo (7-a de majo) de jaro 1755. Ekde tiam ĉi tuj tagoj estis tradicie festataj en la universiteto per studentaj festadoj, al ili estis samtempigitaj ĉiutaga scienca konferenco "Lomonosovaj legadoj" kaj tagoj de scienca kreado de la studentoj.

Laŭ la plano de M. V. Lomonosov en Moskva universitato estis kreitaj 3 fakultatoj: filozofia, jura kaj medicina. Ĉiuj studentoj komencis sian kleriĝon sur la filozofia fakultato, kie ili ricevis fundamentan preparon pri naturaj kaj sociaj sciencoj. Eblis kontinui kleriĝon, specialiĝante sur la jura, la medicina aŭ sur la sama filozofia fakultato. Malsimile al universitatoj de Eŭropo en la Moskva forestis teologia fakultato pro ĉeesto de speciala sistemo de preparado de servantoj por la ortodoksa eklezio en Rusio. Profesoroj legis lekciojn ne nur en la komunuza lingvo de tiama scienco - la latina, sed ankaŭ en la rusa lingvo.

Moskva universitato havis demokratian konsiston de studentoj kaj profesoroj. Tio grandparte rezultigis vastan disvastiĝon de avangardaj sciencaj kaj sociaj ideoj inter la lernantoj kaj lektoroj. Jam en edkonduko de la ordono pri fondo de universitato en Moskvo estis rimarita, ke ĝi estis kreita "por ĝenerala klerigo de anoj de diversaj tavoloj". En la universitaton povis aniĝi reprezentantoj de diversaj sociaj tavoloj, krom la servutuloj. M.V. Lomonosov montris al ekzemplo de okcidenteŭropaj universitatoj, kie estis abolita principo de ranĝado. "En universitato tiu studento estas pli respektata, kiu pli multe lenras, kaj kies filo li estas, tio ne gravas". En dua duono de XVIII jarcento el 26 rusaj profesoroj, kiuj gvidis instruadon, nur 3 estis el noblanoj. Diverstavolanoj ankaŭ konsistis en XVIII jarcento plimulton da lernantoj. Plej kapablajn studentojn oni sendis en eksterlandajn universitatojn por daŭrigado de la klerado, plifirmigante per tio kontaktojn kaj ligojn kun la tutmonda scienco.

Ŝtataj asignadoj nur parte kontentigis bezonojn de la universitato, des pli ke dekomence oni ne prenis pagon por klerado, kaj poste komencis liberigi malriĉajn studentojn de ĝi. Estraro de la universitato bezonis serĉi aldonajn fontojn de spezo, ne ekskluzante okupiĝon pri komerca agado. Grandegan materian helpon donis mecenatoj (Demidov-oj, Stroganov-oj, Katerino Daŝkova k.a.). Ili aĉetis kaj donis al la universitato sciencajn instrumentojn, kolektojn, librojn, fondis stipendiojn por studentoj. Ne unufoje en malfacila por la universitato tempo ili kolektis monon per abono. Laŭ formiĝinta tradicio profesoroj testamentis al la universitata biblioteko siajn personajn kolektojn.

Moskva universitato havis gravan rolon en disvastigo kaj popularigo de sciencaj konoj. Sur lekcioj de universitataj profesoroj kaj disputoj de studentoj povis ĉeesti publiko. En aprilo de jaro 1756 ĉe Moskva universitato sur strato Moĥovaja estis malfermitaj presejo kaj librobutiko. En la sama tempo la universitato komencis eldoni dufoje en semajno unuan en la lando neoficialan gazeton "Moskovskie vedomosti", kaj ekde januaro de jaro 1760 - unuan en Moskvo literaturan revuon "Poleznoje uveselenie" ["Utila distro"]. Dum dek jaroj, de 1779 ĝis 1789 la presejon gvidis lerninto de la universitata gimnazio, elstara rusa klerigisto N. I. Novikov.

Unu jaron post kreo de la universitato, la unuaj legantoj jam vizitis universitatan bibliotekon. Dum Pli ol 100 jaroj ĝi estis la sola en Moskvo porulara biblioteko.

Kleriga agado de Moskva universitato kontribuis al formiĝo sur ĝia bazo aŭ kun partopreno de iliaj profesoroj de Kazana gimnazio (ekde jaro 1804 - Kazana universitato), Akademio de belatroj en Peterburgo (antaŭ jaro 1764 ĝi estis sub kondukado de Moskva universitato), ktp.

En XIX jarcento ĉe la universitato estis fonditaj unuaj sciencaj societoj: de esplorantoj de la naturo, de historio kaj rusiaj antikvaĵoj, de ŝatistoj de rusia literaturo.

Antaŭ jaro 1804 agado de la universitato estis regulata per "Moŝte promulgita projekto pri fondo de Moskva universitato". En jaro 1804 estis aprobita universitata statuto. Al la universitato estis donita granda aŭtonomio. Rektoro kaj fakultestroj estis elektitaj el nombro de la profesoroj. Unua elektita rektoro estis profesoro pri historio kaj literaturo Ĥ. A. Ĉebotarev. Konsilantaro de profesoroj decidis ĉiujn demandojn de universitata vivo. Libroj, presataj laŭ sankcio de la Konsilantaro en la universitata presejo, estis liberigitaj de ĝenerala cenzuro. La studentoj studis sur kvar fakultatoj (sekcioj, kiel oni nomis ilin tiam): de moralaj kaj politikaj sciencoj, de fizikaj kaj matematikaj sciencoj, de medicinaj sciencoj, de literaturaj sciencoj. Studado daŭris dum 3 jaroj. Post finaj ekzamenoj al la plej bonaj el finintoj de la universitato estis donita rango de kandidato, al la aliaj - rango "efektiva studento". Plifortiĝis sinsekvado de diversaj ŝtupoj de klerado. Laŭ la statuto de jaro 1804 la universitato plenumis ĝeneralan gvidadon de mezaj kaj komencaj lernejoj de centralaj gubernioj de Rusio.

Pro interveno de la napoleona armeo en Rusion en jaro 1812 konstruaĵoj de la universitato en Moskvo praktike plene forbruliĝis. Pereis la biblioteko, arkivo, muzeo, scienca aparataro. Malgraŭ malfacila stato de la universitato, profesoroj kaj studentoj komencis studadon jam en 1-a de septembro de jaro 1813. En 20aj jaroj de XIX jarcento kvanto de la studentoj superis 500 homojn.

En unua duono de XIX jarcento Moskva universitato havis gvidan rolon en socia vivo de Rusio. Tradicioj de liberpensado estis daŭrigitaj per studentaj rondetoj. En la aŭditorioj de la universitato disputis okcidentistoj kaj slavistoj pri vojo de evoluo de Rusio. Estis publikaj kursoj de lekcioj kaj dusputoj.

Ankaŭ estis aktiva eldona agado de la universitato, kiu ne estis limigita per presado de sciencaj verkoj.

Nova etapo de historio de la universitato komenciĝis post abolo de la servitudo en jaro 1861 kaj komenco de kapitalismo en Rusio. Universitata statuto de jaro 1863 estis laŭ ĝenerala kurso de la registaro al plenumo de reformoj, destinitaj plirapidigi evoluon de la lando. Kresko de industrio, komerco, agrokulturo, transformadoj en administrado, juĝo, armeo postulis plialtigon de nivelo de universitata klerado kaj ĝian plivastigon. Laŭ la statuto de jaro 1863 pligrandiĝis kvanto de lernaj disciplinoj kaj nombro de instruistoj. Granda atento estis donita al organizado de praktikaj kaj laboratoriaj lecionoj, seminaroj. Estis restaŭrigita elektado de la rektoro kaj la dekanoj. Sur kvar fakultatoj de la universitato - la historiofilologia, la fizikomatematika, la jura kaj la medicina - lernis ĉirkaŭ 1500 studentoj de diversaj tavoloj de la socio.

Profesoraro de Moskva universitato faris multon por plifirmigo de ligo inter scienco kaj praktiko. Universitataj sciencistoj skribis lernolibrojn por lernejoj. Multaj edukitoj de la universitato laboris kiel instruistoj, estante la plej kvalita parto de rusa instruistaro. Pro la universitato en dua duono de XIX - komenco de XX jarcento aperis konataj moskvaj muzeoj: la Politeknika, la Historia, la Zoologia, de Antropologio, de Belatroj (poste Muzeo de plastikaj artoj nomita honore al A. S. Puŝkin), estis malfermitaj Botanika ĝardeno kaj Zoologia ĝardeno (Moskva zoo).

La Statuto de jaro 1863 ekzistis nur ĝis jaro 1884. Post murdo de caro Aleksandro II per la membroj de terorista organizo "Popola libero" la registaro denove komencis plimalgrandigi universitatan aŭtonomion, plifortigi regon de instruado. Malgraŭ ĉi tio la universitato restis unuon el centroj de scienca kono kaj socia vivo de Rusio. Studentoj kaj profesoroj pridiskutis la plej aktualajn problemojn de rusia vivo. En la universitato studis aŭ instruis konataj agantoj de gvidaj politikaj partioj de Rusio.

Studentoj de Moskva universitato estis aktivaj partoprenantoj en la eventoj de la revolucio de jaroj 1905-1907. Sur kunveno en 9 de septembro de jaro 1905 per la studentoj estis aprobita rezolucio, postulanta abolon de la aŭtokratio kaj transformigon de Rusio en demokratian respublikon. En jaro 1911 protestante kontraŭ eksterleĝa maldungo de kelkaj profesoroj kaj rompo de la universitata aŭtonomio Pli ol 130 profesoroj kaj instruantoj demonstre lasis ĝiajn murojn. La registaro respondis per forigo de pli ol mil studentoj el la universitato, arestoj kaj deporto el Moskvo de revoluciemaj studantoj. Kvanto de la studentoj grande malpligrandiĝis ankaŭ pro komenciĝinta en jaro 1914 la unua mondmilito.

Pro rusia revolucio jaro 1917 estis abolita pago kontraŭ studado, studentoj estis provizitaj per ŝtataj stipendioj, ekde jaro 1919 la universitato estis plene financata per la ŝtato. Por ke reprezentantoj de laboristaj familioj povu ricevi necesajn por aniĝo en altlernejon sciojn, ĉe la universitato ekde jaro 1919 ĝis jaro 1936 funkciis prepara Laborista fakultato.

Kune kun tio la universitatan vivon negative influis skismo de la socio pro la revolucio. Parto de la stiudentoj kaj konataj sciencistoj, ne akceptintaj la novajn politikajn ordojn, estis necesigita lasi la universitaton. Ankaŭ damaĝon rezultigis reorganizadoj de 20-30aj jaroj, iniciitaj por pligrandigo de kvanto da specialistoj. El la universitato estis elkondukitaj fakultatoj medicina, de soveta justo kaj la kemia (portempe) kaj surbaze de ili estis kreitaj memstaraj altlernejoj. En apartajn altlernejojn estis transformitaj geologia, mineralogia kaj geografia fakoj sur natursciencaj fakultatoj. Surbaze de sociaj fakultatoj en jaro 1931 malfermiĝis Moskva instituto de filozofio, literaturo kaj historio, kiu denove kuniĝis kun MŜU post dek jaroj. Estis troajn ŝanĝojn ankaŭ en organizo de studa procezo. Estis enkondukita "brigadolaboratoria metodo" de studado, aboliganta lekciojn kaj iganta memstaran studadon de materialo per studentaj brigadoj po 3-5 homoj, individuaj ekzamenoj estis anstataŭigitaj per kolektivaj raportoj de la brigadoj.

Por malagrablaj rezultoj en jaro 1932 la brigadolaboratoria metodo estis aboligita. Oni enkondukis novajn studajn programojn, ŝanĝiĝs reĝimo de laboro en altlernejaro. En jaro 1934 en la universitato okazis unuaj dum jaroj de Soveta potenco disertoj.

Dum 30-50aj jaroj ideologia kaj administra duktaturo flanke de la aŭtoritatoj kontraŭstaris al libero de kreado. Kontaktoj kun eksterlandaj sciencaj centroj estis limigitaj. Multaj sciencistoj estis reprezaliitaj, kelkaj direktoj de esplorado, precipe en sociaj sciencoj, filologio, kibernetiko, biologio, estis nuligitaj.

Malgraŭ ĉi tio, la universitata scienco entute atingis seriozajn sukcesojn en 20-30aj jaroj. Ĝis jaro 1941 nur sur taga fako studis ĉirkaŭ 5000 studentoj. Pli ol 30 profesoroj kaj sciencaj laborantoj fariĝis efektivaj membroj de la Akademio de sciencoj. Sciencistoj de la universitato kreis lernolibrojn por meza kaj alta lernejo.

Pro la Dua Monmilito de jaroj 1941-1945 ekde oktobro de jaro 1941 la universitato troviĝis en evakuado, dekomence en Aŝĥabado, ekde somero de jaro 1942 en Jekaterinburg (tiam nomita kiel Sverdlovsk). En Moskvon la universitato revenis nur en printempo de jaro 1943, kvankam studadoj kun restintaj en la ĉefurbo studentoj rekomenciĝis tiu post la frakaso de la faŝistaj trupoj apud Moskvo.

Dum jaroj de la milito la universitato preparigis pli ol 3 mil da specialistoj. Sciencistoj de MŜU per siaj sciencaj atingoj faris gravan kontribuon en defendon de la lando kaj evoluon de ĝia ekonomiko. Dum la milita jarkvaro en MŜU estis plenumita pli ol 3 miloj da sciencaj entreprenoj. En ili estis pliperfektigo de aviadilkonstruado kaj direktado de maraj ŝipoj, fondigo de teorio de precizeco de artileria pafado kaj pafado al areoj, provizo de signaloj de preciza tempo por la tuta lando, invento de eksplodaĵoj. En medicinan praktikon estis enkondukita "trombin" - kuracilo, plirapidiganta koaguladon de sango; estis komencitaj laboroj pri esploro de uranio; geologoj trovis en Centra Azio grandajn minkampojn da volframo, progresigis elpumpadon de nafto; geografoj provizigis la armeon per mapaj materialoj k.t.p. Sociaj sciencistoj faris grandan kontribuon en plifortigon de morala spirito de la armeo kaj la popolo. En dokumentoj de Nurenberga kaj Tokia militaj tribunaloj, juĝintaj faŝistajn krimulojn, estis rezultoj de esploroj de juristoj de MŜU, ekzemple, pri individa krima respondeco de la eksaj faŝistaj estroj.

Entute en la milito batalis pli ol 5 mil universitataj edukitoj, pli ol mil homoj estis premiita en jaroj de la milito per ordenoj kaj medaloj de Sovetunio kaj landoj de la koalicio, kaj sep homoj ricevis titolon de Heroo de Sovetunio. Dum la milito pereis ĉirkaŭ 3 mil studentoj, aspirantoj, profesoroj, instruantoj kaj laborantoj de MŜU. Al ilia honoro ĉe unua lerna konstruaĵo en jaro 1975 estis malfermita memora signo, kaj bruligita Eterna fajro de Gloro.

Post la milito en fino de 40aj - komenco de 50aj jaroj serioze pliboniĝis materia stato de Moskva universitato. Sur la Paseraj Montoj estis konstruita grandega aro de novaj universitataj konstruaĵoj. En 1 de septembro de jaro 1953 en ili komenciĝis studado. Laboratorioj kaj aŭditorioj estis ekipitaj per la plej nova por tiu tempo aparataro. Buĝeto de la universitato kreskis pli ol kvinoble kompare kun la antaŭmilita.

Pro plifortigo de materia bazo, demokratiigo de politika vivo en la lando ekde mezo de 1950aj jaroj, plivastigo de kontaktoj kun aliaj ŝtatoj serioze pliriĉiĝis aro de sciencaj esploradoj, plenumataj en la universitato. Estis kreataj multnombraj specialigitaj laboratorioj, inkluzive la interfakultatajn, estis organizita forta Sciencesplora kalkula centro. En konsisto de MŜU aperis novaj fakultatoj: Instituto pri orientaj lingvoj (ekde jaro 1972 tio estas Instituto pri landoj de Azio kaj Afriko ĉe MŜU), fakultato de psikologio, fakultato de kalkula matematiko kaj kibernetiko, unua en la lando fakultato de grundologio. Komuna kvanto de studentoj de la taga fako kreskis de 13 mil en jaro 1953 ĝis 26 mil en jaro 1992. Moskva universitato fariĝis granda internacia centro de preparado de studentoj kaj aspirantoj. Por instruado de la rusa lingvo al eksterlandanoj en jaro 1959 en la universitato estis kreita unu el la unuaj en la lando tia prepara fakultato (poste tio estas Centro de internacia klerado). Entute ekde jaro 1917 kaj ĝis jaro 2004 la universitato preparigis ĉirkaŭ 180 mil specialistojn kaj ĉirkaŭ 35 mil kandidatojn pri sciencoj, kulturo kaj klerado.

En junio de jaro 1990 estis aprobita Statuto de Moskva ŝtata universitato post vasta diskutado sur Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU, en konsiston de kiu eniras membroj de Scienca konsilio de MŜU, de Sciencaj konsilioj de fakultatoj kaj ankaŭ de konsilioj de laboraj kolektivoj de fakoj, kiuj ne havas Sciencajn konsiliojn. Post lego de la Statuto en junio de jaro 1992 sur Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU la Statuto estis efektivigita per ordono de la rektoro de MŜU. Per ordono de la prezidento de Rusio Moskva universitato ricevis statuson de rusia aŭtonoma altlernejo.

Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU laŭ la statuto solvas strategiajn demandojn de agado de la universitato, elektas rektoron. Ĝeneralan administradon de la universitato plenumas Scienca konsilio de MŜU, en kiu estas rektoro kaj vicrektoroj, fakultatestroj, kaj direktoroj de institutoj, elektitaj reprezentantoj de sciencpedagogiaj laborantoj de fakultatoj kaj institutoj (po 2 ... 4 homoj depende de nombro de laborantoj), po unu reprezentanto de studentoj kaj aspirantoj de ĉiu fakultato. 5 membroj de Scienca konsilio estas elektitaj de inĝenieraj kaj aksesoraj servoj de la universitato.

Scienca konsilio de MŜU solvis la plej gravajn demandojn de scienca kaj studa agado, de internaciaj ligoj, promulgas strukturon kaj buĝeton, donas rankon de profesoro, promulgas administrantojn de katedroj, ellaboras planojn de socia kaj ekonomika disvolviĝo de la universitato. Konsidoj de Scienca konsilio estas pasigataj ne pli malofte, ol unufoje dum monato. Laŭ la nova statuto estas serioze plivasitgitaj rajtoj de fakultatoj kaj sciencesploraj institutoj. Ili estas memstaraj lernosciencaj organizoj en strukturo de MŜU. Ilia administrado kaj agado estas regulata per stato pri fakultato (insituto), kiu konkretigas la statuton de MŜU rilate al ĉi tiu fako. Deklaritaj per la statuto de MŜU ideoj pri dempokratigo de universitata vivo, publikeco en farado de decidoj, aŭtonomio havas celon gartanti liberon de instruado, scienca esplorado kaj spirtita disvolviĝo de homa persono. Laŭ la statuo ĉefa ero de la universitato estas katedro (laboratorio, institutfako), laborantoj, studentoj kaj aspiranoj de kiu kolegie, per demokratiaj rimedoj solvas ĉiujn problemojn de organizado de scienca, studa kaj socia vivo de sia kolektivo.

En jaro 2004 en la universitato malfermiĝis du novaj strukturaj fakoj - fakultato de fundamenta medicino kaj Scienca parko. Fakultato de fundamenta medicino signifas revenon en MŜU de medicino kiel scienca disciplino post multjara paŭzo. Scienca parko devis enpraktikigi novajn altateknologiajn sciencajn ellaboraĵojn, unuvice en areoj, de telekomunikado, bioteknologio, lasera teknologio, ekologio ktp.

En jaro 2004 la universitato havas 19 fakultatojn: mekanikomatematikan, fizikan, kalkulan, de matematiko kaj kibernetiko, kemian, biologian, de grundologio, geografian, geologian, de fundamenta medicino, historian, filologian, de eksterlandaj lingvoj, filozofian, sociologian, psikologian, ekonomian, juran, ĵurnalistikan, instituton de landoj de Azio kaj Afriko, kaj ankaŭ 8 sciencesplorajn institutojn - de mekaniko, de nuklea fiziko, de fiziko de mikromondo, astonomian, kalkulan centron, de fizikokemia biologio, de antropologio, de monda kulturo. Sceinca laboro kaj instruado estas plenumata en muzeoj, sur studosciencaj bazoj de praktiko, en ekspedicioj, sur sciencesploraj ŝipoj, en centroj de plialtigo de kvalifiko. Entute en la universitato estas pli ol 300 katedroj. En jaro 2004 en MŜU studas pli ol 26 mil studentoj kaj ĉirkaŭ 7 mil aspirantoj, plialtigas sian kvalifikon pli ol 5 mil specialistoj. Sur fakultatoj kaj en sciencesploraj centroj ilin instruas 4 mil profesoroj kaj instruantoj kaj ĉirkaŭ 5 mil sciencaj laborantoj. Ĉiujare en Moskva universitato disertadas ĝis 1,5 mil kandidatoj kaj ĝis 250 doktoroj pri diversaj sciencoj. Aksesora kaj priserva personaro de la universitato estas ĉikraŭ 15 mil homoj. La universitato havas pli ol 600 konstruaĵojn, inkluzive belaspektan altkonstruaĵon sur la Paseraj montoj. Ilia komuna areo estas ĉirkaŭ 1 miliono da kvadrataj metroj. En Moskvo teritorio, okupata per MŜU, estas 205,7 hektaroj. Tamen eĉ ĉi tiuj impresaj nombroj ne taŭgis por postuloj de tiu tempo. Tiutempa nivelo de evoluiĝo de fundamentaj kaj aplikaj sciencaj esploroj, ilia interdisciplineco, kaj ankaŭ taskoj de preparado de specialistoj de vasta profilo postulis intensan evoluon kaj plimodernigon de materioteknika bazo. En okrtobro de jaro 1987 la registaro faris decidon pri konstruado de nova komplekso de konstruaĵoj por Moskva universitato, ekipitaj laŭ lasta vorto de scienco kaj tekniko. La projeko inkluzivis konstruadon de novaj sciencaj kaj studaj konstruaĵoj, biblioteko, baseno, stadiono, palaco de kulturo, aliaj objektoj de ripozo kaj ĉiutaga servo. Nova universitata urbeto lokiĝis ĉe Lomonosovskij prospekto, inter prospektoj Vernadskogo kaj Miĉurinskij. Sur kelkaj fakultatoj estis enkondukita duŝtupa strukturo de klerado (bakalaŭro - magistro). En novaj studplanoj estis plifortigita rolo de memstara laboro, ligo kun praktiko, kun estonta laboro de edukito. Unuon el la plej gravaj problemoj fariĝis problemo de humanismigo de klerado. Instruantoj de kreita interfakultata centro de sociohumanisma klerado faris instruojn en naturscienaj kaj sociaj fakultatoj pri patria kaj tutmonda historio kaj kulturo, filologio, ekonomiko, juro, arto. Studentoj de la universitato povis studi laŭ individua plano, viziti lekciojn pri kelkaj specialecoj sur diversaj fakultatoj. Oni dediĉis multon da atento al sano de la studentoj. Sur unuaj du kursoj estis devigaj okupiĝoj pri fizika kulturo kaj sporto dufoje en semajno. Sur superaj kursoj ĉi tiuj okupiĝoj povis esti daŭrigitaj en sportaj sekcioj, kaj ankaŭ en pagataj sanigaj grupoj.

Por studado en MŜU estis karaktera interligo de studa kaj scienca laboro, de fundamenta prepariĝo en elektita fako de scienco kun malvasta specialiĝo. Kutime fundamenta bazo estis formigata sur unuaj du aŭ tri kursoj. Malvasta specialiĝo komenciĝis post ĉi tio.

Unu el la plej gravaj ecoj de studa proceso en la universitato estis ligiĝo de studado kun plenumo de memstara laboro, direkton de kiu elektis studentoj meme. Laboro en sciencaj rondetoj, sciencostudentaj societoj, partopreno en studentaj konferencoj koopere kun studadoj sur seminarioj, specialseminarioj donis al la studentoj kapablon fari korektan elekton. Multaj studentaj verkoj estis piblikigataj en sciencaj revuoj kaj artikolaroj.

En kelkaj fakultatoj - historia, filologia, ekonomia, jura, sociologia, de ĵurnalistiko kaj de psikologio - ekzistis vespera formo de studado, kaj sur fakultato de ĵurnalistiko ankaŭ la senĉeesta.

Longo de studado en MŜU estis 5 aŭ 6 jaroj depende de fakultato kaj formo de lernado. Finante la universitaton, studento preparis diploman verkon kaj diplomadis. Studado en la universitato estis plejparte senpaga. Tamen pro enkonduko de merkataj rilatoj ekde jaro 1992 komenciĝis akceptado de ĝis 15 procentojn da abiturientoj super plano por pagita studado. Ĉiu bone notata studento ricevis ŝtatan stipendion. Por eksterurbaj studentoj estis lokoj en komunloĝejo. Finintoj la universitaton laboris en altlernejoj, sciencesploraj institutoj, lernejoj, sferoj de industrio kaj kulturo, ŝtata aparato, sociaj kaj privataj organizoj. Laŭ la Statuto de MŜU studentoj kaj aspirantoj havis siajn reprezentantajn organojn por solvado de demandoj de studenta kaj aspiranta vivo. Ĉefa organo de studenta memadministrado estas studenta konsilio de MŜU.

Moskva universitato ankaŭ plialtigis etatan kvalifikon de diversaj organizaĵoj. Ĉiujare en MŜU trairis kurson de repreparo ĝis 5 mil instruantoj kaj laborantoj de entreprenoj, institucioj kaj altlernejoj. Specialistoj, havantaj sperton de praktika laboro, ekposedadis la plej lastajn atingojn de scienco kaj tekniko en parto en specialaj fakoj de kelkaj natursciencaj kaj sociaj fakultatoj. Pri organizado de ĉi tiu laboro okupiĝis Centro de repreparo de sciencopedagogiaj kadroj kaj Instituto de plialtigo de kvalifiko de instruantoj de sociaj sciencoj.

En tiu tempo eldonejo de MŜU eldonis ĉiujare pli ol 400 lernajn, sciencajn, sciencpolularajn, sciencoatrajn kaj referencajn librojn kun komuna ekdonkvanto de pli ol 3 milionoj ekzempleroj. La libroj priskribis preskaŭ tutan tiutempan sciencan konon -

La eldonejo eldonis seriojn:

  • "Universitata biblioteko" pri filozofia kaj historia penso, memoraĵoj kaj ankaŭ verkoj de patria kaj eksterlanda literaturo;
  • "Fiziko: ideoj, atingoj, perspektivoj" pri atingoj en areo de fizikomatematikaj sciencoj;
  • "La Granda franca revolucio. Faktoj kaj esploroj";
  • "El spirita heredaĵo de la Patrio" (ekde jaro 1991);
  • "Filozofiaj legadoj" (ekde jaro 1991) kun verkoj de elstaraj filozofoj, historiistoj, agantoj de kulturo.

La plej granda universitata biblioteko estis Scienca biblioteko nomita honore al A.M.Gorkij. En jaro 2004 ĝi havis ĉirkaŭ 8 milionoj librojn, el kiuj pli ol 2 milionoj estis en eksterlandaj lingvoj. La bibliotekon de MŜU vizitis dum jaro ĉirkaŭ 55 mil legantoj, kiuj ricevas 5,5 milionojn da libroj.

Moskva uiniversitato ankaŭ membris en Internacia asocio de univeristatoj, havis rektajn paktojn pri kunlaboro kun pli ol 60 eksterlandaj centroj kaj karteloj, universitatoj de Eŭropo, Usono, Japanio, Ĉinio, aliaj aziaj landoj, Aŭstralio, Latina Ameriko, arabaj ŝtatoj.

Ekde jaro 1946, kiam en la universitato aperis unuaj eksterlandaj studentoj, ĝis jaro 2004 estis preparitaj pli ol 11 mil altkvalifikaj specialistoj de 150 landoj. Ĉiujare en MŜU studis pli ol 2 mil studentoj kaj aspirantoj el multaj landoj de la mondo. Pli ol 400 homoj lernis en kursoj de antaŭuniversitata preparo por eksterlandanoj.

Esis kunlaboro pri koopera esplorado de sciencaj problemoj, inteŝanĝo de profesoroj kaj instruantoj por pedagogia kaj scienca laboro, kaj ankaŭ de studentoj kaj aspirantoj por diversaj formoj de staĝo. Ĉiujare la universitato akceptis por diversaj mallongtempaj formoj de studado pli ol 2 milojn da eksterlandanoj kaj sendis ĉirkaŭ la saman kvanton da siaj reprezentanoj en ĉiujn areojn de la mondo. En MŜU funkciis internaciaj kursoj de UNO pri demografio, higrologiaj kursoj de Unesko, Internacia centro pri bioteknologio, Internacia scienca lasera centro, sistemo de kursoj kaj seminaroj pri rusa lingvo por eksterlandaj instruantoj. En jaro 1991 estis malfermitaj Franca universitata kolegio, Rusousona universitato, Instituto de germana scienco kaj kulturo. Ĝis jaro 2004 pli ol 60 sciencaj, ŝtataj kaj politikaj agantoj el eksteraj landoj estis elektitaj kiel honoraj doktoroj kaj profesoroj de la universitato. Siavice multaj grandaj sciencistoj de MŜU estis honoraj membroj de eksterlandaj akademioj kaj universitatoj.

La artikolo estis farita surbaze de [[1]] laŭ permeso de la aŭtoro.