Helena Roerich: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q271493)
Linio 25: Linio 25:
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1879]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1879]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1955]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1955]]

[[bg:Елена Рьорих]]
[[de:Helena Roerich]]
[[en:Helena Roerich]]
[[et:Jelena Roerich]]
[[fr:Helena Roerich]]
[[he:הלנה רוריך]]
[[nl:Helena Rjorich]]
[[no:Helena Roerich]]
[[ru:Рерих, Елена Ивановна]]

Kiel registrite je 09:17, 18 mar. 2013

Helena Roerich

Helena ROERICH (ruse Елена Ивановна Рерих; n. la 12-an de februaro 1879 en Sankt-Peterburgo; m. la 5-an de oktobro 1955 en Kalimpong, Barato) estis verkistino de rusa deveno, kiu ekde la jaro 1920 publikigis precipe en la angla lingvo.

Ŝi estis pranepino de la rusia marŝalo Miĥail Kutusov kaj nevino de la komponisto Modest Musorgskij.

Helena Roerich la 28-an de oktobro 1901 edziniĝis kun la rusa pentristo Nikolao Roerich (kies familio origine venis de Svedio, vivis en Latvio kaj tenis la jenan literumon de la familia nomo en latinaj karaktroj). Dum 1920, okaze de la unua ekspozicio de Nikolao Roerich en Usono, ili kune forlasis Rusion kaj elmigris al Novjorko. Tamen jam tri jarojn pli poste la paro ekis por kvinjara ekspedicio al la Himalajo kaj ĉirkaŭaj regionoj de centra Azio, kaj dum 1928 ekvivis en Barato, kie la edzo mortis dum 1947 kaj ŝi restis ĝis sia morto dum la jaro 1955. Helena Roerich iĝis adepto de budhismo, kaj en la rusa lingvo verkis plurajn librojn aparte pri la teozofia idearo "Agni Yoga" aŭ "Viva Etiko", kiuj estis tradukitaj al vico da lingvoj, kaj aldone tradukis librojn precipe pri teozofio al la rusa, ekzemple la verkon "La sekreta instruo" de Helena Blavatskij.

La plej aĝa filo, Jurij, iĝis konata aziologo, la dua filo, Svetoslav, samkiel la patro talenta pentristo.

Eksteraj ligiloj