Hans Bakker (patro): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
RBT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1896 kaj ordigŝlosilojn
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:47, 13 apr. 2006

Nederlanda esperantisto

Hans BAKKER (patro) (naskiĝis 1896 - mortis la 3-an de decembro 1988 en Amsterdamo, Nederlando) estis dum pli ol 50 jaroj delegito aŭ fakdelegito de UEA.

Lerninte Esperanton ĉ. 60 jarojn antaŭ la morto, li pere de ĝi edziĝis kaj poste klopodis utiligi ĝin en sia profesio, turismo. Liaj streboj alportis plurajn sukcesojn, i.a. esperantigon de la nederlandaj telefonbudoj kaj la menuoj de la eŭropaj fervojaj restoracioj Wagons-Lits. La ekskursoj de la harlema UK en 1954 estis krome sub lia gvido. Li montriĝis ankaŭ talenta instruisto kaj informanto, kiu per trafaj, simplaj kaj amuzaj ilustraĵoj efike transdonis principojn kaj ideojn, i.a. en pluraj lernolibroj.