Liisi Oterma: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: it
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: sk:Liisi Oterma
Linio 19: Linio 19:
[[it:Liisi Oterma]]
[[it:Liisi Oterma]]
[[ja:リイシ・オテルマ]]
[[ja:リイシ・オテルマ]]
[[sk:Liisi Oterma]]
[[sl:Liisi Oterma]]
[[sl:Liisi Oterma]]

Kiel registrite je 10:30, 14 apr. 2006

Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Finna esperantisto > Liisi OTERMA


Liisi OTERMA (naskiĝis 1915, mortis la 4-an de aprilo 2001) estis finna esperantistino, Honora Membro de UEA kaj profesoro pri astronomio.

Ŝi esperantistiĝis dum la dua mondmilito, instigite de prof. Yrjö VÄISÄLÄ, ŝia instruisto (malkovrinto i.a. de la asteroidoj Esperanto kaj Zamenhof), kies posteulo ŝi estis kiel profesoro pri astronomio en la Universitato de Turku (1962-78). Krom 54 asteroidojn, ŝi malkovris tri kometojn, el kiuj la plej fama estas Oterma (1942 VII). Ŝi komplete dediĉis sin al scienca esplorado, evitante postenojn movadajn. Ŝi multe kontribuis al la prestiĝo de Esperanto en sia medio, uzante la lingvon en astronomiaj konferencoj kaj sciencaj publikigaĵoj. Dum duona jarcento ŝi aktivis en la E-Societo de Turku. Ŝi estis membro ankaŭ en Societo Zamenhof ekde ĝia fondo en 1975, kaj ŝi mecenatis plurajn fondaĵojn de UEA kaj de ties Novjorka Oficejo. Ŝi estis ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS kaj ĝia subtena membro.

Asteroido "1529 Oterma" estis nomita honore al ŝi.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.helsinki.fi/akka-info/tiedenaiset/english/oterma.html