Carl Czerny: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 33 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q215333)
Linio 32: Linio 32:
[[Kategorio:Mortintoj en 1857]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1857]]
[[Kategorio:Viroj]]
[[Kategorio:Viroj]]

[[be:Карл Чэрні]]
[[be-x-old:Карл Чэрні]]
[[ca:Carl Czerny]]
[[cs:Carl Czerny]]
[[da:Carl Czerny]]
[[de:Carl Czerny]]
[[en:Carl Czerny]]
[[es:Carl Czerny]]
[[fi:Carl Czerny]]
[[fr:Carl Czerny]]
[[he:קארל צ'רני]]
[[hu:Carl Czerny]]
[[it:Carl Czerny]]
[[ja:カール・ツェルニー]]
[[ka:კარლ ჩერნი]]
[[ko:카를 체르니]]
[[la:Carolus Czerny]]
[[lb:Carl Czerny]]
[[lt:Karlas Černis]]
[[nl:Carl Czerny]]
[[no:Carl Czerny]]
[[pl:Carl Czerny]]
[[pt:Carl Czerny]]
[[ro:Carl Czerny]]
[[ru:Черни, Карл]]
[[sl:Carl Czerny]]
[[sv:Carl Czerny]]
[[th:คาร์ล เซอร์นี]]
[[tl:Carl Czerny]]
[[tr:Carl Czerny]]
[[uk:Карл Черні]]
[[vi:Carl Czerny]]
[[zh:卡尔·车尔尼]]

Kiel registrite je 19:00, 20 mar. 2013

Carl Czerny, litografio de Joseph Kriehuber, 1833

Carl CZERNY (n. 21-an de februaro 1791 en Vieno; m. 15-an de julio 1857 samloke) estis aŭstra komponisto, pianisto kaj fama pianopedagogo.

Czerny ricevis instruon komence de sia patro, renoma pianovirtuozo, kaj jam en la aĝo de dek jaroj estis brila pianisto, pro kio li fariĝis lernanto de Ludwig van Beethoven. Li plustudis ĉe Muzio Clementi kaj Johann Nepomuk Hummel samkiel Antonio Salieri, tamen nur relative malofte prezentis koncertojn.

Czerny estis instruisto de Franz Liszt kaj Sigismund Thalberg. Li verkis pli ol 1000 komponaĵojn; kelkaj el liaj studaĵokolektoj, ekz. „Schule der Geläufigkeit" kaj „Schule der Fingerfertigkeit", ĝis nuntempe estas uzataj en la instruo. Li estis unu el la unuaj komponistoj, kiuj elektis la nomon Etüde kiel titolo. Grava estis ankaŭ lia ampleksa instrulibro Op. 500 („Kompleta teoria-praktika piano-instrulibro, ekde la komenco progresanta ĝis plej alta grado"), aperinta ĉ. 1838. Czerny apartenis al la plej gravaj membroj de la viena muzikistaro siatempa. Liszt poste dediĉis al li siajn 12 Etudes d’exécution transcendante.

Krom la studaĵokolektoj de Czerny liaj restaj verkoj, inter ili multaj simfonioj kaj pianokonĉertoj, eklezia muziko kaj ĉambromuziko, por longa tempo eniris forgeson kaj nur fine de la 20-a jarcento spertis pli fortan atenton. Lia komponstilo sin apogas sur la viena klasikismo, sed foje aŭdigas influojn el la romantisma muziko. Czerny mortis kiel bonhavulo. Lia honortombo troviĝas sur la viena centra tombejo.

Eksteraj ligiloj

Literaturo

Notoj kaj sonregistraĵoj

Aranĝoj

greke Carl Czerny Musik Festival und Internationales Symposium 2002 in Edmonton, Alberta (im unteren Abschnitt der Seite wird betont, dass Czernys Schaffen bislang nur ungenügend und einseitig betrachtet wurde) greke Sonderausstellung und Internationaler Kongress 2007 im Musikinstrumenten-Museum Berlin anlässlich des 150. Todestags von Czerny