Pujnavaj lingvoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: hr:Puinave (jezična porodica)
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1856439)
Linio 60: Linio 60:
[[Kategorio:Lingvoj de Venezuelo]]
[[Kategorio:Lingvoj de Venezuelo]]
<!--[[Kategorio:Pŭinavaj lingvoj| ]]-->
<!--[[Kategorio:Pŭinavaj lingvoj| ]]-->

[[an:Luengas makú]]
[[ca:Macú]]
[[de:Maku-Sprachen]]
[[en:Nadahup languages]]
[[es:Lenguas makú]]
[[fr:Langues maku]]
[[hr:Puinave (jezična porodica)]]
[[pt:Línguas macus]]
[[ru:Пуйнавские языки]]

Kiel registrite je 08:57, 13 mar. 2013

La Pŭinavaj lingvoj (ankaŭ Makú, Puinávean, Puinave-Macú, Puinave-Makua, Puinaveano) estas lingva familio de Brazilo, Kolombio, kaj Venezuelo. Makú estas la Portugala nomo, Puinaveano estas la Hispana. La nomo Makú estas pejorativa, devenante de la Jerala (Tupia lingvo) vorto signifanta "sklavo, subulo".

La Pŭinava familio devus esti ne konfuzita kun la Makua lingvo, kiu estas ankaŭ nomata per MacuMakú. Estas filumaj proponoj ligi la Makuan izolaĵon kun la Pŭinavaj lingvoj.

Familia divido

La Pŭinava familio konsistas el 9 lingvoj:

A. Kuri-Doua
1. Kuri-Doua (mortinta)
B. Hupda grupo
2. Hupda (alinome Hupdë, Ubde, Jupda, Hupdá, Ubdé)
3. Juhupa (alinome Yuhupde, Yahup)
C. Kaburía grupo
4. Nadöba (alinome Nadëb, Nadɨb, Hahöb, Shuriwai, Guariba, Wariva, Kaborí)
5. Kamána (alinome Kamã, Dâw)
D. Guariba
6. Gvariba (alinome Wariwa, Wariva)
E. Kakwa grupo
7. Kakua (alinome Cacua, Bara-Makú)
8. Nukaka (alinome Nukak-Macú, Nɨkâk, Macú del Guaviare, Guaviare Macusa, Nukak Makua)
F. Puinava
9. Pŭnava (alinome Guaipunavi, Waipunavi)

La Kuri-Doua estas nun estingiĝinta; ĝi havis 2 variantojn: la Kurikuriaí kaj la Doua.

Kaufman (1994) listas la Hupdan as sola lingvo kun 4 diversaĵoj: Tikié, Hupda, Yuhup, kaj Papurí. Pozzobon (1997) kaj Gordon (2005) listas la Hupdan kaj la Yuhupan kiel apartaj lingvoj.

La Gvariba estas listita en Kaufman (1994), sed ne aperas en Gordon (2005). Ĝi estas listita kiel alterna nomo en Pozzobon (1997) (?) .

Pozzobon (1997) grupas la Nukakan kun la Kakua en la Kakva grupigo dum Kaufman (1994) listas ilin aparte.

Gordon (2005) listas la Pŭinavan kiel izolitan lingvon dum Kaufman (1994) kaj Pozzobon (1997) inkludas en ĉi tiu familio.

Genetikaj rilatoj

La Pŭinava estas iam asociita kun la hipoteza Makroo-Pŭinava familio konsistanta el la Pŭinava kaj la Katukina familioj kaj la Ahuakéa, la Kaliana, kaj la Makua izolaĵoj (aldone la Ahuakéa, la Kaliana, kaj la Makua estas lokitaj kune en proponita Kaliana sub-grupigo).

Makroo-Pŭinava estas inkludita en la pli granda Makroo-Tukanoa familiaro de Joseph Greenberg. Alia pli granda grupigo estas Makroo-Makú de Morris Swadesh.

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • Campbell, Lyle. (1997). American Indian languages: The historical linguistics of Native America. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-509427-1. (~Indianaj lingvoj: La historio de lingvoj de Aŭtoĥtona Ameriko).
  • Gordon, Raymond G., Jr. (Ed.). (2005). Ethnologue: Languages of the world (15-a eld.). Dallas, TX: SIL Inte rnational. ISBN 1-55671-159-X. (Perreta versio: http://www.ethnologue.com). (~Ethnologue: Lingvoj de la mondo).
  • Greenberg, Joseph H. (1987). Language in the Americas. Stanford: Stanford University Press. (~Lingvo en Ameriko).
  • Kaufman, Terrence. (1990). Language history in South America: What we know and how to know more. En D. L. Payne (Ed.), Amazonian linguistics: Studies in lowland South American languages (pp. 13-67). Austin: University of Texas Press. ISBN 0-292-70414-3. (~Lingva historio en Sudameriko: Kio ni scias kaj kiel scii pli).
  • Kaufman, Terrence. (1992) Guta www.albume.net
  • Kaufman, Terrence. (1994). The native languages of South America. En C. Mosley & R. E. Asher (Eds.), Atlas of the world's languages (pp. 46-76). London: Routledge. (~La indiĝenaj lingvoj de Sudameriko).
  • Pozzobon, Jorge (1997). Langue, société et numération chez les Indiens Makú (Haut Rio Negra, Brésil). Jounal de la Société de Américanistes de París 83: 159-172. París.