Adélaïde Labille-Guiard: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto ŝanĝis {{el2}} al {{el}}
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 14 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q235647)
Linio 27: Linio 27:
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1749]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1749]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1803]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1803]]

[[br:Adélaïde Labille-Guiard]]
[[de:Adélaïde Labille-Guiard]]
[[en:Adélaïde Labille-Guiard]]
[[es:Adélaïde Labille-Guiard]]
[[fr:Adélaïde Labille-Guiard]]
[[it:Adélaïde Labille-Guiard]]
[[ja:アデライド・ラビーユ=ギアール]]
[[ko:아델레이드 라빌 기아드]]
[[la:Adelhaidis Labille-Guiard]]
[[pl:Adélaïde Labille-Guiard]]
[[pt:Adélaïde Labille-Guiard]]
[[ru:Лабиль-Жиар, Аделаида]]
[[sv:Adélaïde Labille-Guiard]]
[[th:อาเดลาอีด ลาบีย์-กียาร์]]

Kiel registrite je 01:32, 9 mar. 2013

Dosiero:Labille-Guiard memportreto.jpg
Memportreto (1758), kun du lernantinoj, Marie Capet kaj Carreaux de Rosemond

Adélaïde LABILLE-GUIARD [adlaID laBIL GIar] (n. la 11-an de aprilo 1749, m. la 24-an de aprilo 1803) estis franca pentristino de portretoj kaj historioj.

Biografio

Adélaïde Labille naskiĝis en Parizo, Francio, filino de mercero. Ŝi studis miniaturo-pentradon kun François-Elie Vincent, kaj oleo-pentradon kun lia filo François-André. Ŝiajn fruajn verkojn ŝi ekspoziciis ĉe la Akademio Saint-Luc, kaj post ĝia fermiĝo en 1776, ĉe la Salon de Correspondance.

En 1769 ŝi edziĝis kun Louis-Nicolas GUIARD, sed ili apartiĝis en 1777, post kiam ŝi gajnis ŝian vivtenon instruante pentradon.

Je la 31-a de majo 1783 Labille-Guiard aniĝis la francan "Reĝan Akademion pri Pentrado kaj Skulpturo" (Académie Royale de Peinture et de Sculpture), samtempe kiel tri aliaj pentristinoj, inkluzive de Marie Louise Élisabeth Vigée-Lebrun kies "Memportreto kun pajloĉapelo" ege influis ŝian fruan majstroverkon "Memportreto kun du lernantinoj" (bildigata dekstren).

Pro la aŭspicio de Adélaïde, onklino de la reĝo Ludoviko la 16-a, Labille-Guiard gajnis registaran pension de mil livres (pundoj), kaj mendojn pentri portretojn de Adélaïde kaj aliaj parencoj de la reĝo. Pro tiuj reĝaj ligoj, Labille-Guiard iĝis politike malfidinda post la Franca Revolucio de 1789, kaj en 1788, oni ordonis al ŝi detruigi iujn el ŝiaj reĝismaj verkoj. Tamen ŝi ne estis vere konservativa: dum la fruaj 1790-oj ŝi kampanjis por la malfermo de la Akademio al virinoj. Ĉe la Salon de 1791 ŝi ekspoziciis portretojn de anoj del la revolucia Nacia Asembleo, inkluzive de Maximilien de Robespierre.

En 1793 ŝi kaj sia edzo eksedziĝis. En 1795 ŝi akiris loĝejo ĉe la Luvro (Louvre) kaj pension de 2.000 livres. En 1800 ŝi edziĝis kun sia instuisto François-André Vincent. Ŝi mortis la 24-an de aprilo 1803.

Verkaro

Eksteraj ligiloj

greke http://www.siefar.org greke Arto de Adélaïde Labille-Guiard greke Biografio de Adélaïde Labille-Guiard el la TTT-ejo de la Société Internationale pour l'Étude des Femmes de l'Ancien Régime

Memportreto