Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+klarigoj. +aparte gravaj artikoloj de la deklaracio. -ĝermeco
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 12 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3042763)
Linio 67: Linio 67:
[[Kategorio:Homaj rajtoj]]
[[Kategorio:Homaj rajtoj]]
[[Kategorio:Sociolingvistiko]]
[[Kategorio:Sociolingvistiko]]

[[ca:Declaració Universal dels Drets Lingüístics]]
[[de:Allgemeine Erklärung der Sprachenrechte]]
[[el:Οικουμενική Διακήρυξη των Γλωσσικών Δικαιωμάτων]]
[[en:Universal Declaration of Linguistic Rights]]
[[es:Declaración Universal de Derechos Lingüísticos]]
[[eu:Hizkuntza eskubideen nazioarteko adierazpena]]
[[fr:Déclaration universelle des droits linguistiques]]
[[gan:世界語言權利宣言]]
[[gl:Declaración Universal dos Dereitos Lingüísticos]]
[[pt:Declaração Universal dos Direitos Linguísticos]]
[[zh:世界語言權利宣言]]
[[zh-min-nan:Phó͘-sè gí-giân-khoân soan-giân]]

Kiel registrite je 06:20, 11 mar. 2013

La Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj estas dokumento subskribita en 1996 de diversaj ne-registaraj organizoj, i.a. PEN Club kaj ties Esperanta PEN-Centro, por subteni lingvajn rajtojn, precipe tiujn de minacataj lingvoj, kaj celanta atingi de UNESCO oficialan rangon de Universala Deklaracio.

Esperanto

En deklaro de la ĉeestanta delegacio de la Esperanta PEN-Centro Giorgio Silfer atentigis, ke laŭ ili la Deklaracio tro multe listigas rajtojn de lingvaj komunumoj kaj ne tiujn de la homo. Aparte gravaj por la Esperanto-grupo estas la artikoloj 13-a kaj 29-a (ambaŭkaze la dua paragrafo).

Sekvas kelkaj artikoloj (aŭ unuopaj paragrafoj) pli gravaj por la Esperanto-parolantoj laŭ la Civito; se estas cititaj pluraj paragrafoj, la aparte grava por Esperanto estas kursivigita.

Laŭ la Deklaracio ni estas "lingva grupo" (art. 1 (5)); la vorto "lingva komunumo" estas rezervita por homa socio historie situanta en difinita teritoria spaco (art. 1 (1)).

Artikolo 1

  1. La Deklaracio difinas lingva komunumo ĉiun homan socion kiu, historie situanta en difinita teritoria spaco, agnoskita aŭ ne, identigas sin kiel popolon, kaj disvolvis komunan lingvon kiel ilon de natura komunikado kaj kultura koheremo inter siaj membroj. La esprimo lingvo teritorie propra difinas la idiomon de la komunumo historie setla sur tiu sama teritorio.
  2. (...)
  3. (...)
  4. (...)
  5. La Deklaracio difinas lingva grupo ĉiun homan kolektivon kiu partumas saman lingvon kaj situas en la teritoria spaco de alia lingva komunumo, tamen sen ekvivalenta historieco; kio estas la kazo de enmigrintoj, rifuĝintoj, deportitoj kaj diasporanoj.

Artikolo 7

  1. Ĉiuj lingvoj estas la esprimo de kolektiva identeco kaj de specifa maniero percepti kaj priskribi la realon; tial ili devas havi la eblecon profiti la kondiĉojn necesajn por plena disvolviĝo en ĉiuj funkcioj.
  2. Ĉiu lingvo estas realaĵo kolektive elfarita kaj ene de komunumo ĝi fariĝas ilo de koheremo, identigo, komunikado kaj krea esprimivo, disponebla por la individua uzo.

Artikolo 12

  1. Ĉiu rajtas disvolvi sian publikan aktivadon en sia lingvo, se ĝi estas la lingvo propra de la teritorio kie li loĝas.
  2. Ĉiu rajtas uzi sian lingvon en la persona aŭ familia medio.

Artikolo 13

  1. Ĉiu rajtas lerni la lingvon propran de la teritorio kie li rezidas.
  2. Ĉiu rajtas esti plurlingva, koni kaj uzi la lingvon plej adekvatan por sia persona disvolviĝo aŭ socia movebleco, sen damaĝo al la garantioj establitaj en la Deklaracio por la publika uzo de la lingvo teritorie propra.

Artikolo 20

  1. Ĉiu rajtas uzi parole kaj skribe, en la justic-tribunaloj, la lingvon historie parolatan sur la teritorio kie tiuj situas. La tribunaloj devas uzi la lingvon teritorie propran en siaj internaj agoj. Se la jura sistemo de la ŝtato devigas la proceduron daŭri ekster la teritorio de kie originis la juĝato, la uzo de la origina lingvo estas konservenda.
  2. Ĉiukaze, ĉiu rajtas esti juĝata en lingvo por li komprenebla kaj parolebla, aŭ atingi la senpagan asiston de interpretisto.

Artikolo 26

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas je klerigado ebliganta al ĉiuj siaj membroj la plenan mastrumon de la propra lingvo, tiel ke ĝi estos uzebla en ĉiuj fakoj, samkiel la plenan posedon de ĉiu lingvo kiun ili deziras lerni.

Artikolo 28

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas je klerigado ebliganta al siaj membroj akiri profundan konon pri ilia kultura heredaĵo (historio, geografio, literaturo ktp) samkiel la plej vastan konon pri kiu ajn kulturo kiun ili deziras ekkoni.

Artikolo 29

  1. Ĉiu rajtas ricevi klerigadon en la lingvo teritorie propra kie li rezidas.
  2. Tiu rajto ne ekskludas la rajton akiri la parolan kaj skriban konon de ajna lingvo kiu servos al li kiel komunikilo kun aliaj lingvaj komunumoj.

Artikolo 37

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas ricevi, pere de la amaskomunikiloj, profundan konon pri sia kultura heredaĵo (historio, geografio, literaturo kaj aliaj manifestiĝoj de la propra kulturo) kaj ankaŭ, en kiel eble plej alta grado, pri ĉiu kulturo kiun deziras koni ĝiaj membroj.

Artikolo 39

  1. La komunumoj priskribitaj en la art. 1, § 3 kaj 4, de la Deklaracio, same kiel la grupoj menciitaj en § 5 de la sama artikolo, rajtas je justa ĉeesto de siaj lingvoj en la amaskomunikiloj de la teritorio kie ili setlas aŭ kien ili enmigras. La plenumo de ĉi tiu rajto devas harmonii kun la plenumo de la rajtoj de la aliaj lingvaj grupoj aŭ komunumoj de la teritorio.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj