Paul Gottfried Christaller: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q100851)
diversaj poluroj kaj profundigoj
Linio 2: Linio 2:
{{EdE-C}}
{{EdE-C}}


'''Paul Gottfried CHRISTALLER''' (kristaler), [[germano]], [[desegnisto]], [[modlisto]], [[ĉizelisto]] kaj [[profesoro]] por tiuj fakoj en la ŝtata artmetia lernejo en [[Stutgarto]] (de [[1927]] pensiita). Esperanta vortaristo, gramatikisto kaj tradukisto. Naskiĝis en la [[21-a de aŭgusto]] [[1860]] en [[Basel]], [[Svisujo]], mortis [[31-a de decembro|31-an de decembro]] 1950 en Stutgarto (Germanujo).
'''Paul Gottfried CHRISTALLER''' (prononcu: kristaler; naskiĝis la {{daton|21|aŭgusto|1860}} en [[Basel]], [[Svisujo]], mortis la {{daton|31|decembro|1950}} en Stutgarto (Germanujo) estis [[germana]] esperantisto, profesoro pri [[desegnado]] kaj [[arto]] en la ŝtata artmetia altlernejo en [[Stutgarto]] (de [[1927]] pensiita).


En la Esperantomovado li estis grava motoro, kaj li verkis kiel vortaristo, gramatikisto kaj tradukisto.
Destinita unue por la misiista evangeliana servo, li lernis afrikajn lingvojn, poste studis [[artmetio]]n en [[Germanujo]] kaj [[Italujo]]. Diversaj liaj artverkoj troviĝas en [[Stuttgart]], [[Winnenden]] kaj [[Kameruno]]. Esperantisto de [[1904]].


== Vivo ==
Je [[27-a de januaro]] [[1905]] li fondis kun tri kunuloj, Hellriegel, Junginger kaj Obermann la unuan Esperanto-grupon en [[Stutgarto]], kiu estis samtempe la unua en [[Virtembergo]] (pli frue fondiĝis la grupo en Freiburg, Badeno); je la fino de l' jaro [[1905]] ĝi havis 22 anojn. Christaller estis ĝia [[prezidanto]] ĝis majo [[1933]], kiam li demisiis "por ne malutili al la reputacio de nia grupo, mi ja estis [[pacifisto]] kaj tiujn homojn oni juĝis kontraŭuloj de la [[patrujo]]". [[Vicprezidanto]] de [[GEA]], [[vic-delegito]] de [[UEA]], 1913-20 membro de la Lingva Komitato ([[Lingva Komitato|LK]]) dekomence kaj [[Akademio de Esperanto|Akademiano]] de [[1911]]. Aŭtoro de grava vortaro Germana-Esperanto (1910, 2a eld. 1923). La malneto de la alidirekta vortaro Esperanto-Germana ne estis publikigita. Multaj gramatikaj studaĵoj, tradukinto de [[Kant]]. Vasta informa laboro en Suda Germanujo.

Destinita unue por la misiista evangeliana servo, li lernis afrikajn lingvojn, poste studis [[artmetio]]n en [[Germanujo]] kaj [[Italujo]], kaj ĝis sia pensiiĝo en la jaro 1927 li estis profesoro pri [[desegnado]] kaj [[arto]] en la ŝtata artmetia altlernejo en [[Stutgarto]]. Diversaj liaj artverkoj troviĝas en [[Stuttgart]], [[Winnenden]] kaj [[Kameruno]].

En [[1904]], aĝante 44 jarojn, li eklernis Esperanton. Kaj jam en la sekva jaro ({{dato|27|januaro|1905}}) li kun tri kunuloj, Hellriegel, Junginger kaj Obermann fondis la unuan Esperanto-grupon en [[Stutgarto]], kiu estis samtempe la unua en [[Virtembergo]] (pli frue fondiĝis la grupo en Freiburg, Badeno); fine de la jaro [[1905]] ĝi havis 22 anojn. Christaller estis ĝia [[prezidanto]] ĝis majo [[1933]], kiam li demisiis "por ne malutili al la reputacio de nia grupo, mi ja estis [[pacifisto]] kaj tiujn homojn oni juĝis kontraŭuloj de la [[patrujo]]".

Plie li oficis kiel [[Vicprezidanto]] de [[GEA]], [[vic-delegito]] de [[UEA]], 1913-20 membro de la Lingva Komitato ([[Lingva Komitato|LK]]) dekomence kaj [[Akademio de Esperanto|Akademiano]] de [[1911]]. Aŭtoro de grava vortaro Germana-Esperanto (1910, 2a eld. 1923). La malneto de la alidirekta vortaro Esperanto-Germana ne estis publikigita. Multaj gramatikaj studaĵoj, tradukinto de [[Kant]]. Vasta informa laboro en Suda Germanujo. Christaller ankaŭ aktivis en la [[Bahaismo|Bahai]]-movado <ref>Laŭ biografieto de [[Bernhard Pabst]], [http://www.familienforschung-pabst.de/EspBiographien/EspBiogr/Christaller.htm]</ref>.

Paul Christaller havis filinon '''Frida Christaller''' ({{dato|21|aŭgusto|1898}} - {{dato|8|oktobro|1991}}), kiu mem estis [[skulptisto|skulptistino]], konata ĉefe pro siaj esprimivaj [[kripo]]-figuroj, kaj samkiel la patro aktivis por pacifismo kaj Esperanto. <ref>Laŭ biografieto de [[ONB]], [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/20627.htm]</ref>


== La vortaro Germana-Esperanto de 1910, 2-a eld. 1923 ==
== La vortaro Germana-Esperanto de 1910, 2-a eld. 1923 ==
Linio 33: Linio 41:
* H.J. [t.e. [[Hans Jakob]]] en Esperanto [UEA] n. 544, mar 1951, p. 75.
* H.J. [t.e. [[Hans Jakob]]] en Esperanto [UEA] n. 544, mar 1951, p. 75.
* Memornoto. Mortis en la 91-a jaro profesoro k-do Paul G. Christaller (n-o 24.464) Sennaciulo 22a jaro 1951, n-ro 3 (550) mar, p. 8.
* Memornoto. Mortis en la 91-a jaro profesoro k-do Paul G. Christaller (n-o 24.464) Sennaciulo 22a jaro 1951, n-ro 3 (550) mar, p. 8.

== Referencoj ==
<references/>


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 15:20, 22 mar. 2013

foto el germana E-bildkarto de 1909
foto el germana E-bildkarto de 1909

Ŝablono:EdE-C

Paul Gottfried CHRISTALLER (prononcu: kristaler; naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1860 en Basel, Svisujo, mortis la 31-an de decembro 1950 en Stutgarto (Germanujo) estis germana esperantisto, profesoro pri desegnado kaj arto en la ŝtata artmetia altlernejo en Stutgarto (de 1927 pensiita).

En la Esperantomovado li estis grava motoro, kaj li verkis kiel vortaristo, gramatikisto kaj tradukisto.

Vivo

Destinita unue por la misiista evangeliana servo, li lernis afrikajn lingvojn, poste studis artmetion en Germanujo kaj Italujo, kaj ĝis sia pensiiĝo en la jaro 1927 li estis profesoro pri desegnado kaj arto en la ŝtata artmetia altlernejo en Stutgarto. Diversaj liaj artverkoj troviĝas en Stuttgart, Winnenden kaj Kameruno.

En 1904, aĝante 44 jarojn, li eklernis Esperanton. Kaj jam en la sekva jaro (27-a de januaro 1905) li kun tri kunuloj, Hellriegel, Junginger kaj Obermann fondis la unuan Esperanto-grupon en Stutgarto, kiu estis samtempe la unua en Virtembergo (pli frue fondiĝis la grupo en Freiburg, Badeno); fine de la jaro 1905 ĝi havis 22 anojn. Christaller estis ĝia prezidanto ĝis majo 1933, kiam li demisiis "por ne malutili al la reputacio de nia grupo, mi ja estis pacifisto kaj tiujn homojn oni juĝis kontraŭuloj de la patrujo".

Plie li oficis kiel Vicprezidanto de GEA, vic-delegito de UEA, 1913-20 membro de la Lingva Komitato (LK) dekomence kaj Akademiano de 1911. Aŭtoro de grava vortaro Germana-Esperanto (1910, 2a eld. 1923). La malneto de la alidirekta vortaro Esperanto-Germana ne estis publikigita. Multaj gramatikaj studaĵoj, tradukinto de Kant. Vasta informa laboro en Suda Germanujo. Christaller ankaŭ aktivis en la Bahai-movado [1].

Paul Christaller havis filinon Frida Christaller (21-a de aŭgusto 1898 - 8-a de oktobro 1991), kiu mem estis skulptistino, konata ĉefe pro siaj esprimivaj kripo-figuroj, kaj samkiel la patro aktivis por pacifismo kaj Esperanto. [2]

La vortaro Germana-Esperanto de 1910, 2-a eld. 1923

La vortaro apartenas al la grandaj vortaroj de antaŭ la unua mondmilito apud la Dictionnaire Français-Espéranto de la Presa Esperantista Societo (Parizo), la English-Esperanto Dictionary de Joseph Rhodes kaj la vortaroj de Émile Boirac kaj Kabe. Rimarkinda ĝi estas precipe pro du aspektoj:

En la alfabeta ordo estas enigitaj vorto-kampoj de kelkaj supernocioj, sub kiuj troveblas longaj listoj de subnocioj laŭ la stilo de sistema vortaro. Tiel ekz. oni trovas sub "Fuhrwerke - veturiloj" ĉiuspecajn glitveturilojn kaj biciklojn (velocipedo, tandemo ktp.), veturilojn tiratajn de bestoj (baroĉo, breko, kabo, droŝko, bugo, kaleŝo, fiakro, landaŭo ktp.) kaj veturilojn pelitajn de vaporo, benzino ktp. (aŭtomobilo, lokomotivo, motorciklo, tramvagono ktp.). Simile ĉe "Kleider - vestoj" k.m.a. ĝeneralaj nocioj. Speciale por historiaj nocioj, hodiaŭ ne plu ĝenerale uzataj kaj nur pene troveblaj en modernaj vortaroj, la verko de Christaller pro tio daŭre restas valora.

Ĝiaj vortaraj principoj estas surprize modernaj kaj parte ĝis hodiaŭ aktualaj kaj diskutataj. Tipaj estas la vortfinaj "simpligoj" de Christaller ĉe la latindevenaj pseŭdo-sufiksoj. Tiel li ekz. proponas forigon de -acio, -icio kaj -ucio: apeli anstataŭ apelacii, gratifikaĵo anstataŭ gratifikacio, intuo anstataŭ intuicio ktp. Christaller tiel vaste eluzas la Esperanto-tipajn latentojn de la lingvo kaj tiel sendependigas ĝin de la kapricoj de la fonto-lingvoj - sufiĉe revolucia sinteno en 1910.

La dua eldono de 1923 baldaŭ devis rivali kun la vortaro-paro de Paul Bennemann, Esperanto-Germana 1923 kaj Germana-Esperanto 1926. La laborojn pri la parto Esperanto-Germana Christaller daŭrigis ankoraŭ post la dua mondmilito, sed pro lia alta aĝo ne povis fini ilin antaŭ lia morto en 1950. Du jarojn poste, en 1952, aperis la vortaro Esperanto - germana de Butin kaj Sommer, tiel ke neniu daŭrigis la laboron pri la malneto de Christaller.

Ĉefaj verkoj

  • 1908: Formulo pri alarmo, (trad.)
  • 1909: sep "propagandaj" broŝuroj; gramatika verko;
  • 1910: Vortaro Germana - Esperanto, 2a eld. 1923.
  • 1911: Propraj nomoj;
  • 1924: Al eterna paco (trad. de Kant);
  • 1927: Modelaj leteroj por komercistoj (trad.).

Kunlaboranto por multaj Esperantaj gazetoj.

Biografioj/Nekrologoj

Referencoj

  1. Laŭ biografieto de Bernhard Pabst, [1]
  2. Laŭ biografieto de ONB, [2]

Eksteraj ligiloj