Friedrich Hebbel: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: pt:Friedrich Hebbel
Linio 60: Linio 60:
[[hr:Friedrich Hebbel]]
[[hr:Friedrich Hebbel]]
[[nl:Friedrich Hebbel]]
[[nl:Friedrich Hebbel]]
[[pt:Friedrich Hebbel]]
[[ru:Хеббель, Кристиан Фридрих]]
[[ru:Хеббель, Кристиан Фридрих]]
[[sv:Friedrich Hebbel]]
[[sv:Friedrich Hebbel]]

Kiel registrite je 00:32, 9 apr. 2006

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Friedrich HEBBEL < Germana Lingvo


Christian Friedrich HEBBEL [Kristjan Fridriĥ Hebl] (naskiĝis la 18-an de marto, 1813, mortis la 13-an de decembro, 1863) estis germana verkisto.

Hebbel naskiĝis en la nordgermana urbeto Wesselburen. Kiel filo de malriĉa familio Friedrich Hebbel akiris la grandan kvanton de siaj scioj aŭtodidakte. En 1835 li en Hamburgo konatiĝis kun la verkistino Amalie SCHOPPE, kies influo ebligis al la inteligenta junulo la studadon de juro, historio, literaturo kaj filozofio en Heidelberg kaj Munkeno. Dum la tuta studtempo (1836-39) afliktis lin malsanoj kaj financaj zorgoj; fine li dum dudek-taga piedmarŝo revenis al Hamburgo.

Optimismon fine donis la unua literatura sukceso: la tragedio Judith, aperinta en la jaro 1841. Unu jaron poste publikiĝis lia unua poemaro. Stipendio de la dana reĝo ebligis al li vojaĝojn al Francio (1843/44), Italio kaj Aŭstrio (1946). Li mortis en Vieno.

Nuntempe Hebbel estas konsiderata unu el la plej gravaj dramistoj de la 19-a jarcento. Krom dramojn li verkis ankaŭ poemojn, rakontojn kaj novelojn.

Listo de verkoj:

  • Judith (tragedio, 1841)
  • Gedichte (poemoj, 1842)
  • Mein Wort über das Drama! (traktato pri dramoj, 1843)
  • Maria Magdalena (tragedio, 1844)
  • Der Diamant (komedio, 1847)
  • Neue Gedichte (poemoj, 1848)
  • Herodes und Mariamne (tragedio, 1850)
  • Agnes Bernauer (dramo, 1852)
  • Erzählungen und Novellen (rakontoj kaj noveloj, 1855)
  • Gyges und sein Ring (tragedio, 1856)
  • Gedichte (poemoj, 1857)
  • Demetrius (tragedio/fragmento, eld. 1864)
  • Tagebücher (taglibroj, verkitaj 1835-63, eld. 1885-87)

En Esperanto aperis:

La malnova domo <poemo> ; Das alte Haus / Trad. Frieda FEICHTINGER. - En: Austria antologio ; p. 54 - 57, kajeroj 1 - 4

Aŭtuna bildo <poemo> ; Herbstbild ; La blinda orgenisto <poemo> ; Der blinde Orgelspieler ; Nokta sento <poemo> ; Nachtgefühl ; Al la katedralo de sankta Stefano en Vieno ; Auf den Dom zu Sankt Stephan in Wien / Trad. Karl, Friedl, Frieda Feichtinger]. - En: Austria antologio ; p. 52 - 57, kajeroj 16 - 18

Gyges kaj lia ringo : tragedio kvinakta / En Esperanton trad. de Paul BENNEMANN. - Leipzig: Ortsverband der Leipziger Esperanto- Gruppen (Loka Ligo de Leipzigaj Esperantistoj), 1916. - 151 p.
Originalo: Gyges und sein Ring

Maria Magdalena : kvinakta burĝa tragedio / Trad. de Adolf BISCHITZKY. - 1. eld. - Haida: "Marto", 1922. - 79 p. Originalo: Maria Magdalena

Vespera sento ; Somera bildo ; Aŭtuna bildo. – En: Übertragungen = Transkondukoj / trad. de Guido HOLZ. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 54-55


Eksteraj ligiloj

greke http://gutenberg.spiegel.de/hebbel/judith/judith.htm greke http://gutenberg.spiegel.de/hebbel/genoveva/genoveva.htm greke http://gutenberg.spiegel.de/hebbel/gyges/gyges.htm greke http://www.hebbel-museum.de Ŝablono:Aldonaj eksteraj ligiloj