Svisa Radio Internacia: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==


{{el}} [http://www.esperanto-gacond.ch/radioprelegoj.html Radioprelegoj de [[Claude Gacond]] legeblaj kaj/aŭ aŭskulteblaj]
{{el}} [http://www.esperanto-gacond.ch/radioprelegoj.html Radioprelegoj] de [[Claude Gacond]] legeblaj kaj/aŭ aŭskulteblaj

{{el}} [http://www.cdeli.org/Sonarkivoj.html#AB Radioprelegoj de Heidi kaj Arthur Baur] en la arkivejo [[CDELI]]


[[Kategorio:Radiostacioj]]
[[Kategorio:Radiostacioj]]

Kiel registrite je 23:59, 14 mar. 2013

Svisa Radio Internacia (SRI) estis la eksterlanda servo de la (ŝtata) Svisa Radia kaj Televida Kompanio (SRG SSR idée suisse). La stacio havis la taskon peri kompletan bildon pri Svisio en eksterlando, elsendante plurlingvajn radioprogramojn je mallongaj ondoj ek de la sendilo en Schwarzenburg.

Unu el la grandaj meritoj de Edmond Privat estis, ke en 1946 ĉe Svisa Kurtonda Radio (poste nomata Svisa Radio Internacia) komenciĝis disaŭdigo de elsendoj en Esperanto. Tiujn elsendojn realigis - ĝis sia morto en 1962 - Edmond Privat.

Kiel posteulo de Edmond Privat, Claude Gacond plenumis la funkcion de esperanto-prelegisto ĉe Svisa Radio Internacia, dialogante kun sia edzino, Andrée Gacond, ĉiusemajne dum tridek jaroj (1962-1992). Inter la parolistoj de SRI menciindas: Arthur Baur kiu prelegis dum pluraj jaroj kun sia edzino, Heidi Baur, kaj Andreas Künzli (1986-92).

Je la 30a de oktobro 2004 la radioelsendoj estas ĉesigitaj kaj anstataŭitaj per nure reta sinmontrado swissinfo.ch.

La esperantlingva programo de SRI ne plu estis elsendata jam ekde 1992, spite al la fakto, ke la aŭskultantaro estis relative granda laŭ la kvanto de la leteroj ricevitaj de la esperanto-redakcio de la radiostacio.

Eksteraj ligiloj

greke Radioprelegoj de Claude Gacond legeblaj kaj/aŭ aŭskulteblaj

greke Radioprelegoj de Heidi kaj Arthur Baur en la arkivejo CDELI