Frenkendorf: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: uz:Frenkendorf
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 17 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q66593)
Linio 40: Linio 40:
<br>
<br>
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Liestal}}
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Liestal}}

[[als:Frenkendorf]]
[[ast:Frenkendorf]]
[[ca:Frenkendorf]]
[[de:Frenkendorf]]
[[en:Frenkendorf]]
[[es:Frenkendorf]]
[[fr:Frenkendorf]]
[[it:Frenkendorf]]
[[kk:Френкендорф]]
[[lmo:Frenkendorf]]
[[nl:Frenkendorf]]
[[nn:Frenkendorf]]
[[ru:Френкендорф]]
[[sv:Frenkendorf]]
[[uz:Frenkendorf]]
[[vo:Frenkendorf]]
[[war:Frenkendorf]]

Kiel registrite je 17:56, 20 mar. 2013

Frenkendorf
Blazono de Frenkendorf
Frenkendorf
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 30′ 12″ N 7° 42′ 53″ O / 47.50333 °N, 7.71472 °O / 47.50333; 7.71472 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 12″ N 7° 42′ 53″ O / 47.50333 °N, 7.71472 °O / 47.50333; 7.71472 (mapo)
Areo 4,58 km²
Alteco 337 m super marnivelo
Poŝtkodo 4402
Komunumkodo 2824
Mapo de Frenkendorf
vdr

Pri la komunumo

Frenkendorf estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 6128 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Frenkendorf situas norde de Liestal kaj dekdu kilometrojn sudoriente de Bazelo en la valo de la rivero Ergolz, kies fluo tamen ne tuŝas la teritorion de la komunumo sed pasas oriente de ĝi. La malnova vilaĝkerno situas sur iomete altigita teraso super la valo. Post la konstruo de la fervojlinio en la jaro 1854 laŭlonge de la fervojo estiĝis Neu-Frenkendorf (Nov-Frenkendorf) en la grundo de la valo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Frenkendorf limas en nordo al Pratteln, en oriento al Füllinsdorf, en sudo al Liestal, en okcidento al Nuglar-Sankt Pantaleon (Kantono Soloturno), Gempen (Kantono Soloturno), kaj en nordokcidento en unu pinto al Muttenz.

Trafiko

Frenkendorf situas ĉe la fervojlinio de Olten al Bazelo. Ĝia stacidomo estas servata de la regiona trajnlinio S3 en duonhora kadenco.

La plej proksima aŭtoŝosealiro situas en distanco de du kilometroj en Pratteln al la nacia aŭtoŝoseo A2.

Historio

La unua dokumenta mencio de Frenkendorf datiĝas el la jaro 1249 jam sub la nuna nomo.

Sur la monteto Schauenburg arkeologoj trovis la restaĵoj de gaŭlo-romia sanktejo kaj romiaj moneroj el la 1-a ĝis la 4-a jarcento post Kristo.

La Sinjoroj de Eptingen el Pratteln akiris en la 14-a kaj 15-a jarcento grandan parton de la vilaĝo kaj vendis ĝin inter 1517 kaj 1525 al la urbo Bazelo, kiu atribuis ĝin al la voktejo Liestal. La alta jurisdikcio restis tamen ĉe la voktejo Farnsburg. Post la Bazela Kantondisiĝo de 1832 Frenkendorf estis en la jaro 1833 aligitia al la nova Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto