Zurika Oberlando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nn:Zürcher Oberland
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 4 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q248499)
Linio 16: Linio 16:
[[Kategorio:Kantono Zuriko]]
[[Kategorio:Kantono Zuriko]]
[[Kategorio:Zurika Oberlando|!]]
[[Kategorio:Zurika Oberlando|!]]

[[de:Zürcher Oberland]]
[[en:Zürcher Oberland]]
[[fr:Oberland zurichois]]
[[nn:Zürcher Oberland]]

Kiel registrite je 12:57, 17 mar. 2013

Viadukto de Tösstalban en la Jona-Valo en Zurika Oberlando

La Zurika Oberlando (alemane Züri-Oberland; germane: Zürcher Oberland) estas la nomo de la montareta kamparo de la sudorienta Kantono Zuriko. Al ĝi apartenas la distriktoj Uster, Hinwil, Pfäffikon kaj la meza Töss-Valo en la distrikto Vinterturo.

La Zurika Oberlando estas konata pro siaj migrad- kaj montbiciklovojoj. Oni tie trovas multajn izolitajn, trankvilajn lokojn por ripozi de la ĉiutaga streĉo. De ĝiaj montoj Schnebelhorn, Hörnli, Sitzberg kaj Bachtel kun ĝia belvidturo ekzistas mirindaj panoramoj de la Alpoj, trans la Lago de Zuriko, Zurika Vinlando, Zurika Unterlando, ĝis Bodenlago kaj Säntis.

Krome la regiono ofertas multajn allogaĵojn kiel la Vaportrajno Zurika Oberlando de Bauma al Hinwil, Kastelo Kiburgo, la dinosaŭromuzeo en Aathal aŭ la Industri-Instrupado Zuriko Oberlando de Uster al Bauma, por mencii nur kelkajn turismajn eblecojn.

Al la Zurika Oberlando apartenas la komunumoj: Bäretswil, Bauma, Bubikon, Dürnten, Fehraltorf, Illnau-Effretikon, Fischenthal, Gossau ZH, Greifensee, Grüningen, Hinwil, Hittnau, Kyburg, Maur, Mönchaltorf, Pfäffikon ZH, Russikon, Rüti ZH, Schlatt ZH, Seegräben, Sternenberg, Turbenthal, Uster, Volketswil, Wald ZH, Weisslingen, Wetzikon, Wila, Wildberg kaj Zell ZH.

Eksteraj ligiloj