Stato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korespondi--->interrespondi
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 6 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1171414)
Linio 25: Linio 25:
[[Kategorio:Medicino]]
[[Kategorio:Medicino]]


[[bg:Състояние]]
[[ca:Estat físic]]
[[cs:Stav tělesa]]
[[es:Estado físico]]
[[fr:Représentation d'état#Représentations]]
[[fr:Représentation d'état#Représentations]]
[[ja:状態]]
[[no:Tilstand (fysikk)]]

Kiel registrite je 04:00, 15 mar. 2013

Stato laŭ PIV estas

  1. maniero, en kiu eventuale staras afero (vidu ankaŭ la vorton situacio),
  2. maniero de ies ekzisto, kiel ĝin difinas la cirkonstancoj,
  3. en kemio, ĉiu el la tri manieroj, kiel prezentas sin la materio - solida, likva kaj gasa stato de materio.

Sume do temas pri la tuto de ĉiuj ecoj, kiuj necesas por diferencigo de observata objekto kontraste al aliaj objektoj.

Detale la vorto signifas:

  • en la fako fiziko, la nemiskompreneblan priskribon de fizika sistemo (en kvantuma mekaniko la termino havas specifan signifon de kvantumstato),
  • en la scienco pri materioj,
  • en la fako informadiko, la nunajn valorojn stokitajn en difinita kvanto da variabloj,
  • en elektroteĥniko, la ŝaltostaton de komponantoj, maŝinoj kaj maŝinaroj,
  • en psikologio kaj psikoterapio, la gradon de esprimiĝo de persona karakterizaĵo en difinita momento (angle state) kontraste al tempe relative stabilaj personaj trajtoj (angle trait),
  • en la fako medicino kaj la medicina dokumentado, la nocion "stato post...", kiu ĝenerale celas la estaĵon post certa malsano, akcidento, operacio aŭ alia terapia traktado, kiu ne nepre devas interrespondi al nunaj simptomoj de la paciento, sed tamen estas menciinda,
  • kaj fine en komerco, la staton de vendado de komerca objekto.