Amrum: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 20 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3136)
Linio 46: Linio 46:


{{Link FA|frr}}
{{Link FA|frr}}

[[ca:Amrum]]
[[da:Amrum]]
[[de:Amrum]]
[[en:Amrum]]
[[es:Amrum]]
[[et:Amrum]]
[[fi:Amrum]]
[[fr:Amrum]]
[[frr:Oomram]]
[[fy:Oomram]]
[[it:Amrum]]
[[ka:ამრუმი]]
[[nl:Amrum]]
[[nn:Amrum]]
[[no:Amrum]]
[[pl:Amrum]]
[[ru:Амрум]]
[[stq:Amrum]]
[[sv:Amrum]]
[[uk:Амрум]]

Kiel registrite je 04:01, 14 mar. 2013

la nordfrisaj insuloj

Amrum (frise Oomram) estas insulo el la nordfrisaj insuloj. Ĝi situas en la Norda Maro okcidente de la plej norda parto de la kontinenta Germanio, sude de la insulo Sylt kaj okcidente de Föhr. La insulo apartenas al la historia regiono kaj nuna administra distrikto Norda Frislando en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio.

Geografio kaj administra divido

Amrum kovras areon de 20,46 km² kaj samkiel la najbaraj insuloj Sylt kaj Föhr baze konsistas el sabla kerno. Oriente ĝi limas al la vadomaro. Tie troveblas la malnovaj loĝlokoj de la insulo: Norddorf (norda vilaĝo), Nebel, Süddorf (suda vilaĝo) kaj Steenodde. Sur la sabla kerno troveblas ampleksa nord-suda strio de arbaroj kaj erikejoj. Okcidente de tiu verda strio troveblas vasta areo de sablaj dunoj, kiu longas 12 kilometrojn. La plej alta duno altas 32 metrojn. Sude de tiu duna areo troveblas la plej nova insula loĝloko, Wittdün (blanka duno). Okcidente de la dunaro troveblas same longa kaj kilometron larĝa sabla plaĝo, kiu havas la nomon Kniepsand. En la oriento - norde de Norddorf kaj sude de Steenodde - troveblas du etaj areoj de aluvia grundo, kiuj protektatas pere de digoj kaj estas modeste agrikulture utiligeblaj. Dum malalta tajdo eblas atingi la najbaran insulon Föhr piedire tra la ŝlima grundo de la vadomaro.

Amrum havas proksimume 2 300 loĝantojn kaj administre konsistas el la tri komunumoj Norddorf, Nebel kaj Wittdün, kiuj apartenas al la komunumaro Amt Föhr-Amrum de Ŝlesvigo-Holstinio.

Trafiko

pejzaĝo el dunoj

La insulo estas per du pramŝipaj linioj konektita al la haveno Wyk auf Föhr de la insulo Föhr, al la haveno Dagebüll kaj Schlüttsiel sur la kontinento kaj al la haligoj Langeneß kaj Hooge. Dum la someraj monatoj aldona porturista ŝipo ligas la insulon kun la loko Hörnum sur la insulo Sylt, kun la haligo Hooge kaj kun la duoninsulo Nordstrand sur la kontinento. Pramŝipa haveno estas Wittdün en la sudo de Amrum. La plej multaj feriaj gastoj alvojaĝas tra Dagebüll; rekta pramsixpa vojaĝo de tie daŭras 90 minutojn, dum la pli ofta vojo de Dagebüll tra la najbara insulo Föhr ĝis Amrum la vojo longas 120 minutojn.

Sur la insulo mem krom aŭtoj la bicikloj estas la ĉefaj transportiloj. Multnombraj luejoj ebligas ankaŭ al ĉiuj feriaj gastoj uzi biciklojn, sen devi mem altransporti ilin de hejme. Aŭtobusa linio ligas la lokojn Norddorf, Nebel, Süddorf kaj Wittdün ĉiuhore (dumsomere ĉiun 30-an minuton). Relative malkutima "trafika linio" estas piedira migrado dum malalta tajdo tra la ŝlima grundo de la vadomaro al la najbara insulo Föhr.

Insula fervojeto funkciis de la fino de la 19-a jarcento ĝis la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. Planojn pri starigo de insula flughaveno ĝis nun sukcese kontraŭbatalis la insulanoj kaj pliaj ekologiistoj.

Frisaj domoj

tipa insule frisa domo de la insulo Amrum

Kontraste al la frisaj domoj sur la kontinento la insule frisaj domoj (utlandfriesische Häuser) havas grandan gablon super la enireja pordo. Komune por ĉiuj frisaj domoj estis la dikaj tegmentoj el kano, kiuj ĝis distanco de iom pli ol metro proksimiĝis al la grundo, tial ke la fenestroj kaj pordoj devis esti malaltaj: tiom dikaj tegmentoj pli bone tenis la doman varmecon, protektis kontraŭ la malvarmaj ventoj kaj la vintre oftaj ŝtormoj. La gablo havis la celon, dum brulo de la kana tegmento eviti, ke brulaĵo falu rekte antaŭ la enireja pordo, kaj pliverŝajnigi sekuran forlason de la brulanta domo.

Plia karakterizaĵo de la insule frisaj domoj estis la Klöntür aŭ "babilopordo". Tiu speco da pordo estis horizontale dividita en supran kaj malsupran partojn, kiuj sendepende malfermeblis, tial ke eblis ekzemple malfermi la supron por aerumi la domon aŭ por babili ĉe la pordo, dum la fermita malsupro evitis ke bienaj kokinoj aŭ anseroj marŝu en la domon.


Panorama bildo de Amrum kaj la plaĝo Kniepsand

Vidu ankaŭ

  • la aktualan germanlingvan kinejan filmon Sommer de aprilo 2008, kies scenejo estas la insulo

Retaj ligiloj (germanlingvaj)

greke informoj pri la vilaĝoj, historio, muzeoj ktp. greke pliaj informoj pri la insulaj lokoj greke la paĝoj pri la plantaro de Amrum greke insulaj aktualaĵoj

Koordinatoj: 54° 39' norde, 8° 20' oriente

Ŝablono:Link FA