Francisko (papo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Copyedit
Linio 27: Linio 27:
Li estas ideologie konservativa, li kontraŭas [[aborto]]n, [[samseksa geedzeco|samseksan geedzecon]], [[eŭtanazio]]n, kaj kontraŭgravediĝajn ilojn. Samtempe li forte elpaŝas por la [[malriĉeco|malriĉuloj]].
Li estas ideologie konservativa, li kontraŭas [[aborto]]n, [[samseksa geedzeco|samseksan geedzecon]], [[eŭtanazio]]n, kaj kontraŭgravediĝajn ilojn. Samtempe li forte elpaŝas por la [[malriĉeco|malriĉuloj]].


Bergoglio ŝatas [[kuirado]]n, [[opero]]n, [[greka literaturo|grekajn klasikulojn]], [[Ŝekspiro]]n, [[Dostojevskij]]on kaj [[naĝado]]n.
Bergoglio ŝatas [[kuirado]]n, [[opero]]n, [[tango]]n, [[greka literaturo|grekajn klasikulojn]], [[Ŝekspiro]]n, [[Dostojevskij]]on, [[futbalo]]n kaj [[naĝado]]n.


== La unua parolado kiel papo ==
== La unua parolado kiel papo ==

Kiel registrite je 20:06, 14 mar. 2013

Papo
Papo
Francisko
266-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Jorge Mario Bergoglio
Pontifiko de 13-a de marto 2013
ĝis (dato mankas)
Antaŭulo Benedikto la 16-a
Sekvanto [#]
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1936 (1936-12-17)
en Flores
Morto -
en -
Alma mater Facultades de Filosofía y Teología de San Miguel • Universitato de Bonaero [#]
Lingvoj hispana lingvoitala lingvolatina lingvogermana lingvofranca lingvoportugala lingvoangla lingvoeklezia latino [#]
Subskribo Francisko (papo)
Familio
Patro Mario José Bergoglio [#]
Patrino Regina María Sívori [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de Francisko

Francisko (latine Franciscus), civitana nomo Jorge Mario BERGOGLIO (naskiĝis la  17-an de decembro 1936(nun 1936-12-17) en Bonaero) estas la nuna romkatolika papo kaj kardinalo el Argentino. Li estas la 266-a papo, la unua neeŭropa post Gregorio la 3-a (kiu regis antaŭ 1200 jaroj) kaj la unua jezuita papo.

Liaj gepatroj estis italaj enmigrintoj; lia patro laboris ĉe la fervojo, kaj devenis el Torino. La familio havis 5 infanojn. Bergoglio havas eĉ hodiaŭ ne nur la argentinan, sed ankaŭ la italan ŝtatanecon, kio supozeble helpis lian elektiĝon al papo (dum la konklavo 28 el 117 elektantoj estis italoj, 61 el 115 estis eŭropanoj).

Li originale studis por iĝi kemiisto, atingis diplomon pri tio, sed poste en 1958 decidis ekstudi teologion kaj aliĝis al la jezuitoj. Li estis konsekrita en 1969 al pastro, iomete poste li iĝis jezuita gvidanto. Li ekstudis en 1985 en Germanio ĉe la Universitato de Freiburg.

En la jaroj 19972013 li estis la ĉefepiskopo de Bonaero kaj en 2001 Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin kardinalo. Ekde 2005 li estis prezidanto de la Argentina Episkoparo.

La 13-an de marto 2013 la konklavo elektis lin papo. Lia elektiĝo okazis en la kvina baloto, la lasta de la dua balota tago (la unuan tagon okazis nur unu baloto).

Li estas ideologie konservativa, li kontraŭas aborton, samseksan geedzecon, eŭtanazion, kaj kontraŭgravediĝajn ilojn. Samtempe li forte elpaŝas por la malriĉuloj.

Bergoglio ŝatas kuiradon, operon, tangon, grekajn klasikulojn, Ŝekspiron, Dostojevskijon, futbalon kaj naĝadon.

La unua parolado kiel papo

Fratoj kaj fratinoj, bonan vesperon! Vi scias, ke la devo de la Konklavo estis doni Episkopon al Romo. Ŝajnas, ke miaj fratoj la Kardinaloj iris preni lin preskaŭ je la fino de la mondo… sed ni estas ĉi tie… Mi vin dankas pro la akcepto. La dioceza komunumo de Romo havas sian episkopon: dankon! Kaj antaŭ cio, mi deziras preĝi por nia emerita Episkopo, Benedikto la 16a. Ni ĉiuj preĝu por li, por ke la Sinjoro benu lin kaj por ke la Madono gardu lin. Kaj nun ni komencu ĉi tiun iradon: Episkopo kaj popolo. Ĉi tiun iradon de la Eklezio de Romo, kiu estas tiu, kiu estras en la karitato ĉiujn Ekleziojn. Irado de frateco, de amo, de konfido inter ni. Ni ĉiam preĝu por ni: unuj por la aliaj. Ni preĝu por la tuta mondo, por ke estu granda frateco. Mi bondeziras por Vi, ke ĉi tiu eklezia irado, kiun ni hodiaŭ komencas, kaj por kiu helpos min mia Kardinalo Vikario, ĉi tie ĉeestanta, estu fruktodona por la evangelizado de ĉi tiu tiom bela urbo! Kaj nun mi deziras doni la Benon, sed antaŭe – antaŭe mi petas al vi komplezon: antaŭ ol la Episkopo benu la popolon, mi petas, ke vi preĝu la Sinjoron, por ke Li benu min: la preĝo de la popolo, petantan benon por sia Episkopo. Ni faru silente ĉi tiun vian preĝon sur mi. Nun mi donas la Benon al vi kaj al la tuta mondo, al ĉiuj bonavolaj viroj kaj virinoj. Fratoj kaj fratinoj, mi lasas vin. Multajn dankojn pro via akcepto. Preĝu por mi kaj ĝis baldaŭ! Ni revidiĝos baldaŭ: mi volas morgaŭ iri preĝi ĉe la Madono, por ke Ŝi savogardu la tutan Romon. Bonan nokton kaj bonan ripozon![1]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Subnotoj

  1. Traduko el la itala de sur la hejmpaĝo de IKUE.