Georgi Aktarĝiev: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:46, 12 apr. 2006

Georgi AKTARĜIEV (naskiĝis la 18-an de oktobro 1868 en Tirnovo; mortis la 30-an de julio 1933 en Sofio) estis bulgara esperantisto kaj ĵurnalisto, korespondanto de Wolff-agentejo; antaŭe ŝtata oficisto.

Li loĝis en Sofio kaj estis unu el la plej malnovaj kaj aŭtoritataj esperantistaj en Bulgario. Li estis esperantisto de 1898. En 1904 li redaktis la kvaran jar-kolekton de Rondiranto. Li gvidis kursojn kaj faris paroladojn. Li estis prezidento de BEA en 1910-1912, 1920-1927 (BES), kaj ankaŭ post 1930 ĝis la morto.