Arbon (distrikto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2) (robota aldono de: cs:Okres Arbon
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 17 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q546803)
Linio 91: Linio 91:
[[Kategorio:Listoj de Svislando]]
[[Kategorio:Listoj de Svislando]]
[[Kategorio:Bodenlago]]
[[Kategorio:Bodenlago]]

[[ca:Districte d'Arbon]]
[[cs:Okres Arbon]]
[[de:Bezirk Arbon]]
[[en:Arbon District]]
[[es:Distrito de Arbon]]
[[fa:بخش اربون]]
[[fr:District d'Arbon]]
[[it:Distretto di Arbon]]
[[la:Arbor Felix (districtus)]]
[[lmo:Arbon (distret)]]
[[nl:Arbon (district)]]
[[nn:Distriktet Arbon]]
[[ru:Арбон (округ)]]
[[simple:Arbon (district)]]
[[vec:Distreto de Arbon]]
[[vi:Arbon (huyện)]]
[[war:Arbon (distrito)]]

Kiel registrite je 03:52, 19 mar. 2013

Distrikto Arbon
Blazono de Arbon
La urbo Arbon kun haveno
Mapo de la distrikto Arbon
distrikto de SvisioDistriktoj de Kantono Turgovio
Kantono Turgovio
Ĉefloko Arbon
Koordinatoj  47° 31′ N 9° 26′ O / 47.517 °N, 9.433 °O / 47.517; 9.433 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ N 9° 26′ O / 47.517 °N, 9.433 °O / 47.517; 9.433 (mapo)
Areo 88,8 km²
Loĝantardenseco 76 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2011
vdr

Distrikto Arbon estas administra unuio de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝi nombris 38021 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Post la ampleksigo de la distrikto jun efiko de la 1-a de januaro 2011 la distrikto nombtris laŭ la ciferoj de la 31-a de decembro 2009 51118 lonĝantojn.

Geografio

La distrikto havas areon de 69,7 km². Ĝia ĉefloko estas la urbo Arbon. La distrikto Arbon situas en la nordoriento de Turgovio ĉe la bordo de Bodenlago kaj sur la montoĉeno Seerücken. Kun Horn la distrikto disponas tute en oriento pri enklavo en Kantono Sankt-Galo.

Trafiko

Tra la distrikto pasas unuflanke la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj al Rorschach laŭlonge de la norda bordo de Bodenlago al Kreuzlingen kaj aliflanke la linio de Romanshorn tra Vinterturo al Zuriko. Krome estas la linio de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Romanshorn tra Sankt-Galo al Lucerno. Sur Bodenlago trafikas diversaj liniŝipoj kaj ekzistas pramŝiplinio de Romanshorn al Friedrichshafen.

Ekonomio

La urboj Romanshorn kaj Arbon estas sidejo de diversaj firmaoj de nacia aŭ eĉ internacia signifo. Samtempe la regiono pro la beleco de la lago ankaŭ allogas turismon. La regiono de Seerücken aliflanke konservis sian kamparan karaktercon kaj vivas ĉefe de agrikulturo.

Historio

En la distrikto Arbon apud la bordo de Bodenlago jam dum la neolitiko kaj la bronzepoko ekzistis homaj setlejoj, kiel diversaj trovitaj ruinoj kaj restaĵoj pruvas. Pro la diversaj trovaĵoj oni parolas pri la Arbon-kulturo. En mezepoko la regantoj de la regiono estis unuflanke la princabato de la Monaĥejo Sankt-Galo kaj aliflanke la episkopo de Konstanco, inter kiuj ĉiam ekzistis rivaleco. Kiam en la jaro 1460 Turgovio estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo la svisoj ankaŭ pri la regiono de Arbon akiris la potencon. Dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la regiono liberiĝis de la Ĵurkomunumo kaj en la jaro 1803 la nova Kantono Turgovio fondiĝis kaj la distrikto Arbon fariĝis unu el ĝiaj administraj unuoj. En tiu tempo ekzistis la plano aligi la enklavon Horn al Kantono Sankt-Galo, sed pro la rezisto de la loĝantoj kaj la apogo el Arbon, Horn fine restis parto de distrikto Arbon kaj Kantono Turgovio.

Sur baze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio kun efiko de la 1-a de januaro 2011 al la distrikto estis aldonita la komunumo Amriswil.

Komunumoj de la distrikto Arbon

Al la distrikto Arbon apartenas je la fino de 2008 la sekvantaj dek-unu komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec 2009)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
Amriswil 11941 19.1 4461
Arbon 13'490 5.9 4401
Dozwil 597 1.4 4406
Egnach 4290 18.5 4411
Hefenhofen 1187 6.1 4416
Horn 2586 1.7 4421
Kesswil 987 4.4 4426
Roggwil 2874 11.9 4431
Romanshorn 9640 8.7 4436
Salmsach 1294 2.6 4441
Sommeri 520 4.2 4446
Uttwil 1712 4.3 4451
Totale (11) 51118 88.8 2011

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto