Serio Fondaĵo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 31 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1564644)
Linio 20: Linio 20:
[[Kategorio:Romanoj|Foundation]]
[[Kategorio:Romanoj|Foundation]]
[[Kategorio:Sciencfikcia literaturo|Foundation]]
[[Kategorio:Sciencfikcia literaturo|Foundation]]

[[bn:ফাউন্ডেশন সিরিজ]]
[[ca:Saga de La Fundació]]
[[cs:Série o Nadaci]]
[[da:Foundation]]
[[de:Foundation-Zyklus]]
[[en:Foundation series]]
[[es:Saga de la Fundación]]
[[fa:بنیاد (مجموعه کتاب)]]
[[fi:Säätiö-sarja]]
[[fr:Cycle de Fondation]]
[[ga:Fondúireacht (ficsean eolaíochta)]]
[[gl:Saga da Fundación]]
[[he:סדרת המוסד]]
[[hi:फ़ाउन्डेशन शृंखला]]
[[hr:Serijal o Zakladi]]
[[hu:Alapítvány–Birodalom–Robot regényciklus]]
[[it:Ciclo della Fondazione]]
[[ja:ファウンデーションシリーズ]]
[[kn:ಪ್ರತಿಷ್ಠಾನ ಸರಣಿ ಕಾದಂಬರಿಗಳು]]
[[ko:파운데이션 시리즈]]
[[nl:Foundation (boekenreeks)]]
[[pl:Cykl Fundacja]]
[[pt:Série da Fundação]]
[[ro:Seria Fundația]]
[[ru:Основание (цикл)]]
[[sh:Foundation (Asimov)]]
[[sv:Stiftelseserien]]
[[th:สถาบันสถาปนา]]
[[tr:Vakıf (roman)]]
[[uk:Заснування]]
[[zh:基地系列]]

Kiel registrite je 10:58, 13 mar. 2013

La serio de la Fondaĵo (angle: Foundation) estas epika serio de scienc-fikciaj noveloj verkitaj de Isaac Asimov dum periodo de kvardek jaroj. En tute temas pri sep libroj, publikigitaj inter 1952 kaj 1993. Aliaj libroj de Asimov de la serio pri robotoj ankaŭ priskribas okazaĵojn de la sama fikcia mondo, sed okazintajn multajn jarmilojn pli frue.

La serio komenciĝas en iu estonta momento de la historio de la homaro, en kiu la homaro ekspansiis ekster la Tero kaj okupas pli aŭ malpli 25 milionojn da planedoj en la tuta galaksio. Ĉiuj planedoj apartenas al la Galaksia Imperio, kies ĉefplanedo estas Trantor, kie loĝas la imperiestro. La matematikisto Hari Seldon, kiu vivas ĝuste en Trantor, kreis branĉon de matematiko nomitan psikohistorio, kiun oni povas uzi por antaŭvidi matematike la estontan historion, aplikante la leĝojn de statistiko por antaŭkalkuli la konduton de grandaj nombroj da homoj. Seldon antaŭvidas, ke la Galaksia Imperio baldaŭ disfalos, kaj ke estos 30.000 jaroj da ĥaoso, antaŭ kiam naskiĝos dua imperio, kiu portos pacon kaj stabilon. Tamen li antaŭvidas, ke prenante apartajn rimedojn oni povus mal-longigi tiun periodon al mil jaroj. Li sukcesas konvinki la imperiestron krei kolonion en la planedo Terminus, ĉe la rando de la galaksio. Oficiale la celo estas, ke la homoj de la kolonio laboru pri la kreado de "galaksia enciklopedio", en kiu la tuta scio de la homaro estu konservita. Tamen tio estas nur preteksto; la vera celo de la afero rilatas al tio, ke Seldon kalkulis, ke sciencista socio sur tiu planedo laŭgrade evoluos al centro de nova galaksia imperio, post nur mil jaroj.

Ĉar antaŭdiroj pri mil jaroj ordinare superas ĉian sciencon, necesas direkti la socion de Terminus al "krizoj", kiuj okazas post intertempoj de kelkaj jardekoj kaj permesas nur unu eblan solvon, tiel direktante la evoluon al la planita vojo. La procezon subtenas dua fondaĵo, fondita "ĉe la alia fino de la galaksio", sekreta kaj ŝajne netrovebla.

La serio da libroj sekvas la okazaĵojn de la postaj kvincent jaroj kaj finiĝas per la remalkovro de Tero, la antikva planedo, en kiu homaro originis, sed kiu ne plu enhavas homojn. La memoro de la ekzisto de la planedo Tero tute perdiĝis en la menso de la homoj, ĝis ĝi estas remalkovrita de homo el Terminus.

Libroj

La sekva listo ordigas la librojn laŭ la tempoordo de ilia enhavo, kiel proponite de Asimov mem. Tio ne estas la ordo de la verkado; la unua du volumoj ekestis kiel lastaj. Forward the Foundation estis la lasta libro verkita de Asimov.

  • Prelude to Foundation (Preludo al Fondaĵo, 1988)
  • Forward the Foundation (Antaŭen la Fondaĵo, 1993)
  • La originala trilogio (kies partoj unue aperis kiel izolitaj historietoj)
    • Foundation (Fondaĵo, 1942–1944, kuna publikigo en 1951)
    • Foundation and Empire (Fondaĵo kaj Imperio, 1945, kuna publikigo en 1952)
    • Second Foundation (Dua fondaĵo, 1948/9, kuna publikigo en 1953)
  • Foundation's Edge (La rando de Fondaĵo, 1982)
  • Foundation and Earth (Fondaĵo kaj Tero), 1986)